Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Arno Lagrange

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu vi ŝatas iĝi administranto?[redakti fonton]

kopiita el Vikipedia_diskuto:Administrantoj 12:51, 13 Okt. 2003

Do, subskribu ĉi-sube kun la dato kaj se ene de du semajnoj (aŭ atendu, ĝis kiam via peto ne estos plenumita, ĉar ni havas ĉi tie neniajn regulojn) neniu vikipediisto ĉi tie publike protestas, la kandidato fariĝu administranto. (Jen mia propono, se iu pensas ekz., ke du semajnoj estas tro/maltro da tempo, simple diru!) La lastan vorton ĉiukaze havas Brion, kiu administras la teknikan realigon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Unukorno (diskuto • kontribuoj) 20:28, 16 Sep. 2003

Por eviti miskomprenojn: En vikipediaj diskutoj gravas la kvalito de la argumentoj kaj NE, ĉu vi estas administranto aŭ normala vikipediisto. Vi kiel administranto do apenaŭ gajnas prestiĝon.

Pri la taskoj: Administranto devas koni la vikipediajn regulojn kaj devas esti prudenta persono. Se artikolo konsistas nur el stultaĵoj, ne forgesu tamen kontroli, ĉu vere ne ekzistas antaŭa versio kun akceptebla enhavo. En dubaj kazoj komencu diskuton: Foje indas doni al la verkinto unu semajnon por ekz. neŭtraligi la enhavon aŭ por klarigi dubindan kopirajton - se ne venas reago, ni povas forigi sen pento.

Forbari IP-adresojn laŭ mi apenaŭ havas sencon. La plejmulto de la vandaloj foriras jam post du aŭ tri provoj. Kiu vere havas malicajn intencojn, ridegas pri niaj minacoj de forbarado.

Protekti paĝon povas helpi, se unu speciala temo daŭre estas atakata de vandalo.

Ne demandu min pri SQL-serĉoj: Mi neniam elprovis tion, unue ĉar al mi mankas la necesaj scioj kaj due, ĉar mi eksciis, ke tiaj eksperimentoj malrapidigas la servilon.

Nun mi esperas, ke tiuj vortoj ne fortimigas volontulojn! Mi ege ŝatus havi ĉi tie pli da administrantoj, unue ĉar mi pli ŝatas verki ol detrui kaj due, ĉar mi devas konfesi, ke mi ne havas tempon por kontroli la lastajn ŝanĝojn tiel atente kiel mi devus... Amike, --Unukorno 18:28, 16. Sep 2003 (UTC)

Dankon al Arno! Ĉu pli da volontuloj?
Do, mi ĵus sendis publikan mesaĝon al Brion, ke li faru el Arno administranton. Vidu: http://meta.wikipedia.org/wiki/User:Brion_VIBBER/Todo_list
Jen mi ricevis la administrajn rajtojn. Dankon al Brion, kaj kredu vi ĉiuj ke mi konscias pri la respondeco kaj uzos la rajtojn konforme al la vikipediaj reguloj. (La artikolon Novaj paĝoj + la diskuton mi nun memstare povis forigi. ) Arno Lagrange 08:26, 13. Okt 2003 (UTC)
Gratulon, Arno! Kaj dankon pro via unua ago! Sciindaĵo: Diskutaj paĝoj ne aŭtomate malaperas, kiam oni forigas artikolon. Prefere do unue forigu la diskuton kaj poste la artikolon - se la artikolo jam forestas, oni iom malfacile retrovas la diskutan paĝon. Amike, --Unukorno 10:51, 13. Okt 2003 (UTC)
Rilate: "...se ene de du semajnoj neniu vikipediisto ĉi tie publike protestas, la kandidato fariĝu administranto." Mi jam vidis diversajn regulojn (vi verŝajne konas la proceduro(j)n ĉe en:, ĉe ro: rajtas voĉdoni nur ĝistiamaj adimistrant(in)oj, ktp.) sed tio ja estas sistemo, kiu haltigis la Eŭropan unuiĝon dum jaroj kaj tial verŝajne sistemo pripensinda.


Ĉu pli da volontuloj? --Unukorno 17:29, 1. Okt 2003 (UTC)