Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Keldan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Keldan[redakti fonton]

Kandidatiĝas la 24-an de januaro de 2006 11:39 (UTC)

Mi aktivas en la Vikipedio jam de pli ol du jaroj, ĉefe okupiĝante pri artikolredaktado je temoj rilate al la Bahaa Kredo, temoj de linvoscienco, kaj ekologiaj kampoj. Mi faras multe da intervikia laboro, kaj ankaŭ aktivas en la anglalingva Wikipedia (ankaŭ ekde antaŭ du jaroj). Mi ĉefe laboras por netigi artikolojn, glatigi ilian aspekton kaj fluon, kaj kreskigi neŭtralan vidpunkton. Ĉar en la Esperanta Vikipedio ankoraŭ ne estas multe da vandalismo, mi ne multon faris koncerne tion, kvankam multe da tia laboro mi faras en la anglalingva Wikipedia. Keldan 11:39, 24. Jan 2006 (UTC)

  • Por: Marcos 12:36, 24. Jan 2006 (UTC),

Biciklanto 06:53, 24. Apr 2006 (UTC), sendube por Slavik IVANOV 19:54, 24. Apr 2006 (UTC).

  • Kontraŭ:
  • Indiferente: Roberto 11:55, 24. Jan 2006 (UTC)
  • Komentoj:
  • Ekzamene:
  • Demandoj por la kandidato:

Kara kandidato, dankon pro via ofero servi la Vikipedion ĉi-maniere. Bonvolu alrespondi kelkajn kutimajn demandojn por helpi gvidi voĉdonontojn:

1. Kiujn sisopo-taskojn, se iujn ajn, vi pretus fari?

R. Kvankam mi ne ĉasas lokojn por uzi administrajn rajtojn, mi volas traduki kaj ampleksigi pli da paĝoj pri vikipediaj reguloj (aparte tiuj, kiuj jam ekzistas alilingve, sed ankoraŭ ne Esperante), kaj ankaŭ pretus prizorgi artikolojn, kiuj kandidatiĝas por forviŝo. Plaĉus al mi helpi pri disput-arbitraciado, se tio bezonatos. Mi ankaŭ pretas helpi zorgi pri vandalismo.

2. El viaj artikoloj aŭ kontribuoj al la Vikipedio, ĉu estas iuj pri kiuj vi aparte fieras? Se jes, kial?

R. Mi opinias, ke miaj klopodoj ĉe Asheville (Norda Karolino) kaj Bahaa kalendaro tre kontentigas min, ĉar ili nun aspektas tre profesi-nivelaj; ankaŭ miaj aldonoj kaj redaktoj ĉe Ĉeroka lingvo, ĉar mi povis uzi lingvosciencajn konojn por krei artikolon pri tre bela kaj prikoninda lingvo. Ĉe du diskutoj, Gandalf kaj Ĥ, mi honeste kaj trankvile traktis aferojn, kiuj laŭ mi traktindis.

3. Ĉu vi havis iujn konfliktojn pri redaktado estintece aŭ ĉu vi sentas ke aliaj vikipediistoj kaŭzis al vi emocistreĉiĝon? Kiel vi traktis ĝin kaj kiel vi opinias ke vi traktos ĝin estontece?

R. Honeste ne. La Esperanta Vikipedio estas sufiĉe trankvila loko por kunlaborado, pro kompreneblaj kialoj. Al mi tre plaĉas niaj reguloj pri Vikietiko, do okaze de disputo mi certe provos subteni ilin miaflanke, kaj agi tre diplomate.

Nu, jam pasis monato, kaj mi ne scias, ĉu efektive okazis decido pri mia kandidatiĝo. Do, ĉu mi administrantiĝu aŭ atendu ĝis mi akiros pli da sperto? Keldan 09:30, 24. Feb 2006 (UTC)

Evidente la kandidatiĝo de Keldan estis iom forgesita. Mi proponas ke li denove antentigu pri sia kandidatiĝo kaj li fariĝos administranto post du semajnoj kiam la komunumo estos espriminta sian pozicion. Dormanta kandidatiĝo ne povas aŭtomate rajtigi iun fariĝi administranto nur simple ĉar preskaŭ neniu priatentis ĝin. Arno Lagrange  20:00, 26. Apr 2006 (UTC)

Kompreneble mi ne volas aŭtomate administrantiĝu nur pro la malatento de la aliaj administrantoj. Sekve, mi reatentigas pri mia kandidatiĝo, laŭ via konsilo - sed, se mi ne miskomprenas, nur s-ro VIBBER havas la povon administrantigi. Mi lasis mesaĝon por li ĉe lia propra diskutpaĝo komence de marto, kaj ankoraŭ ne venis repliko. Do, ĉu vi opinias, ke mia reatentigo vere trovos rezulton, se li ne ĉeestas? Ĉu iu scias kie li estas, aŭ ĉu li spertis ian misaĵon? Verŝajne lia lasta kontribuo al la Vikipedio mem estis komence de julio 2005. Keldan 01:49, 28. Apr 2006 (UTC)
Arno ankaŭ havas la povon administrantigi. Kaj eble Arno intencis, ke vi atentigu pri via kandidatiĝo en iu multe legata loko, ekzemple en Vikipedio:Diskutejo. Mi do konsilas al vi tie atentigi al la homoj pri via atendanta kandidatiĝo ĉi tie. Marcos 23:27, 1. Maj 2006 (UTC)