Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/PaulP

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton,

en la lastaj monatoj mi havis multe da tempo por okupiĝi pri Vikipedio, kaj regule mi devis peti la helpon de administranto, ekzemple por forigi eraran alidirektilon, por forigi lingve fuŝajn titolojn, ktp. Sed ofte daŭras kelkajn horojn aŭ eĉ tagojn, ĝi kiam administranto havas tempon, kaj ĝis tiam oni jam okupiĝas pri alia temo.

La afero, kiu decidigis min skribi nun estas la jena: Mi vidis la lingve fuŝan artikolon kun jena titolo: Kun voco por kanti per'. Mi povus kompreneble krei alidirektilon al nova titolo, sed farante tiel la fuŝa alidirektilo (certe neniam uzota) restos. Do mi aldonis la ŝablonon {{forigu}} kun la intenco peti helpon de administranto, sed kelkajn minutojn poste la ŝablono {{forigu}} jam estis forigita de vikipediisto Kerio kaj la titolo ŝanĝita al la same fuŝa Kaj voĉo por kanti kun. Nun tiu do ankaŭ devos esti forigita. Estus bele, se oni povus tuj solvi tiajn burokrataĵojn (pardonu Arno kaj Alaudo, nenia intenco insulti la burokratojn tie ĉi ;-) ) Ankaŭ kiam oni konstatas ripetiĝantan vandalismon en pluraj artikoloj, estus bone povi tuj interveni.

Mi povas krome aldoni, ke mi estas redakcia sekretario de la gazeto Monato (gazeto) kaj pro tio havas multan sperton pri redaktado, normoj, lingvo, precizigojn ktp.

Kiu volas scii, kion mi ĝis nun faris en Vikipedio, kaj kiuj estas miaj planoj, povas trovi koncizan superrigardon tie: PaulP

--PaulP - Disk. 11:58, 7. Mar 2009 (UTC)

Por
  1. Por Por: Dankon pro via entuziasmo. -- Yekrats 13:24, 7. Mar 2009 (UTC)
  2. Por Por: Dankon al vi ! Atentu tamen, ke administranto ne uzu siajn ilojn nur por sia propra laboro (kio ŝajne estas via ĉefa motivo), sed ankaŭ pli iniciateme kaj dediĉeme por aliaj uzantoj. Thomas Guibal 16:35, 10. Mar 2009 (UTC)
Jes, kompreneble! --PaulP - Disk. 18:35, 10. Mar 2009 (UTC)
  1. Por Por: Plia serioza adminstranto estas ege bonvena dum multaj el la jamaj adminstrantoj estas ne tre aktivaj . AL @ 22:09, 10. Mar 2009 (UTC)
  2. Por Por: Estas bone havi novan administranton, kiu jam longe kaj serioze kontribuadas al la projekto. Mi nun aparte ĝojas pri nova administranto, ĉar mi jam scias ke mi mem ekde la somero pro patriĝo havos malpli (kaj eble dumtempe neniom) da tempo por Vikipedio. Marcos 01:25, 11. Mar 2009 (UTC)
  3. Por Por: --Tlustulimu 18:17, 14. Mar 2009 (UTC)
  4. Por Por: Plia serioz-intenca kaj lingve kompetenta administranto neniel malhelpos al la vikipedio. Mevo 00:15, 19. Mar 2009 (UTC)
  5. Por Por: Ĉion bonan, paciencon kaj indulgon ! Kore Punktor 17:29, 22. Mar 2009 (UTC)
Dankon al ĉiuj pro la fido! --PaulP - Disk. 19:59, 22. Mar 2009 (UTC)
Kontraŭ
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Por tiel malmultaj forigendaj aferoj sufiĉas nuna nombro de administrantoj Kerio 16:08, 7. Mar 2009 (UTC)
Indiferente
Rezulto

✔ Farite : statuso donita AL @ 19:47, 22. Mar 2009 (UTC)

Komentoj

Bv legi Diskuto:Kaj voĉo por kanti kun. Mi ne komprenas, kial Paul menciis min ĉi tie kaj kiel tiu mencio estas utila por li, ke li fariĝu administranto. Ĉu ĉiu fuŝa paĝo devos esti forigita, ĉar al iu ĝi ne plaĉas? Ĉu ne sufiĉus simpla alidirektilo al ĝusta titolo? Mi opinias, ke nia vikipedio havas tro da administrantoj, sed bedaŭrinde nur du aŭ tri eluzas siajn administrajn rajtojn. Estas administrantoj, kiuj nur forbaras, estas administrantoj, kiuj nur forigas dosierojn, estas administrantoj, kiuj de tempo al tempo forigas fuŝaĵojn, sed mi ankoraŭ ne vidis, ke iu administranto eluzus "regule" ĉiujn eblecojn de sia administrado. Do, se iuj opinias, ju pli administrantoj ni havos, des pli fidinda ni fariĝos. Do, ek al cent da administrantoj, kiuj elentuazismiĝinte ekdormos en Vikipedio, kiel floro. Kerio 15:50, 7. Mar 2009 (UTC)

Okazinte ĵus mi alinomis la titolon de libro al la origina nomo. Kerio 15:57, 7. Mar 2009 (UTC)
Ĉu vi eble povus klarigi vian sintenon pri la forigo de artikoloj? Mi ricevis lastatempe la impreson, ke estas kelkaj administrantoj (kaj aliaj vikipedianoj), kiuj tre entuziasmas tiurilate - kaj per tio fortimigas novulojn. Mi mem fakte kredas, ke oni tre singarde korektu tekstojn de novuloj, nur tre malofte forigu paĝon (kaj eĉ pli singarde uzu forbaradon). Min konfesas, ke profunde ŝokis min la lastatempa propono forbari bonvoleman novulon - kaj eĉ pli ŝokis min, ke la plendo kontraŭ la novulo (sed ne la ideo de forbarado) eĉ ricevis subtenon. Laŭ mi vikipedio bezonas antaŭ ĉio aldonajn artikolojn kaj pli da informoj en artikoloj - sekve ĉefe pliajn kunlaborantojn; forigi artikolojn k.s. estas multe malpli grava kaj kelkfoje eĉ danĝera.--Lu 23:04, 16. Mar 2009 (UTC)
Saluton Lu! Dankon pro via komento. Kaj unue, antaŭ ol respondi vian demandon, mi deziras danki kaj gratuli vin pro via diplomatio en la kazo, kiun vi traktis en la pasintaj tagoj! Kaj rilate vian demandon: se vi supre relegos la unuan alineon, vi vidos, ke ĉefe ĝenas min lingve fuŝajn titolojn kaj alidirektilojn. Se vi dekstre de tiu ĉi paĝo en la serĉotrabo tajpos "Kun v..." vi tuj vidos la eraran alidirektilon. Kaj ĝi restos tie ĝiseterne, se neniu administranto purigas ĝin. Kaj homoj vidos kaj revidos ĝin kaj novulo eble eĉ kredos, ke tiu "Kun voco por kanti per'" estas bona Esperanto. Dua malgranda kategorio estas artikoloj kiel "Maria Umo estas konata esperantisto el Iksurbo". Tiaj "esperanto-ĝermetoj" povas ridindigi nin. Imagu, ke ekzistus en la germana Vikipedio artikolo kiu konsistus nur el "Klaus Schmidt wohnt in Berlin und spricht deutsch" ... Laŭ mi nemovadaj ĝermetoj estas ankoraŭ akcepteblaj, sed movadaj ne. Ĝenerale mi tute samopinias kun vi, ke oni tre malofte forigu paĝon. Amike, --PaulP - Disk. 19:32, 17. Mar 2009 (UTC)
Mi forte malkonsentas kun Kerio ke ni havus tro da administrantoj kaj ke la administrantoj de Vikipedio fuŝagus. Ĉiu el la uzantoj kiuj jam ricevis la administran rajton estas aparta, havas apartan personecon, apartajn interesojn, emojn. Unu pli emas reagi al fuŝuloj forbarante ilin, la alia pli rapide emos protekti paĝon, ktp. Neniu el la jamaj administrantoj emas fuŝagi. -Nu ĉiuj el ni estas homaj kaj povas erari, sed erarojn oni povas denunci kaj korekti.- Pri forigo de artikoloj, mi opinias ke ĉi tie en la esperanta Vikipedio ni ne tro emas forigi artikolojn aŭ tro timeme. Tamen povas plialtigi la nivelon de la projekto se oni de ĝi forigas rubaĵojn. Do kuraĝon ! ju pli da -seriozaj- administrantoj des pli bone. Administrantoj estu kuraĝaj kaj aŭdacu forigi rubaĵojn por la plibonigo de la projekto, ne arbitre, sed respekte al komune interkonsentitaj reguloj : ju pli drastaj la reguloj, des pli fidinda la vikipedio ! Mi tre ĝojus se cent vikipediistoj havus administrajn rajtojn kaj uzus tiujn rajtojn por plialtigi la nivelon, la fidindecon kaj la seriozecon de la projekto. Bonvenaj estas pluaj kanditatiĝoj ! Bonvena estas sinengaĝiĝo de multaj kontribuantoj kiuj pasie kunlaboru por signifa progreso de la projekto. AL @ 20:59, 17. Mar 2009 (UTC)
Do, ek al cent kandidatoj por administrantoj, el kiuj nur kvin estos aktivaj. Ĉefe, ke ni fanfaronos, kiom da administrantoj ni havos! Pli bone estus, se la administranteco estus por certa tempo, ekz. por unu jaro, kaj poste oni devus denove ripeti la kandidatecon. Aŭ la administranto volos denove fariĝi administranto aŭ ne. Kerio 21:06, 17. Mar 2009 (UTC)
Dankon al Paul pro la klarigoj kaj komento. Mi restas hezitema pri forigo de kelkaj specoj de artikoloj. (Mistajpoj kaj lingvaj eraroj estas forigindaj, jes.) Mi daŭre preferas rilate al mallongaj artikoloj, ke oni afable komuniku al la enmetinto. Tiuj ofte estas relative senkulpaj. Fakte niaj helpopaĝoj kelkloke havas ankoraŭ nur tre bazan nivelon. Antaŭ eble unu semajno mi trarigardis kaj redaktis dekon da paĝoj - kaj trovis ie "konsilon", ke paĝo havu minimume tri frazojn. Samtempe iu administranto ĵetis sin al novulo proponante lin por forbaro, ĉar liaj artikoloj estis tro mallongaj. Mi pli tendencus forbari dum kelkaj tagoj la administranton anstataŭ la novulon... Pardonpeton cetere ĝis nun mi ne legis en tiu iom pli malnova kazo - nek instigon al tio de alia administranto.
Mi do ne konsentas kun Arno, ke certe oni povos plibonigi la vikipedion forigante "rubaĵon" respekte al la komune interkonsentitaj reguloj. Interalie, ĉar tiuj reguloj grandparte mankas (ekzemple pri forbarado), estas neskribitaj, nur en la kapoj de iuj administrantoj aŭ sufiĉe komplikaj por novuloj. Krome ĉiu forigo estas detruo de alies laboro - kaj preskaŭ ĉiam oni do vundas iun per forigo. Esperantujo estas tre malgranda lando - ni devas tre singarde trakti la homojn, kiuj venas ĉi tien por doni sian scion. Fakte ĝuste tion, ili volas doni sian scion kaj nenion alian - ne lerni multajn regulojn, ne lerni kiel diskuti, kiel defendi paĝon kontraŭ forigo, kiel sin defendi kontraŭ forbaro ktp. Eble ni devas akcepti, ke en la mondo la principo de labordivido terure bone funkcias (kaj estas la bazo de nia socia riĉeco). Eble ankaŭ en vikipedio ni akceptu labordividon - kelkaj homoj alportas scion, aliaj metas tiun scion en taŭgan formon. Se povas kunlabori nur la komputilaj kaj enpaĝigaj spertuloj, ni neniam sukcesos enmeti la tutan scion. --Lu 00:37, 18. Mar 2009 (UTC)
Mi plene konsentas kun Lu kaj demandas Arnon, ke li klarigu al ni, kio estas "rubaĵoj", pri kiuj li skribas. Ĉu tio estas paĝoj troviĝantaj en Vikipedio:Forigendaj artikoloj? Se jes, mi devas ridi, se por tio Esperanta Vikipedio bezonas cent administrantojn! Se tio ne estas ili, bonvolu montri tiujn rubaĵojn al ni. Kerio 17:55, 18. Mar 2009 (UTC)
Pri cent administrantoj parolis vi, Kerio, ne mi. Ke pli multaj kontribuantoj disdividu tedajn administrajn taskojn kaj respondecon estas al miaj okuloj bonvene. Mi ŝatus ke ĉiu serioza kontribuanto petu administrajn rajtojn kaj surportu parton de la taskoj. Ni havas ridindan nombron da administrantoj kiuj ĉiuj estas homoj kun siaj mankoj kaj limoj (fortoj, disponebleco, klarvideco, ktp. ). Iuj foje emas fariĝi administranto kaj kun la paso de la jaroj, malentuziasmiĝas aŭ estas kaptitaj de aliaj taskoj aŭ pro iu ajn kaŭzo ekmalpliaktivas. Tio estas homa kaj komprenebla -precipe en afero kiu ripozas nur sur volontula kunlaboro-. Pro tio ju pli da seriozaj kontribuantoj fariĝos administrantoj, des pli da ŝancoj ni havos ke la taskoj estos plenumitaj.
Kio estas rubaĵo ? Kiel vi povas starigi tian demandon ? Esploru nur nian esperantan Vikipedion kaj vi tre ofte stumblos sur hontindaj artikoloj, malbone verkitaj (en aĉa stilo, en aĉa lingvaĵo, mistitolitaj, firedaktitaj, sen fontoj, asertante malveraĵojn, menciante seninteresajn bagatelaĵojn, prisilentante gravajn bazajn faktojn, ktp.). Esploru la ĉefajn alilingvajn vikipediojn kaj studu ties regularojn: estas listigita ĉio kio ne aperu en Vikipedio, kaj laŭ kiuj kriterioj. Ja ni ne jam transprenis tiujn drastajn regulojn ĉi tien, sed se ni volas plialtigi la nivelon de la esperanta vikipedio, ni nepre devos tion prilabori. Mi estas konvinkita ke severa politiko kontraŭ fimaterialo havas nur avantaĝojn. Ni nur interkonsentu pri kio estas forigenda. Anstataŭ anĝele defendi hazardajn kontribuantojn kiuj enŝutas materialon spite al la jam farita laboro de la aliaj kontribuantoj, bonvolu meti vin en la haŭton de hazarda vizitanto -skeptika pri la kultura valoro de Esperanto- kaj imagu kion tiu konkludos post hazarda vizito de dek artikoloj -se eĉ tiu estos sufiĉe pacienca por ekzameni tiom multe da-.
Eble jes la plej urĝa tasko estas verki klarajn regulojn pri kiuj la plejmulto interkonsentas, loki ilin tiel ke estu facile ekkoni ilin. La cetero estas precipe afero de ĝentileco: spertaj kontribuantoj gvidu novulojn por ke ili ekkonu la regulojn kaj strebu respekti ilin. Administrantaj "armiloj" estu uzataj nur kontraŭ evidente malbonintencaj kontribuantoj kiuj ignoras admonojn al ili direktitaj.
AL @ 19:20, 18. Mar 2009 (UTC)
Arno, mi devas iom korekti vin, ĉar ie vi kontraŭdiras al vi : Pri cent administrantoj parolis unue vi, vidu supren, kie vi skribis : 'Mi tre ĝojus se cent vikipediistoj havus administrajn rajtojn...' Same kiel vi, ankaŭ mi volus, ke e-o vikipedio estus almenaŭ simila, rilate al kvalito de multaj artikoloj, al ekz. la angla. Sed tion ni neniam atingos, se spertaj vikipediistoj nur forigos eksterajn ligilojn, jen korektos vorton, jen literon kaj jen ion alian. Mi scias, ke ankaŭ tia laboro estas necesa. Se spertaj vikipediistoj alŝutos novan paĝon, kiu ne estas enkategoriita, kiu ne havas internajn ligilojn kaj tiel plu, kion povas fari novuloj? Ili vidante, ke "tiel alŝutis spertulo pri vikipedio", alŝutos same. Ĉu ne? Kiam vi parolis : 'ju pli drastaj la reguloj, des pli fidinda la vikipedio !' , ĉu vi kuraĝigos novulon kaj aliajn por alŝuti paĝon komparebla kun la angla vikipedio? Ne. Viaj drastaj reguloj povas esti komprenataj ankaŭ tiel: Se vi ne redaktos laŭ tiuj reguloj, vi estos forbarita aŭ almenaŭ viaj paĝoj, redaktoj... estos forigitaj, ĉar ili ne respondas al iaj reguloj. La novulo estos erarigita, konfuzigita pro tiuj drastaj reguloj, inter kiuj iu povus esti enmetite ekz. tion vi povas, tion vi ne povas... Ni povus ankaŭ referenci ĉiun vorton (alivorte dirite : tion ne diris mi, sed li / ŝi), ĉar libera enciklopedio poste timus skribi proprajn opiniojn, opiniojn ĝenerale konatajn ktp. Se oni ne referencigos ĉiun vorton, via paĝo estos rubaĵo, do forigendaĵo, do laboro por administranto... Simile mi povus daŭrigi plu. Koncize dirite, kiu irus labori en firmaon, kie estus drastaj reguloj, kaj plie, oni ne pagus lian laboron? Ankaŭ tia povus esti Vikipedio.
Kio rilatas al nombro de administrantoj. Nun ni havas dek administrantoj nekalkulante robotoj-administrantoj. Ĉu por ili nun estas tro da laboro? Ĉu ili estas tiel lacaj pro administraj taskoj, ke ili ne povas redakti plu? Ĉu ni havas tiom da forigendaĵoj? Ĉar eble ĉiu kandidato volas fariĝi administranto nur tial, ke li povus forigi. En esceptaj kazoj forigi pro alinomado. Sed kiom de tiaj alinomadoj aperas? Minimume. Tion kapablas fari nunaj administrantoj. Se vi volas, Arno, ke e-o vikipedio havu cent administrantoj kaj vi ĝojus pro tio, mi proponas, ke ni faru la samon kiel kun reviziantoj. Administranto fariĝu ĉiu vikipediisto aŭtomate, kiu plenumos certajn kriteriojn. Kion vi diras al tio? Vi estos kontenta, vikipedio fariĝos pli fidinda, rubaĵoj estos for, ĉar plimulto el ni eluzos siaj rajtojn forigi, ordinara vikipediisto ne bezonus ĝeni supervikipediiston-adminitranton kun peto por forigi ion. Eble ni ĉiuj estus kontentaj. Ĉu ne estus bele, se ni ĉiuj aŭtomate fariĝus administrantoj? Kerio 20:49, 18. Mar 2009 (UTC)
Jes fakte menciis la nombron cent mi, sed bonvolu ne miskompreni : tio ne estas celo por mi, nur revo -ne nepre realigenda-. Mi kontraŭas aŭtomatecon de adminstrantiĝo. Tio restu konscia dezirata sinengaĝiĝo. Nur mi instigas ĉiujn regulajn seriozajn kontribuantojn fari tiun paŝon, kaj jes estos pli multe da atentemaj prizorgantoj de la Vikipedio kiu rajtos ne nur forigi rubaĵojn, sed ankaŭ protekti kaj malprotekti paĝojn, forbari kaj malforbari uzulojn - strikte respektante komune interkonsentitajn regulojn, ne arbitre laŭ propra bontrovo. - AL @ 19:38, 19. Mar 2009 (UTC)