Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Roboto de Marcos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi jam estas administranto, sed por plenumi peton de amasa forigo de malĝuste nomitaj kategorioj mi bezonas roboton kun administraj rajtoj. Marcos 19:39, 7. Dec 2008 (UTC)

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: Marcos zorgu ne kaŭzi damaĝojn nepre atente funkciigonte la roboton. AL @ 08:44, 13. Dec 2008 (UTC)
  2. Por Por: Mi fidas al Marcos uzi roboton zorgeme. -- Yekrats 01:55, 18. Dec 2008 (UTC)

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Mi vidis, ke fakte tiu "amaso" estas nuntempe 113, do eble laboro de unu horo (korektu min se mi eraras kun tiu-ĉi cifero - mi baziĝas sur la kategorio pri forigendaj kategorioj). Certe apenaŭ indas por tio programi roboton. Krome mi ne vidas tro grandan urĝecon por la forigo de la malkorektaj malplenigitaj kategorioj, ĉar se ili ne utilas, ili ankaŭ ne multe ĝenas. Tion do oni povas fari kun granda trankvileco iom post iom. Due mi ja tre suspektas la robtojn kun administraj rajtoj. Mi jam tre malkontentas pri la laboro de tiu roboto, kiu ricevis la rajton pro/por la perlaboroj de la problemaj bildoj: Mi spertis almenaŭ 30 kazojn de krorekte licenciigitaj bildoj (alŝutitaj de mi), kiujn tiu maŝino (Vikipediisto:Siebrand) markis por forigo kun la argumento, ke mankas licenco ... Do mi vere ne deziras plian maŝinon kun administraj rajtoj, se tio ne estas por solvi tre urĝan problemon (la bilda problemo nature estas urĝa, ĉar malkopirajtaj bildoj estas granda risko por la tuta vikipedia projekto, tial oni devas ankaŭ elteni la malavantaĝojn de roboto en tiu-ĉi kazo - por malpli urĝa tasko, tion mi tamen ne opinias pravigebla).DidiWeidmann 21:49, 12. Dec 2008 (UTC)
Oni tute ne bezonas programi roboton por tiu tasko. Ĝi estas farebla per la robot-sistemo pywikipedia sen aldona programado. Tiel estas multe pli facile ol per malŝparo de unu horo de la labortempo de Esperantlingva Vikipediisto (kaj ĝis nun ŝajnas ke neniu emas eĉ nur eki la taskon).
Nu, mi nur volis helpi al la Vikipedio plenumi forigpeton faritan sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj ricevinta neniun kontraŭan voĉon (se vi kontraŭas la proponon, bonvolu meti viajn argumentojn tien). Se neniu subtenos mian agemon kaj mi ricavas nur kontraŭan voĉon, tiam mi kompreneble ankaŭ pretas rezigni pri mia helpo-preteco.
Ĉiuokaze estas maljuste kompari mian peton pri unufoja forigo de 113 malĝuste titolitaj, tute neuzataj kaj tute neutilaj kategorioj kun la (bedaŭrinde leĝe necesa) amasa forigo de dosieroj, foje eĉ utilaj.
Do, bonvolu konsideri voĉdoni por ĉi tiu kandidatigo de mia roboto kiel administranto. Marcos 02:40, 13. Dec 2008 (UTC)
Kara - la komparo de la robotoj ja estas justa, ĉar la danĝero kaj problemoj estas la samaj, la necesa tempo por konstrui respektive programi la roboton ankaŭ, sed la utilo (nome la tempoŝparo dank al la uzado de la roboto) ĉe la miniprojekto tute bagatela. Ĝuste ĉar la tasko, kiun vi volas alfronti supozeble sen roboto estas plenumigebla en malpli da tempo ol estas necesa por la konstruado kaj testado de la roboto, mi ne vidas la sencon preni la riskon, havigi al roboto administrajn rajtojn. En la kazo de la necesa forigo de miloj da bildoj, tio estas tute alia afero. Tio estas tasko, kiu sen la helpo de la roboto ne estis farebla, kaj tial oni ja devis ĝin akcepti malgraŭ la multaj ĝenoj, kiujn ĝi kaŭzis en unuopaj kazoj. Mi havus ankaŭ alian komparon: Konstrui roboton por la supra tasko (kiu cetere kun aŭ sen roboto, neniu tre emas fari) estas bone komparebla kun la utiligado de avidadilo por vojaĝo de Bazelo al Zuriko ... Tio ja eblas, sed de la urbocentro de Bazelo al la flughaveno oni bezonas duonan horon per tramo, tiam oni devas esti almenaŭ 20 minutojn antaŭ la ekflugo alveni ĉe la flughaveno por pasi la sekureckontrolon, kaj alveninte en Zuriko la sekureckontrolo dauros aliajn 20 minutojn, kaj aldonaj 20 minutoj dauras la veturado trajna al la urbocentro de Zuriko. Tio donas sumon 90 minutojn, dum la rekta trajno de Zuriko al Bazelo bezonas 50 minutojn ... DidiWeidmann 15:03, 16. Dec 2008 (UTC)
Mi cetere intertempe parton de la tasko jam plenumigis (sen roboto) kaj jam vidis porblemojn, kiuj konfirmas miajn suprajn argumentojn: Nome kelkaj el la kategorioj estas nur en la listo, ĉar ili momente malplenas (tamen ja havus ekzistorajton), kaj en almenaŭ unu kazo eĉ la malĝusta estas en la listo (forigendus ekzemple la kategorio:armeo dum devus resti kategorio:armeoj, sed por povi fari tion necesus unue ŝovi la artikolojn de kategorio "armeo" al "aremoj" - pravigebla, ĉar unuflanke ni prenis en EO-vikipedio ĉiam pluralo, kaj aliflanke ja subkategorio estas "armeoj laŭ landoj" ... [kaj tute prave ne "armeo laŭ landoj" ...] - kio ne korelacius kun "armeoj" sed kun "armeo"). Mi do kredas, ke la ekzistantaj enhavaj problemoj montras, ke la tasko estas vere tro delikata por lasi ĝin plenumigi roboto: Estus fatala simple sen pensi forigi la listigitajn artikolojn. La fakto, ke ne al ĉiu forigpropono iu protestis, ne signifas konsenton sed mankon da kunlaborantoj!DidiWeidmann 15:46, 16. Dec 2008 (UTC)
Didi, ĉu vi efektive legis kaj komprenis la unuajn du frazojn de mia antaŭa komento? Ŝajnas ke ne, ĉar tiam vi jam scius, ke mi NE bezonas aparte verki programon por fari tiun taskon!!!
Fakte Kategorio:Armeo estas ĝusta en singularo: Legu Vikipedio:Nomoj de kategorioj:
  • Nomo de kategorio devas esti en pluralo nur se en la kategorio estas artikoloj, kies titoloj mem estas konkretaj ekzempleroj de la kategoria vorto.
Ekzemplo:
Kategorio urboj kun artikoloj Parizo, Bonaero, Tokio ktp.
Ĉi tie Parizo estas konkreta ekzemplero de urbo.
  • En aliaj okazoj nomo de kategorio devas esti en singularo.
Ekzemplo:
Kategorio urbo kun artikoloj vilaĝo, metropolo, suburbo ktp.
Ĉi tie vilaĝo ne estas konkreta ekzemplero de iu urbo, sed vilaĝo ja estas io, kio iel rilatas al (la ĝenerala nocio) urbo.
Ĉiuokaze, forigo de malplena kategorio ne povas kaŭzi problemojn. Se iam iu decidos tamen plenigi ĝin, li povas facilege rekrei la kategorion.
Nu, mi jam ne plu emas diskuti pri la temo, ĉar mi jam investis pli da tempo en ĉi tiun diskuton ol mi investus en la per-robotan forigon de tiuj malplenaj mistitoligitaj kategorioj. Mi nur bedaŭras, ke unusola Vikipediisto povas kaŭzi, ke fidinda longtempa administranto ne povas plenumi iun taskon, kiun li ofereme pretas fari por la Vikipedio. Mi esperas, ke vi nun almenaŭ finokupiĝos pri la permana forigado. Marcos 16:34, 17. Dec 2008 (UTC)

Mi bedaŭras ke Marcos pripensas forlasi la projekton funkciigi roboton kun administaj rajtoj pro nur unu kontraŭa opinio. Veras ke aliflanke estas nur unu uzanto kiu esprimiĝis por. Ni povas aspiri ke pli multaj uzantoj interesiĝu pri la temo kaj sciigu sian opinion. Sed tiomlonge kiam neniu alia esprimis sian opinion, ni troviĝas en embarasa situacio. Mi ne detale studis la problemon de la forigendaj kategorioj kaj ne povas prijuĝi kiu el Marcos aŭ Didi pli pravas en la diskuto. Tamen eĉ se la tasko estas nun ne tre peza kaj diskuteblas ĉu ĝi estu plenumita robote aŭ permane, por mi la plej delikata afero estas funkciigi roboton kun granda zorgo por ke ĝi ne kaŭzu damaĝojn kiujn ripari necesigus pli granda laboro. Mi fidas je Marcos ke li estas zorgema kontribuanto, nur mi ankoraŭ pli fidus se li emfazus kiel li atentos ke roboto ne kaŭzu damaĝojn. Aliflanke mi scias ke estas amaso da laboro por ordigi kaj korekti misordigitajn artikolojn kaj subkategoriojn en kategoriojn. Por tio robota helpo estu ege bonvena, kaj por tia tasko administra rajto ne estas bezonata. Arno Lagrange @ 18:03, 17. Dec 2008 (UTC)

Por respondi vian ĉefan demandon: Mi planis funkciigi forig-funkcion de pywikipedia kun la aldona funkcio "prompting", kio signifas ke mi devas aparte klavpremi por ĉiu forigota kategorio. (Centfoje klavpremi tamen estas multe pli facila kaj rapida tasko ol centfoje uzi plurajn muspremojn kaj atendi paĝŝargadon por forigi la kategoriojn mane.) pywikipedia samtempe eblas limigon al unusola kategorio, do ĉi-kaze mi nur forigos kategoriojn, kiuj estas en la kategorio Kategorio:Forigendaj artikoloj. Do ne eblas ke mi fuŝos ion, kaj precipe ne, ke mi grandkvante fuŝos. Marcos 01:48, 18. Dec 2008 (UTC)

Varianto[redakti fonton]

Mi proponas ke vi ruligu la programon de via ĉefa uzantonomo Marcos. La redaktoj ne estos tro multaj. Maksim 16:56, 18. Dec 2008 (UTC)

Tio tamen kontraŭas la regularon de la Vikipedio. Do laŭ mia kompreno de regularo, mi devus almenaŭ peti permeson pri tio. Kaj ĉiuokaze pywikipedia rimarkas, ĉu la konto estas registrita kiel roboto, kaj produktas avertmesaĝon se ne, kaj aŭtomate plilongigas la temp-intervalojn inter unuopaj redaktoj. Verŝajne eblus ĉirkaŭiri tiun problemon iel, sed ĉiuokaze estus pli facile, se mia robota konto ankaŭ havus administrajn rajtojn. Marcos 23:43, 18. Dec 2008 (UTC)