Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Thomas Guibal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Thomas Guibal[redakti fonton]

Kandidatiĝis la 29-an de oktobro 2007

Estimatoj, jam de longe mi konsideris fariĝi administranto, kaj la okazanta diskuto en la diskutejo kuraĝigas min kandidatiĝi. Manko de administrantoj estas problemo pli kaj pli grava de nia enciklopedio, kaj mi entuziasme pretas kunhelpi por la plej bazaj taskoj (lastaj ŝanĝoj, novaj paĝoj, forigendaj paĝoj). Mi ĉeestas en Vikipedio preskaŭ ĉiutage (almenaŭ po unu/du horoj) kaj estas malnova, sperta uzanto. Mi jam okupiĝas pri pluraj komunaj projektoj, ekzemple pri la ĉiusemajna ŝanĝo de la ADLS kaj pri la enlistigo de la novaj elstarajlegindaj artikoloj. Kiel administranto, mi precipe atentus pri la paĝoj Speciala:Newpages kaj Speciala:Recentchanges, ĉar ili montriĝas - laŭ mia policista vidpunkto - plej bonaj kontroliloj. 17:37, 29. Okt 2007 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Thomas, dankon pro via bona laboro kaj kandidatiĝo. -- Yekrats 14:06, 30. Okt 2007 (UTC)
  2. Por Por: Petro@diskkont 17:14, 30. Okt 2007 (UTC)
  3. Por Por: Thomas jam delonge kunlaboradas tre valore kaj fidinde en la Vikipedio, do mi plene subtenas lian kandidatiĝon. Marcos 10:39, 31. Okt 2007 (UTC)
  4. Por Por: Mi plene subtenas! Bea 15:40, 1. Nov 2007 (UTC)
  5. Por Por: Plia administranto estas bonvena. Thomas jam tre serioze kunlaboradas de longe. Ke li kontribuu al pli bona tenado de la projekto per sia policista vidpunkto (kontraŭbatali maliculojn, protekto la projekton kontraŭ atakoj) estas ankaŭ bonvena : tamen manringojn nek armilon ni provizos al li :-) nur la rajton forbari uzulojn, forigi paĝojn, ktp. AL @ 13:30, 2. Nov 2007 (UTC)
  6. Por Por: Dankon, Thom, pro la kandidatiĝo. Ni kunlaboru! --- Fernando Maia Jr. 16:18, 2. Nov 2007 (UTC)
  7. Por Por: Ne ĉiuj administrantoj ĉiam sukcesas komuniki en afabla kaj apreza tono... Thomas Guibal, laŭ miaj observoj de diskutopaĝoj, ĝis nun vere havis tian tonon kaj jam pro tio subtenindas. Aidas 17:40, 4. Nov 2007 (UTC)
  8. Por Por: Mevo 09:59, 9. Nov 2007 (UTC)
  9. Por Por: Ĉiam kontribuas, nepolurigas ktp.--Konrado 13:40, 9. Nov 2007 (UTC)
  10. Por Por: Alaŭdo ۩ 19:08, 13. Nov 2007 (UTC)
  11. Por Por: Mi aliĝas al la juĝo de "Aidas"... ThomasPusch 19:53, 15. Nov 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Indiferente:
  • Ekzamene:

Rezulto[redakti fonton]

Statuto donita je 14:52, 16. Nov 2007 (UTC) AL @