Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Umbert'

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton,

rigardante la liston de la forigendaj artikoloj mi havas la impreson, ke ni havas tro malmulte da administrantoj, kaj ke ili havas tro malmulte da tempo. Longe ne okazis forigo de artikoloj.

Kiel montras la listo de miaj kontribuoj, mi zorgas pri la lingva kaj enhava kvalito de Vikipedio, ofte plenumante la iom tedan taskon glatigi kaj vikiecigi alies artikolojn. Same regule mi ĉasas kaj forigas vandalaĵojn. Kiel administranto mi povus, ekzemple, tute forigi artikolojn vandalaĵajn aŭ tiajn, kiaj blokas necesajn nomŝanĝojn.

Mi opinias, ke mia ĝisnuna agado en nia vikipedio montras, ke mi agas respondece kaj sen altrudo de iuj personaj kapricoj. Mia vikipedia historio kiel Umbert' ne estas tre longa, sed antaŭe mi kiel Vikipediisto:Umberto kontribuis milojn da redaktoj.

Mi esperas, ke ne ĝenas, ke mi ne malkaŝas mian veran nomon. Ĝi ne utilus al vi.

Umbert' 20:55, 7. Nov 2009 (UTC)

  • Por:
    1. Por Por: Narvalo 13:50, 12. Nov 2009 (UTC), bedaŭrinde, mi lastatempe nur iomete povas aktivi.
  1. # Por Por: Yekrats 14:49, 12. Nov 2009 (UTC) Dankon pro via kandidateco. Via administrada laboro estus bonvena!
  2. # Por Por: Bonŝancon por la estonta laboro :-) --WinstonSmith 16:15, 12. Nov 2009 (UTC)
  3. # Por Por: estu almenaŭ 20 adm. Crosstor (pro la beta-versio la subskribo estas neperfekta)
  4. # Por Por: --Tlustulimu 19:46, 13. Nov 2009 (UTC)
  5. # Por Por: Dankon pro tiu valora kandidateco. Thomas Guibal 07:46, 15. Nov 2009 (UTC)
  6. # Por Por: Arno Lagrange @ 09:28, 16. Nov 2009 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Sindeteno:
  • Diskutoj:
  • Rezulto: 7 poraj kaj 0 kontraŭaj voĉoj. Do jam ricevis la staton. Kore --Tlustulimu 20:03, 21. Dec 2009 (UTC)