Vikipedio:Aprobita versio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ germana (kaj alilingva) modelo, Vikipedio en Esperanto enkondukis la sistemon de markitaj versioj (angle flagged revisions). Tio signifas:

  1. Reviziita versio de artikolo ne havu evidentan malbonaĵon (ekzemple vandalismon).
  2. Aprobita versio de artikolo estu cetere kontrolita ankaŭ laŭ faka ĝusteco.

La reviziado jam ekzistas en pluraj Vikipedioj. Sed la duan fazon, la aprobon, ĝis nun (novembro 2008) neniu Vikipedio enkondukis.

La vikipediistoj en la germana Vikipedio diskutis ĉefe pri tiuj ĉi punktoj:

  • Kiu rajtos aprobi - ĉu homo kun ia faka sperto, aŭ ĉu nur homo kun - ekzemple - universitata diplomo.
  • Pri kiuj temoj oni rajtos aprobi - ĉu arkeologo rajtos kontroli pri moderna historio, aŭ botanikisto pri faŭno?
  • Kiel oni fariĝu aprobanto - ĉu la vikipediistoj voĉdonu?
  • Kiel severa estu la kontrolo por aprobo - ĉu la aprobanto devos kontroli ĉiun etan fakton, aŭ almenaŭ kontroli ĉiun piednoton?