Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/01

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de skribanta kopiisto.
Ilustraĵo de skribanta kopiisto.

Skribo estas la maniero prezenti lingvon en la formo de skribita teksto, uzante specialajn signojn kaj simbolojn (vidu skribsistemo). Skribado distingiĝas de ilustrado kaj registrado de parolo per aliaj rimedoj (kiel aŭdskribo). En Eŭrazio skribo aperis rezulte de bezono pri kalkulado. Ĉirkaŭ la 4-a miljaro antaŭ Kristo komplikeco de komerco kaj administrado superis kapablojn de homa memoro kaj aperis skribo, kiel maniero konservi informojn. En Mezameriko skribo eble aperis pro bezonoj pri kalendaro kaj registro de politikaj eventoj.

Laŭ difino historio komenciĝis, kiam homoj skribis, antaŭ tiu momento oni parolas pri prahistorio. Skribo evoluis pro ekonomia bezono en la Mezoriento. La arkeologo Denise Schmandt-Besserat klarigis pri la ligilo inter antaŭe ne klasigitaj argilaj tabuletoj kaj la unua konata kojnoskribo. La argilaj tabuletoj estis uzitaj por reprezenti varojn, kaj eble eĉ tempo-unuojn uzitajn por laboro, kaj ilia nombro kaj speco iĝis pli kompleksaj, kiam evoluis la civilizo. Ia komplekseco alvenis, kiam pli ol cent diversaj specoj de tabuletoj devis esti kalkulataj, kaj tabuletoj estis volvitaj en argilo kaj bruligitaj kun markoj pri la enhavo de la enaj tabuletoj. Tiaj markoj baldaŭ anstataŭis la tabuletojn kaj la argilaj kovertoj estis la prototipo de la unuaj argilaj skribtabuletoj. Legu pli...