Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/42

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de Ameriko de la kartografo Jodocus Hondius, 1640.
Mapo de Ameriko de la kartografo Jodocus Hondius, 1640.

Ameriko estas la dua plej granda kontinento en la mondo, post Azio. Ĝi okupas grandan parton de la Okcidenta Hemisferio de la Tero. Ĝi etendiĝas ekde la Arktika Glacia Oceano norde ĝis la Horna Kabo sude, en la kunfluado de la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kiuj limigas la kontinenton oriente kaj okcidente, respektive.

Kun surfaco de pli ol 42.000.000 km², ĝi estas la dua termaso plej granda en la planedo, kovrante 8,3% de la tuta surfaco kaj 30,2% de la emerĝita tero kaj krome ĝi koncentras ĉ. 12% de la homaro.

Pro tia grando kaj geografia karakterizoj, Ameriko estas tradicie dividita en Nordameriko, Centrameriko, la Antiloj kaj Sudameriko. Kelkaj geografoj konsideras ke Centrameriko kaj Antiloj estas unu sola subregiono ene de Nordameriko. Laŭ ĝiaj kulutaj trajtoj, oni povas distingi anglosaksan Amerikon, la nelatinidan Karibion kaj Latinamerikon.

La kontinento estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Abya Yala de la majaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel "Amerrikua" (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj "Cem Anahuac" de la aztekoj. Legu pli...