Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/48

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francio dum la Dua Mondmilito, kiam furoris Milito de la Ondoj ĉirkaŭ Radio Franca Internacia.
Francio dum la Dua Mondmilito, kiam furoris Milito de la Ondoj ĉirkaŭ Radio Franca Internacia.

Radio France internationale estas franca publika radiostacio, kies elsendejo estas en Parizo. Ĝi estas konata ankaŭ laŭ la komencliteroj de ĝia nomo: RFI (franca prononco: er-ef-i). Ĝiaj programoj estas direktitaj al la tuta mondo. Kun 45 milionoj da aŭskultantoj en 2006, ĝi estas la tria internacia radiostacio la plej aŭskultata en la mondo post BBC World Service, kaj Voice of America, je egaleco kun Deutsche Welle.

RFI elsendas 24 horojn el 24 tutmonde en la franca kaj 19 aliaj lingvoj, per frekvenca modulado (FM), per altfrekvenco (kurtaj ondoj) kaj per amplitudo-modulado (AM), per kablo, per la satelita reto Worldspace, kaj interrete per rfi.fr. RFI estas centprocente filio de la publika franca organismo Société de l'audiovisuel extérieur de la France (Societo de ekstera aŭdvida servo de Francio), jam de 2008.

Dum la Dua Mondmilito okazis milito de la ondoj ĉirkaŭ Radio France, inter la rivalaj elsendoj de la registaro de la reĝimo de Vichy kaj la partianoj de la rezisto kontraŭ la nazia okupado. Legu pli...