Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/06

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Sankta Petro en Vatikano, la sidejo de la Romkatolika Eklezio.
Placo Sankta Petro en Vatikano, la sidejo de la Romkatolika Eklezio.

La Romkatolika Eklezio, aŭ simple Katolika Eklezio, estas la plej granda kristana eklezio en la mondo. Ĝi konsistas el 23 apartajuraj eklezioj, kiuj ĉiuj agnoskas la episkopon de Romo, la papon, kiel posteulon de Sankta Petro kaj ĉefon de tuta la katolika episkoparo. De tiuj apartajuraj eklezioj, unu, la plej granda, nomita la latina aŭ roma, estas okcidenta; la aliaj estas orientaj. La membraro loĝas precipe en Eŭropo, Ameriko kaj centra Afriko.

La Katolika eklezio estas unu el la plej malnovaj religiaj institucioj en la mondo kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio kaj evoluo de la okcidenta civilizo. Scio pri la latina formo de katolikismo helpas kompreni Okcidentan Eŭropon, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar tiu mondoparto ricevis fortan influon de tiu eklezio.

La baza kredo de la Katolika Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, komprenita laŭ la klarigoj de Jesuo Kristo en la evangelioj, kaj interpretita laŭ la tradicio de la Eklezia hierarkio. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, tiu kiun instruis Jesuo mem kaj kiu resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Legu pli...