Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/32

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lester Young, prezentado en en la novjorka klubejo Famous Door, proks. septembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
Lester Young, prezentado en en la novjorka klubejo Famous Door, proks. septembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.

Lester Willis Young, kromnomite PrezPres (n. la 27-an de aŭgusto 1909 en Woodville, Misisipio - m. la 15-an de marto 1959 en Novjorko) estis usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto. Lester Young estis unu el la influhavaj saksofonistoj de la ĵaza movado. Lia ludmaniero markas la punkton de transiro ekde svingo al bibopo. Karakterizaj estis – male al la fortika sono de Coleman Hawkins – lia maldiketa, hela sono kaj lia eleganta ludo. Aŭdeblan influon sur la ludo de Lester Young havis Frankie Trumbauer. Komune kun gitaristo Charlie Christian kaj basisto Jimmy Blanton li estis unu el la centraj figuroj de ĵazo en la fruaj 1940-aj jaroj.

Lester Young stampis la frazon: "Muzikisto konu la tekston de la muziko, kiun li ludas". Lester Young provas, kiam li improvizas pri melodio, transdoni la tekston de ĉi tiu melodio senpere kaj senvorte al la auŝkultantoj. "La plej grandan parton de mia tempo mi pasigas per tio, ke mi aŭskultas diskojn kun kantistoj kaj provas ellerni la tekstojn de la diversaj kantoj", diris Lester Young. Young opiniis neprega la konon de la kantotekstoj, "por ne simple jodli pri la akordsinsekvoj", kion li kritikis je la ludado de liaj samtempuloj. La ŝlosilo pri la improvizaĵoj de Lester Young, melodie suverene svingiĝantaj super taktaj kaj formaj periodoj, troviĝas ĝuste en lia personeco kaj iliaj klarigitaj proksimeco al lingvo kaj kantado. Legu pli...