Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/13

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johana de Arko.
Johana de Arko.

Johana de Arko, surnomata la "Pucelo de Orleano" (france Jeanne d'Arc; naskiĝis probable en la jaro 1412 — mortis la 30-an de majo 1431), estas nacia heroino de Francio kaj sanktulino de la Romkatolika Eklezio. Kamparanino naskiĝinta en la oriento de Francio, ŝi proklamis sin dia gvidantino kaj kondukis la francan armeon al gravaj venkoj dum la Centjara Milito, kaj preparis la vojon por la konsekrado kaj kronado de la daŭfeno Karlo la 7-a. Ŝi estis kaptita de la burgonjanoj, transdonita al la angloj kontraŭ mono, submetita al proceso kaj juĝado de la proangla episkopo de Beauvais, kaj brulmortigita sur ŝtiparo kiam ŝi havis 19 jarojn.

Dudek kvin jarojn post la ekzekutado, inkvizicia tribunalo rajtigita de la papo Kaliksto la 3-a esploris la proceson, deklaris ŝin senkulpa kaj proklamis martiro. Johana de Arko estis beatigita en 1909 kaj poste kanonizitasanktigita en 1920. Ŝi estas, kune kun Sankta Denizo, Sankta Marteno de Tours, Sankta Ludoviko la 9-a, kaj Sankta Tereza de Lisieux, unu el la sanktaj patronoj de Francio.

En la nuntempo, Johana de Arko estas elstara figuro de la okcidenta kulturo. Ekde Napoleono ĝis nun, francaj politikistoj el ĉiuj tendencoj alvokis ŝian memoron. Famaj verkistoj kaj komponistoj kreis verkojn pri ŝi.
Legu pli...