Vikipedio:Artikolo de la semajno/2013/22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
centra konstruaĵo de la bonna universitato
centra konstruaĵo de la bonna universitato

Bonn, en Esperanto Bonno, estas eksterdistrikta urbo en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, situanta ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Rejno. Ĝi havas pli ol 2 000-jaran historion kaj estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝis la fino de la 18-a jarcento Bonn estis rezidejo de la feŭda Princo-elektista Kolonjo, kaj multaj kasteloj kaj pliaj konstruaĵoj aparte el la epokoj de baroko kaj rokoko dominas la urbocentron. Dum 1770 en la urbo naskiĝis la komponisto Ludwig van Beethoven. Ĝis la fino de la 19-a jarcento la universitato de Bonn iĝis unu el la plej gravaj germanaj altlernejoj: la urbo, kiu situas pitoreske riveroborde inter montetoj riĉaj je arbaroj, vitejoj kaj pluraj fortikaĵaj ruinoj, iĝis ŝatata loĝoregiono de studentoj, intelektuloj kaj pensiuloj.

De 1949 ĝis 1990 Bonn estis ĉefurbo de Federacia Respubliko Germanio. Ĝis 1999 ĝi restis sidejo de la germana registaro. Malgraŭ la translokiĝo de la parlamento (Bundestag) kaj de partoj de la registaro al Berlino, daŭre 6 germanaj ministerioj havas sian ĉefan sidejon en Bonn; pliaj ministerioj havas duan sidejon tie.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Verda kardelo - nova sinagogo de Majenco - Norda sulo