Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/20

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble la plej konata bildo de Erfurto: la du preĝejoj sur monteto super la katedralplaco
Eble la plej konata bildo de Erfurto: la du preĝejoj sur monteto super la katedralplaco

Erfurto estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio kaj ties ĉefurbo. Ĝi estas la ĉefa urbo plej proksima al la geografia centro de Germanio, situanta je 100 kilometroj sudokcidente de Lepsiko, je 150 km norde de Nurembergo kaj je 180 km sudoriente de Hanovro. Kun ĝiaj najbaraj urboj Vejmaro kaj Jena ĝi formas la centran metropolitan areon de Turingio kun proksimume 500 000 loĝantoj.

Resume la urbo estas historia trafika nodo, arkitektura juvelo kun el la plej bone konservitaj historiaj urbokernoj en tuta Mezeŭropo, centro kultura kaj politika kaj signifa kongresurbo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Arundo - Richard Strauss - monaĥejo Lorsch