Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/53

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La imperiestra pingveno (Aptenodytes forsteri) estas la plej granda (plej alta kaj plej fortika) de ĉiuj pingvenoj. Ĝi estas la nura pingveno kiu reproduktiĝas dum la vintro en Antarktio, kie ĝi estas endemio. Nature, imperiestraj pingvenoj tipe vivas por 20 jaroj, sed iuj registroj indikas maksimuman vivdaŭron de proksimume 40 al 50 jaroj. La masklo kaj la ino estas similaj laŭ plumaro kaj grando, kaj atingas 122 cm de alto kaj pezas inter 22 kaj 45 kg. La dorso kaj kapo estas nigraj kaj tre klare limomarkita el la blanka ventro, estas ankaŭ palflava brusto kaj brilflavaj orelareaj makuloj.

Imperiestraj pingvenoj manĝas ĉefe krustacojn (kiel kriloj) kaj malgrandajn fiŝojn kaj ankaŭ cefalopodojn kiaj loligojkalmaroj. Por ĉasado la specio povas resti submerĝe ĝis 18 minutojn, plonĝe al profundoj de ĝis 535 m. Ĝi havas kelkajn adaptojn por faciligi tion, kiaj nekutime strukturita hemoglobino kiu permesas funkciadon je niveloj de malmulta oksigeno, solidaj ostoj por malpliigi eblon de premovundo, kaj la kapablon malpliigi sian metabolismon kaj nuligi la neneprajn organismajn funkciojn.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Tahirih - elektromagnetismo - Islando