Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/06

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Federico Fellini (naskiĝis la 20-an de januaro, 1920, mortis la 31-an de oktobro 1993) estis itala reĝisoro kaj scenaristo.

Fellini naskiĝis en Rimini. Sian unuan filmon li faris en la jaro 1951: Lo sceicco bianco. Famon li gajnis tri jarojn poste, per La strada, kies ĉefrolon prezentis lia edzino Giulietta Masina. Estas tri momentoj en la filmaro de la reĝisoro: komenco ĉe la tendenco novrealista hegemonia en la itala kino de la 40-aj kaj 50-aj jaroj, ĝis I vitelloni, 1953; la internacia famo kaj ekonomia sukceso, Oskar-premioj ktp. (La strada, La noktoj de Kabirio, La dolce vita, Julieto de la spiritoj, La Satirikono, Casanova kaj Amarcord); kaj la maturiĝo, markata de distancigo disde la krítikaro kaj de la perdo de ekonomia enspezo ĉe la merkato. En la jaro 1993 li gajnis Oskaron pro sia dumviva agado. Li mortis en Romo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Preĝejo Sankta Marteno (Laives) - Imperiestra pingveno - Tahirih