Projekto:Aŭdioartikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:Audioartikoloj)


Kunlaboraĵo de la semajno Ĉi tiu artikolo estas propono por Kunlaboraĵo de la semajno. Bonvolu vidi la aldonon de ĉi tiu paĝo por subteni aŭ prikomenti la proponon.

Tiu ĉi projekto "Aŭdioartikoloj" estas Esperanta versio de la projekto "Spoken Wikipedia", kies celo estas produkti registraĵojn de voĉlegitaj artikoloj el Vikipedio. Vidu la Kategorio:Aŭdioartikoloj por trovi la liston de registritaj artikoloj kaj la sekcion Dezirataj artikoloj por detaloj kiel oni povas peti registri certan artikolon aŭ plenumi tiun peton.

Kiel registri voĉlegitan artikolon[redakti fonton]

  1. Elektu artikolon
  2. Registru ĝin
  3. Alŝutu ĝin
  4. Aldonu ĝin al la artikolo

Avantaĝoj[redakti fonton]

Kelkaj homoj miras, kial oni kreu voĉlegitajn versiojn de artikoloj, ĉu indas tion fari, do ni rapide pridiskutu ties avantaĝojn.

  • Voĉlegitaj versioj de artikoloj ebligas, ke homoj, kiuj kapablas paroli Esperante, sed ne povas legi Vikipedion (handikapitoj) tamen sciiĝas pri la enhavo de la artikoloj.
  • Uzantoj povas aŭskulti vikipediajn artikolojn dum ili plenumas agojn, kiuj malebligas legadon, sed ne koncentriĝon (biciklado, kurado, plenumo de hejma laboro).
  • Homoj kun handikapita vidkapablo povas uzi diversajn aŭtomatajn legilojn, sed tiuj dume ne estas sufiĉe evoluigitaj por ebligi agrablan kaj homecan voĉon. Tio aparte validas por la artikoloj pri matematiko, fiziko, ktp, kie la simboloj kun specialaj lego-tradicioj multas.
  • Por multaj ankoraŭ ne perfektaj parolantoj en Esperanto tiuj dosieroj povus esti bona helpo por lerni kompreni flue (tamen iom malrapide) parolatan Esperanton. Por neesperantistoj tiuj dosieroj povus esti bona pruvilo, ke Esperanto estas la lingvo, kies perbuŝa uzado estas ebla kaj facila. Tiuj ankaŭ povus aŭdi, kiel sonas Esperanto.
  • Por kelkaj estas pli facile koncentriĝi pri la enhavo de artikolo se oni samtempe legas kaj aŭskultas ĝin, ĉar tiam la detiraj fonaj sonoj ne estas tiel bone aŭdeblaj.
  • Voĉlegante artikolojn oni povas vidi misaĵojn aŭ erarojn, kiujn ne rimarkis antaŭaj redaktantoj, tio helpas plibonigi artikolojn.

Listo de Aŭdioartikoloj[redakti fonton]

Sube menciitaj artikoloj aŭ jam estas registritaj, aŭ oni tre baldaŭ planas ilin registri. Se vi volas registri iun artikolon, bonvolu enskribiĝi en la liston.

Artikolo Dato Vikipediisto
Filologio 2006-07-27 Alaŭdo 08:56, 30. Jul 2006 (UTC)
Kio? Kie? Kiam? 2006-08-5 Alaŭdo 08:56, 30. Jul 2006 (UTC)
Ĉagataja lingvo 2016-04-03 Lingveno
Flugilaj insektoj 2021-03-015 Feelfo
Aktinopterigoj 15.03.2021
Atolo 15.03.2021
Budho Gotamo 03.08.2021
Delfenoj 27.07.2021
Ekzisto 03.08.2021
Esperantujo 04.08.2021
Filologio 27.07.2006
Forfikuloj 27.07.2021
Historio de Brazilo 04.08.2021
Islamo 02.08.2021
Klupeoj 15.03.2021
Koleopteroj 27.07.2021
Mezeŭropo 18.07.2022
Morusacoj 04.08.2021
Neduuma genro 04.08.2021
Novtajpeo 04.08.2021
Osteogenesis imperfecta 10-5-2014
Pentozo 15.03.2021
Ribozo 15.03.2021
Tajpeo 27.07.2021
Triĥopteroj 15.03.2021

Laste ĝisdatigita: 15.08.2022. Vidu ankaŭ Kategorio:Aŭdioartikoloj por vidi ĉiujn artikolojn.

Dezirataj artikoloj[redakti fonton]

Aldonu nomojn de artikoloj ĉi tie, se vi volas, ke oni registru ilin.

Aktivaj partoprenantoj[redakti fonton]

Se vi volas partopreni en la projekto, aldonu vian nomon al la listo.

  • Alaŭdo 08:56, 30. Jul 2006 (UTC) - mi nun startigas la projekton kaj iom post iom voĉigas la plej interesajn (laŭ mia gusto) kaj gravajn (kiel decidis la komunumo -- do, la elstarajn) artikolojn. Mi havas iom da sperto pri registrado kaj redaktado kaj kelkajn programojn. Se vi havas demandojn -- ne hezitu kontakti min!!
  • Fornitani 08:04, 8 Dec 2009 (UTC) - Mi tre volas partopreni, tamen mankas dokumentado kaj aktivuloj. Kiam pli scipova ulo (administranto), tutklarigos la aferon, tiam mi sendube helpegos per registrado kaj alxuto.