Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2005 5

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Esperantigado[redakti fonton]

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post diskuto, REKOMENDAS:

a) Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiuj aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj, malgraŭ rekomendi ĝian pliprecizigadon, ĉefe pri prononchelpo kaj transalfabetigaj sistemoj; tio signifas, inter alie:

  1. Kiel ĝenerala regulo ne esperantigi proprajn nomojn; ĉiuj nomoj troviĝu je la originala formo, kun alidirektiloj el la eventualaj esperantigoj;
  2. Escepte al antaŭa regulo, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo.
  3. Nepre klopodi klarigi per esperanta alfabeto (aŭ ankaŭ IFA-alfabeto) la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve;

b) Se iam nomo estis esperantigita, ĉefe en publikaĵoj, dum kongresoj aŭ de specifaj grupoj:

  1. Klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.

  • Miaopinie la reguloj ĉe Vikipedio:Nomoj de titoloj bezonas iom pli da precizigado antaŭ ol sekvendigi ilin ĉiufoje. La unua regulo rilate al titoloj kaj nomoj estu, "Sekvu la universalan prudenton - ne sekvu sendiskute la regulojn se tio ŝajnas erara, sed diskutu antaŭe sur diskutopaĝo."

Hodiau, la franca artikolo pri Esperanto ighis elstara artikolo.

Estas la kvara elstara artikolo pri Esperanto :

w:fr:Utilisateur:Jmfayard

Traduko de Wikimedia-paĝoj[redakti fonton]

Saluton! Sur ĉiu paĝo de nia vikio supre estas ligo al la subtenkompanjo de Wikimedia-Projekto. Ties E-traduko estas pli franca, ol E-a kaj vere havas neniun informon por E-istoj. Ĉar nur administrantoj rajtas fariĝi Wikimedia-Membroj mi petas iun administranton registriĝi tie kaj korekti/kompletigi la tekston. Mi pretas fari tion mem, gravas, ke iu el adminoj poste alŝutu miajn korektojn al la paĝo. Alaŭdo 22:13, 9. Okt 2005 (UTC)

Posta Aldono Mi parolas pri la jena paĝo: http://wikimediafoundation.org/wiki/Kolekta_kampanjo [1], kie, bedaŭrinde, Esperante estas nur kelkaj apartaj vortoj, krom la ĉeftitolo. Mi ne memoras, kiel mi vagis al tiu paĝo, sed difinitive ie sur la paĝoj de nia Vikio restis ligoj al tiu monkolekta kompanjo Alaŭdo 10:18, 10. Okt 2005 (UTC)
Jes fakte mi ektradukis la menciitan paĝon kiam la monkolekto estis preskaŭ atingita sian celon. Tial mi ne emis fintraduki. Narvalo esti enmetinta la mesaĝon aperantan en la supro de ĉiu paĝo (sitenotice) kun ligo al neekzistanta paĝo. Tial mi ekkreis ĝin. Kaj mi parte nur enmetis franclingvajn erojn kaj aldonis "Bonvolu plu esperantigi". Vi pravas, Alaŭdo, estas klare petite ke oni estu administranto en iu loka vikio antaŭ ol fariĝi redaktanto ĉe meta. Kial vi ne fariĝus administranto tie ĉi ? Atende vi povas plu fari la tradukan laboron (ĝi estas iom komplika ĉar uzas ampleksan aron da ŝablonoj kaj postulas redakti tiom ampleksan aron da paĝoj) Arno Lagrange  06:45, 11. Okt 2005 (UTC)
Jes, Arno, vi pravas, mi iom misis la aferon ĉar mi legis pri tiu kompanjo sur la paĝoj de tatara vikio, kie oni plu havas anoncon pri ĝi. Sed tamen mi pensas, ke tiu stumpo sur la paĝoj de Meta estas malbona bildo por E-istoj kaj mi prefere tamen fintradukus ĝin, tiom pli, ke la laboro tute ne estas granda. Interesa ideo pri fariĝi administranto en tiu ĉi vikio. Mi volonte fariĝus. Tio iom spronos mian intereson al la vikio kaj fervoron labori ĉi tie. Mi dume ne sukcesis plene kompreni la komplikan sistemon de ŝablonoj ĉi tie, sed espereble jam baldaŭ. Alaŭdo 11:45, 11. Okt 2005 (UTC)


Saluton, chu franca-parolantaj esperantistoj legas chi tie ? Ni verkis dum monatoj portalo pri Esperanto en la franca vikipedio, kaj nun ghi ighos baldau elektita portalo. Tio signifias, ke ghi ne estas tiom malbona ;-) w:eo:Portail:Espéranto

Estus bone traduki kaj adapti ghin en Vikipedio. Aliaj vikipedioj povus tiel reuzi nian laboron. Nuntempe, w:en:Portal:Esperanto ekzistas, kaj estas verkata de w:en:User:JonMoore.

Do, si vi volas helpi, klaku chi tie : Portalo:Esperanto

w:fr:Utilisateur:Jmfayard

Anonimuloj[redakti fonton]

Estas kelkaj homoj, kiuj anonime kontribuas. Tio estas natura afero, sed kelkfoje, anonimuloj misuzas sian anonimecon por verki neneŭtrale, aŭ kaŝiĝi kontraŭ diskuto. En portugallingva vikipedio, estas meĥanismo kiu malfaciligas la anonima kontribuo. Mi pensas ke homoj havu limigon de anonima kontribuo, ekzemple, oni ne permesas al ili movi artikolojn. Roberto 16:40, 23. Okt 2005 (UTC)

Roberto, vi pravas, kaj en la esperanta vikipedio estas same: anonimulo ne rajtas ŝanĝi la nomon de artikolo. Tio ŝajnas al mi minimuma restrikto; kompreneble ĝi ne malhelpas, ke iu kreu fantazian uzokonton nur por movi artikolon. Tiel, laŭ mia memoro, antaŭ kelkaj monatoj faris atakulo, kiu ŝanĝis ĉ. 100 nomojn.
Ne estas facile enkonduki pliajn restriktojn sen endanĝerigi la malfermecon de Vikipedio. Unu eblo estus, ke por certaj agoj (ekzemple nomŝanĝo) necesu, ke la uzokonto ekzistu jam certan tempon, ni diru, kelkajn tagojn. (En Usono, kie ĉiu rajtas aĉeti pafilon, kelkaj ŝtatoj donas la pafilojn nur post kelkaj tagoj kaj tiel verŝajne malhelpas multajn tragediojn pro spontanea murdemo.) Sed io tia nun ne ŝajnas populara en Vikipedio. – Umberto 17:49, 23. Okt 2005 (UTC)
Movi kian ajn artikolon povas ĉiu ajn vizitanto de Vikipedio. Por movi artikolon ne estas bezona ensalutado. Sufiĉas, por ke oni skribu en artikolon la jenon: #redirect kaj enkrampe nomon de estonta artikolo aŭ ankoraŭ de ne ekzistanta aŭ jam de ekzistanta - konfirmi ŝanĝojn kaj prete! Kiel facila! Petro 23. Okt. 2005 18:41 (UTC)
Kelka restrikteto estos utila, eĉ aŭtomata avizo pri la derireco de ensalutado post la dua aŭ tria ŝanĝo. Mi ne scias. Roberto 06:01, 24. Okt 2005 (UTC)

Esperanto en la Nederlanda televisio[redakti fonton]

Saluton,

Hodiaŭ 20.55 horoj estos televisia programo en la Nederlanda televisia staciono "Nederland 3", in programo Andere tijden ("aliaj tempoj"), kiu traktos la Esperanton. Mi kredas kiu ili ankaŭ intervjuviĝis Nederlandajn kaj Belgajn esperantistojn. So if you can get this channel, watch this program. And a big, big sorry for my bad Esperanto. Cezareto 11:18, 25. Okt 2005 (UTC)

30 000-a artikolo[redakti fonton]

Ni jam passis la 29 000-an artikolon? Ĉu ni ne faros kunlaboron por la 30 000-a? Roberto 20:42, 26. Okt 2005 (UTC)

Jes! Bab antaŭe sugestis Granda Zimbabvo ([2]) kiel la 30000-a. Mi konas malmulte pri la temo, tamen mi povas traduki. Ĉu iu ajn havas opinion? -- Yekrats 21:23, 26. Okt 2005 (UTC)
Ĝi ne tiom longas kiel la Inkaa artikolo, tamen ĝi estus deca aldono al nia Vp.
Ĝi ja ligos al multaj Afrikaj temoj: Afrika prahistorio, Ŝona lingvo, ktp.
La alilingvaj versioj ŝajnas tradukoj el la Angla. Tamen mi ne bone legas la Francan. Ĉu tiu ion apartan aldonas? Mi pensas ke ni pere de la E-a Vp. povas krei eĉ pli bonajn artikolojn ol la nacilingvaj, ĉar ni povas ĉerpi tradukaĵerojn el multege da lingvoj... :-) Bab 23:46, 26. Okt 2005 (UTC)
Mi jam vidis eraron en angla versio, la nomo de eksploristo ne povas esti Viçente sed Vicente! La franca versio estas sufiĉe malsama. Germana versio estas eble resumo de angla artikolo. Sveda versio ŝajne estas miksaĵo de germana versio kun kelkaj informoj de la franca. Malfeliĉe mi ne scipovas la polan. Estas bona artikolo, sed ĝi ŝajnas al mi tre malgranda por esti memoriga artikolo.Roberto 01:04, 27. Okt 2005 (UTC)

Mi proponas Projekton Apollon (http://en.wikipedia.org/wiki/Project_Apollo) estas bela artikolo, scienca, internacia, kun versioj en multaj lingvoj (inkluzive la portugala), kun multaj belaj fotoj Roberto 01:11, 27. Okt 2005 (UTC)

Mi nur aŭdis, ke ekzistas la stranga tradicio prepari N0000 artikolon en E-vikipedio, sed ne imagas, kiel aspektas. Ĉu tute hazarde alia artikolo ne povas iĝi la 30-mila? Eble sufiĉas Kunlaboraĵo de Semajno por fari bonajn priatentitajn paĝojn?.. - Slavik IVANOV 08:25, 27. Okt 2005 (UTC)
Nu, se ni faros plenan artikolon por la 30-mila, tiel ni povos fari pli fieran anonco pri la atingo. Mi multe preferos plenan artikolon esti la 30.000-a anstataŭ 3-fraza ĝermo. Mi preferus artikolon pri Projekto Apollo anstataŭ Granda Zimbabvo, ĉefe ĉar mi pli konas la temon. -- Yekrats 13:30, 27. Okt 2005 (UTC)
Sed kiel vi faros tiel ke tute hazarda artikolo kreita de iu sendepende al la projekto ne estos la 30000-a? Maksim 13:52, 27. Okt 2005 (UTC)
Se necesas, administranto forigas kelkajn artikolojn:)) Ĝenerale, ni antaŭpreparis 5-8 artikolojn kaj kiam ni proksimiĝis al la celo, ni rapide dum 1-2 minutoj alŝutis ilin (atentante pri la jubilea artikolo). Tio havas nur propagandan kaj instigan celon. Gravas, ke ni diru tiu estas la x-a artikolo akj tio aperu en Esperanto (gazeto).:))
Vere la N000-eco estas iom artefarita afero. Oni preparas ĝin en test-paĝo kaj administrantoj zorgas pri la N000-eco. Ne estas mirinde, ĉar ĉiuj kunmemoraĵoj estas iom artfaritaj. La "vera" 20000-a artikolo eble estis iu 3-linia ĝermo, sed oni forigis ĝin dun kelkaj minutoj. Estas artfaritaĵo, sed Nobela premio, Oskaro, heroaj medaloj ankaŭ estas iom artfaritaj... Roberto 20:30, 27. Okt 2005 (UTC)
Nek por la 20.000-a nek la 25.000-a artikolo estis forigita(j) alia(j). Unu el al redaktintoj sukcesis ĝustatempe enmeti ĝin. Ja malkiel al kelkaj aliaj (angla, germana ktp.) ne lavange alvenas novaj artikoloj al nia vikipedio. Cetere eĉ ne gravas ĉu temas vere pri la 30.000-a. La vicordo ne estas aŭtomate registrita, nur videbla dum mallonga tempo el la listo de la lastaj ŝanĝoj. La motivoj de tiaj mejloŝtonaj artikoloj, laŭ mia kompreno estas 1. Festi la okazon per iom digna, alloga artikolo kiu estas prezentebla al la "ekstera mondo" kune kun la informo pri la atingita nombro 2. La antaŭĝojo estas konvena instigo kunlabori por ...(vidu sub 1.) Ke intertempe aldoniĝis la kunlaboro de la semajno ja ne malhelpas daŭrigi la supre pridiskutatan malgrandan tradicion, ĉu? Cetere estas surpriza fakto, ke la artikolo pri la franca pejzaĝo Vercors en amplekso kaj kvalito multe superis kaj ankoraŭ superas la francan kaj anglan kontribuojn. Kompareblas nur la germana variaĵo. (Endas konfesi ke sur ĉi lasta plejparte baziĝas la esperantlingva.)...Montanesko 18:29, 28. Okt 2005 (UTC)
Mi ne scias kiel teknike estis farita la "grandega 20000-a" kaj certe ne gravas, estas kiel "novjara sekundo", simpla memoraĵo. Alie, certe ne estas kunkuranto de "KDLS" (certe ni povos fari de ĝi ADLS). Al mi ne plaĉis la grandega 20000-a nur ĉar ne estas versioj en plejparto de lingvoj kaj multaj ne povis labori en ĝi. Projekto Apollo havas versiojn en multaj lingvoj kaj ĉiuj povos partopreni.Roberto 20:20, 28. Okt 2005 (UTC)

Por Apolo-projekto bezonatas multaj fakvortoj, pri kiuj ni ne scikapablas. Restu Granda Zimbabvo la proponita artikolo.

Ni devas iom rapidi. Baldaŭ venos la tempo de enmeto de tiu artikolo. Eble ni ĉi-semajne anstataŭ vica "kunlaboraĵo de la semajno" elektos tiun artikolon? Ĝi ja devas "pendi" dum ioma tempo por esti perfektigita. Amike, Alaŭdo 15:23, 11. Nov 2005 (UTC)
Bonan ideon. Ĉu ni ankoraŭ redaktos artikolon Granda Zimbabvo? -- Yekrats 16:24, 11. Nov 2005 (UTC)

Mi komencis la artikolon pri Granda Zimbabvo ĉe Vikipedio:Kunlaboraĵo_de_la_Semajno\30000-a_artikolo. Bonvolu kunlabori kun mi! -- Yekrats 19:22, 13. Nov 2005 (UTC)

Lingvoligiloj en la paĝo de Lastaj Ŝanĝoj[redakti fonton]

Mi proponas draste malgrandigi la liston de alilingvaj versioj de la paĝo Lastaj Ŝanĝoj. Mi farus tion mem, sed necesas havi rajtojn de administranto, kiujn mi ne aspiras ĉi tie. Do, eble iu el la administrantoj faru, ĉu?

Kial necesas malgrandigi la liston? Ne tial ke ni kontraŭas lingvan diversecon -- certe ne -- sed tial ke la listo iĝis tre granda kaj tutegale ne enhavas ĉiujn versiojn de Vikipedio. Ekzemple, en ĝi forestas sufiĉe aktivaj oseta kaj udmurta lingvoj.

Mia propono estas enmetadi lingvojn al tiu listo nur laŭ postulo de iu vikipedia uzanto. Ekz., por mi estus utile havi tie ligojn al os:, ka: kaj eble ru:, aliaj homoj petu alion. Tiel ni ne alŝutus ĉiutage megabajtojn de nebezonata informo el la Reto. :) Kiam temas pri multekosta Interreto (kiel GPRS-konekto), tiu listego kaj malrapidigis aperon de la paĝo, kaj multekostigas ĝin. Ne necesas ankaŭ forgesi pri la bono de Vikimedia, kiu ja pagas por siaj serviloj.

Espereble, mi trovos komprenemon ĉe la administrantoj. Mi povas peni pli bone klarigi mian vidpunkton; mi sufiĉe longe pensis pri la afero, do la ideo ŝajnas esti ellaborita. — Slavik IVANOV 08:01, 31. Okt 2005 (UTC)

Ĉu ne ĉiuj versioj aperas? En mia konputilo, multaj lingvoj aperas nur per kvadratetoj, aperas al mi bone nur la lingvoj kiuj uzas latinan, cirilan, araban kaj hebrean alfabetojn. Japana kaj ĉina ne aperas legeble, kaj eĉ se aperus estus neutila al mi ĉar mi ne scipovas legi la japanan kaj nur apenaŭ rekonas kelkajn vortojn en la ĉina... Roberto 08:20, 31. Okt 2005 (UTC)

Ne, aperas certe ne ĉiuj, ĉar estas nun pli ol 200 versioj en Vikipedio kaj konstante aperas novaj. Ne tro atente serĉante, mi povas mencii tri versiojn, kiuj forestas en niaj "Lastaj Ŝanĝoj": av:, os: kaj udm:. Pri la lingvoj, kiujn vi, Roberto, ne komprenas (kaj eventuale eĉ ne vidas): ja nia vikipedio estas relative internacie, ĉeestas ankaŭ ĉinparolantaj uzantoj, kiuj eble ŝatus vidi sian lingvon. Mia propono do estas, ke restu nur tiuj lingvoj (rektaj ligiloj al ili el "Lastaj Ŝanĝoj"), pri kiuj senambigue iu petis. Slavik IVANOV 08:30, 31. Okt 2005 (UTC)
Mi komprenas la problemon, sed kiel elekti la lingvojn kiu aperus, tiu mi volis demandi en mia antaŭa mesaĝo. Al mi certe sufiĉus 30-40 lingvojn, sed se ne estus ĉino ĉe ni hodiaŭ, aŭ ĉi monate, li devos peti la enmeto de ties lingvon? Al kiu? Roberto 08:38, 31. Okt 2005 (UTC)
Jen du ideoj: (1) Tute ne havi liston de aliaj lingvoj en la paĝo de Lastaj Ŝanĝoj, sed anstataŭe doni ligon al paĝo, kiu havas la plenan liston. (2) Inkluzivi nur tiujn lingvojn, kies Vikipedioj estas pli grandaj ol la Esperanta Vikipedio, laŭ iu mezuro. Lingvano 13:37, 1. Nov 2005 (UTC)
Ideon # 1 mi preferas Le Hibou 16:43, 1. Nov 2005 (UTC)
Do, ideo 1 aspektas tute ebla por mi. Ŝanĝi necesas la enskribon MediaWiki:Recentchangestext. Slavik IVANOV 23:14, 2. Nov 2005 (UTC)
Faite! Se iu kontraŭas mi laŭpete pretas enmeti pliajn lingvojn sur tiun paĝon! Alaŭdo 23:23, 2. Nov 2005 (UTC)
Narvalo esprimis sian malkontenton pri mia ago rilate la paĝon de lastaj ŝanĝoj sur mia diskutpaĝo ĉi tie. Mi alvokas ĉiujn pridiskuti la aferon pli detale, por ke konfliktoj ne aperu plu inter ni. Alaŭdo 16:13, 4. Nov 2005 (UTC)
Mi dumtempe ŝanĝis mian opinion - ne sciante pri la ĉi-tiea diskuto- kaj aprobas al 1 (Do neniu lingvo aperu tie).

Mi iom malfrue interesiĝas pri ĉi diskuto. Mi dubas ke interlingvaj ligiloj kostas al iu ajn megabjtojn da datumoj. Temas pri nur po kelkdeko da karaktroj; (Ekzemplke afar ligas per http://aa.wikipedia.org/wiki/Special:Recentchanges kio estas entute 54 bajtoj ). Forigi ilin de la paĝo "lastaj ŝanĝoj" forigas gravan interlingvecon de la projekto. Elekti kiun lingvon konservi kaj kiun forigi laŭ individuaj preferoj estas neeble. Preferinde estus ke ĉiu uzulo kreu la bezonatajn ligilojn el sia persona paĝo. Se vere vi kredas ke tro kostas havi tiujn ligilojn de la paĝo akceptebla alternativo estus krei specialan paĝon kiu entenus nur la interlingvajn ligilojn (Vikipedio:Lastaj ŝangoj en aliaj lingvoj ? ). Se ne legeblas iaj skribaĵoj kulpas nur la foliumilo sur via komputilo. Skribon kiun ĝi ne kapablas montri vi povas aldoni per taŭga agmaniero (kiu malsamas laŭ la foliumilo kaj operaciumo). Mi kutime uzas Mozilon kaj alternative Internet explorer kaj preskaŭ ĉiuj skriboj ĝuste aperas sed ne ĉiuj : mi devus iel instali la mankantajn por ke ankaŭ ili taŭge aperu. Arno Lagrange  13:28, 29. Nov 2005 (UTC)

Arno, mi ne vere komprenas, kiel helpas tiuj intervikiaj ligoj sur la paĝo de lastaj ŝanĝoj? Niaj aliaj vikipedi-paĝoj estas interligitaj, sed malmultaj ja (ĉu) uzas tiujn ligojn de la paĝo pri lastaj amendoj. Krome, vidu, la tuta (por multaj senutila) teksto estas ĉ. 40 Kb longa (kontrolu la antaŭan version de la paĝo!), kaj elŝuti tiun kvanton ĉiufoje, kiam vi ĝisdatigas la paĝon estas por kelkaj ja sufiĉe tempo- kaj mon-raba afero. Kial do ni havu tiujn ligojn? Alauxdo 14:44, 29. Nov 2005 (UTC)

Bordeaux vs. Bordozo[redakti fonton]

Double entry: Bordeaux, Bordozo. --80.138.61.110 17:42, 31. Okt 2005 (UTC)

Duoblaĵo: Bordeaux kaj Bordozo.

(Tradukis la anonimulon atentigon Bab 12:40, 1. Nov 2005 (UTC))

Ne plu, mi riparis ĝin Le Hibou 12:57, 1. Nov 2005 (UTC)

Neuzataj dosieroj[redakti fonton]

Bonvolu forigi neuzatajn dosierojn, kiuj ne havas ligilojn. Kelkajn mi markis per ŝablono "forigu". Pluraj estas ne plu uzeblaj en Vikipedio, ili estas nekvalitaj ktp. Mi mem forigus ilin, sed mi ne povas. Petro 1. Nov. 2005 08:37 (UTC)

Kien malaperis Arno??[redakti fonton]

Saluton, ĉiuj? Ĉu iu scias, kien malaperis Arno, nia ununura kaj tiel nun rara ĉi tie burokrato?? ;) Alaŭdo 18:29, 2. Nov 2005 (UTC)

Jes post trijara preskaŭĉiutaga prrizorgado de la Vikipedio, okazis ke mi dum dek tagoj tute ne emis funkciigi mian komputilon. Mi estas konstruanta mian domon kaj tio pli ol plenigas miajn tagojn kaj noktojn. Ne restas multe da energio por alio. Tamen mi nun reaperas kaj ekrigardas ĉu io grava okazadas. Anoncitan ŝanĝon de la Ĉefpaĝo mi ne vidas. (Mi uzas Mozilo 1.4 kaj ne Firefox). Estas bone ke Alaŭdo kaj aliaj vikipediistoj prizorgu plibonigon de la esperanta vikipedio - lingve, aspekte, entene - La projekto estas al mi kara kaj eĉ se mi foje forestas mi plu volegas helpi progresigi ĝin. Arno Lagrange  07:01, 8. Nov 2005 (UTC)
Jen kurioza moro de francoj, la "bricolage", mia patro ankaŭ tre ŝatas konstrui per siaj propraj manoj. Eble post vi skribos artikolon pri tio. Roberto 15:01, 29. Nov 2005 (UTC)

Ŝanĝoj en E-interfaco[redakti fonton]

Mi nun, kiel administranto, planas enkonduki kelkajn ŝanĝojn en E-interfaco. Ĉiuj evidentaj eraroj (troa uzado de "je", misaj artikoloj, misa akuzativo) estos memkompreneble korektitaj. Inter aliaj estas jenaj proponoj, kiujn ni pridiskutu dum certa tempo (mi diru, 2 semajnoj!). Ili vere tuŝas la interfacon kaj estas gravaj!

  1. Ŝanĝo de Babilejo al Diskutejo. Kialo: Babilejo estas kutimiĝinta vorto por la angla chat -- do, kie homoj reale kaj tuj babilas. Por nia paĝo tio tute ne taŭgas kaj pli taŭgus ĝuste la vorto diskutejo. Alternativa propono estas Forumo (kiel en ĉiuj aliaj vikioj).
  2. Ŝanĝo de Uzulo al Uzanto. Kialo: La vorto "uzulo" estas tre misforma laŭ la normoj de E-vortfarado kaj la ununura celo de tiu stranga kunmetaĵo estis ebleco uzi ĝin adjektive (uzula). Miaopinie, ni povas ĉiam uzi "uzanto-"-kunmetaĵon anstataŭe.
  3. Ŝanĝo de ne jam al ankoraŭ ne. Mi pensas, ke la lasta estas pli tradicia.
  4. Ŝanĝo de atentaro al atentaĵaro. "Atentaro" estas "aro da atento", sed ne vere io materia.

Mi dume pripensas pliajn ŝanĝojn. Min treege interesas via opinio!!! Mi ĵuras nenion drastan fari sen aprobo de publiko. Alaŭdo 19:59, 2. Nov 2005 (UTC)

Gratulojn, Alaŭdo! Ĉiujn tiujn ŝanĝojn mi jam ekde longe volis fari mem (kaj fakte mi eĉ jam jes faris en la vikia retpaĝaro de ĈEJ :-) kaj forte konsentas kun viaj opinioj! Estas konata malavantaĝo de la esperanta Vikipedio, ke ĝi jes sufiĉe grandas, sed la kvalito de la artikoloj kaj la lingvaĵo estas ofte tre malalta. Kuraĝon kaj sukceson en via plibonigema batalo deziras Blahma 23:08, 2. Nov 2005 (UTC).

Kara Marek! Dankon pro la subteno. Mi vizitis vian vikion kaj vidis, ke vi ŝanĝis "Uzularo" al "Uzantaro". Kiujn pliajn ŝanĝojn vi faris? Ĉu vi povus listigi la plej gravajn (laŭ vi) ŝanĝojn en E-interfaco? Tio povus draste faciligi mian laboron. Mi jam interkonsentis kun Viki-evoluigantoj, ke ili enmetos nian tradukon en la distribuaĵon de la vikio - do, ni devas havi la plej perfektan lingvon en nia vikio. Alaŭdo 23:17, 2. Nov 2005 (UTC)
Kara Alaŭdo, mi forte subtenas listerojn 1 kaj 2, sed iom dubas pri tiuj 3 kaj 4. Tri estas afero de gusto, kvar estas troa atentemo pri detaloj: atentaro sonas tute bone kaj esprimas la aron de mia atento, miaj atenteroj: pri ĉiu artikolo mi havas apartan atenton -- kaj la atentaro estas ilia listigo. Io tia. Tute norma Esperanto kaj jam tro kutima ĉi tie. Sukceson en via laboro! - Slavik IVANOV 23:30, 2. Nov 2005 (UTC)
    1. Plia propono: Redankta subportalo al simple Redakta portalo. Alaŭdo 13:14, 5. Nov 2005 (UTC)
  • Mi volas indiki ke kvankam kelkaj ŝanĝoj estas necesaj, tute ne necesas esti administranto por proponi tiajn ŝanĝojn. Ĉiuj povas kaj ja rajtas kontribui! Administranto nur plenumas la volojn de la plejmulto, kaj do prefere ne faru tiajn ŝanĝojn sen antaŭe permesi sufiĉe da tempo por diskuto. Por tiuj, kiuj interesas pri la vikipedia lingvaĵo, ĉiuj povas kontroli la sistemo-mesaĝojn ĉe Speciala:Allmessages - se estas problemo, informu pri ĝi ĉe la rilata diskutopaĝo. Rimarku ankaŭ ke jam ekzistas Vikipedio:Raportu cimojn por teĥnologiajn erarojn - eble oni tie diskutu plibonigojn al la interfaco.--Gabriel BEECHAM 01:15, 7. Nov 2005 (UTC)
    • Mi preferas jenan politikon: anonci proponon ŝanĝi, atendi ĝis la plej aktivaj homoj tion legos kaj ne obĵetos (aŭ obĵetos), poste ŝanĝi, aĉeti dum aliaj, neregulaj, tion rimarkos kaj ĉu obĵetos ĉu ne. Viki-sistemo estas rapide renversebla, do, oni ne devas tro timi ŝanĝi ion, ĉu ne? Alaŭdo 16:49, 7. Nov 2005 (UTC)

Klaveraj ŝparvojoj ne plu funkcias[redakti fonton]

Eble pro la freŝaj sanĝoj al la interfaco, la klaveraj ŝparvojoj (keyboard shortcuts) ne plu funkcias - t.e. Alt-Z por atingi al "Ĉefpaĝon", Alt-R por "Lastaj ŝanĝoj", ktp. La ŝpruchelpiloj (en la "navigado" kadro) ankaŭ ne funkcias. Amike, Le Hibou 16:46, 9. Nov 2005 (UTC)

Teorie tio ne devas tuŝi tiujn opciojn. En mia Fajrovulpo tutegale nenio funkcias -- mi ne povas kontroli viajn vortojn. Ĉu bonas, ke mi reenversigu ĉiujn ŝanĝojn kaj vi testu -- kaj poste ni poiomete revenigu la ŝanĝojn por trovi la lokon. Ĉu vi estas iel rete atingebla? Mia icq 48096055, retadreso alaudo (ĉe) gmail.com, Skype alaudo. Bonvolu kontakti min! Alaŭdo 18:01, 9. Nov 2005 (UTC)
Mi renversigis ĉiujn ŝanĝojn en interfaco. Neniu ekfunkciis ĉe mi. :( Krome mi rimarkis, ke en la franca vikipedio ĉio funkcias senprobleme. Mi provos eltrovi la kialon kaj fiksi ĝin. Alaŭdo 18:12, 9 novembro 2005 (UTC)
La problemo estas trovita kaj korektita. Ne estis problemo de la nova aspektigo. Ĉiuj, kiuj rigardas niajn paĝojn per "Monobook"-stilo povas plu ĝui novan aspektigon. Alaŭdo 11:54, 10. Nov 2005 (UTC)
Dankon! Nun ĝi funkcias (sed nur post mi forviŝis la kaŝmemoron - Stir-Ŝov-R en Fajrovulpo.) Le Hibou 12:05, 10 novembro 2005 (UTC)