Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/Alaŭdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de mi, 2008

Tiu ĉi paĝo estas kandidatiĝo por statuso de burokrato.

Mi anoncas min kiel kandidaton por la statuso de burokrato en Esperanto-vikipedio. Alaŭdo ۩ 11:48, 2. Jun 2008 (UTC)

Sinprezento[redakti fonton]

Mi nomiĝas Aleksandro Galkin, laŭ profesio mi estas infankuracisto (Ruslando) kaj tradukisto-interpretisto por la angla kaj germana lingvoj (Germanio), nuntempe mi estas meze de mia inĝeniera studo, kiun mi planas fini proksimume en 2011. Mi estas edziĝinta kaj havas filon (Kiril, nask. 21.05.2007), nuntempe loĝas en Hamburgo, Germanio, kaj laboras (paralele al mia studo) kiel programisto en unu softvara firmao.

Mi estas "duondenaska" Esperantisto: mi paroletis Esperanton kiel infano, sed poste forlasis la lingvon, por reveni al ĝi jam en sobra kaj plenkreska aĝo. Mi relernis Esperanton en 2000 en retaj kursoj ĉe Yahoo kaj dum longa tempo instruis E-on en la samaj kursoj. Dum pluraj jaroj mi estas moderiganto en la vigla sed ĉefe ruslingva Esperanta forumo "e-novosti" (ligilo).

Enkadre de mia Espereranta vivo mi dum unu jaro ĉeeste (kaj poste dum pluraj jaroj malĉeeste) prezidis la E-klubon "Rideto" en Kazano, Ruslando. Kunlabore kun ILEI mi aktivis kiel instruisto de gramatika parto en la ILEI-seminario Flugiloj de malfacila vento, instruante Esperanton dum IJK en Zakopane kaj dum IS en Wetzlar. Kiel "ĉefo" de la tradukgrupo "Fulmo" mi helpis (kiel tradukanto kaj redaktoro) Esperantigi plurajn sovetiajn filmojn (ligilo). Krome mi estas korektisto de la junurala revuo "Kontakto" kaj de la revuo de germana junularo "-kune-". Miajn artikolojn pri plej diversaj temoj vi povas legi en multaj numeroj de "Kontakto".

Mi jam dum pli ol 2 jaroj kaj duono estas administranto en Esperanto-vikipedio, dum tiu tempo mi aktive kunlaboris kun pluraj Vikipediistoj kaj kreis kaj evoluigis multajn artikolojn. Tri el "miaj" artikoloj ricevis statuson de ADLS, multaj aliaj fariĝis bonaj artikoloj. Mi daŭre kontribuas al Vikipedio, verŝajne nun ne plu amase pro aliaj zorgoj, sed laŭeble senĉese, por kontribui al la konstanta disvolviĝo de la projekto.

Pluraj aktivaj kaj ne plu aktivaj vikipediistoj konas min persone, spontanee mi trovas Marek BLAHUŠ, Marcos Cramer, Robert Weemeyer, Slavik Ivanov, Paŭlo Moĵaev, sed certe pluraj aliaj vikipediistoj povas koni min.

Kialoj por kandidatiĝo[redakti fonton]

Baldaŭ Esperanto-vikipedio transpaŝos ege gravan sojlon kaj aliĝos al la listo de "seriozaj" vikipedioj kun pli ol 100 000 artikoloj. Kaj tiu evento, kaj posta laboro pri vikipedio certe postulos pli da atento flanke de burokrato por aljuĝi robotajn rajtojn, por ŝanĝi uzanto-nomojn.

Nuntempe ni havas nur unu burokraton, Arno Langrange, kiu dum pluraj jaroj estis ege diligenta kaj laborema burokrato. Mi volas iom senŝarĝigi liajn ŝultrojn kaj dividi liajn taskojn.

Mi nun laboras kiel programisto en la firmao kaj havas tuttagan konstantan ret-aliron, pro tio eĉ se mi ne ĉeestas ĉiuminute sur la paĝoj de Vikipedio, mia reag-tempo okaze de iu peto aŭ alvoko kutime ne superos kelkajn minutojn dum miaj oficaj horoj: mia laboro postulas sufiĉe oftan serĉon da informo en la reto kaj vikipedio ĉiam estas permesata dum laboraj horoj.

Plie, mi sufiĉe bone parolas plurajn eŭropajn kaj tjurkajn lingvojn kaj estas aktiva en pluraj aliaj vikipediaj projektoj (ekzemple en la anglalingva vikipedio). Tiu "bagaĝo" certe helpos al mi pli detale esplori la aktivecon de robotoj en E-vikipedio kaj aljuĝi statusojn al tiuj robotoj.

Baloto[redakti fonton]

  • Por:
  1. Por Por: Narvalo 13:08, 2. Jun 2008 (UTC)
  2. Por Por: Eb.eric 13:20, 2. Jun 2008 (UTC)
  3. Por Por: Dankegon pro via kandidatiĝo. Thomas Guibal 15:23, 2. Jun 2008 (UTC)
  4. Por Por: Yekrats 17:51, 2. Jun 2008 (UTC)
  5. Por Por: Mevo 19:42, 2. Jun 2008 (UTC)
  6. Por Por: Niko 19:46, 2. Jun 2008 (UTC)
  7. Por Por: Arno Lagrange @ 19:49, 2. Jun 2008 (UTC)
  8. Por Por: Marcos 21:27, 2. Jun 2008 (UTC)
  9. Por Por: Tlustulimu 22:04, 2. Jun 2008 (UTC)
  10. Por Por: --Ziko 12:30, 3. Jun 2008 (UTC)
  11. Por Por: Dankon pro via kandidatiĝo! Lu 21:35, 7. Jun 2008 (UTC)
  12. Por Por: DidiWeidmann 19:43, 13. Jun 2008 (UTC)
  13. Por Por: Lohengrin 21:37, 20. Jun 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Sindetene:

Demandoj[redakti fonton]

Rezulto[redakti fonton]

Post du semajnoj Alaŭdo ricevis 12 voĉojn por, neniu kontraŭ : mi sekve donis al li burokratan statuson. Arno Lagrange @ 22:46, 17. Jun 2008 (UTC)

Post ricevo de rajtoj Alaŭdo ricevis plian favoran voĉon. AL @ 05:46, 21. Jun 2008 (UTC)