Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2006 9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

aperas nia verda stelo tie. ĉu eble iu povus resumi esencon de la paĝo? Narvalo 17:23, 23. Maj 2006 (UTC)

Interesa, eble anglaparolanto devas traduki.
Esperanza estas komunumo de Vikipediistoj kiuj volas strebi helpi ĉiun konservi fidon kaj esperon. La nomo estas la hispana vorto kiu signifas espero intence elektita ĉar iam parto de la hispanlingva vikipedia komunumo forlasis Vikipedion kaj kreis paralelan projekton "libera enciklopedio". La verda stelo ŝajnas al vi esperanta, sed nenie temas pri la internacia lingvo. Arno Lagrange  05:42, 29. Jun 2006 (UTC)

24 dolaroj[redakti fonton]

La 24 dolaroj ne estas memstara artikolo. Se neniu kontraŭas mi kunigos la informon al artikolo Manhatano kaj petos la forigon de 24 dolaroj.Roberto 00:26, 19. Jun 2006 (UTC)

Dankon. Mi subtenos tian agon. -- Yekrats 01:29, 19. Jun 2006 (UTC)

Terminoj por NGC-objektoj[redakti fonton]

Bonvolu rigardi kaj kontroli proponatajn de mi terminojn ĉe Diskuto:Astronomio#Terminoj por NGC-objektoj Maksim 05:31, 20. Jun 2006 (UTC)

Aĉaj katoj[redakti fonton]

Anonimulo notis ke hejma kato kaj kato estas artikoloj pri sama aĉa besto. Mi ŝatas katojn nur rostitaj! Bonvole oni kunigu la du artikolojn.Roberto 02:52, 21. Jun 2006 (UTC)

Bonvolu eviti esprimojn, kiuj ofendas aliajn homojn (ĉi-kaze la kat-ŝatantojn). Marcos 09:10, 21. Jun 2006 (UTC)
Mi ŝatas katojn, ili estas bongustaj!Roberto 04:48, 22. Jun 2006 (UTC)
Vi daŭrigas vian ofendadon eĉ post averto. Bv. pripensi kion vi skribas. Estas grava principo en ĉiuj Vikipedioj ke oni evitu ofendadon. Se oni intence daŭrigas ofendadon post averto, tio estas grava malrespekto de Vikipedia regulo. Marcos 10:25, 22. Jun 2006 (UTC)
Ĉu vere vi estas serioza ? Se mi skribas ke mi ŝatas ĉeval(aĵ)on, - kio estas tute vera - ĉar (por mi) bongustan, ĉu mi ofendos iun ? Tio memorigas amuzan anekdoton pri PIV: iu feministino akre riproĉis la virvirecon de PIV, donante "ekzemplojn" kiel la Zamenhofan "neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo k maljuna virino". Neniu araneo-ŝatanto ne sentis sin ofendita...(almenaŭ ne reagis ;-) --Ssire 16:12, 22. Jun 2006 (UTC)
Vere, eble por hinduistoj maĝado de bovo estas ofendo, sekve oni ne povas diri pri bifsteako. Mi komprenas kial oni ne devas ofendi papagojn, ili povas telefoni al polico. Alie, kiam mi skribis pri manĝado de didelfotatuo (besto) oni ne reagis. Mi povas diri ke mortigo de katoj estas rapida, samekiel de kunikloj aŭ kokoj, per rompo de kolo, mi pensas ke ŝafoj suferas pli. Male, mortigo de didelfoj estas ĉiam kruela Roberto 06:43, 23. Jun 2006 (UTC)

Statuso de la serviloj[redakti fonton]

Mi pensas ke la Vikipedio:Statuso de la serviloj-paĝon devos nur ligili al la metavikio anstataŭ servi tre malnovan informacion. Eble ĝi ankaŭ povas havi listo kun vikipediaj serviloj.--Denizo 20:45, 21. Jun 2006 (UTC)

Eble vi povas ĉi tie mencii, al kiu metavikia paĝo ĝi ligu. Marcos 10:26, 22. Jun 2006 (UTC)

Libro-indikoj (verkoj, literaturo, bibliografio)[redakti fonton]

Ŝajnas al mi ke tuta Vikipedio (ankaŭ en aliaj lingvoj) ne havas klarajn indikojn pri tio kiel indiki verkojn? (Aŭ mi eble ne trovis?) En la diversaj artikoloj ili aperas sufiĉe malsame. Kaj foje ja libro mem estas artikolo.

En Bretaro ni nun provas eksperimenti per superkatalogo de Esperanto-libroj, kaj poste proponi ĝin al Vikimedio. Tamen, ĝis tiam (se sukcesos ajn) oni eble provu trovi regulojn por Vikipedio. --Ziko 23:35, 21. Jun 2006 (UTC)

Enhavo en artikoloj[redakti fonton]

Ĉu eblas, ke enhavoj en artikoloj, kiuj havas multe da sekcioj, estu indikataj ankaŭ horizontale, ĉar vertikalaj estas iam tro longaj kaj se ne estas tie bildoj, estiĝas malplena spaco en artikolo. Aŭ ĉu mi ne trovis (eble) ŝablonon por vidigi tiajn enhavojn? Enhavon eblas lokigi jam dekstre ({{TOCdekstre}}), ĉu ekzistas do ankaŭ ia ŝablono por horizontalaj enhavoj? Dankon. Petro 22. Jun 2006 04:42 (UTC)

Al mi ĝenerale plaĉas la bone strukturitaj vertikalaj enhavtabeloj. Ĉu vi povas doni ekzemplon de paĝo, kie ĝi ĝenas vin? Marcos 10:30, 22. Jun 2006 (UTC)
Mi nenie skribis, ke ili ĝenas min. Alexander Shalala 22 jun 2006

Du paĝoj estas pri sama persono. Oni devas kunigi ilin en unu paĝon. La antaŭa estas laŭ transskirbado al Esperanto kaj la malantaŭa estas Hepburn. http://www.liberafolio.org/2005/Agado/miyoshiintervjuo/ uzas la malantaŭan. - Ryoho 16:43, 22. Jun 2006 (UTC)

Por via informo, mi faris novan ŝablono: {{kunigu|...alkuniga artikolo...}} -- Yekrats 17:47, 22. Jun 2006 (UTC)
Dankon! Yekrats. - Ryoho 00:55, 23. Jun 2006 (UTC)

Spamistoj[redakti fonton]

Ĉu programistoj de Vikipedio ne scias fari ion, por ke tiuj artistoj ne plu kreu tiajn paĝojn? (Misionara pozicio, ...) Petro

La programistoj filtru laŭ la temoj aŭ la kapablecoj de la artisto ? Titole, vi indikis "spamistoj"-n. Ĉu tajperaro ? Vi certe celis skribi "spasmistoj"-n (kvankam mi ege dubas ĉu tiu desegno iam spasmigos iun, eĉ ĵus adoleskantiĝantan...;-) --Ssire 18:17, 22. Jun 2006 (UTC)
Mi ĵus demandis ke la retdomajno de la spamistoj esti listigita en la spamo-filtrilo. -- Yekrats 18:34, 22. Jun 2006 (UTC)
Mi dankas al Yekrats, ke li demandis, ĉu eblas fari ion kun tio. Alifoje ni baldaŭ povus celebri la 100-an forigon de konkretaj paĝoj. Petro 23. Jun 2006 07:03 (UTC)

Nova zorgilo[redakti fonton]

Ekfunkciis nova zorgilo Vikipedio:CommonsTicker kiu montras kio okazas pri uzataj ĉi tie dosieroj de la komunejo kaj ĉu la dosieroj povos baldaŭ malaperi. Maksim 05:40, 23. Jun 2006 (UTC)

Ĉu ni serĉos dosierojn en Komunejo aldonante ilin en artikolojn nur por tio, por ke ili malaperu de ĉi tie. Tio havas kian signifon? Petro 24. Jun 2006 07:12 (UTC)
La plejmultaj dosieroj en la Komunejo neniam malaperos de tie. Estas nur malmultaj esceptoj, kiam estas problemoj pri ilia kopirajto. Marcos 10:03, 24. Jun 2006 (UTC)
Mi nenie vidis prezenton de tiu roboto. Ĉu ĝi estas policisto? Ĝi mencias dosierojn, kiujn mi mem faris. Trankvile eb ĝiaj paĝoj povas aperi dosierojn, kiujn vi mem faris. Petro 25. Jun 2006 05:45 (UTC)

Neensalutintoj[redakti fonton]

Ĉu ni povas peti malpermeson de kreo de novaj paĝoj por ne-ensalutintoj? Ĉu tio povas funkcii nur en la angla? Narvalo 13:54, 23. Jun 2006 (UTC)

Kial? Por bloki spamistojn? Mi iomete kontraŭas tian agon. Mi opinias, ke ĝi estas tro ekstrema nun. -- Yekrats 13:57, 23. Jun 2006 (UTC)
Sed oni devas pensi ion por bloki rapide spamistojn kaj aliaj vandalojn.Roberto 08:37, 24. Jun 2006 (UTC)

Estonta 50.000-a artikolo[redakti fonton]

Se vi volas elekti kaj kunlabori la estontan 50000-an artikolon, bonvolu viziti Vikipedio:50000-a artikolo. Dankon! -- Yekrats 16:15, 23. Jun 2006 (UTC)

Krizo! Paniko! Kun lastatempa aldono el roboto, ni rapide aliras 50000! Via helpo estas volata! -- Yekrats 11:35, 24. Jun 2006 (UTC)
Rapide proksimiĝas la kvindek mila artikolo. Al mi indiferentas kiu artikolo estos montrata kiel la glora portanto de tiu magia cifero. Precipe estas okazo por diskonigi en la esperanto-medio ke la esperanta Vikipedio jam atingis tiun ciferon, kaj en la tutmonda teksaĵo ke esperanto-projekto ene de multlingva projekto jam atingis tiun nivelon. Ni kaptu la okazon por atentigi la esperantistojn ke la Vikipedio povas helpi diskonigi la Internacian Lingvon mondskale, kaj la mondon ke esperanto povas atingi belan pozicion en kultura projekto, kio iel atentigas pri la valoro de la lingvo. Aldone estas atentiginde ke la artikolo esperanto ekzistas en 71 lingvoj en la vikipedio (kompare kun esperanto.net kiu havas 62 lingvojn) el kiuj 7 estis aljuĝitaj kiel elstaraj : ankoraŭ ĉirimede estas signo ke la multlingva Vikipedio pvas helpi por diskonigi esperanton. Certe indus kunverki ian artikolon por dissendi al ĉiuj informiloj (paperaj, retaj, per radio, ktp. ) Arno Lagrange  08:26, 26. Jun 2006 (UTC)

La elektita artikolo estas Viktoria Akvofalo. Bonvolu kunlabori la artikolon al bonkvalita nivelo! -- Yekrats 17:27, 26. Jun 2006 (UTC)

Momente mi verkas 3-4 novajn artikolojn ĉiutage. Bonvolu atentigu min kiam kaj se mi bezonos halti.Roberto 08:49, 6. Jul 2006 (UTC)

La 50000-a artikolo pasis la 7-an de julio 2006 je la 18:50 (UTC). Petro 7. Jul 2006 18:55 (UTC)

Hej homoj ! Ĉu vi do ne havas pli da ideoj por tiri avantaĝojn el la 50-mila ? Nur Marcos ekredaktetis la gazetarkomunikon. Mi opinias ke indus ke multaj el ni kunlaboru por iom amplekse redakti ĉi komunikon sendendan al ĉiaj amaskomunikiloj. Dankas pro la atento Arno Lagrange  05:34, 29. Jun 2006 (UTC)

Mi dankas Kanadano, Lvh, Marcos kaj Yekrats ke ili plu redaktis la artikolon. Mi atentigas vin ke jam pluraj artikoloj verkiĝis por atentigi pri la graveco de Vikipedio. Mi enkategoriis ilin je Kategorio:Vikipedio/Gazetaro Arno Lagrange  09:28, 7. Jul 2006 (UTC)

forigo de erare alŝutitaj dosieroj[redakti fonton]

Mi ĵus alŝutis dosieron erare sub malĝusta nomo kaj volas forigi ĝin. Mi ne trovas tian butonon kaj ankaŭ nenion ĉe "helpo". Kion fari?

Vi ne skribis, pri kia dosiero temas. Petro 25. Jun 2006 09:35 (UTC)
Temas pri bildo. Mi volis aktualigi RMV-Ffm.png (kion mi poste faris ankaŭ ĝuste), sed kreis Rmv.png . Reinhard

Se vi aldonos la ŝablonon {{forigu}}, administranto povas trovi kaj forigi ĝin. -- Yekrats 19:42, 28. Jun 2006 (UTC)

Mi volus danki al ĉiuj, kiuj ne faras ligilojn en artikoloj, ĉar per tio ili malplifaciligas al aliaj serĉadon en artikoloj. Eble iuj kreas artikolojn nur por si mem, ĉar nur ili scias, ke ili ekzistas. La ceteraj serĉu ilin mem. Petro 25. JUn 2006 09:38 (UTC)

Bonvolu vidi Speciala:Lonelypages por trovi tiajn artikolojn. Bona laboro por diligenta vikipediisto estus ligi ilin! :-) -- Yekrats 17:24, 26. Jun 2006 (UTC)
Tio estas certe utila paĝo, sed se oni bezonas trovi artikolon pri certa afero (besto, planto) kaj nesciante, kiel oni entute tradukas ĝin en Esperanto, poste tia paĝo estos por nenio. Pli bone estus, se tiaj ligiloj troviĝus en koncernaj artikoloj, kie ĉiu facile trovus tion, kio interesas lin. Petro 26. Jun 2006 17:32 (UTC)

Mi proponas al ĉiuj, kiuj volos kunlabori, por ke ni faru redirektilojn el latina lingvo al ĉiuj nomoj de bestoj, plantoj... al koncerna nomo de artikolo en Esperanto. La angla vikipedio havas tion kaj tio estas granda avantaĝo, se ni serĉos ekz. beston, kies nomon ni ne konos en Esperanto, sed sciante la latinan nomon, ni facile trovos ĝin eĉ en Esperanto. Dankon por via kunlaborado. Petro 26. Jun 2006 17:32 (UTC)

Bona ideo. Mi verŝajne kunlaboros, kiam mi denove havos pli da tempo. Marcos 09:41, 27. Jun 2006 (UTC)
Jes, bona ideo! Maksim 05:19, 28. Jun 2006 (UTC)

Misionara pozicio estis jam forigita 9foje! Ek ankoraŭ al 91 forigoj, por ke ni povu celebri la 100-an forigon. Ankoraŭ unufoje Hura! Alexander Shalala 28. Jun 2006 05:00 (UTC)

Administrantoj, en tiaj okazoj uzu ĉi tiun ŝablonon: Ŝablono:Forigita Maksim 05:24, 28. Jun 2006 (UTC)
Dankon, Maksim, ni ekvidos, kiel tio funkcios. Petro 28. Jun 2006 05:27 (UTC)

Nomspaco "Vikipedio diskuto"[redakti fonton]

Nomo de nomspaco "Vikipedio diskuto" aspektas malalfabete. Mi proponas renomigi ĝin al "Vikipedia diskuto". Simile al jam estantaj "Vikipediisto" -> "Vikipediista diskuto".

Mi povos per roboto korekti ĉiuj ligojn al paĝoj en la nomspaco, sed movi la paĝojn (ili estas 146, [1]) mi perrobote ne povas. Maksim 09:32, 28. Jun 2006 (UTC)

Ĉu Wikimedia-administristoj ne havas ian ilon por fari tiajn ŝanĝojn? Eble indus kontakti iun. Peep 12:01, 28. Jun 2006 (UTC)

La problemo jukas min delonge, sed nur evoluigisto povas tion ŝanĝi. La nomoj de nomspacoj apartenas al la mediawiki-softvaro kaj ŝajnas ke tiu "Vikipedio diskuto" estas anglaforma kunmetaĵo de {{projektnomo}} {{diskuto}} kio en la angla ĝuste rezultas (Wiktionary talk, Wikipedia talk, ....) Malgraŭ miaj tiutemaj atentigoj, neniam nek nia esperantlingva evoluigisto Brion Vibber, nek Gangleri jam atingis ke tio ŝanĝiĝu. Se vi plu sukcesos ol mi en viaj klopodoj gratulojn ! Arno Lagrange  05:24, 29. Jun 2006 (UTC)
Mi provos.... Maksim 06:42, 29. Jun 2006 (UTC)
Mi sendis la peton, vidu en http://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=6497 Maksim 08:59, 30. Jun 2006 (UTC)
En la dosiero LanguageEo.php uzata de la interfaco la nomspacoj estis difinitaj jene :
  20. NS_USER => 'Vikipediisto',
  21. NS_USER_TALK => 'Vikipediista_diskuto',
  22. NS_PROJECT => $wgMetaNamespace, # FIXME: Generalize v-isto kaj v-io
  23. NS_PROJECT_TALK => $wgMetaNamespace.'_diskuto', # FIXME

Tio signifas ke ĉar $wgMetaNamespace povas esti ĉu "Vikipedio" ĉu "Vikivortaro" ĉu alia projekto la nomspaco por la projekta diskuto aperos kiel "Vikipedio diskuto". Por solvi la problemon nia evoluigisto devus aldoni funkcion kiu anstataŭus la finaĵon "o" per "a". Nur tio.


Nu mi kontrolis kaj Brion plenumis la peton aplikante esperantajn gramatikajn regulojn . Nun la samj linioj aspektas jene :

            NS_USER           => 'Vikipediisto', # FIXME: Generalize v-isto kaj v-io
            NS_USER_TALK      => 'Vikipediista_diskuto',
            NS_PROJECT        => $wgMetaNamespace,
            NS_PROJECT_TALK   => ( $wgMetaNamespaceTalk ? $wgMetaNamespaceTalk : $wgMetaNamespace.'_diskuto' ),

$wgMetaNamespaceTalk do nun estas adjektiva formo de $wgMetaNamespace . Arno Lagrange  07:05, 1. Jul 2006 (UTC)

Reguloj?[redakti fonton]

Ĉu ekzistas ĉi tie iaj reguloj, kiuj estas devaj por ĉiuj kontribuantoj? Mi ne povas trovi tian paĝon, sed ege opinias ke Vikipedio devus havi certajn "ŝtonajn" regulojn. Ekz. pri la generala strukturado de artikoloj (nomoj de sekcioj, ktp.).

Aldone, mi dubas pri la nuna multa uzado de "vidu ankaŭ". Ĉu ne devus esti "rigardu ankaŭ" anstataŭ? Mi ne havas PIV-on, kion ĝi diras pri la verbo "vidi"? Peep 12:05, 28. Jun 2006 (UTC)

Rigardu en Kategorio:Konsiloj al redaktantoj. Maksim 13:55, 28. Jun 2006 (UTC)
PIV indikas (kiel uzo 3) por vidi Distingi per la okuloj, rimarki, observi; sed ja rigardu eble iom pli taŭgas, sed se oni harfendas ĝismedole : "konsultu" ankoraŭ pli taŭgas, ĉar foje troviĝas aŭd-dokumentoj, kiujn sen granda utilo oni povas longe rigardadi... Amike --Ssire 17:33, 28. Jun 2006 (UTC)

Kvanto kaj kvalito[redakti fonton]

Mi pensas ke oni devas atentigi pli serioze pri "forigendaj". Oni forigas centojn da unuliniaj artikoloj pri esperantistoj, sed ni havas, ekzemple, iom grandan artikolon Erika Eleniak. Jes, ŝi estas belulino, sed ĉu ŝi estas pli inda havi artikolon ol Esperantisto kiu laboris pri la afero eĉ se oni scias malmute pri tiu? Mi pensas pli grava unu linio pri Esperantisto kiu dediĉis sin al nia afero ol tuta artikolo pri belulino kiu aperis en Playboy. Alie, estas facile verki pri belulinoj de Playboy, ĉiam aperas en la revuo iom longaj biografio pri ili (minimume kiam mi estis junulo kaj legis ĝin...), pli facile ol verki pri malnovaj Esperantistoj, tute nekonataj de Google. Mi vidis en angla vikipedio listego, preskaŭ kategorio pri "uloj kun grandegaj brustoj" ("List of big-bust models and performers"). Eble iu tradukos longan artikolon pri "Pandora Peaks", kiu estas en angla vik. kaj, laŭ nia nunan politiko, ne forigos ĝin. Mi pensas ke oni ne devas forigi artikolojn pri pornografia aktorinoj, sed ni devas repensi nian sintenon pri artikoloj pri ne tre konataj esperantistoj.Roberto 01:42, 30. Jun 2006 (UTC)

Ankaŭ mi pri ĉi tio pensas. Mi pensas ke indas movi la informon en artikoloj kun listoj.
Ĉi tio ankaŭ aktualas pri multaj etaj artikoloj pri hidraŭliko. Ilin eblas enmeti en artikolon Hidraŭla meĥanismo. Maksim 08:50, 30. Jun 2006 (UTC)

Kial mi jam pli frue multfoje proponis: oni havas la eblecon kunigi unufrazajn informojn en iu alia artikolo. Sed ĝis kiam atendi, se neniu penas fari tion? Erika Eleniak estas konata aktorino kaj ne putino. Narvalo 13:47, 30. Jun 2006 (UTC)

Mi ne diskutas pri tio. Certe ŝi ne estas grava homo pri kiu oni parolis dum jarcentoj. Mi mem vidis ŝin en filmoj, sed mi eĉ ne atentigis pri tio ĝis legi artikolon pri ŝi, kaj mi ne memoris ŝin, mi devis serĉi foton ŝian en interreto por memori: "Ho ŝi rolis la malinteligentan blondulinon en negrava filmo pri ŝipo". Mi pensas ke homo rajtas verki artikolon pri ŝi, sed kiam mi legas en listo pri forigenda nomojn de homoj kiuj mi konis kaj silente kaj humile laboradis pri nia afero, mi certe pensas: "Ho tiu estas pli meritema ol aktorino de amuzaj filmoj", nur tio.200.146.129.240 14:51, 30. Jun 2006 (UTC)(Roberto! Mi forgesis ensaluti!).

Mi estas unu el la spronantoj de la forigismo de unu-liniaj artikoloj. Tamen, mi demandas al vi: kial la artikoloj pri nekonataj esperantistoj estis forigita? Ne pro graveco, ĉar multaj negravaj artikoloj aperas en Vikipedio kun plenaj legeblaj artikoloj. Vi esperplene konsentus ke, "Albert Einstein estis germana fizikisto kiu forpasis 18-a de aprilo." estus ridinda kaj foriginda artikolo de la formo de multaj esperantisto-ĝermoj, malgraŭ la graveco de la persono. Por esti bona biografia artikolo, biografiisto estu respondi iom da la gravaj bazaj demandoj: Kiu? Kio? Kiam? Kie? Kiel? Kial? Mi opinias ke sufiĉa ĝermo ampleksas almenaŭ du aŭ tri plenajn frazojn. Fakte, mi VOLAS TENI ĉi tiajn artikolojn pri gravuloj en nia nobla movado. Tamen, mi ankaŭ volas nur teni artikolojn de almenaŭ minimuma kvalito. Mi esperas ke ni povas atingi bonan ekvalibron inter la du celoj. -- Yekrats 15:10, 30. Jun 2006 (UTC)

Japanlingva vikipedio havis problemon pri unu-liniaj artikoloj, simile al tiu ĉi problemo. Manga-otakuoj verkis multe da unu-liniaj artikoloj pri mangaverkistoj: plejparto el ili ne havis bonan kvaliton. Kompreneble forigistoj asertis ke oni devas forigi ilin. Rezulte de konsento inter unulinia-artikolistoj kaj forigistoj, oni kunigis kaj savis ĝermojn en liston de ĝermoj. Mi proponas movi esperantisto-ĝermoj en artikolon de listo de esperantisto-ĝermoj inkludante iliajn enhavojn. Jen estas mia propono laŭ rimedo de Japanlingva vikipedio.

"Listo de ĝermoj de X-aj esperantistoj"[redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas ĝermoj de X-aj esperantistoj. Se vi volus partigi en apartan artikolon, partigu aldonante minimumajn informojn.
A[redakti fonton]
B[redakti fonton]

. . .

H[redakti fonton]
Hatusiba Takemi[redakti fonton]

HATUSIBA Takemi (1933-1996), konsiliano (1960-70) kaj estrarano (1975-90, 1993-94) de la landa asocio Japana E-Instituto, iama redaktoro de La Revuo Orienta, mortis la 8- an de oktobro. .

I[redakti fonton]
J[redakti fonton]

. . .


- Ryoho 16:17, 30. Jun 2006 (UTC)

La propono de Ryoho estas bona. Alie, mi pensas nin tro rigoraj, eble unu linia artikolo estas ridinda, sed artikolo pri grandbrustulino aŭ rolulo de mangao estas ankaŭ ridinda, sed oni akceptas tion en aliaj vikipedioj. Mi pensas ke ju pli granda artikolo pri Pandora Peaks aŭ Dragon Ball, des pli ridinda, malgraŭ mi tre ŝatas Gokuon.Roberto 18:30, 30. Jun 2006 (UTC)

Mi persone ne vidas la avantaĝon de listo de unufrazaĵoj al unufrazaj artikoloj. Laŭ mi same bonus simple teni la unufrazajn artikolojn. Kiun malbonon ili kaŭzas? Aldone estus granda laboro movi ĉiujn unufrazaĵojn en tiajn listojn. Mi persone ne emus kunlabori en tio. Do laŭ mi ni simple konservu la unufrazaĵojn (se ili enhavas iun informon, kiu povus esti utila al iu). Marcos 20:02, 30. Jun 2006 (UTC)
Plejparton da la artikoloj kiujn mi forigis neniu ajn tuŝis ekde siajn kreadon. Fakte, mi dubas ke multaj da tiaj artikoloj estas pligrandeblajn. Ni celas krei bonkvalitan ENCIKLOPEDION kun konfirmita (kaj konfirmebla) informo – ne vastan datumbazon da flankaj esperantistoj kaj iliaj mortotagoj. Iom da ili, ni ne ja scias ilian plenan nomon! Se "artikolo" ne atingas minimuman kvalito-nivelon (aŭ iom da informo) por enciklopedia artikolo, oni pligrandigu aŭ forigu ĝin. Nur tri plenaj frazoj. Ĝi ne estas tro granda, ĉu ne? La Esperanto-vikipedio ne bezonas tian pufaĵon de granda kvantito da subĝermaj artikoloj. -- Yekrats 21:22, 30. Jun 2006 (UTC)


Mi notas pri reguloj pri movi de unufrazaĵojn en Japanlingva vikipedio, kvankam ĉi tie vikipediistoj ankoraŭ ne havas konsenton.
Reguloj pri movado unufrazaĵojn en liston (en Japanlingva vikipedio)
Oni movu artikolojn:
  1. kiuj ne havas 200 bitojn.
  2. kiujn oni ne redaktis dum unu jaro.
Implicite, oni ne movis artikolojn kun interlingvaj ligoj, ĉar oni povas riĉigi per traduko el artikoloj en aliaj vikipedioj.
Mi pensas ke 200 bitoj estas tre malmulta por nia vikipedio. Nu, por vidi etajn paĝojn, redaktu preferon: Specialaj paĝoj > Preferoj > Miksitaĵoj > Indiku paĝojn malpli grandajn ol [xxx]. Ĝi indikas brune ligojn de etaj paĝoj - Ryoho 03:27, 1. Jul 2006 (UTC)
Sugestoj de Ryoho estas bonaj al mi.Roberto 04:14, 1. Jul 2006 (UTC)
Bona propono. Maksim 09:53, 3. Jul 2006 (UTC)
Dankon! La Movo de Unufrazanĵoj al Ĝermolisto estis tre granda laboro en Japanlinva Vikipedio, ankaŭ en nia vikipedio la movlaboro estos pli granda laboro. Mi proponas provizoran unuan movoplanon.

Provizora Movoplano[redakti fonton]

Ni movu artikolojn:

  1. kiuj havas malpli ol 200 batokojn. (200 estas por limigi kvanton de movigendaj artikoloj, (se tiu ĉi movlaboro sukcesus) la venonta movolaboro estos por pli grandaj ĝermaj artikoloj)
  2. kiujn oni ne redaktis dum unu jaro.
  3. kiuj ne havas interlingvajn ligojn.(nova kondiĉo)

Movu artikolojn el:

La Ĝermolistoj estas laŭ nacieco: tiel Ĝermolisto de X-aj esperantistoj(la nommaniero estas nur provizora)


-Ryoho 15:30, 3. Jul 2006 (UTC)

Mi teste movis kelkajn ĝermojn de japanaj esperantistoj al Ĝermolisto de japanaj esperantistoj metante alidirektilojn. Se vi havus komentojn pri efektiva movoplano, komentu ĉi tie pri rimedo, paĝtitolo (Ĝermolisto konvenus al titolo?), klarigo en paĝo k.c. Se la movoplano konvenus al vi, kunlaborante bonvole movu ĝermojn. - Ryoho 16:50, 12. Jul 2006 (UTC)

Malaktualaj aktualaĵoj[redakti fonton]

Se oni klakas sur la menupunkto "Aktualaĵoj" maldekstre oni ja trafas sufiĉe malaktualan paĝon. Supre de la paĝo oni tamen indikas, ke la plej freŝaj novaĵoj estas atingeblaj pere de la ŝablono, kiun oni uzas por aktualigi la novaĵojn sur la titolpaĝo. Kiel do ne eblas havi la saman ŝablonon por tiu paĝo? Kiam oni klakas sur "aktualaĵoj" oni ja subkonscie atendas vere ion aktualan, sed ne iun arkivon. Alauxdo 12:49, 3. Jul 2006 (UTC)

Alauxdo, se neniu zorgas pri aktualaĵoj, estas logike, ke nenio estas aktualigata kaj ni legas pri aktualigitaĵoj. Alexander Shalala 3. Jul 2006 13:33 (UTC)
Oni ja zorgas pri la aktualaĵoj. La problemo estis nur, ke la plej aktualaj aktualaĵoj ne aperis en la paĝo Vikipedio:Aktualaĵoj (ĉar tie aperis nur tiuj, kiuj jam estis malaperintaj el la ĉefpaĝo). Mi nun solvis tiun problemon per tio, ke mi videbligis kopion de Ŝablono:ĈefPaĝoMondAktualaĵo sur Vikipedio:Aktualaĵoj. Ĉu bone? Marcos 20:27, 3. Jul 2006 (UTC)
Nun certe pli bonas. Ĉu eblas enmeti la novaĵojn en pli simila al la resto de la paĝo formato? Alauxdo 23:51, 3. Jul 2006 (UTC)

Lokigo de bildoj[redakti fonton]

Estas ĝenerala kutimo lokigi bildojn en Vikipedio aŭ dekstre aŭ maldekstre aŭ iam meze de artikolo. Sed povas esti kaj estas artikoloj, en kiuj verkinto intence volas lokigi ilin tute alie (granddimensie) diversloke. Tio okazis ekz. en artikolo pri zoologia ĝardeno de Jerusalemo. Kvankam tiu artikolo ne estis en la tempo de kreado ankoraŭ preta, ĉu ni ne povus interkonsenti, ke se verkinto volas lokigi la bildojn per alia maniero ol ni kutimas (al bonaspekto de artikolo aŭ al emfazo de kelkaj aferoj), ni lasos ilin laŭ deziro de la verkinto? Por vidi la ekzemplon, bonvolu vidi zoologia ĝerdeno de Jerusalemo tiam, eĉ kiam ĝi ne estis preta. Vikipediisto:L.R. certe ĝojus vidi ilin lokigitaj alimaniere. Mi volus koni vian opinion. Dankon. Petro 3. Jul 2006 14:01 (UTC)

Mi multe preferas la nunan lokigon al la originala lokigo de la bildoj. Sed pri tio eblas diskuti.
Tamen, via propono sonas kiel malpermeso al ĉiuj homoj ŝanĝi la lokigon de bildoj, kvazaŭ la origina verkinto de paĝo estas la ununura homo, kiu rajtas decidi kiel lokigi la bildojn. Tiel la propono estas tute ne akceptebla, kaj kontraŭdiras la principon, ke la artikoloj NE apartenas al iu ajn, ke neniu havas pli da decidopovo pri artikolo ol aliaj, eĉ se li estis la ĉefa kontribuinto.
Kompreneble, se iu havas argumentojn por preferi unu manieron lokigi la bildojn, tiam li menciu tiujn argumentojn sur la diskutpaĝo. Tiel la aliaj eble konvinkiĝos, ke estas bona lokigo. Sed se la aliaj ne konvinkiĝas de liaj argumentoj, tiam ili ja rajtu ŝanĝi la lokigon! (Same kiel ni faras kaj faru pri la teksta enhavo de artikoloj). Marcos 20:42, 3. Jul 2006 (UTC)
Mi nenion malpermesas nek ordonas nek proponas, sed tamen mi havis impreson, ke Vikipediisto:L.R. eble ofendiĝis (legu liajn komentariojn al la afero), ĉar li volis "ion diri" per la lokigo de bildoj. Ne ĉiuj legas diskutpaĝojn en artikoloj tie, kie jam estas ia diskuto kaj ne ĉiuj scias pri ebleco skribi kaŝitan tekston rekte en artikolon, por ke aliaj eksciu pri tio, kio estas por iu "grava" kaj se io estas preferata. Estas damaĝo perdi iun, kiu kreis sian unuan artikolon en eo-viki, kiu povus esti eble iom alia ol ceteraj kaj kiu povis krei artikolojn pri temoj, pri kiuj la ceteraj eble havas malmultajn informojn. Tio estas mia opinio. Sed eble en aliaj vikipedioj "regas" aliaj manieroj (ĝenerale, ne nur al la lokigo de bildoj) de kunlaboro rilate al redaktado en Viki. Petro 4. Jul 2006 05:33 (UTC)

Samideanoj, mi vere ĝojas ke vi ĝenerale avertas atenton al mia verketo. Mi iom konsrernis dnm la redakta samtemp-ago, sed ne estas ofendita - mi provas kapti la regulojn kaj kutimojn: antaŭe havis mi impreson, ke la ttt-jo estas loko por komuna verkaro pri io ajn, sed dum la kunredakto mi konsciis, ke tamen temas pri enciklopedio, do ecoj de artikolo devas taŭgi al la formato. Mia ago estis spontana - faris fotojn, decidis ilin prezenti al spektantoj, do piskribis la impresojn senpere en la redakta paĝo. Mi nun vidas ke estas ne konvena metodo: fine okazis, ke finverkita rakonto okupas ses retpaĝojn; fakte ĉefa intenco de la verko estis bildoj, informetoj pri zoo kaj "lirikaĵoj" pri bestoj estas nur akompanaj (tiel mi peferis la grandan dimension), certe enciklopedia paĝo por tio ne estas distinita. Do mi opinias ke la notico en nuna modesta stato estas sufiĉa, se iu ekinteresiĝos pri la grandforma foto-ekskurso mi metis redirekton al la tuta "romano" :) [2] . Bondeziroj al via laboro. --L.Rimon 09:30, 12. Jul 2006 (UTC)

Kara L.Rimon, mi elprovis kelkajn eblecojn aranĝi fotojn en artikoloj. Montriĝis: se oni enmetas bildojn meze de la teksto ili ŝanĝas sian lokon laŭ la (aktuala) grandeco de la ekrana fenestro (Tio estas ili forsaltas ien ajn). Escepto estas se vi havas relative malgrandajn fotojn kun multe da teksto inter ili. Facile kaj fidinde funkcianta maniero estas tiu nun videbla en (ekzemple) Zoologia ĝardeno de Jerusalemo. Alia iom pli komplika ebleco estas enmeti tekston kaj bildojn en tabelo. Tio ebligas fari la artikolon per pli da bildoj pli "bunta", sed necesas iomete lerni orientiĝi en la sintakso de tabelo. Ekzemplon vi vidas en Diskuto:Zoologia ĝardeno de Jerusalemo. Se vi preferas tian aranĝon simple kopiu ĝin de la diskuto al la artikolo. Eble vi aŭ iu alia trovas eĉ pli bonan solvon. Scivole kaj amike salutas Rojo 11:35, 12. Jul 2006 (UTC)

Dankon pro la atentigo Rojo. Mi spektis la prov-formatigon, sed laŭ mia opinio, en nuna stato la paĝo aspektas pli akurate. Amike, --L.Rimon 18:49, 12. Jul 2006 (UTC)

TuvicBot[redakti fonton]

Estimataj vikipediistoj, Vikipediisto:TuvicBot petas robotan statuson en Vikipedio:Permespeto por robotoj. Se vi volas esprimi vin, bonvolu fari tiel en la koncerna paĝo. Dankas. Petro 4. Jul 2006 06:21 (UTC)

ESPERANTOZOFIO[redakti fonton]

ESPERANTOZOFIO estas vortformo por prezenti filozofion, kiu gvidas Esperanto - movadon. ESPERANTO kiel planlingvo obeas al filozifio pri lingvo kaj estas kreanto kaj portanto de kulturo. LINGVO ne povas funkciadi sen propraj socio, vivmedio, kulturo kaj tradicio. Same lingvo ne povas ekzisti kaj funkcii sen propraj filozofio, ideologio kaj politiko. Ĉiu lingvo estas rimedo de iu / ia doktrinaro naturapera kaj en tiu rolo ĝi reprezentas spiriton de tiu ideologio, kiu kreis ĝin. Ĉefa ideo de Esperanto kaj ĝia movado estas progreso, harmonia kunvivado kaj kunagado, bono ! ESPERANTOZOFIO aperis jam en la Unua Libro de L.L. Zamenhof kaj en pluaj Liaj verkoj, en la Bulonja Deklaracio, en Lia Verketo titolita ESENCO KAJ ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA kaj en verkoj de aliaj aŭtoroj. Tiu ĉi filozofio/ ESPERANTOZOFIO, E- filozofio / entenas apologion / pledadon por ESPERANTO, liveras al la movado ĉiam bezonatajn ideojn por plua movada funkciado kaj ĉiam ĝi devas esti ĝisdata. Ĝi aperas en strategioj, taktikoj, deklaracioj, rezolucioj, manifestoj, kampanjoj, laborplanoj, doktrinoj en kuranta Esperanto - movado. Skribadis pri la temo profesoroj: Evaldo Pauli, Jiri Karen, Albert Goodheir, Bruno Volgelmann, Tadeo Ejsmont, Jerzy Leyk, Ivo Lapenna kaj multaj aliaj.

Amen. Estu benata Lia Nomo ĝis la fino de la tempoj, eĉ poste. Almenaŭ, iomete.--Ssire 16:32, 4. Jul 2006 (UTC)

Articles that don't have an image that might be available in Commons[redakti fonton]

Hi, I can't speak in Esperanto. I have done a list with articles that don't have an image that might be available in Commons. The incomplete list is here User:Emijrp/Commons. I hope it help to improve Esperanto Wikipedia. Bye! --Emijrp 18:46, 6. Jul 2006 (UTC)

Traduko: Saluton, mi ne parolas Esperanton. Mi pretigis liston de artikoloj, kiuj ne havas bildojn, kvankam tiuj eble jam troviĝas en Komunejo. Neplena listo estas ĉi tie: User:Emijrp/Commons. Mi esperas, ke tio helpos plibonigi E-vikion. Ĝis! Emijrp. Tradukis, Alauxdo 07:00, 7. Jul 2006 (UTC)
La ideo al mi ŝajnas esti ege bona. Ĉu eblas automate produkti la liston de artikoloj, kiuj povus havi bildojn en komunejo per iu roboto, serĉante komunejon pere de la anglalingva intervikio? Tio ja ege plialtigus la kvaliton de niaj artikoloj. Alauxdo 07:08, 7. Jul 2006 (UTC)
Mi havas ĉi tiun roboton por aldoni ŝablonojn "Ŝablono:Commons", mi jam uzis ĝin, mi povas baldaŭ ankoraŭfoje ruligi ĝin. (Ĝe plu ne aldonos bildojn kaj eksterajn ligilojn.) Maksim 08:18, 7. Jul 2006 (UTC)


Statistiko[redakti fonton]

Bonvolu aldoni ĉi tiun tekston: "

Estis alŝutitaj $8 dosieroj.
Longo de vico de prokrastita reenkategoriado pro ŝanĝo de kategorioj pere de ŝablonoj estas $7.

" en finon de MediaWiki:Sitestatstext. Maksim 08:18, 7. Jul 2006 (UTC)

farite vidu statistikoj Arno Lagrange  09:35, 7. Jul 2006 (UTC)
Dankon! Maksim 09:48, 7. Jul 2006 (UTC)