Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/-ujo kaj -io

El Vikipedio, la libera enciklopedio

-ujo kaj -io[redakti fonton]

Jam delonge (eble dekomence) en la Esperanto Vikipedio ekzistas la kutimo uzi la finaĵon -io anstataŭ -ujo por landonomoj, precipe en artikoltitoloj, kie ja necesas unueco (en artikoltekstoj oni ja foje renkontas la finaĵon -ujo ĉe landonomoj). Mi ne intencas kritiki tiun kutimon, ĉar ja -io estas la klare pli kutima formo nuntempe. Sed ĝi tamen havas unu malavantaĝon: En la Esperanta Vikipedio oni ne povas facile eltrovi pri iu landonomo, ĉu ĝia radiko estas la landonomo aŭ la etnonomo. Oni legas pri "Ĉinio" kaj "Ĉilio", kaj ne povas facile eltrovi, ke oni diras "ĉino" sed "ĉiliano" (ĉar "Ĉinio" estas derivita de la radiko "ĉin" kun la sufikso "i", dum "ĉili" estas unu radiko). Kiam oni uzas -ujo anstataŭ -io, oni tuj vidas la diferencon inter "Ĉinujo" kaj "Ĉilio", kaj tial scias ke oni diru "ĉino" kaj "ĉiliano".

Do estus bone se en ĉiu artikolo pri lando ni en unu difinita loko menciu la nomon laŭ la -ujo-sistemo, por ke oni facile povas distingi tiujn du specojn de landnomoj. Mi proponus aŭ fari tion en la komenca mencio de la landonomo en la enkonduka alineo aŭ supre de la informtabelo. Tiel ni montrus la kategorion de la landonomo sen ŝanĝi la titolon de la artikolo. Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono? Marcos 15:49, 3. Okt 2007 (UTC)

Kial ne aldoni simple je la komenco de la artikolo (kiam necesas): ĈinioĈinujo; kaj ĉiukaze aldoni, prefere en la landtabelo, la nomon de la loĝantoj: ĉinojĉilianoj. --Bea 16:23, 3. Okt 2007 (UTC)
Tio eble estus unu eta paŝo al la ĝusta celo, t.e. al la uzo de Francujo kaj Japanujo (kaj, kompreneble, Ĉilio kaj Aŭstralio) kiel la unuaj kaj ĉefaj formoj de la landnomoj. Cetere, nun la paĝo "Ĉinujo" redirektas al neekzistanta paĝo "Cxxinio", kio fakte adekvate priskribas la nunan mizeran staton de la landnomoj en la esperanta Vikipedio. [Tion mi skribis antaŭ ol Vikipediisto:Verdulo korektis la redirektilon, kaj mi plu opinias, ke ĝi estis bela simbolo pri la kvalito de la Vikia landnomaro. -- AL bonvolu ne ŝanĝi miajn diskutkontribuojn! --Surfo 07:56, 4. Okt 2007 (UTC)] Bv pardoni mi kontrolcele igis viajn vortojn ligiloj- kaj fakte jam malakuratas. AL @ - Gratulon al Marcos pro la atentigo pri unu el la problemoj de la nuna sistemo. --Surfo 16:49, 3. Okt 2007 (UTC)
Ni forgesu definitive tiun "ujon", Francio pli k pli ne plu estas ujo de francoj, same kiel multaj aliaj "ujoj" kiuj ujas amason da homoj fremdaj al la radiko. Kaj kial agi rebuse ? Kial divenigi "Ĉino"n donante "Ĉinujo"n ? Kial ne indiki rekte la nomojn de la enloĝantoj? Ĉinio (Ĉinoj); Ĉilio (Ĉilianoj) k.s., kiel cetere proponis Bea, ĉi supre. La nura rezulto de la propono de Marcos estos ke artefarite revenos ĉe la surfaco tiu arkaikiĝantaĵo - (Eble la kaŝita celo de la propono ?) --Ssire 17:48, 3. Okt 2007 (UTC)
La "arkaikiĝantaĵo" tamen estas fundamentaĵo. Akademiano kaj okaza vikipediisto Bertilo forte apogas la fundamentan finaĵon -ujo. Mi supozas ke estas pravigo pri tio. Cetere mi igis la paĝon Popolrespubliko de Ĉinio redirektilo al Ĉinio dum estis la malo. Fakte devus esti apartaj artikoloj pri nuntempaj ŝtatoj Popolrespubliko de Ĉinio kaj Tajvano apud ĝenerala artikolo pri la historia kaj geografia Ĉinio. AL @ 07:37, 4. Okt 2007 (UTC)
Kio malhelpas ke fundamentaĵo iĝas arkaika ? Jam, ne mankas ekzemploj ! (Pri ujo mem kiu arkaikiĝis en formo kiel pomujo profite al pom-arbo, kiu estas kvazaŭ nur uzata.) --Ssire 09:38, 4. Okt 2007 (UTC)

Bona artikolo pri lando devas havi rubrikon "Loĝantaro", en kiu estu listigitaj ĉiuj gravaj etnoj de la lando. Mi ne vidas problemon pri tio. Samtempe malmultas en la mondo landoj unuetnaj: etnismaj nomoj klare kontraŭas la spiriton kaj historion de Esperanto-movado kaj kulturo. Estas vere primitive pensi pri (mi diru pri mia lando por neniun alian ofendi) Rusio kiel ujo de rusoj; realeco estas multe pli bunta. Simila diskuto jam okazis, kiam mi kaj kelkaj aliaj rusia vikipediistoj klarigadis, kial oni uzu adjektivon rusia anstataŭ rusa, kiam temas pri la landa aparteno. Slavik IVANOV 08:17, 4. Okt 2007 (UTC)

Kaj kiel do, laŭ vi, estas malpli primitive pensi pri "io (=lando) de rusoj" ol pri "ujo (=lando) de rusoj"? --Surfo 08:56, 4. Okt 2007 (UTC)
Ĉar Rusio estas komprenata ne kiel lando de rusoj, sed kiel analogo al Russie/Russia -- do simple kiel tradicia nomo, kvankam etimologie certe ligita kun rusoj. Kontraste Rusujo estas "viva" Esperanta vorto, kiu tre klare konsistas el certaj sufiksoj, formante kaj trudante la sencon "enhavejo de rusoj". Slavik IVANOV
Estas iometa troigo nomi la landnomojn kun -ujo "arkaikaj". Per gugloserĉo mi ĵus vidis, ke io-landnomoj estas sepoble ĝis dekoble pli multe uzataj ol ujo-landnomoj. Sed vortoj nur estas vere "arkaikaj", kiam ilia nuna uzo estas preskaŭ nula, kiel ekzemple "ĥino" anstataŭ "ĉino" aŭ "hararo" en la senco de "peruko".
Ĉiuokaze, mi tute ne celas uzi la Vikipedion por ree disvastigi la ujo-formon. Mi nur volis certigi, ke en la Vikipedio oni povas facile eltrovi kio estas la radiko en landnomo, ĉu la landnomo aŭ la etnonomo. Scii tion estas tre grave por korekte uzi Esperanton, do ne temas pri iu evitinda etnismo.
-ujo ebligas simple kaj senprobleme instrui la dukategorian landnoman sistemon. Se oni (kiel la plej multaj modernaj lernolibroj) nur instruas la landnomojn kun -io, la lernantoj malfacile kaptas tiun gravan dukategoriecon, kaj uzas malĝustajn formojn kiel "aŭstralo" aŭ "italiano". Tiu aparta instrua utilo de la landnoma -ujo en lernolibroj validas lau mi grandparte ankaŭ por la Vikipedio, en kiu gravas informado kaj klareco. Ĉar ni ne estu motoro de iu (re-)ŝanĝo de la lingvo, mi certe kontraŭus al tuta anstataŭigo de -io per -ujo. Sed mencii la ujo-formon en unu loko de ĉi pri-landa artikolo simple aldonas informojn kaj klarecon en simpla maniero; kontraŭi tion per iuj ideologiaj argumentoj laŭ mi estas malsaĝe. Marcos 13:44, 4. Okt 2007 (UTC)
Tio valorus eventuale se oni povus uzi uj-n por ĉiuj landnomoj. En tiu kazo, sufiĉus lerni nur unu formon por tuj scii kiel sinonimi per -io (se bezonate) kaj nomi la enloĝantojn. Bedaŭrinde tio ne ĉiam eblas: aŭstralio ne povas esti aŭstralianujo, kaj do nepre oni lernu, por ĉiu lando, du formojn. En tiu kazo, kial lerni la ujan formon ? Sufiĉas lerni la nomon de la lando kaj la nomon de la enloĝantoj. Uj-formo, eĉ lern-cele estas ece balasta. --Ssire 15:25, 4. Okt 2007 (UTC)
Se oni lernas la landnomojn laŭ la ujo-sistemo, oni bezonas lerni nur la landnomojn, kaj povas dedukti de ili la popolnomojn laŭ la jena regulo: Se la landnomo finiĝas per -ujo, forigu la "uj". Alikaze aldonu "an". (Aldone, oni povas dedukti la landnomon laŭ la io-sistemo).
Se oni aliflanke lernas la landnomojn laŭ la io-sistemo, oni devas lerni du infomerojn, la landnomon kaj la popolnomon. Ĉar ekzistas landnomoj harzarde finiĝantaj per -io (kiel Ĉilio, en kiu -i- ne estas sufikso), oni ne povas dedukti la popolnomon de la landnomo. (Ankaŭ la inverso ne eblas, ĉar ekzistas popolnomoj finiĝantaj per -ano, ke "an" tamen ne estas sufikso, ekz-e maŭritano, kies lando estas Maŭritanio/Maŭritanujo).
Mi esperas ke vi nun pli bone komprenas, kion mi intencis diri per miaj antaŭaj mesaĝoj. Marcos 20:25, 4. Okt 2007 (UTC)

Do, bonvolu iu diru al mi, kiel oni devas nomi tiujn usonanojn aŭ aliloke personojn, kiuj devenas el Irlando kaj rigardas sin irlandanoj. Ĉu usona irlandano? Narvalo 20:41, 4. Okt 2007 (UTC)

Sammaniere kiel en via nacia lingvo, mi supozas.--Ssire 21:04, 4. Okt 2007 (UTC)
Ne, ni diras (írek) iroj kaj ne (írországiak) irlandanoj. Kiel eblas, ke usonano estas samtempe irlandano? Por mi estas iom konfuza. Narvalo 06:13, 5. Okt 2007 (UTC)

Fakte estos tre utile, se en Vikipedio estos ĝenerale uzataj la UJ-formoj de tiaj nomoj, kiuj estas bazitaj sur popolvortoj ("Francujo", "Rusujo", "Japanujo", "Somalujo" k.t.p.). Tiam la legantoj pli bone informiĝos (kaj pli bone komprenos la dukategorian sistemon de la Esperantaj landnomoj). Sed doni la UJ-formojn nur komence de la respektivaj artikoloj (dum oni uzas cetere la neniodirajn I-formojn) ne estus aparte utile. Tiam oni povus same bone simple skribi ekz. "la loĝantoj estas Francoj/Rusoj/Japanoj..." komence de la respektivaj artikloj. Certe la I-formoj estas nuntempe pli oftaj (sed la UJ-formoj ja neniel estas arkaikaj - kiel oni povas elfantazii ion tian?!). Tamen en tia verko kiel Vikipedio klaraj kaj informodonaj vortformoj estas aparte utilaj. Tial estas inde ĝenerale uzadi UJ-formojn en Vikipedio (same kiel en lernolibroj) simple por pliigi la informadan kaj instruadan efikon. Enciklopedio ne estas ajna ordinara teksto. Ĝenerala transiro al la UJ-formoj (de tiaj nomoj, kiuj estas faritaj el popolnomoj) en Vikipedio eble kontribuos al malpliiĝado de tiaj strangaj eraroj kiel "Francano", "Aŭstralo" k.t.p., kiuj tro ofte aperas, simple ĉar la ofte uzataj I-formoj tre malbone montras la kategoriecon de la diversaj nomoj, kaj tiele konfuzas komencantojn kaj ofte eĉ progresintojn. Krome indas emfazi, ke estas nenia principa diferenco inter ekzemple "Rusujo" kaj "Rusio". Ambaŭ vortoj estas samstrukturaj ("Rus/uj/o", "Rus/i/o"), kaj ambaŭ estas samamaniere bazitaj sur la popolvorto "Rusoj". En ambaŭ la sufikso signifas "lando". Nur la formo de la sufikso estas alia (kaj, kiel mi jam diris, unu el tiuj du formoj estas pli klara ol la aliaj). Oni povas mencii trian varianton, "Ruslando" ("Rus/land/o"), kiu estas tute same strukturita, kaj el ĉiaj vidpunktoj principe egala al "Rusujo" kaj "Rusio". Ĉiuj tri variantoj estas samamaniere uzeblaj: Oni povas paroli pri "Rusoj en Rusujo/Rusio/Ruslando" aŭ oni povas krei la formojn "Rusujanoj", "Rusianoj" kaj "Ruslandanoj", se oni volas aparte fari distingon inter etnaj Rusoj kaj anoj de Rusujo/Rusio/Ruslando. Bertilow 00:29, 5. Okt 2007 (UTC)

Bertilo skribis: «estas nenia principa diferenco inter ekzemple "Rusujo" kaj "Rusio"». Tamen ja tia diferenco ekzistas kaj estas tre grava. Rusio estas "tradicia nomo de la lando, kiun eble iam establis rusoj", dum Rusujo estas rekte "enhavejo de rusoj, hejmlando de rusoj, rusa ŝtato". En kelkaj benitaj landoj tia diferenco povas esti malgrava, sed ne en Rusio, kie soveta potenco tre multe zorgis pri aktivigo de etna memkompreno kaj memestimo, kio rezultas nun en tio, ke etnoj ja ne egaligas sin al rusoj (konscias sian apartecon, fieras pri ĝi, havas aŭtonomion) kaj povas negative rilati al la lingvo, kiu konservas tiajn arkaikajn strukturojn vivaj. Mi certas, ke Rusio ne estas unika tiurilate. Slavik IVANOV 01:00, 5. Okt 2007 (UTC)
La ideo, ke "Rusio" signifas "tradicia nomo de la lando, kiun eble iam establis rusoj", dum "Rusujo" signifas "enhavejo de rusoj, hejmlando de rusoj, rusa ŝtato", estas plena fantazio. La du vortoj estas sinonimoj. UJ ne signifas enhavejo en landnomoj. UJ tiam signifas "lando". La saman signifon havas I en tiaj nomoj, kaj ankau LAND. Bertilow 04:34, 5. Okt 2007 (UTC)
Mi volus koni vian opinion rilate al Egiptio, Egipto, egiptanoj kaj egiptoj, eventuale al Egiptujo. Se egipto estas ano de la ĉefa gento de Egiptio aŭ civitano de Egiptio, kiel oni nomas civitanojn de Egipto, kies nomon uzis Kabe por la nomo de regno. Ĉu nur Kabe povas uzi formon Egipto por la nomo de regno? Se povas uzi tiun formon ankaŭ aliaj esperantistoj, loĝanto de tiu regno estus egiptano, ĉu ne? (Same kiel loĝanto de Kanado estas kanadano.) --Petr Tomasovsky 04:20, 5. Okt 2007 (UTC)
"Egiptujo/Egiptio" (la normala uzo) kaj "Egipto" (uzo de Kabe kaj malmultaj aliaj) estas sinonimoj. Uzantoj de la unua varianto nomas la landanojn "Egiptoj", dum uzantoj de la dua nomas ilin "Egiptanoj". Temas pri du teorie eblaj (gramatike same ĝustaj) manieroj paroli pri la sama lando kaj la samaj landanoj. Se oni volas precizigi, ĉu oni celas etnon aŭ civitanojn, oni devas esprimi sin tre klare, ekzemple per "civitanoj de Egiptujo" aŭ "anoj de la gento Egiptoj". Okaze de la nuna lando Egiptujo, tia diferenco ne vere ekzistas. La efektiva Egipta gento pratike malaperis, kaj "Egipto" estas nun sininomo de "Egiptujano/Egiptiano". Sed oni povas uzi la vorton "Kopto", se oni celas la originan ne-Araban Egiptan genton. Bertilow 04:34, 5. Okt 2007 (UTC)
Se oni skribas pri antikva Egiptio (aŭ eble antikva Egipto), oni povas supozi, ke oni skribas pri tiutempa gento kaj ne pri nuntempaj loĝantoj de Egiptio. Tial estus pli bone uzi la formon egiptanoj. --Petr Tomasovsky 04:50, 5. Okt 2007 (UTC)
Se oni entute uzas la landnomojn "Egiptujo" au "Egiptio", tiam la vorto "Egiptanoj" havas nenian ajn sencon. "Egiptanoj" estas uzebla nur se oni nomas la landon "Egipto". Skribante pri la antikva Egiptujo (au Egiptio, egale), oni nomu la tiamajn anojn de tiu lando (au anojn de la tiutempa Egipta gento) simple "Egiptoj". Kaj la antikva lando, kaj la nuna lando, nomiĝas en Esperanto (normale) "Egiptujo/Egiptio" (egale, kiun sufikson oni uzas), kaj ties loĝantoj estas/estis (normale) "Egiptoj". Iuj tamen nomas ambaŭ landojn (kaj la antikvan, kaj la modernan) per la nomo "Egipto", kaj ties anojn (kaj la antikvajn, kaj la nunajn) per la vorto "Egpitanoj". (Bedaŭrinde la Akademio ankoraŭ rekomendas tiun lastan sistemon, sed tio eble ŝanĝiĝos.) Nu, ĉio ĉi estas tute senrilata al la propono, ke Vikipedio uzu por klareco UJ-formojn de tiaj landnomoj, kiuj estas faritaj el popolnomoj. Se tiu propono estos akceptita, tiam Vikipedio parolos pri Egiptoj en Egiptujo. Se ne, tiam Vikipedio daŭrigos paroli pri Egiptoj en Egiptio. Temas pri nura elekto de preferata sufikso. La elekto staras inter du tute samsignifaj kaj samnuancaj sufiksoj. Unu estas Fundamenta kaj tre klara. La alia estas neoficiala kaj malklara (sed pro ia stranga kialo tre populara). Bertilow 05:04, 5. Okt 2007 (UTC)
Mi ne reargumentos pri la pseŭdo simpligo de UJ favore al lernado, (kiel oni povas elfantazii ion tian ?), kaj rilate la arkaiskecon de tiu afikso, mi ne diris ke ĝi estas arkaika, sed ke ĝi arkaikiĝas - nuanco, ĉu ne ? - Oni nomu hundon hundo, fulmo ! Kiel nomi lingvoelementon kiu uziĝas pli k pli malofte ? Rifuzi nomi tion "arkaikaĵo" similas al rifuzi nomi blindulon blindulo (ĝi ja estas nur "vid-malkapablulo" laŭ modo kiu furoras en la franca, kaj verŝajne en aliaj lingvoj, kaj kiu ŝajne ekas en esperanto...) Eble mi estas fantaziulo, sed prefere fantaziulo ol blindulo. Pri la argumentado de Markos, tamen strangas, ke depende de kio plaĉas al li, li argumentas en malsamaj direktoj. Mi memoras debaton, en kiu li sin apogis sur iu gugla serĉado de ofteco, kaj argumentis ke Vikipedio nepre spegulu la realecon de la uzado. Nu ĉi foje, kvankam IO multe pli uziĝas, la logiko estu alia. Bone !...--Ssire 06:38, 5. Okt 2007 (UTC)
Mi sekvis la uzadon de UJ dum la pasintaj dudek jaroj. Mi havas tre fortan impreson, ke ĝia uzo estas plioftiĝanta. Antaŭ 20 jaroj oni apenaŭ ie ajn ĝin renkontis. Nun ĝi jam aperas ĉe pli kaj pli da uzantoj. Mi ĵus diskutis kun la redaktisto de revuo Esperanto, kiu pripensas allasi ĝin denove en la revuo. Lingvaĵo, kiun uzas multaj, kaj kiu estas plioftiĝanta, ne arkaikiĝas. Ankaŭ pri io, kio estas maloftiĝanta, oni ne povas simple diri, ke ĝi estas arkaikiĝanta. Por diri tion, necesas, ke la malofteco estu sub ia ekstrema nivelo, kiu praktike malebligas, ke la koncerna lingvaĵo iam ajn repopulariĝu. Sed tio nun ne multe gravas. La argumentoj por uzi UJ en Vikipedio ne rilatas al ofteco, sed al klareco. Bertilow 07:32, 5. Okt 2007 (UTC)
Kiam mi estis infano, mi ĉiam uzis la -ujo-formojn. Nur dum infankongreseto meze de la 1980aj jaroj mi pli ofte vidis la -io-variantojn. Pro la multaj eraroj, kiuj pli kaj pli okazas rilate al la "pli naturaj", politike ĝustaj formoj, mi serioze pripensas, komplete transiri denove al la -ujo-sistemo. --Kunar 00:37, 6. Okt 2007 (UTC)

Mi aldonus alian perspektivon. Vikipedia estas (kaj estis) mia ĉefa Esperanto-lernejo. Mi ne eblas vojaĝi al mond- aŭ landkongresoj, kaj neniu kiun mi konas en mia hejmlando parolas Esperanton. Mi "lernis" ke la uzo de UJO estis "arkaika" pro Vikipedio. Se la uzo de -UJ- estas pli fundamenta ol -I-, mi subtenos -UJ-. Mi ne volas mislerni kaj misuzi la lingvon, kaj mi fidas la Akademianon. :-) Alia uzo en Vikipedio kiu ĝenetas min estas la minuskligo de la nomoj de monatoj. Laŭ PMEG, nomoj de monatoj estas propraj nomoj kaj majuskligita, tamen ni minuskligas ilin ĉi tie. Kial? -- Yekrats 15:59, 5. Okt 2007 (UTC)

Verŝajne la kialo pro kiu la Vikipedio uzas minusklajn monatnomojn estas, ke tio estas pli kutime en Esperanto. Mi ne kontraŭus al majuskligo de monatnomoj, sed ankaŭ ne pensas ke sufiĉe gravas por ŝanĝi tion en la tuta Vikipedio. Ja ambaŭ sistemoj estas korektaj en Esperanto. Marcos 16:25, 6. Okt 2007 (UTC)
Mi absolute kontraŭas tion. Mi ĵus kontrolis en revuo Esperanto ĉe la forpasoj (antaŭlasta paĝo) kaj oni ĉiam uzas minusklojn. Mi ne rememoras pri uzo de majuskloj por monatnomoj en iu ajn serioza eldonaĵo. Narvalo 17:59, 13. Okt 2007 (UTC)
Mi neniam (aŭ preskaŭ neniam, tiel ke neniun fojon memoras) aŭdas formon kun "-uj" en parola Eo. Maksim 18:43, 7. Okt 2007 (UTC)

Malsame al Bertilo, mi ne pensas ke ni nuntempe povus devigi ĉiaman uzon de la UJO-sistemo en la Vikipedio. Tute devigi lingvouzon kiu estas nuntempe malplimulta simple ne funkcius en tiel libera projekto. (Se la UJO-sistemo plidaŭrigos sian redisvastiĝon, kio ne estas malverŝajna pro la ĵusa apero de la esearo "Rusoj loĝas en Rusujo", kie pluraj gravaj kaj pluraj malpli gravaj esperantistoj argumentas por la uzo kaj instruado de la UJO-sistemo, tiam ni eble iam povos pensi pri tiu propono nut uzi la UJO-sistemon ĉi tie; sed nun certe ne).

Mi nun fakte plej ŝatas la proponon de Bea: Mencii "Ĉinio (aŭ Ĉinujo)" komence de ĉiu artikolo pri lando kies nomo malsamas en la du sistemoj. Ni ĉiuokaze kutime mencias alternativajn esperantajn nomojn/esprimojn tiamaniere komence de artikoloj; kaj se ni sisteme faros tion por ĉiuj landoj kun malsamaj nomoj, tiam oni povos uzi la Vikipedion por eltrovi la kategoriecon de landnomoj. Se neniu kontraŭos al tiu propono de Bea, mi baldaŭ komencos tiel enmeti la UJO-sisteman alternativan nomon en land-artikolojn. Marcos 17:46, 13. Okt 2007 (UTC)

Marcos kredeble pravas, ke nun ankoraŭ ne eblas transiri al UJ en Vikipedio, ĉar kompreneble tia transiro eblas nur se plimulto el la aktivaj redaktantoj ĝin aprobas. Kredeble ankoraŭ ne ekzistas sufiĉe da apogantoj de UJ inter la redaktantoj. Sed ja indas almenaŭ diskuti la aferon por vidi, kiel realisma ĝi estas. Manke de tia ĝenerala transiro al UJ, almenaŭ indas klare indiki komence de ĉiu artikolo pri lando, al kiu nomkategorio apartenas la landnomo. Oni povas fari tion aŭ per menciado de eventuala UJ-formo, aŭ per rekta menciado de la ĝusta vorto por ano de tiu lando, aŭ - eble plej klare - ambaŭmaniere. Bertilow 10:26, 14. Okt 2007 (UTC)
Mi do nun komencos aldoni la alternativajn uj-sistemajn landnomojn al la komencoj de la koncernaj artikoloj. Marcos 15:44, 31. Okt 2007 (UTC)