Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Listoj de neekzistantaj artikoloj[redakti fonton]

Mi intencas aldoni plurajn listoj de artikoloj, tamen granda parto de listigitaj artikoloj ankoraŭ ne ekzistas, do estas multaj ruĝaj ligiloj. Kiel ekzemplon vidu Listo de potencmetalrokaj grupoj. En iuj Vikipedioj oni malŝatas listojn de ruĝaj ligiloj. Ĉu tio estas akceptata en nia Vikipedio? --KuboF (diskuto) 11:13, 8 Jan. 2013 (UTC)

Mi preferus kontraŭ tian liston. Ni laboru la artikolojn ĉefe, kaj organizi ilin (prefere per kategoriojn) poste. Nur mia opinio... -- Yekrats (diskuto) 18:27, 11 Jan. 2013 (UTC)
Mi konsentas ke organizi neekzistantajn artikolojn per listoj estus strangaĵo. Sed en tiu ĉi okazo mi la listojn intencas enigi parte por malpezigi la sekcion "Vidu ankaŭ", kiu anstataŭe transprenus listeton de plej gravaj tiuĝenraj grupoj. Samtempe la listoj povus funkcii por kuraĝigi al kreado de artikoloj pri grupoj (sed jes, mi scias kiom ili kuraĝigas....). --KuboF (diskuto) 12:43, 13 Jan. 2013 (UTC)

Ĉu neniu plia opinio? Nur unu iom pozitiva kaj unu iom negativa - laŭ tio diveneblas nenio. --KuboF (diskuto) 20:52, 11 Feb. 2013 (UTC)

Ruĝaj ligiloj, intence en intensa, alarmiga "sanga" koloro, estas forta alvoko ke vikipedia artikolo pri la ruĝe signita temo tre mankas. Estas en ordo se tiaj ruĝaj ligiloj estas pri la kapvortoj de PIV, do pri kutimaj esperantlingvaj vortoj (ankaŭ el faka lingvaĵo), sed krome oni singardu ŝpareme uzi ilin. Donas tre malbonan impreson se iu redaktanto amase enkondukas ruĝajn ligilojn kaj aliaj perceptas ke ili estu perfortataj nun plenumi la kreadon de tiuj artikoloj - metanto de ruĝaj ligiloj ordonas, kaj la aliaj obeu. Tiajn obeantojn oni inter la liberecanaj esperanto-parolantoj ne trovos. Mi persone metas ruĝajn ligilojn, se mi konsideras temon tiom gravan ke mi persone pretas en la venontaj kvar semajnoj krei tiuteman artikolon. Eble mi poste distriĝos al alia temo, forgesas la ruĝan ligilon kaj revidas ĝin nur post duonjaro, sed principe mi pretu mem fari la laboron, ne "ordoni ĝin al iu alia". Se iu alia pli rapide ol mi kreas la bezonatan artikolon, des pli bone, sed principe kreanto de ruĝa ligilo pretu mem fari la laboron krei la koncernan tekston. Do: Laŭ mi listo de potencmetalrokaj grupoj nur pravigeblas se la kreanto de la listo pretas persone krei ĉiujn bezonatajn artikolojn (ene de limigita tempo), kaj eble esperas je iom da libervola helpo de aliaj vikipedianoj. Krome tiaj listoj laŭ mi ne akcepteblas. --ThomasPusch (diskuto) 16:03, 15 Feb. 2013 (UTC)

Mi ne konsentas. Oni donu ligilon, kie tio estas en la kunteksto sencohava (do plej ofte ne al bazaj vortoj, kies signifon ĉiu scias) kaj kie pri tio povus ekzisti artikolo, t.e. la temo estas menciinda. Ja neniun ĝenas ruĝaj ligiloj - al iu volanta skribi artikolojn ili povas ekzemple bonege doni ideojn, pri kio oni povas ankoraŭ skribi. Mi ne pensas, ke ruĝaj ligiloj egalas al iu ordono - nur kiel dono de ideo. Cetere, kiam tiuj artikoloj iam ja kreiĝos, ni devos do trovi artikolojn, kie povus konveni ligilo tien - pli bone estas meti ĝin jam dum skribado, ne iam poste; ne dependu de la ekzistanteco de artikolo, ĉu oni tien metu ligilon. Ĉu tamen la listo priskribita de KuboF estas sencohava, estas alia demando. darkweasel94 (diskuto) 17:07, 15 Feb. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun Darkweasel. Nun restas la demando ĉu akcepteblas listoj plenaj je nur ruĝaj ligiloj (komprenu "sen aldonaj informoj"). Eblus ankaŭ postuli, ke en tiaj listoj estu nur bluaj ligiloj, kaj nova ligilo estu aldonita nur post kreo de koncerna artikolo. Tion jam faras pliaj aliaj Vikipedioj. Ĉu vojo ankaŭ por ni? Mi kliniĝas tien. --KuboF (diskuto) 17:57, 15 Feb. 2013 (UTC)
Se listo enhavas nur elementojn, por kiuj ekzistas artikoloj, kaj ĝi ne donas aldonajn informojn, tiam ĝi donas neniun avantaĝon kontraŭ (aŭtomate aktualiĝanta) kategorio. darkweasel94 (diskuto) 19:00, 15 Feb. 2013 (UTC)
Ne miskomprenu ke mi estus kontraŭ ruĝaj ligiloj: Mi nur pledas ne inflacielavange uzegi ilin, sed apliki ilin tie kie ili (laŭ persona juĝo) vere sencas kaj laŭ realisma takso plenigeblas je enhavo dum la venontaj monatoj aŭ jaroj. Artikolo (aŭ listo) kiu ekzistas plejparte el ruĝaj ligiloj ne donas avantaĝon - krom se oni persone planas bluigi la amason de ruĝaj ligiloj ene de difinita tempo. Sed unuopaj ruĝaj ligiloj, inteligente metitaj, kompreneble donas bonajn ideojn pri kio krei novajn artikolojn. Listo kun bluaj ligiloj kaj aldone nigraj mencioj de listeroj sen vikipedia artikolo akcepteblas kaj donas informojn aldonajn al (aŭtomate aktualiĝanta) kategorio; listo de multaj ruĝaj ligiloj ankaŭ akcepteblas se la listokreinto pretas iom post iom bluigi la ruĝajn ligilojn (se poste troveblas aliaj helpemuloj, des pli bone, sed oni ne fidu ke la laboron faru nur aliaj volontuloj). Ĉu vi, KuboF, persone interesiĝas aldoni novajn artikolojn al la listo de potencmetalrokaj grupoj? Aŭ ĉu vi faras la liston por helpi al alia volontulo, kiu interesiĝas pri tiu laboro sed mem ne sukcesis pri la listo? Se jes, tute en ordo. Se ne, tiam la listo laŭ mi ne havas tre grandan utilon... ThomasPusch (diskuto) 01:10, 11 Mar. 2013 (UTC)
Mi ne havas tro fortan opinion pri tiaj listoj, ankaŭ pro tio mi demandis ĉi tie tuj post la unua kaj ne plu enigadis ilin. La baza ideo estis malplipezigi la ĉafan artikolon Potenca metalroko, kien mi aliokaze metus sekcion "Famaj potencmetalrokaj grupoj". Sed tiaokaze minacus nekonscia biaso kaj "famaj" ŝanĝiĝus al "ŝatataj de KuboF". Male pri muzikaj ĝenroj pri kiuj mi ne spertas: tie mi nur blinde povus kopii bandojn, kiujn aliuloj opinias "famaj". Se estas listo de tiaj bandoj, tiuj problemoj malaperas.
Mia persona opinio estas ke listoj povas resti ĉar ili donas avantaĝon kontraŭ kategorioj (ruĝaj ligiloj, referencoj, eventuale emfazigo de tiu famaj, montro de devenlando, ktp.). Laŭ mi certe povas resti ĉiuj bluaj ligiloj kaj ĉiuj ligiloj al famuloj (kie denove minacas supre menciita). Sed pri resto mi estas necerta. Certe nur mi persone ne povos sufiĉe rapide verki artikolon pri ĉiu grupo de tia listo, des pli ke mi intencas enigi listojn de multaj muzikaj ĝenroj (entute super 100), do certe estus problemo pri taksado kiu grupo estas inda je listigo eĉ kun ruĝa ligilo... Ĉu povas esti tiel? Mi "iel" preferas ne aldonadi nigrajn listerojn, nur ligilojn, ĉu bluajn ĉu ruĝajn.
Nur kiel ŝercan aldonaĵon vidu ca:Llista de grups de power metal kiu estas plena je ruĝaj ligiloj kvankam forkomentitaj tekstoj avertas kontraŭ tio :) --16:38, 11 Mar. 2013 (UTC)
  • Listo de potencmetalrokaj grupoj estas bona por mi. Mi pensas ke oni devas (necese) krei ruĝaj ligiloj. Malgraŭ ke ĝi estos longe ruĝa. Ruĝaj ligiloj stimulas por skribado. Mi komencis skribi mian patrujan Vikipedion tial ke estois ruĝaj ligiloj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:15, 11 Mar. 2013 (UTC)


Esperanta Vikipedio en 30a loko[redakti fonton]

De la 4a loko en 2002 la Esperanta Vikipedio ĵus retropaŝis al la 30a loko. Ĝi ja kreskas, sed alilingvaj vikipedioj pli rapide kreskas. Laste (3a de februaro) la malajlingva Vikipedio (180 milionoj da parolantoj) preterpasis la Esperantan. Baldaŭ ĝi ne plu troviĝos inter la 30 plej grandaj. Ĉu ŝanĝi {{La tridek plej grandaj vikipedioj}} al {{La kvardek plej grandaj vikipedioj}} por ke la Eo-vikipedio plu aperu inter la grandaj ? --Arno Lagrange @ 19:02, 5 Feb. 2013 (UTC)

Malgaje :( Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:16, 5 Feb. 2013 (UTC)
✔ Farite Mi ŝanĝis {{La tridek plej grandaj vikipedioj}} al {{La kvardek plej grandaj vikipedioj}} AL @ 19:25, 5 Feb. 2013 (UTC)
Kion fari, kiam Esperanta Vikipedio retropaŝos al la lasta loko? Ĉu afiŝi la tutan Vikipediaron? --Dominik (diskuto) 17:09, 6 Feb. 2013 (UTC)
Kia optimisto ! Nia vikipedio nur malrapide "retropaŝas" laŭ rango. Fakte ĝi progresas, sed iuj projektoj en lingvoj parolataj de milionoj da homoj pli rapide progresas kaj preterpasas nian projekton. Ni nur agnosku nian relativan malfortecon, anstataŭ vane fanfaroni pri supereco de Esperanto. Ni povas fieri ke Esperanto estis avangarda, aperis inter la dek unuaj lingvoj kaj en la komencaj jaroj ekis en kvara loko. Krom se okazus ia miraklo (subita kresko da Esperantoparolantoj aŭ/kaj da Eo-Vikipediistoj, forta kresko da artikolokreado pro ia neantaŭvidebla kaŭzo -ĉu roboto? ĉu aperontaj volontuloj ? ĉu amasa enporto de artikoloj pere de WikiTrans ? ...- la rango de nia vikipedio ne reiros antaŭen. Se la Eo-Vikipedio retroiros post la 50a loko ni tiam ĉesos fanfaroni ke la Eo-Vikipedio troviĝas inter la plej grandaj, kaj Esperanto en Vikipedio retrovos lokon kongruan kun tiu kiun ĝi havas en la mondo rilate al nacilingvoj. Ioma realismo --Arno Lagrange @ 20:11, 6 Feb. 2013 (UTC)
La rango, kiu decas por nia vikipedio, supozeble similas al la rango de uzado. Tiu estas ekde kelkaj jaroj proksimume 41-a ĝis 43-a, nun 40-a (oni devas mem kalkuli post klako al "Usage. Views per hour". (Tie cetere bone videblas, ke denove konfirmiĝas mia aserto, ke la uzado-rilato inter Esperanto kaj la angla estas ĉ. 1:1000: 12 512 horaj rigardoj por Esperanto, 12 385 325 por la angla.) --Lu (diskuto) 07:23, 11 Feb. 2013 (UTC)
Fakte, la menciita malajlingva Vikipedio laŭ iuj parametroj estas malpli aktiva ol nia, vidu m:List of Wikipedias. Estas tie je pli ol cent aktivaj uzantoj malpli multe. Profndeco estas signife malpli alta (10 kontraŭ nia 18) - profundeco montras precipe aktivadon, kaj ĝenerale pli alta profundeco signifas indikas pli altan probablecon de avaraĝe pli kvalitaj artikoloj. La malajlingva Vikipedio havas nur iom pli multajn artikolojn ol nia, sed ilin kreis per je 40% malpli multaj redaktoj - do pripensu kvaliton... --KuboF 14:22, 9 Feb. 2013 (UTC)
Ofte ĉi tie oni atentigas, ke ni ne celu nombrojn, sed kvaliton. Nu, bone, principe mi konsentas. Tamen mi ŝatus atentigi vin, ke la sveda vikipedio ŝajne ĵus faris nombran salton antaŭen (ĉu bonkvalitan aŭ ne - mi ne scias). Sur stats.wikimedia.org estas notita por la fino de decembro 571 088 artikoloj, post ĉina kaj vjetnama. Sur List of Wikipedias (hodiaŭ) ĝi havas 768 416 artikolojn, 200 000 pli... Jen la tempa evoluo por la sveda, bedaŭrinde sen la tagoj en januaro. (Ne, mi neniel volas alvoki al amasa enmetado de sensignifaj artikoloj - simple informi...) Jen cetere oni povas vidi la evoluon de multaj nombroj dum la tempo (la saltoj estas pro truo en la statistikaj datumoj); ŝajne ekde 2007. --Lu (diskuto) 07:46, 11 Feb. 2013 (UTC)
En la Sveda Vikipedio aperis kaj plu aperadas amaso da novaj artikoloj kreitaj de la roboto Lsjbot. Temas pri bestoj, eble ankaŭ pri aliaj vivaĵoj, mi ne konrolis ĉion. La enhavo estas ĉi tia:
"[Scienca nomo] estas specio de [bestoklaso]. Ĝin priskribis [nomo de sciencisto] en [la jaro JJJJ]. [La scienca nomo] apartenas al la genro [la unua vorto de la scienca nomo] kaj la familio [scienca nomo de la familio]. Neniu subspecio estas en la listo." + informkesto kun la samaj faktoj + (eventuale) referencoj.
La roboto evidente kapablas ĉerpi la enhavon el iu datumbanko. Tiaj artikoleto-amasoj ne estas malutilaj kaj facile videblas en statistikoj. En la Esperanta Vikipedio simila agado eble naskus centmilon da artikoloj kun po du frazoj kaj po kvin lingvaj eraroj. --Surfo 09:25, 11 Feb. 2013 (UTC)
Se estas roboto kvalite preparita ĝi ne faras lingvajn erarojn, tio dependas de robotisto. Aldone, ankaŭ nuntempe estas kreataj datumbazecaj artikoletoj kaj oni perdas multegan tempon kreante ilin permane anstataŭ perrobote. --KuboF (diskuto) 13:49, 11 Feb. 2013 (UTC)
Bona roboto ne faras lingvajn erarojn, konsentite, sed la frazo pri po kvin lingvaj eraroj plu validas. Kaj unu roboto kapablas minute fuŝi pli ol cento da vikipediistoj riparos en unu jaro. – Kun plezuro mi agnoskas, ke se la roboton kreus vi, ĝi tre malverŝajne farus lingvajn erarojn. Eble vi kapablos certigi la bonan kvaliton de ĉiuj robotoj. --Surfo 20:48, 11 Feb. 2013 (UTC)
La 3an de marto aperas Cebuano en 19a loko, Kazaĥa en 27a, Malaja en 28a kaj Waray-Waray en 31a, ĉiuj ĵus preterpasintaj esperantan. Ekde kiam Esperanto konkurencas kun naciaj lingvoj, spite neutralecon de Esperanto, ĝi ne povas apartiĝi el naciaj luktoj: konkurencaj filipinaj enlandaj lingvoj aŭ kazaĥa kontraŭ la rusa. Oni rimarku, ke ne nur profondeco estas malalta, eĉ pli malalta ol oni povus supozi, ĉar kelkaj lingvoj havas pli profundan profundecpn ne pro vera profundeco sed pro specialaj alfabetoj: rigardu ekzemple la persan, rumanan, araban aŭ turkan. Nun la fakto estas ke Cebuano estas la 19a kun nur 70 supozataj uzantoj dum Esperanto estas la 32a kun 490 uzantoj. Oni devas denunci en socia komunikado ke tiuj vikipedioj estas falsaj kaj volas propagandi pri siaj falsaj atingoj, dum ni ne faru same.--kani (diskuto) 12:31, 3 Mar. 2013 (UTC)
Laŭ mia opinio, la unusola vojo por E-vikipedio estas ne kvanto, sed kvalito de ties artikoloj. Nia vikipedio estas unu el la plej maljunaj kaj laŭ mi jam devis superkreski la aĝon kial oni volas havi pli da artikoloj. Ni eble koncentriĝu pri la grandeco de plej esencaj artikoloj (ekzistas kelkaj listoj pri tiaj artikoloj) kaj venku per ili. Alaŭdo ۩

k ĉu ĥ?[redakti fonton]

Ĉu uzi k ĉu ĥ? Estas artikolo Arĥioj kaj Kategorio:Arkioj. Mi proponas artikolo Arĥioj kaj Kategorio:Arĥioj aŭ artikolo Arkioj kaj Kategorio:Arkioj. Kio estas pli bona? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:44, 6 Feb. 2013 (UTC)

Uzu ni ambaŭ, t.e., ni uzos Arĥion kiel la nomo de la artikolo kaj kategorio kaj Arkion kiel redirektilo. Ni devas uzi "Ĥ"-vortojn iomete pli ofte, ĉu vi scias ke ĝi estas malaperonta? ni devas savi ĝin de la formorto! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 23:44, 6 Feb. 2013 (UTC)
Jes, ni savu la literon Ĥ! --Dominik (diskuto) 00:10, 7 Feb. 2013 (UTC)
Do mi faros Ĥ Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:14, 10 Feb. 2013 (UTC)
Mi forfaris. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:54, 10 Feb. 2013 (UTC)
Vivu Ĥ, Vivu! Arĥitekturo, arĥeologio, ĥoro, ĥirurgio! --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 17:40, 15 Feb. 2013 (UTC)
Mi konsentas ke ni donu preferon al la litero Ĥ kiam ekzistas ambaŭ formoj (krom se kiel en la kazo de "psikologio", nur la formo kun "k" estas oficialigita de la Akademio de Esperanto). La provo forpuŝi la literon Ĥ el Esperanto ja ĉiuokaze malsukcesis. Ĝi nur kaŭzis plian maloftigon de la ĉiuokaze malofta litero Ĥ. Kaj pro ĝia malofteco, lernantoj ne havas multe da motivoj kaj okazoj por ekzerci la ĝustan prononcon de ĝi (se ilia denaska lingvo ne havas la koncernan sonon). Per plioftigo de tiu litero oni povas kontribui al tio, ke lernantoj havu pli da motivoj kaj okazoj por ekzerci ĝian prononcadon, kiun ili ĉiuokaze devas iam lerni se ili volas bone lerni Esperanton. Marcos (diskuto) 12:59, 6 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, en pluraj artikoloj (ekz. POSIX) mi vidas tion, kio ŝajnas nomiĝi Ideografia vikiarbo - kaj mi ĝin trovas ege sensenca, ĉar ĝi vere nur duobligas kategoriojn, kiuj estas multe pli flekseblaj kaj facile uzeblaj.

Ŝajnas, ke tio estas afero sufiĉe malnova, kaj tial mi volas demandi tie ĉi, ĉu vere estas ankoraŭ interkonsento, ke tio restu, aŭ ĉu ni ĝin etikedu kiel historiaĵon kaj iom post iom forigu tiujn strangajn ligilojn komence de artikoloj? darkweasel94 (diskuto) 14:05, 17 Feb. 2013 (UTC)

Mi ankaŭ pensas ke ĝi estas malbezona. Kategorioj estas sufiĉa. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:05, 17 Feb. 2013 (UTC)
Ankaû mi pensas ke tiu vikiarbo estas sencesa, tie kie estas bezonata io simile al vikiarbo oni povas uzi ŝablonon, Ĉefe en la artikoloj pri lingvoj, jen ekzemplo. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 17:23, 17 Feb. 2013 (UTC)
Laŭ miaj spertoj ĝi enestas nur en malnovaj artikoloj, ne plu estas aldonata, ne bezonata (kaj eĉ de kreinto prezentita kiel suplementa) kaj laŭtempe estas forigata. Mi subtenas forigadon. --KuboF (diskuto) 13:46, 18 Feb. 2013 (UTC)
Kiel jam delonga kontribuanto al la Esperanta Vikipedio, mi memoras ke jam antaŭ pluraj jaroj (laŭ mia takso jam antaŭ sep jaroj) regis konsento inter la Vikipediistoj ke la spuroj de tiu ideografia vikiarbo estu forigitaj el la artikoloj pro tio ke sufiĉas la kategorio-sistemo. Kiam oni forigas tiujn spurojn, oni tamen atentu ke la enkategoriigo de la artikolo estas bona. Marcos (diskuto) 12:53, 6 Mar. 2013 (UTC)

Mizaro kaj Alkoro[redakti fonton]

Saluton. Mi estas redaktante novan artikolon pri Mizaro. Alkoro kaj Mizaro ŝajnas formi kune stelan sistemon, ĉu mi devus krei artikolon pri Mizaro kaj Alkoro kune aŭ aparte? Se aparte, ĉu mi devus krei aldonan artikolon pri Mizar-Alkora sepobla stela sistemo? HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:31, 2 Mar. 2013 (UTC)

Se vi dubas, faru kiel en alilingvaj Vikipedioj, tio ne povas esti tro malĝusta. Tio ĉi ne signifas, ke ili neniam eraras, sed se vi ne havas fortan motivon fari alie, fari tiel ne povas esti eraro. darkweasel94 (diskuto) 14:57, 2 Mar. 2013 (UTC)

Vikidatumoj baldaŭ lanĉota[redakti fonton]

Laŭplane estos la 6-a de Marto 2013, do post 4 tagoj, lanĉita Vikidatumoj en ĉiuj Vikipedioj, inkluzive la nian. Por ni tio signifos iujn ŝanĝojn rilate al interlingvaj ligiloj. Por plifaciligi tiun transiron estas kreata Vikipedio:Vikidatumoj kie estas priskribita baza funkciado de la projekto kaj praktikaj respondoj al oftaj demandoj. (la paĝo estas pligrandigota) Estus bone se ni ĉiuj almenaŭ baze konus tiun ĉi aferon jam antaŭ la lanĉo. --KuboF (diskuto) 21:54, 2 Mar. 2013 (UTC)

Fine. Vikidatumoj estas bona ideo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:24, 3 Mar. 2013 (UTC)
Vikidatumoj plifaciligos multajn aferojn, bedaŭrinde mi ankoraŭ ne konas kiel ĝi funkcias ĉar en mia denasklingva vikipedio ni ankoraŭ ne uzas ĝin, fakte mi pensas ke ĝi estos lanĉota samtempe por mia denaska vikipedio kaj la Esperanta. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:04, 3 Mar. 2013 (UTC)

Fizika renkontiĝo: trejnado pri WikiTrans en Majo en Slovakio[redakti fonton]

Mesaĝo (precipe) por ĉiuj tradukemuloj: Post du monatoj okazos en Slovakio trejnado pri tradukado de Vikipediaj artikoloj pere de la maŝintradukilo WikiTrans. Partoprenantoj lernos bazan manieron, specialajn trukojn kaj ekscios kiel tradukadi artikolojn plej efike. Speciala parto temos pri ŝablonoj - tiam partoprenantoj lernos kion fari se iu ŝablono mankas en Esperanta Vikipedio, eventuale lernos kiel krei ĝin. Okazos ankaŭ diskutado kaj planado pri politiko de la projekto - informado, varbado, pliaj trejnadoj. Pli detalaj informoj troviĝas en Projekto:WikiTrans.

Ĉiujn interesiĝantojn mi petas laŭeble frue indiki sian intereson en la supra paĝo - listigu sin en la sekcio Partoprenontoj.

Estas preparata monpeto por kovri vojaĝkostojn de la partoprenontoj; en kazo de pliaj demandoj aŭ specifa problemo vi povas kontakti min ankaŭ persone. La renkontiĝon antaŭĝojas --KuboF (diskuto) 21:04, 5 Mar. 2013 (UTC)

Pri WikiTrans kaj nia Maja trejnado/laborkunsido aperis artikolo en la Revuo Esperanto, 2013/aprilo, paĝo 79. La artikolo disponeblas ankaŭ rete. Interesiĝantoj bonvolu ju pli rapide montru sian intereson ĉe Projekto:WikiTrans kaj retpoŝtu min. Amike. --KuboF (diskuto) 16:44, 25 Mar. 2013 (UTC)

Wikidata phase 1 (language links) live on this Wikipedia[redakti fonton]

Sorry for writing in English. I hope someone can translate this locally. If you understand German better than English you can have a look at the announcement on de:Wikipedia:Kurier.

As I annonced 2 weeks ago, Wikidata phase 1 (language links) has been deployed here today. Language links in the sidebar are coming from Wikidata in addition to the ones in the wiki text. To edit them, scroll to the bottom of the language links, and click edit. You no longer need to maintain these links by hand in the wiki text of the article.

Where can I find more information and ask questions? Editors on en:wp have created a great page with all the necessary information for editors and there is also an FAQ for this deployment. It'd be great if you could bring this to this wiki if that has not already happened. Please ask questions you might have on the FAQ’s discussion page.

I want to be kept up to date about Wikidata To stay up-to-date on everything happening around Wikidata please subscribe to the newsletter that is delivered weekly to subscribed user’s talk pages.

--Lydia Pintscher 22:55, 6 Mar. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Ne forigadu intervikioj permane[redakti fonton]

Kiel vi certe jam eksciis, hieraŭ estis ŝaltitaj Vikidatumoj en nia Vikipedio. Ekde tiam absoluta plejparto de intervikioj estas superflua kaj estos forigita de artikoloj. Sed nuntempe estas problemoj pri robotoj, kiuj ĉiam denove aldonas/ŝanĝas/forigas intervikiojn de artikoloj. Tiu ĉi problemo estas jam solvata (temas pri problemo de ĉiuj vekipedioj, ne nur de la nia) kaj espereble tute solviĝos dum 2 tagoj.

Intertempe vi ne bezonas permane forigi intervikiojn de artikoloj, ankaŭ tion faros roboto. Do ŝparu viajn tempo kaj fortojn :) --KuboF (diskuto) 14:52, 7 Mar. 2013 (UTC)

Do, evidente jam estas solvita problemo pri misfunkcianta robotoj kaj tiuj funkciantaj iom post iom forigadas niajn intervikiojn. Do, se vi redaktas artikoloj vi povas forigi intervikiojn, kiuj jam estas en Vikidatumoj (!!!) (kaj prefere en redaktoresumo ligu al Vikipedio:VD por ke ni sciu ke ne temas pri vandalaĵo de via flanko) sed sufiĉe vanus fari nur tion. Mi rekomendas forigi intervikiojn nur se vi faras alian, pli utilan, redakton. --KuboF (diskuto) 10:31, 8 Mar. 2013 (UTC)

Konvertu komplikajn ŝablonojn al Lua por plirapidigi kaj plipotencigi ilin[redakti fonton]

(La origina mesaĝo estis skribita en la angla de Guillaume Paumier, kaj disvastigita pere de Globala sistemo de mesaĝ-liverado en 19:12, 13 Mar. 2013 (UTC), la origina mesaĝo troviĝas ĉi-tie, la tradukon faris Alaŭdo ۩ )


Salutojn! Kiel vi eble jam vidis en la teknika blogo de Wikimedia kaj en retmesaĝo listo de teknikaj ambasadoroj, dum sekvaj tagoj sur ĉiuj projektoj de Wikimedia oni aktivigas novan funkcion kun la nomo "Lua". Lua estas skripta programlingvo kiu ebligas al oni pli rapide krei MediaWiki ŝablonojn kaj igi tiujn pli potencaj.

Se vi havas demandojn kiel konverti ekzistantajn ŝablonojn al Lua (aŭ kiel krei novajn), ni organizos du eventojn sur IRC-kanalo sekvasemajne: unu merkrede (por Ozeanio, Azio kaj Ameriko) kaj unu vendrede (por Eŭropo, Afriko kaj Ameriko); vidu Ofichoroj sur IRC-kanalo por pliaj detaloj. Se vi ne povas atendi tiujn eventojn, vi ankaŭ povas trovi helpon ĉe Skriptoj en Lua.

Se vi ŝatus ekscii pri tiatipaj eventoj en estonteco pli frue, konsideru fariĝi Teknika ambasadoro per abonado de la koncerna retlisto. Krome, vi povos helpi al viaj samvikipedianoj per via voĉo en teknikaj diskutoj kaj estos informitaj pri gravaj decidoj.

Guillaume Paumier, via the Global message delivery system. 19:12, 13 Mar. 2013 (UTC)

Estas artikolo: Taksono. Ĉu Vi havas certeco ke difino estas bone? Tio ĉi estas kontraŭa kun en:Taxon, de:Taxon kaj pl:Takson. Mi pensis ke oni devas Taksono kaj Taksonomia rango. Mi pensas ke taksono estas ekzemple: besto, Homo sapiensCigno. Taksonomia rango estas ekzemple Regno (biologio) kaj Filumo. Do taksono havas taksonomian rangon ekzemple "besto havas rangon: regno", "Homo sapiens havas rangon: specio. Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:40, 17 Mar. 2013 (UTC)

Vi pravas oni povas diferencigi la du konceptaĵojn kaj mi pensas ke du artikloj estas eblaj por klarigi (sed ne nepre oni povas ankaŭ klarigi en nur unu artiklo). Fakte ankaŭ la PIV ne klare diferencigas la du nocioj.
"takson/o ⚥ Nomenklatura unuo (de iu ajn rango), uzata en la klasifiko de la vivuloj, k al kiu oni asignas nomon: vario, specio, familio, ordo, klaso ks estas taksonoj; taksono infraspecia (malsupera al specio, t.e. de subspecio ĝis formo speciala), superspecia (supera al specio, t.e. de genro ĝis domanio)."--pino (diskuto) 17:09, 17 Mar. 2013 (UTC)
Mi legis PIV. Mi pensis ke PIV estas kontraŭa kun tio ĉi kio mi proponas. Ĉu PIV permesi skribos?:
Taksono estas grupo organismoj antaŭdifinita pro kelkaj atributoj
Taksonomia rango estas rango de taksono en biologia klasado.

Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:02, 17 Mar. 2013 (UTC)

La du nocioj estas ligitaj en PIV sed marĝenoj kaj evoluadoj estas eblaj. Por mi estus pli bona ke vi plibonigas la unua artiklo kun aldono de la du konceptaĵojn. Konservi nur unu artiklo faciligas niaj internaj ligoj kaj ni ne havas vere sufiĉe da informoj por du utilaj artikoloj. Tio estas nur mia opinio. --pino (diskuto) 06:46, 18 Mar. 2013 (UTC)
Mi proponas tamen du artikoloj:

Ĉu Vi konsentas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:47, 19 Mar. 2013 (UTC)

Certe (por mi) kaj uzi la nuna Taksono kaj ligo al Biologia klasado. --pino (diskuto) 17:53, 19 Mar. 2013 (UTC)
Mi faris: Taksonomia rango kaj redaktis taksono. Ĉu estas pli bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:29, 23 Mar. 2013 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Urbonomoj[redakti fonton]

Aperis Urbo Ho-Ĉi-Min pro alinomado. Estas longa listo de similaj urboformoj Kuvajturbo, ktp. Se ili komenciĝus Urbo..., en la kategorio ĉiuj estus ĉe litero U, kiu barus la serĉadon en la kategorio. La pli malnova formo Ho-Ĉi-Min-urbo estantus pli praktika.--Crosstor (diskuto) 10:29, 2 Mar. 2013 (UTC)

Oni ankaû povas fari jene: Kiam oni enmetas la kategorion pri urboj aû ajna kategorio oni devas skribi ĝin tiel: "[[Kategorio:Urboj de Vjetnamio|Ho-Ĉi-Min]]". Tiamaniere la artikolo aperos en la listo de urboj el Vjetnamio kiuj komencas per la litero "H", ne gravas se la titolo de la artikolo komencas per la vorto "urbo" aŭ ajna alia. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:10, 3 Mar. 2013 (UTC)

Ĉu pomvino aŭ cidro?[redakti fonton]

Saluton. Ni nun havas la artikolon pomvino, kies titolo antaŭe estis cidro. Bedaŭrinde Nova PIV ne multe helpas, ĉar ĝi mencias ambaŭ vortojn. Sed tie "cidro" estas pli detale priskribata, dum ke "pomvino" nur staras sub la kapvorto "vino" kun la klarigeto "cidro". Ĉu eble devus eĉ esti du apartaj artikoloj? Ĉu la alinomigo estu malfarata? --Tlustulimu (diskuto) 19:54, 12 Mar. 2013 (UTC)

Intertempe alia adminstranto malfaris la alinomigon, tiel ke la titolo nun estas denove cidro. Ĉu ni havu nur unu artikolon pri la diversaj variantoj de la trinkaĵo, ĉu estu du apartaj artikoloj, kiel ekzemple en la germana vikipedio de:Apfelschaumwein kaj de:Apfelwein? Bedaŭrinde miaj vortaroj ne multe helpas decidi tion. Kio eble havas pli taŭgan libron? --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 12 Mar. 2013 (UTC)
Kio ĉefe gravas, estas rigardi sintenon de alilingvaj vikipedioj, krom la germana: ĉu ili ĝenerale havas unu aŭ du artikolojn? --Dominik (diskuto) 02:22, 13 Mar. 2013 (UTC)
Nur kvar pliaj vikipedioj faras similan distingon kiel la germana vikipedio, kiel videblas ĉe la intervikiaj ligiloj en de:Apfelwein. La majoritato nur havas ekvivalenton de de:Apfelschaumwein. Bedaŭrinde mi ne estas fakulo pri la temo. Ĉu eble alia uzanto? --Tlustulimu (diskuto) 08:49, 13 Mar. 2013 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Lua kaj helpopaĝo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la angla vikipedio jam havas helpopaĝon pri Lua, nome en:Wikipedia:Lua. Kiu anglalingvano povas traduki ĝin esperanten, antaŭ ol la koncerna funkcio estos aktivigata ĉi tie? --Tlustulimu (diskuto) 10:06, 1 Mar. 2013 (UTC)

(+) Intertempe mi trovis kategorion en la angla vikpipedio, kiu enhavas ŝablonojn, kiuj jam uzas Lua. --Tlustulimu (diskuto) 15:44, 1 Mar. 2013 (UTC)
Saluton. Mi hodiaŭ eksciis, ke Lua laŭplane estos aktivigata la 13-an de marto. Do, ne plu estas longa tempo ĝis tiam. Sed mi ne scias, ĉu jam ĉiuj necesaj vikiaj tekstoj por la etendaĵo Scribunto, kiu uzas la programan lingvon Lua, en la traduka vikio estas tradukitaj esperanten. --Tlustulimu (diskuto) 20:08, 3 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉu iu anglalingvano povus traduki la vikajn mesaĝojn en [2]? Alikaze Lua ĉe ni uzos anglajn tekstojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:20, 4 Mar. 2013 (UTC)

Ĉar denaskuloj de la angla ial ne aperis, mi kaj alia esperantisto ĵus tradukis la 39 vikiajn mesaĝojn. Nun Lua montros esperantigitajn mesaĝojn. --Tlustulimu (diskuto) 11:19, 4 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Baldaŭ oni aktivigos la etendaĵon Scribunto. Sed ĝi bezonas novajn nomspacojn. Se ni ne petas pri esperantigo, ili ricevos la anglajn nomojn Module kaj Module talk. Mi pensas, ke tio ne bone harmonias kun la aliaj nomspacoj. Kion pensas aliaj? --Tlustulimu (diskuto) 20:21, 5 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉar denaskuloj de la angla ne emis traduki en:Wikipedia:Lua esperanten, mi ĵus tradukis hsb:Wikipedija:Lua el la suprasoraba lingvo. La paĝo Vikipedio:Lua estas iomete pli mallonga ol la angla versio, ĉar oni pligrandigis la anglan version ekde la traduko soraben. Ĉu iu havas proponon pri aldonoj aŭ ŝanĝo de tekstoj? --Tlustulimu (diskuto) 21:04, 21 Mar. 2013 (UTC)

Mi estas farante novan artikolon pri la stelo Mizaro (Mizar). Mi plenigas la informkeston, kaj malkovras ke restas pluraj senutilaj vidaj spacoj, eĉ la bildo aldoninta ne aperas.

Tiel, oni povas vidi klare ke multajn ŝablonojn oni ne prizorgas.

Ĉu iu kiu sufiĉe kapablas ripari teĥnikajn problemojn povas ordigi tion, mi petas? Dankon frue. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:07, 2 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Ĉe kiu artikolo vi rimarkis, ke la bildo ne aperas? Senekzempla erarmesaĝo estas ja sufiĉe neutila por korekti ion. --Tlustulimu (diskuto) 13:11, 2 Mar. 2013 (UTC)
Fakte, la parametro bildo ne ŝajnas funkcii. Mi rimarkas tion en mia redaktanta artikolo kaj en la artikolo Betelĝuzo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 13:14, 2 Mar. 2013 (UTC)
La problemo estas, ke la ŝablono enhavas teruran mikson de duone tradukitaj, majusklaj kaj minusklaj parametroj. Sed nun mi ne havas tempon por tuj okupiĝi pri ĝi. Bonvolu ne provi fari tion mem, precipe se vi ne scias ion pri alternativaj parametroj kaj aliaj trukoj.
Krome ni unue devos cerbumi pri pli taŭgaj parametroj, ĉar mallongigoj kutime ne estu uzataj, precipe ĉar fakuloj ne oftas ĉi tie, kiuj ja povas koni la mallongigojn. --Tlustulimu (diskuto) 14:09, 2 Mar. 2013 (UTC)

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

Lastan semajnon mi konstatis novaĵon kiu ne ĉiam okazas sed ja tre ofte. Ĉefe el la anglalingva vikipedio la redaktopaĝo malaperigas la liston de alilingvaj ligiloj, foje aperas neniu, foje aperas nur kelkaj eŭ eĉ sole unu el ampleksa listo. Tio povas esti kaŭzo aŭ simptomo de diversaj konsekvencoj. Post tio mi konstatis, ke novaj artikoloj foje aperas nur en unu vikiversio sed nek en la angla nek en la aliaj. Mi ne komprenas kial tio okazas, sed ĉu iu pli sperta (ĉiu ajn) povos iom priserĉi tion? Eble la anglalingva versio ŝanĝis sian sistemon kaj nun okazas malbonaĵo ĉe la nia. Eble vikipediistoj alkutimiĝintaj al iama sistemo, ankoraŭ ne konstatis, ke okazas io stranga. Fakte, kiam mi tradukas el la angla, plej ofte mi devas poste malfermi alian version por kopii la liston de ligiloj kaj enmeti la esperantan en ambaŭ.--kani (diskuto) 12:00, 3 Mar. 2013 (UTC)

Tio rilatas al Vikidatumoj; la anglalingva kaj kelkaj aliaj Vikipedioj ĝin jam uzas. Ni ankoraŭ ne, sed post kelkaj tagoj ja; en la Diversejo estas pli da informoj. darkweasel94 (diskuto) 12:48, 3 Mar. 2013 (UTC)
Jen pli nova evoluo, kiu faris el simpla afero komplikaĵon. Ĝis tiam sufiĉis elŝuti la lingvajn ligilojn simple, nun jam estas farendaĵo en 8 (!) punktoj. Tamen supozeble naskiĝis bono, espereble la kodo (kiun mi vidis en la angla) havas ĉ. nur 20 bitokojn, kiu estas bagatela, do post la redaktado mi facile povas konstati grandecon de la artikolo.--Crosstor (diskuto) 13:18, 3 Mar. 2013 (UTC)
Derigarde de unuopulo povas tiu ŝanĝo (precipe en komenco) ŝajni komplika. Sed de sistema rigardo multaj aferoj signife plifaciliĝis kaj helpos al Viki-mondo. Cerete, tiuj 8 punktoj estas prefere detalaj kaj mencias ankaŭ alternativojn por ke uzantoj ne perdiĝu pro "ellasitaj paŝoj". Sen alternativoj estus nur 5 punktoj - ekzakte same kiel ĝis nun ;) --KuboF (diskuto) 15:55, 3 Mar. 2013 (UTC)
Tute male, Vikidatumoj faras el komplika afero - aldoni intervikiajn ligilojn redunde en ĉiu Vikipedio - simplegan - aldoni nove kreitan artikolon unufoje en centra datumbazo. darkweasel94 (diskuto) 18:20, 3 Mar. 2013 (UTC)
Fakte mi hieraŭ spertis problemojn pi Vikidatumoj en la angla Vikipedio, vere io ne funkciis. Sed la sistemo estas sufiĉe nova do mi esperas ke postnelonge da tiaj problemoj estos malmulte. Informoj pri prilaborado de intervikioj vidu ĉe Vikipedio:Vikidatumoj. --KuboF (diskuto) 15:55, 3 Mar. 2013 (UTC)
Mi tralegis la artikolon pri Vikidatumoj, kaj mi pardonpetas ke tio ĉio sonas al mi kiel volapukaĵo. Eble aliaj vikipediistoj sentas simile. Eble post kelkaj tagoj kiam la sistemo stabiliĝos, iu devos klarigi al mallertuloj, kiaj mi, ion pri kiel fari. Ĉefe ke oni ne perdu artikolojn en nenies tero. --kani (diskuto) 18:45, 3 Mar. 2013 (UTC)
Ekzemplo estas dezirinda, ĉu jam ekzistas esperantlingva artikolo kiu uzas la novan interviki-sistemon? --Dominik (diskuto) 00:22, 4 Mar. 2013 (UTC)
Jam ekzistas Vikidatumaj paĝoj, kie artikolo en Esperanto estas alligita, ekzemple d:Q93854 (artikolo antaŭnelonge kreita de mi). Sed la artikoloj en la Esperantlingva Vikipedio ankoraŭ ne ricevas siajn datumojn el Vikidatumoj. Vi povas tamen vidi en la anglalingva Vikipedio (en:Aspern), kiel tio aspektas - efektive same kiel ĝis nun, sed por redakti ĝin vi klaku "redakti ligilojn" sub la lingvolisto anstataŭ redakti la artikolon mem. Tiam vi alvenos al Vikidatumoj kaj povos facile aldoni artikolon, kiun vi ĵus kreis. darkweasel94 (diskuto) 07:35, 4 Mar. 2013 (UTC)
Multajn dankojn, Darkweasel94, pro la klarigo. Tio ŝajnas al mi multe pli simpla sistemo ol ĝis nun, ĉar ne plu necesos kopii/alglui longan liston da ne ĉiam fidindaj interligiloj. --Dominik (diskuto) 09:39, 4 Mar. 2013 (UTC)
Tamen mi vidas, ke kvankam mi uzis la novan sistemon kaj metis e-on en ties listo, foje post horoj ankoraŭ ne aperas la ligoj en la esperanta versio, kaj en la angla versio tute ne aperas, se oni ne metas rekte la esperantan ligon tajpe en ties redaktopaĝo. Ekzemple en la Bonina petrelo estas la ligoj ekde la 10a de marto, sed se vi iras al la angla versio, tie ne aperas Esperanto.--kani (diskuto) 22:58, 12 Mar. 2013 (UTC)
Por mi Esperanto ja aperas en la ligita anglalingva artikolo. Se ĉe vi ankoraŭ ne, provu malplenigi vian kaŝmemoron (en Firefox, premu stirklavo (Windows, Linux)/komandklavo (OS X) + ŝovklavo + r, dum vi estas sur la koncerna paĝo), aŭ aldonu ?action=purge al la fino de la retadreso de la koncerna paĝo. darkweasel94 (diskuto) 06:16, 13 Mar. 2013 (UTC)
Alia ebla kialo estas, ĉu restas listo de intervikioj sur propra paĝo aŭ sur paĝo(j) de alilingva(j) vikipedio(j). La sistemo tuj vidas ilin kaj ne iras pluen al la centra registro de vikidatumoj. Tion mi spertas en artikolo Le Figaro. --Dominik (diskuto) 06:30, 13 Mar. 2013 (UTC)
Jes Dominik, okaze ke estas diferenco inter entekstaj intervikioj kaj la vikidatumaj, prioritas la entekstaj.
Laŭ miaj spertoj por malplenigi kaŝmemoron de foliumilo multe pli bonas la ordono purge ol la klavkombino. Por tion fari en Esperanta Vikipedio eblas ŝalti la aldonaĵon Vivanta horloĝo, en la angla en en:Special:Preferences#mw-prefsection-gadgets, ŝalti la aldonaĵon " Add a "Purge" tab to the top of the page, which purges the page's cache when followed." Laŭ mi tio estas pli praktika kaj efika ol ĉiam aldonadi ion al fino de URL. --KuboF (diskuto) 08:28, 13 Mar. 2013 (UTC)
Bonvolu atenti, ke estas grava diferenco inter purge kaj malplenigo de la foliumila kaŝmemoro. La ordono purge ne rekte koncernas la foliumilon, sed la vikian servilon. --Tlustulimu (diskuto) 09:03, 13 Mar. 2013 (UTC)
Bedaŭrinde por mi tio pri purge, ŝovklavo ktp estas volapukaĵo. Mi iam lernos tion. Dume mi konstatis, ke ja ĉe Bonina petrelo jam aperis la esperanta ligo en la angla versio. Sed ne por aliaj artikoloj. Krome mi konstatis, ke ĉe kelkaj artikoloj la nova sistemo funkcias en la angla aŭ hispana versio, sed ne en la germana ekzemple, kie mi devis enmeti rekte la ligilojn per la malnova sistemo. Mi timas, ke oni fuŝas kelkajn lastatempajn artikolojn.--kani (diskuto) 21:36, 15 Mar. 2013 (UTC)
Mi dirus, ke rekte enmeti intervikiajn ligilojn nur pro supozata Vikidatuma programeraro estas malbona ideo - se io en Vikidatumoj fakte ne funkcias, pli indas raporti ĝin al la ĝusta loko (ekzemple tie ĉi kiel unua instanco, kaj post konfirmo al Meta, Bugzilla ktp.) ol provi ĉirkaŭiri ĝin, ĉar tiaj provoj povas fakte kaŭzi pli da eraroj, ol ili korektas ... miaopinie, se artikolo tie ĉi estas en la ĝusta loko en Vikidatumoj, tiam el la vidpunkto de la Esperantlingva Vikipedio la laboro estas finita, kaj ke aferoj funkcios aliloke, estas la respondeco de tiuj aliaj Vikipedioj kaj ni ne bezonas zorgi pri tio (evidente ĉiu, kiu ne estas tie forbarita, povas tamen kunlabori ĉie laŭplaĉe). Ja ĝuste ĉi tio estas la ekzistkialo de Vikidatumoj. darkweasel94 (diskuto) 22:47, 15 Mar. 2013 (UTC)
En la ekzemplo de kani ĉe Bonina petrelo, la artikolo en la cebua lingvo ceb:Pterodroma hypoleuca ankoraŭ enhavis intervikiojn. Mi forigis ilin kaj aldonis "ceb" al WIKIDATA (d:Q1259682). Tipa ekzemplo, kie uzo de malnova sistemo fuŝas la bonan funkciadon de Wikidata. --Dominik (diskuto) 00:40, 16 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Dominik. Vi forgesis : en la intervikia ligilo, tiel ke ĝi aperis en la maldekstra listo anstataŭ en la normala teksto. Mi korektis tion, por ke la intervikioj el Vikipedio:VD ĉi tie bone funkciu. --Tlustulimu (diskuto) 11:33, 27 Mar. 2013 (UTC)
Se mi bone komprenis la debatfadenon, indas uzi la novan sistemon. Tamen multaj vikipediistoj kaj ĉefe tiuj kiuj kunlaboras nur de tempo al tempo, estos for de la nova sistemo. Krome plue la esperanta ligilo ne aperas en multaj artikoloj alilingvaj dum en la esperanta ja aperas la alilingvaj. Mi ekzemple korektetas nun (17a de marto) artikolojn de la 11a, en kies alilingvaj korespondoj aperas multaj alilingvaj ligiloj, sed ne la esperanta. Tiele oni povos iri de la esperanta artikolaro al aliaj lingvoj sed ne inverse. Tio ŝajnas inventaĵo por lasi esperanton (eventuale ankaŭ aliajn lingvojn) for de la ĝenerala vikisistemo. Mi timas, ke tio ne utilos al ni kaj per la nuna sistemo eĉ malutilos.--kani (diskuto) 16:08, 17 Mar. 2013 (UTC)
Kara Kani! Mi certigas al vi, ke ekzistas nenia malica intenco en la nova sistemo de Wikidata. Kio fakte okazas, estas ke la vikipedia sistemo unue legas la entenon de iu paĝo. Se tie hazarde troviĝas intervikiaj ligiloj, la sistemos haltas tie, kaj ne iras serĉi ilin en Wikidata. Male, se tie troviĝas neniuj intervikiaj ligiloj, ĝi pluiras al Wikidata, kaj tie trovas ilin. La nunaj mankoj ŝuldiĝas al la transira fazo, kiam robotoj ankoraŭ ne forviŝis ĉiujn enpaĝajn intervikiajn ligilojn. Oni kompreneble povas helpi robotojn, forviŝante ilin permane kiam montriĝas necese, ne nur en la esperanta sed ankaŭ en alilingvaj vikipedioj. Tion farante, oni zorgu ke efektive troviĝas ĉiulingvaj intervikiaj ligiloj en Wikidata. Se iuj forestas, oni povas ilin aldoni permane. Post iom da alkutimiĝo, vi konstatos ke la nova sistemo estas senkompare pli simpla kaj efika ol la nuna: unusola registro por ĉiulingvaj vikipedioj! Aliaj "malgrandaj lingvoj" kvante kompareblaj al esperanto tre bone elturniĝas per la nova sistemo. --Dominik (diskuto) 08:06, 18 Mar. 2013 (UTC)

Helpopeton[redakti fonton]

Saluton. Ĉu iu scias kial la tabelo Taksonomio iam funkcias iel kaj foje male? Mi celas ĉefe la konservan statuson kies ekzemploj vi povas kompari ĉe du parencoj nome la Blankaventra petrelo kaj la Polinezia petrelo. Ĉe la unua tajpi en la redakta paĝo nur du literojn nome LC rezultas en klariga bildo, sed ĉe la dua tajpi literojn EN restas nur kiel tio. Laŭ mia trarigardo en la lastaj birdaj artikoloj okazas ĉiam tio LC bone aspektas, dum EN (endanĝeritaj) malbone aspektas, kompatindaj!!--kani (diskuto) 19:19, 5 Mar. 2013 (UTC)

Saluton, Kani. La parametraj valoroj por statuso troviĝas en {{Taksonomio/statuso}}. La angleca mallongigo EN ne estas tie. Devas esti uzata ED. Mi jam korektis la menciitan artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 20:25, 5 Mar. 2013 (UTC)
Dankon.--kani (diskuto) 13:14, 7 Mar. 2013 (UTC)

MediaWiki:Movepage-moved‎[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis ion al MediaWiki:Movepage-moved‎, laŭ la germana versio: de:MediaWiki:Movepage-moved‎. Ĉu iu eble havas plian proponon por tio? --Tlustulimu (diskuto) 09:42, 13 Mar. 2013 (UTC)

Kalamaro[redakti fonton]

Saluton. Mi stulte uzis tiun vorton anstataŭ la ĝusta kalmaro. Kiel rezulto mi alinomigis Kalamaro al Kalmaroj (kalmaro jam ekzistis kiel alidirektilo por loligo kaj mi lasis ĝin kiel alidirektilo al kalmaroj), sed restas la erara kalamaro kiel alidirektilo, kion mi ne scias aŭ eble ne rajtas nuligi. Ĉu mi rajtas kaj povas fari tion? Se por tio necesas esti administranto, ĉu indas ke mi iĝas administranto? Ĉar tiu ĉi ne estas la unua tia okazo kaj mi ne scias ĉu al la esperanta Vikipedio indas ke estu pliaj administrantoj (eĉ se tion mallertaj kiom mi) aŭ des pli bone estu ne tiomaj. Nur se kalamaro malaperas kiel alidirektilo, mi povos serĉi la malĝustan vorton kalamaro en aliaj artikoloj kaj korekti ĝin.--kani (diskuto) 15:45, 17 Mar. 2013 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus korektis ĉiujn koncernatajn artikolojn, kiuj havis ligilon al la menciita alidirektilo, kaj forigis la superfluan alidirektilon kalamaro. --Tlustulimu (diskuto) 16:30, 17 Mar. 2013 (UTC)
Dankegon!--kani (diskuto) 16:50, 17 Mar. 2013 (UTC)

Rulfenestroj kaŝas enhavon[redakti fonton]

Mi atentigas ke rulfenestroj, ĉu kreitaj per Ŝablono:Rulfenestro aŭ per koncerna HTML-a kodo kaŝas sian enhavon dum presado. Ili estas (laŭ miaj spertoj) pleje uzataj por mallongigi longan liston de referencoj, kaj sekve se oni presas artikolon, rulfenestro malebligas preson de tuta listo. Tio estas tre maltaŭga por kontrolado de asertoj. Krome, laŭ miaj spertoj tia rulfenestro malhelpas konsultadon de ties enhavo, do se por iu estas problemo ion trovi en longa listo, rulfenestro la problemon eĉ pligrandigas. Interesas min ankaŭ alirebleco por handikapitaj uzantoj (precipe vidhandikapitaj).

Mi tiun ĉi problemon menciis ankaŭ en la diskuto de la koncerna ŝablono kaj la diskuto de ties aŭtoro. Ekzemplon de rulfrenestro vi povas vidi en ekz. Selena kaj ties presversio.

Mi pensas ke almenaŭ en artikoloj, do nomspaco 0, ni neniam uzu rulfenestrojn. Ĉu plaij opinioj? --KuboF (diskuto) 20:25, 18 Mar. 2013 (UTC)

Mi konsentas kun vi. darkweasel94 (diskuto) 20:26, 18 Mar. 2013 (UTC)
Eble ni ja ŝanĝu {{rulfenestro}} tiel, ke ĝi nenion efikas en la artikola nomspaco kaj dum antaŭrigardo aperas erarmesaĝo. Por la dua afero troviĝas kodo en {{situo sur mapo/informoj}}. --Tlustulimu (diskuto) 21:01, 18 Mar. 2013 (UTC)

Lua resp. Scribunto[redakti fonton]

Saluton. Ekde hieraŭ ni havas la unuan modulon, aranĝitan per Lua, nome Modulo:BaseConvert. Ĝi jam estas uzata en la ŝablono {{deksesuma}}. Krome ĝia dokumentado havas nun la kutiman kadron de ŝablonoj. Ĉu iu havas proponojn por Lua? Demandojn mi devus transdoni al alilingva vikipedio, ĉar mi (ankoraŭ) ne scias sufiĉe pri Lua. --Tlustulimu (diskuto) 15:09, 19 Mar. 2013 (UTC)

Saluton. Ekde hieraŭ ni havas la modulon Modulo:InfoboxImage, kreita el la angla versio. Ĉar ĝi ne estu rekte uzata en artikoloj, sed en informkesta fontoteksto kaj eblu interŝanĝo kun alilingvaj vikipedioj, ĝi havas anglan titolon kaj angle nomitajn funkciojn. Tamen plu funkcias la kutimaj esperantaj parametroj dum ĝia uzado en ŝablonoj. Ekzemplo por tio estas {{informkesto esperantisto}}, kiu enhavas la kodon
{{#invoke:InfoboxImage|InfoboxImage|image={{{dosiero|}}}|size={{{grandeco de dosiero|}}}|sizedefault=frameless|alt={{{priskribo de dosiero|}}}|suppressplaceholder=yes}}
por la parametroj dosiero, grandeco de dosiero kaj priskribo de dosiero. Antaŭe estis nur simpla {{{dosiero}}}, kiu estis malpli tolerema je eraroj ĉe uzado. Mi ĝis nun ne trovis kromefikojn. Ĉu eble iu alia? Se jes, bonvolu skribi la koncernatan artikolon kaj la informkeston ĉi tien kun ligiloj, precipe se vi ne tre spertas pri ŝablona verkado. Mi jam aldonis la modulon al kelkaj informkestoj. La listo troviĝas en Kategorio:Ŝablono:Kun Lua. Nur unu tiea ŝablono ne estas informkesto. Sed tio tutcerte ankoraŭ ŝanĝiĝos dum la sekvaj monatoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:26, 26 Mar. 2013 (UTC)

Vikidatumoj ĉe Meta[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus trovis la paĝon meta:Wikidata/Deployment Questions, kiu temas pri plia evoluigo de Vikidatumoj. Bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas esperanta traduko. Ĉu iu povus krei ĝin tie? Mi ne kuraĝas, ĉar la teksto estas sufiĉe teknikista. --Tlustulimu (diskuto) 20:05, 27 Mar. 2013 (UTC)

Mi ektradukis ĝin, sed pro mia iometa hasto povas ankoraŭ resti gramatikaj/tajpaj eraroj en mia skribaĵo. Eble iu volas kontroli kaj eble korekti ĝin. darkweasel94 (diskuto) 21:55, 27 Mar. 2013 (UTC)
Dankon pro via traduko, Darkweasel94. Jen la ligilo por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la afero: meta:Wikidata/Deployment_Questions/eo. --Tlustulimu (diskuto) 22:50, 27 Mar. 2013 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Mia foriĝo[redakti fonton]

Mi kunlaboris en Vikipedio de 2002, oficis kiel administranto de 2003, kaj burokrato de 2005. Mi nun devas foriĝi (klarigojn mi donas el mia uzantopaĝo). Mi prizorgis ke miaj rajtoj estu forigotaj akurate. Plu tenu la Vikipedion kaj aliajn eo-Vikimediajn projektojn sen mi. Sukceson al ĉiuj! --Arno Lagrange @ 07:59, 10 Feb. 2013 (UTC)

Malbelega novaĵo, nun estas ne momento paroli pri eksteraj eventoj, nek laŭdi gravan laboron en vikipedio, en malfacilaj cirkonstancoj ni devu daŭrigi. --pino (diskuto) 10:41, 10 Feb. 2013 (UTC)

 Mi povus imagi, ke ankaŭ de la vidpunkto de administranto oni povus malesperi pri tiu ĉi platformo. Okaze de Arno mi tre bedaŭras lian devigan foriron kaj des pli multe la ceteron.-- PEJNO Simono Diskuto  18:08, 12 Feb. 2013 (UTC)

Sen ke mi jam havus superrigardon pri tio kio nun tiom frustrigis Arnon ke li decidis komplete malvikipediiĝi, mi bone komprenas ke el vidpunkto de administranto oni povas malesperi pri tiu ĉi platformo, kaj aliĝas al Pino ke foriro de Arno estus (respektive estas, mi ankoraŭ havas problemon kredi pri la -as-formo) tre bedaŭrinda por la projekto. --ThomasPusch (diskuto) 22:17, 15 Feb. 2013 (UTC)
Ŝajnas, ke la klarigo de ArnoLagrange ne plu estas publike videbla: li skribis tie, ke li estos enkarcerigita verŝajne por pluraj jaroj, kaj tio estas certe unu el la plej bonaj kialoj de la mondo ne plu aktivi tie ĉi.
Ĉiuokaze: Adiaŭ, ArnoLagrange. Mi trovas bedaŭrinde, ke tio ĉi okazis, kaj deziras al vi ankoraŭ ĉion bonan. darkweasel94 (diskuto) 22:24, 15 Feb. 2013 (UTC)
La publikigaĵon mi igis videbla nur al mia amikreto, ĉar mi ekkonsciis ke publike vidata ĝi povus ankoraŭ pli aĉigi mian estonton. Vi pravas pri la ne-as-eco de la fakto kaj konsideru ties tuj-os-econ (pri us-eco ne estu iluzio). --Arno Lagrange @ 03:45, 16 Feb. 2013 (UTC)

Mi bedaŭras la devigitan foriĝon de Arno el Vikipedio kaj el Esperantujo. Li tre mankos al ni. Liaj klarigoj estas ŝokaj sed lia sincereco estimenda. Arno, ni ne forgesos vin! Ĝis revido! Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:44, 28 Feb. 2013 (UTC)

Vere tute ŝokiga novaĵo! Por mi Arno kaj Vikipedio ĉiam estis sinonimoj kaj mi tute ne povas imagi unu sen la dua. Ĉar mi ne uzas IPernity, mi ne povas legi vian aŭdiaŭon, kaj tio, kion mi legas ĉi-supre eĉ pli timigas min. Mi esperas (kaj elkore deziras al vi), ke via vivo restabiliĝu. Alaŭdo ۩ 07:51, 13 Mar. 2013 (UTC)

Forigo de rajtoj de malaktivaj administrantoj[redakti fonton]

Mi tiel opinias, ke VP iras al mizera stato. Pli frue estis listo pri administrantoj, kie estis tiuj, kiuj faris neniun dum 3 monatoj. Tial estas superflua varbi pli novajn. Unue burokratoj devas fari ordon inter adm. Ili estas netuŝeblaj sanktaj bovoj. Kodigu tempojn, poste sekvos neniu laboro, tiu adm. estu forigita. Nun ĉiuj faras ĉion. La restintaj admin. ricevu respondecan taskon, ekz. pri temo, forigoj ktp. Tiam povas vidi, ĉu tio parto estas en ordo aŭ ne. Estas tempo por pensadi pri alia labormetodo, ĉar la nuna valoras tiom, kio laŭ mi ne sufiĉas.--Crosstor (diskuto) 12:03, 10 Feb. 2013 (UTC)

Mi konsentas ke estas iom tro da malrigoreco koncerne konservon de administraj rajtoj por neaktivaj vikipediistoj. Inter la "21" nunaj administrantoj, kiom da estas vere aktivaj? Mi foje provis kontroli tion kaj konfesas ke ne faris de kelka tempo. Bona ago estus draste forpreni administrajn rajtojn de ĉiuj malaktivaj uzantoj (kiuj faris nek unu redaktan kontribuon nek unu administran agon de unu jaro) kaj vi vidos ke ne restos multaj el la "21". AL @ 12:20, 10 Feb. 2013 (UTC)

Tabelon de la aktivaj kaj malaktivaj administrantoj kaj burokratoj en la Eo-vikipedio (malsupre) provizas stewardy. Laŭ nia regularo Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo & 3 estu aŭtomate forigitaj admistrantaj rajtoj de uzanto kiu ne aktivis en la lastaj 12 monatoj, mi proponas forigon de rajtoj de

uzanto lasta administra ago
לערי ריינהארט (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20120320
Thomas Guibal (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20120123
Alaŭdo (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20120110
Chuck SMITH (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20111101
Castelobranco (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20111003
Roboto de Marcos (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20101218
PaulP (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20090627
Siebrand (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20080831
SistMesEspigRoboto (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20080226
Brion VIBBER (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) 20070910

Ili estu laŭregule informitaj kaj peto estu farita en la stivardejo je meta:Steward_requests/Permissions#Removal_of_access --Arno Lagrange @ 13:24, 10 Feb. 2013 (UTC)

Mi atentigas pri tiu ĉi statistiko pri aktivado de unuopaj administrantoj. --KuboF (diskuto) 13:55, 10 Feb. 2013 (UTC)
sekvo je Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo‎‎
Mi vidas, ke io jam okazis. Jen rezulto de tiu labormetodo, kiun sekvas la estraro (?). Serioza laboro estos tiam, se ĉiuj adm kaj bur. respondecas pri io. Se ne, la rezulto estas videbla sur tiu tabulo, kiu malaperis el tiu loko. Crosstor
La tabelo ne "malaperis", sed ĝin mi forŝovis al la menciita paĝo sub la ligilo Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo‎‎. Cetere ankaŭ la fonton mi menciis kaj vi povas vidi la tabelon ankaŭ en tiu paĝo (stewardy). neniu adm. nek bur. sindevigis al ajna preciza tasko. Ni ĉiuj estas volontuloj, same kiel ĉiuj kontribuantoj. Se vi Crosstor volas starigi devojn, kandidatiĝu kia administranto kaj devigu vin al iu difinita tasko. Vi tiel montros la vojon kiun neniu ĝis nun sekvis --Arno Lagrange @ 18:51, 12 Feb. 2013 (UTC)
La malapero ĉi tie estas simpla fakto. Estas demando, ĉu estas bona tiu ĉi mezepoka labormetodo, aŭ oni elektu modernan. Nature la malnova estas simpatia por tiuj, kiuj laboras malmulte kaj sufiĉas havi rangon sen iu ajn respondeco. La volontuleco ne gravas, ja funkcias volontulaj kluboj, kie estas vera estraro kaj ĉiuj havas definitajn taskojn. En H. la partioj havas ekz. volontulojn, kiuj helpas, ili ricevas taskojn kaj respondecon. Iu ajn rajtas forlasi la partion. Ankau mi faris tian laboron dum ĉeso de socialismo--Crosstor (diskuto) 14:14, 13 Feb. 2013 (UTC)
Mi pli simpatias kun la opinio de Arno ol tiu de Crosstor, ĉar mi havas profesian laboron iom streĉan, kaj vikipediumadon mi povas fari nur pro tio, ke ĝi ebligas al mi iom malstreĉiĝi. Mi klopodas plenumi mian taskon kiel administranto serioze, sed kiam mi dum iom da tempo (kiel ĉi-semajne) ne trovas tempon por VP, mi ne sentas min kulpa. Se mi devus strikte devigi min al iu tasko, mi devus ĉesigi mian administrantecon. – Umbert' (diskuto) 23:19, 15 Feb. 2013 (UTC)
Ĉu simpatio? Faru diferencon, kiu faras nenion dum jaro aŭ faras nenion dum monato.--Crosstor (diskuto) 17:09, 19 Feb. 2013 (UTC)
Dankon al Arno, kiu vekis min el mia longa vintra dormo. Mi provos iom pli aktivi estonte. Mia malaktiveco estis ĉefe kaŭzata de la vikipedia sindromo: la laciĝo pro devo ade kaj ripete korekti la samajn erarojn ... Eble kaj espereble nun la situacio estas pli hela ;-) P.S. Diable, mi eĉ forgesis kiel subskribi komentojn :-( PaulP
Mi estas administranto kaj dum la pasintaj jaroj nur foje aktivas. Antaŭ ol mi iĝis patro en 2009, mi estis multe pli aktiva, kaj mi esperas ke mi denove iĝos pli aktiva, kiam miaj infanoj estos pli grandaj. Ĉiuokaze, ankaŭ por mia foja aktiveco utilas havi administrajn rajtojn, kaj mi esperas ke pro mia multjara kontribuado la Vikipedia komunumo sufiĉe fidas al mi por ne forpreni tiujn rajtojn de mi nur pro tio ke mi ne povas multe aktivi nuntempe.
Krom mian ĉefan konton, mi havas ankaŭ la robotan konton Roboto de Marcos. Ĉar mi en 2010 robote forigis multajn nepoluritajn aŭtomate tradukitajn paĝojn per tiu konto, ĝi ankaŭ havas administrajn rajtojn. Ĝis nun mi ne bezonis denove uzi tiun robotan konton por administraj taskoj, pro kio ĝi aperas en la listo de malaktivaj administrantoj. Aliflanke, ĝi ŝajne estas la sola robota konto kun administraj rajtoj, kaj laŭ mi estas tre utile ke en nia Vikipedio ekzistu almenaŭ unu robota konto kun administraj rajtoj: Se iu volas ke plenumiĝu iu robota tasko kiu bezonas administrajn rajtojn, mi promesas ke mi plenumos ĝin ene de kelkaj semajnoj post sendo de peto al mi. Do mi esperas ke pro ĉi tiu speciala eco de ĉi tiu konto, ankaŭ ĝiaj administraj rajtoj ne estu forigitaj. Marcos (diskuto) 10:59, 4 Mar. 2013 (UTC)
Kiel robotisto mi bone scias ke elpensi bonan laboron por roboto (kiu ne estas stulte ripetema kiel intervikioj aŭ duoblaj/difektitaj alidirektiloj) ne estas facila laboro. Des pli se roboto devas uzi administrajn rajtojn. Mi subtenas administrajn rajtojn por almenaŭ unu roboto ĉi-vikie. --KuboF (diskuto) 19:31, 12 Mar. 2013 (UTC)

Rezulto[redakti fonton]

Iuj administrantoj estis "vekitaj de dormoj", aliaj plu dormas. Kelkaj el la listigitoj supraj estis listigitaj nur laŭ lasta administra (fakte protokola) ago, kvankam ili kontribuas al Vikipedio ankaŭ neadministrante kaj do ne plenumas kriteriojn laŭ nia regularo... Mi prefere sciigis kelkajn apartsituaciajn.

Se neniu el la dormantoj vekiĝos dum semajno mi mem prizorgos peton por maladministrantigi:

  1. Uzanto:Alaŭdo reaktiviĝ(i|a|o)nta
  2. Uzanto:Siebrand - sen kontraŭoj
  3. Uzanto:SistMesEspigRoboto
  4. Uzanto:Brion VIBBER - nuntempe tutvikia administranto do ŝajne ne necesas loka statuso - sen kontraŭoj

Krome estas pripensinda situacio de

  1. Uzanto:Chuck SMITH - la fondinto de E-Vikipedio, sed ekde tiam faris 5 administrajn agojn, malplej de ĉiuj administrantoj, inkluzive la ĉijarajn...
  2. Uzanto:Andy - administrantigita antaŭ preskaŭ jaro, faris 7 administrajn agojn, ekde Oktobro 2012 apenaŭ aktivas

--KuboF (diskuto) 19:31, 12 Mar. 2013 (UTC)

Pardonu pro malfrua reapero: mi estis malsana dum lastaj semajnoj (kun oficiala atesto de kuracisto) kaj sen ebleco retumi, nur antaŭhieraŭ mi revenis hejmen kaj nun povas uzi la reton senlime. Tio, certe, ne pardonas mian neaktivecon ĝenerale en Vikipedio kaj se la komunumo opinias ke mi ne plu devas/rajtas/meritas la statuson de administranto kaj burokrato ĉi-tie, mi kun kompreno akceptos tiun decidon. Ekde nun mi, tamen, provos (mi ne volas promesi ion, sed ĉar mia laboro estas ligita al la reto, nenio malhelpas al mi) esti aktiva dumtage ĉiun labortagon kaj kontribui aktive al disvolviĝo de nia projekto kaj ties plikvalitiĝo. Alaŭdo ۩ 07:45, 13 Mar. 2013 (UTC)
Bonege Alaŭdo! Mi ĝojas pro reaktiviĝo de plia administranto, eĉ burokrato. Sen vi ni ja havus nur ununuran burokraton... --KuboF (diskuto) 08:35, 13 Mar. 2013 (UTC)
Interalie, dankon pro via retmesaĝo! Sen ĝi mi facile preterrigardus tiom gravan diskuton! Alaŭdo ۩ 08:45, 13 Mar. 2013 (UTC)

Transskribo de geografiaj nocioj[redakti fonton]

Serĉo de konsento[redakti fonton]

Sen antaŭa diskutado NoKo ŝanĝis la titolojn de Tajheja Megalopolo kaj Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj. Ankaŭ kontraŭ la ekzistantaj Esperant-vikipediaj konsentoj li ŝanĝis Japanujo en Japanion. Estas vere ke la vorto de propra nomo "Tajhejo" (por freŝdata grava geografia nocio) jam ne ekzistas oficiale (mi trovis ĝin iam unufoje en la revuo Monato). Mi kredas ke miloj da Esperantaj geografiaj nomoj sammaniere estis kreataj kaj ĉeestas en Vikipedio, ĉar kiel alimaniere fari ? Mi ankaŭ kredas ke estus pli bone se veraj jananlingvanoj proponus taŭgan nomon se "Tajhejo" ne bonas. Certe ne sufiĉas traduki "Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj" per "Pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj". "Pacifiko" estas ege pli ĝenerala kaj vasta ol "Tajhejo". Titolo devas esti laŭeble plej akurata, aŭ ne ? Mi ankaŭ plusendas al artikolo de Wera Blanke 1995 : Fakvortoj en Esperanto. Kion fari, se la vortaro ne plu helpas ?, kie ŝi atentigas pri la nuntempa eksplodo de ege bezonataj fakvortoj en ĉiuj teknikaj kaj sciencaj fakoj. Kredi ke ĉiu povas esti kreita per kunmetado de fundamentaj radikoj estas revo de iuj ne realismaj lingvistoj. Mi petas do bonvoli reestabli la malnovajn titolojn krom se veraj japanlingvanoj proponus pli taŭgan vorton por "Tajhejo". --Forstbirdo (diskuto) 11:32, 3 Mar. 2013 (UTC)

Do se ne estas gravaj kialoj mi reestablos la titolon de la unua aŭtoro, titoloj militoj ne utilas. --pino (diskuto) 11:52, 3 Mar. 2013 (UTC)
Mi sugestas, ke unue en la paĝo de NoKo vi demandu la kialon de la ŝanĝo. Eble li havas iun fortan argumenton, kiun ni ne konas. Se ne, se temis pri nura kaprico, tiam ni efektive remetu la antaŭan version. PaulP (diskuto)
(Mi ne havas opinion pri la aktuala demando pri Tajhej-aĵoj. Mi nur aldonas ĝerneralan rimarkon pri agadoj de Noko) Noko apenaŭ havas gravajn argumentojn. Mi jam atentigis lin pri la kaprica, amasa ŝanĝado de geografiaj nomoj Japanaj. Li daŭre aktivas en tiu kampo, tute senbride. El lia respondo mi konjektas, ke lia sola kriterio estas lia propra gusto. Li tute ne kunlaboras kun Japanaj vikipediistoj, sed agas sola. Li eĉ ŝanĝis la regulojn en la artikolo Transskribo de la japana lingvo en Esperanton. Li devus esti tuj forbarita kaj reallasita nur post kiam li konsentos kunlabori sen fuŝi artikolojn de aliaj. --Surfo 12:40, 3 Mar. 2013 (UTC)
Vi povas nomi min "ne vera" japanlingvano, sed mi bone scias simplan fakton, ke la japano vorto "Tajhejo" (太平洋(たいへいよう)[taiheijō]) signifas ĝuste Pacifikan Oceanon (vidu interlingvajn ligilojn). Se estus geografia loko ene de Japanio kaj ne estus la nomon de tiu loko en Esperantaj vortaroj, do oni povus krei la vorton el la japana prononco. Ekzemple oni povas paroli pri urbo Sapporo kaj eble eĉ krei adjektivon: "Sappora". Sed, se temas, ekzemple pri Tokio, kies japana prononca (la plej proksima al Esperanta fonetiko) estas "Tokjo", oni ne uzas nek la vorton Tokjo, nek Tokja — la korekta adjektivo estas "Tokia". Tamen estas alia varianto — rekta fonetika transskribado. Ekzemple por "太平洋ベルト" tio estos "Tajhejjo Beruto" (ne "Tajheja", nek "Megalopolo"), sed se oni uzas la Esperantan vorton "Magalopolo" (ekzistanta ne en ĉiu vortaro, sed certe tio ne estas japana transskribado), do oni devas uzi la Esperantan adjektivon ĉe ĝi. Se "Tajhejjo" estus la nomo de "Beruto", do oni povus traduki "Beruto" al Esperanto (ekzemple kiel Megalopolo) kaj "Tajhejjo" restus kiel "Magalopolo Tajhejjo", sed "Tajhejjo" ne estos nomo — tiu vorto ludas rolon de adjektivo. -- NoKo (diskuto) 13:22, 3 Mar. 2013 (UTC)
Ni agu simple: "taiheiyō" estas ne internacia vorto, pro tio ĝi ne devas esti tradukatan, la nomo devas resti japanlingvan, la alia parto de la vorto ja estas tradukebla, ĉar temas pri geografia vorto, do laŭmiapense la nomo devindus esti "Taiheiyō Zono" . -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:01, 3 Mar. 2013 (UTC)
Kara, Surfo. Mi jam skribis al vi kun argumentojn, ke mi ne laboras ne laŭ mia "propra gusta", "kaprico" ktp. Vi ja senargumente akuzas min, uzante emociajn vortojn. Vi ne montris ekzemplojn de mia "fuŝ-agado" — eble pro tio, ke mi jam montris mian kapablon logike klarigi miajn "kapricajn" decidojn. Vi akuzas min, ke mi ne laboras kun (aliaj) japanaj vikipediistoj, sed vi ne montris al mi tiujn vikipediistojn. Mi ne renkontis uzantojn, kiuj almenaŭ deklaris, ke ili nemalbone posedas ambaŭ Esperanton kaj la japanan ("nemalbone" signifas nekomencanton). Aparte ne estas tiuj uzantoj inter aŭtoroj de la artikolo "Transskribo de la japana lingvo en Esperanton". Mi ne komprenis, kial mi ne povas redakti tiun artikolon. Ĉu tie estis "reguloj" donitaj desupre, kiujn oni devas blinde sekvi? Ĉiuokaze mi ne forigis tiujn "regulojn", sed nur aldonis variantojn, kiuj laŭ mi estas pli taŭgaj. Mi neniam ignoras aliajn uzantoj, do en kiu senso mi "agas sole"? Mi dekomence "konsentis kunlabori" kaj ne "fuŝas artikolojn", sed provas plibonigi ilin. Certe sub la frazo "konsentis kunlabori" mi ne subkomprenas, ke mi sendiskute konsentos kun aliaj uzantoj, kiuj senargumente akuzas min. --NoKo (diskuto) 18:59, 3 Mar. 2013 (UTC)
Kara Remux. Pardonu, mi verŝajne malbone klarigis. La vorto "taiheiyō" (interalie, kial vi uzas por-anglan transskribadon en Esperanta vikipedio?) estas tradukata kiel "Pacifiko" aŭ ĉi-kaze kiel "Pacifika". Vi povas facile kontroli tion per vortaro. Vi skribis: ""taiheiyō" estas ne internacia vorto". Ekzemple ankaŭ la angla vorto "sea" ne estas internacia, sed oni tradukas ĝin, kiel "maro", eĉ se Anglio bordas la maron. Krome, oni ne diras ekzemple "Norvego Maro" aŭ "Norvegio Maro" aŭ "Norge Maro", necesas uzi adjektivon. Alia ekzemplo: oni povas skribi la nomon de geografia objekto post la vorto, kiu signifas la tipon de tiu objekto, ekzemple Gubernio Fukuŝima: objekto estas gubernio, nomata "Fukuŝima". Sed en kazo de "Tajhejjo" — tiu vorto ne estas nomo de zono (aŭ de megalopolo), ĉar tio estas nomo de la oceano. Do eĉ "Zono Taiheiyō" aŭ "Zono Tajhejjo" ne tauĝas. "Taiheiyō Zono" aŭ "Tajhejjo Zono" estas gramatike nekorekta, ĉar "Taiheiyō" ne estas adjektivo. --NoKo (diskuto) 18:59, 3 Mar. 2013 (UTC)
Situo de la ekoregiono.

Ĝis nun mi ne trovis kontentigan respondon. Kiel kun preciseco traduki la artikolon "Taiheiyo evergreen forests" aŭ "Forêts sempervirentes du Taiheiyo" [1] ? Ĉu la anglalingvanoj aŭ la franclingvanoj skribis « Pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj » ? Ne, ĉar Pacifika Oceano estas iomete pli vasta ol la samnoma japana regiono. Pripensu ke por la japanoj la vorto Tajhejo reprezentas du diferencajn aĵojn : unue Pacifika Oceanon, due surteran regionon (en suda Japanujo, kun ĝia flanko al Pacifika Oceano). Miaopinie nur la japanoj rajtas uzi la saman nomon por la du diferencajn aĵojn : estas ilia afero, ili sendube bone ĉiufoje scias pri kio ili parolas. Por la fremlandanoj, do la resto de la mondo, du diferencaj terminoj estas bezonataj, unue "Pacifika Oceano", due (ekzemple) "Tajhejo". Alimaniere oni ne scias pri kio temas. Estas ofta eraro de (malbona) tradukado tro konsideri la etimologion. Ne, oni traduku tiele ke la leganto povas kompreni… Ĉu bona traduko kiel por la titolo de la artikolo Evergladoj estas tabua en Vikipedio kaj en Esperantujo ? Se jes, mi ne plu vidas kialon por resti Esperantiston aŭ esperant-vikipediiston… --Forstbirdo (diskuto) 09:28, 7 Mar. 2013 (UTC)

Sen pliaj argumentoj la sama uzanto daŭrigas redaktmiliton. Tia agadmaniero estas malkorteza kaj demoralizas tiujn kiuj vikipedie verkas (t.e. skribas tekstojn). Ŝajne li ne scias ke estas konsento en la Esperanta Vikipedio (pri kio oni balotis antaŭ kelke da jaroj) ke la kreinto kaj ĉefa aŭtoro de artikolo rajtas preferi la laŭfundamentajn landonomojn, kaj ke oni ne rajtas kaprice ŝanĝi tiujn ĉi. Mi pensas ke titoloj de artikoloj devas simili tiujn en aliaj lingvoj. Se la francoj rajtas uzi propran nomon kiel Tajhejo (por esti klare kaj koncize), kial ne la Esperantistoj ? Mi dezirus ke la japanaj Esperantistoj proponas taŭgan Esperantan nomon por la regiono se "Tajhejo" ne taŭgas. Ĉiuokaze, gravaj geografiaj nocioj (vidu mapon) meritas havi klaran simplan propran nomon, kaj la arbaroj ne kreskas en la oceano. --Forstbirdo (diskuto) 15:45, 18 Mar. 2013 (UTC)
Kara Forstbirdo, kial vi skribas "sen pliaj argumentoj"? Mi ja detale skribis miajn argumentojn en Diskuto:Pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj‎. Certe vi pravas, ke arbaroj ne kreskas en oceano. La vorto "pacifika" estas nur laŭvorta traduko el la japana. Vi povas proponi ion, kiaj estas ekzemple "japanaj ĉe-pacifikaj" aŭ io simile, sed vi daŭre insistas pri "Tajheja", kiu ne taŭgas. Mi jam kelkfoje skribis al vi, ke laŭ vortaroj la japana vorto "Tajhejjo" ne signifas regionon, nur oceanon. Vi ja ankoraŭ ne montris ion, ke provus mian malpravecon. Mi ne volas militi kun aliaj, sed mi ne povas konsenti kun afero malprava laŭ mia opinio, se oni ne montris realan argumenton kontraŭ mia opinio. --NoKo (diskuto) 17:03, 18 Mar. 2013 (UTC)
Kial do ĝi ne estas taŭga? Oni ja uzas, ekzemple, la nomojn Bolŝoj-Teatro kaj eĉ Bolŝoj-Kamennij-Teatro sen problemo tra multaj vikipedioj sen traduki. Alaŭdo ۩ 07:55, 19 Mar. 2013 (UTC)

Kara NoKo, Rilate la japana "regiono X" mi estis miascie en la Esperanta Vikipedio la unua kiu interesiĝis pri ĝi kaj kiu verkis kiel unua du (relative etajn) tekstojn (kadre de pri vasta projekto). Nenie esperant-fonte mi trovis jam uzitan nomon por X. Mi vidis efektive en la jam citita WWF-artikolo ke la regiono estis the plains, hills, and low mountains on the Pacific Ocean (Taiheiyo) side of Japan’s Honshu, Shikoku, and Kyushu Islands. Ĉar "regiono X" multkiale ege gravas, oni povas antaŭvidi ke pri ĝi ankoraŭ multaj artikoloj/studoj naskiĝos. Supozu ke iu Esperante verkus 500-paĝan disertaĵon kaj ke ŝi/li devus ripeti 1000-fojon "regiono X". Ĉu vi ne pensas ke utilus ke tiu nomo estu mallonga, facile prononcebla, specifa, laŭfunkcie adaptebla (o- oj – on –ojn –a –aj –ajn e …). Ne gravas kiel "regiono X" nomas. Povas esti Aboco aŭ Codo. Estas nura interkonsento […ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur "konsentos", ke ĝi esprimas la donitan ideon… (Letero pri la deveno de Esperanto, Zamenhof)]. Sed devas esti kiel ĉi antaŭe por havi praktikan uzeblecon kaj estontecon. Kaj kial ne, oni provu iomete imiti la nomojn en aliaj lingvoj kaj en la origina nomo. Ankaŭ bonus se la (geografia) nomo plaĉus laŭeble al koncernaj Esperantistaj loĝantoj (ĉi tie la japanoj; sed mi provizore ne konas ilian preferon).

Aliflanke, gravas ke la vikipedia labormedio restu/estiĝu agrabla kaj trankvila, por subteni kaj konservi la maloftajn verkintajn vikipediistojn. Tiu kiu pensas ke iu proponita artikolotitolo aŭ grava termino ne taŭgas kaj ke ĝi devus esti anstataŭita, estu afabla kaj antaŭe diskutu kun la origina aŭtoro. Eble tiu ĉi estos kontenta obteni pli bonan titolon aŭ terminon. Lasu al ŝi/li la plezuron ŝanĝi mem la titolon aŭ la terminon. Senĝene faritaj (gravaj) ŝanĝoj indignigas la aŭtorojn kaj malfaciligas vikipediumadon. Ni estas nur homoj.

Iun tagon, ni estas nur efemeroj, oni sendube modifos ĉion kion ni supozas esti optimuman. Ne gravas, sed intertempe ni gardu bonan labormedion, kaj ni ne volu tuj kaj tro rapide "korekti" alies verkadon.

Kara NoKo, se la japanaj geografiaj nomoj tiel gravas por vi, bonvolu redakti artikolon kun listo de la laŭ vi optimumaj Esperantaj nomoj. Kunlabore kun iuj japanaj kaj aliaj Esperantistoj tiu miaopinie estonte utilegos por viaj gekolegoj. Vi certe ne estas la sola vikipidiisto kiu iam "pekis", ni ĉiuj verŝajne faris. Korajn salutojn. --Forstbirdo (diskuto) 16:03, 20 Mar. 2013 (UTC)

Ankaŭ mi tutanime subtenas tiun proponon pri kunlaboro kun japanoj kaj japanaj E-istoj. Finfine tiuj estas pli spertaj pri la afero kaj kutimoj en sia lando. Se oni bezonas helpon trovi iun japanon por la projekto, mi povus provi helpi. Alaŭdo ۩ 12:46, 21 Mar. 2013 (UTC)

Administraciaj agoj[redakti fonton]

Kial neniu administrante simple forbaras NoKon, kiu amasege disdetruas la japantemajn artikolojn de Vikipedio? Li ĉefe faras ŝanĝojn en artikoloj verkitaj de aliaj, ŝanĝis regulojn de transskribo ks. Lia sola komprenebla respondo estas, ke li "plibonigas" la enhavon. Kompreneble, ĉiu kontribuanton opinias tiel, sed tia amasa ŝanĝado montras ekstreman kredon pri sia propa supereco, ĉar ankaŭ la antaŭajn tekstojn iu verkis kaj opiniis bonaj kaj la detalojn kaj la sistemon. Ĉu jam malaperis ĉi tie ĉiuj Japanaj esperantistoj kaj lasis la kampon tute al la bombaste memadmiraj alilandanoj? --Surfo 17:16, 18 Mar. 2013 (UTC)

Antaŭ forigi solvu kelkajn ne malfacilajn problemojn. Unue tie Diskuto:Pacifikaj ĉiamverdaj arbaroj kaj revenu al la unua titolo aŭ al alia komprenebla titolo. --pino (diskuto) 17:29, 18 Mar. 2013 (UTC)

Mi nur re-movis la artikolojn pri Tajhejaĵoj al ties originaj titoloj kaj protektis ilin por unu semajno. Mi antaŭ avertis la uzanton NoKo pri neceso une trovi la konsenton en komunumo pri geografiaj nomoj kaj nur poste daŭrigi la redaktadon. Mi dume ne vidas kialojn forbari lin de Vikipedio, ĉar liaj agoj ne estas (nekaŝita) vandalismo. Sed se li plu faros iun ŝanĝon spite al la komunumo interkonsento aŭ sen ĝi, mi forbaros lin. Mi invitas ĉiujn partoprenantojn al la kundiskuto kaj kunlaboro pri tiu temo kaj re-voĉdonado pri tiu speciala afero se estas necese. Alaŭdo ۩ 20:51, 18 Mar. 2013 (UTC)

Sistema, amasa ŝanĝado de artikolo-nomoj kaj de nom-transskriboj uzataj en artikoloj kreitaj de aliaj estas vandalado. Precipe, kiam troviĝas nenia nediskutebla motivo. Jam tio, ke li priskribas nomojn kiel "Hiroo-distriko" eraraj kaj "korektas" ilin ĉiujn al la tipo "Distrikto Hiroo", montras, ke li ne regas Esperanton (ambaŭ tipoj estas tute ĝustaj, sed li nur volas ĉion unuformigi laŭ sia gusto). La situacio jam estas praktike nerestarigebla. Oni unue faru la urĝan decidon tuj forbari lin, nur poste okupiĝu pri la diskutoj kaj pri unuopaj artikoloj. Jam fine de Februaro mi atentigis lin pri la misfarado. --Surfo 07:31, 19 Mar. 2013 (UTC)
Jes, vi certe pravas ke ŝanĝo de artikol-nomoj laŭ propra gusto povas esti rigardata kiel vandalaĵo. Kaj se mi ĉeestus tiun vandalaĵon komence de Marto mi certe tiutempe estus forbarinta lin pro tiuj agoj. Sed nuntempe mi ne vidas amasajn ŝanĝojn de li, kaj pro tio ne vidas akutajn kialojn forbari lin de vikipedio. Forbaro ja ne estas puno, estas simple protekto kontraŭ plia damaĝo. Nun mi volas ke li kaj vi dialogu kaj trovu komunan solvon. Alaŭdo ۩ 07:48, 19 Mar. 2013 (UTC)
Kara Surfo, mi scias, ke ambaŭ "Hiroo-distrikto" kaj "Distrikto Hiroo" estas korektaj, sed la varianto "Distrikto Hiroo" estas pli taŭga por enciklopedio. La ĉefaŭtoro de la artikolo ne protestis. Ĉu vi opinias, ke "Hiroo-distrikto" estas pli bona ol "Distrikto Hiroo"? Ĉiuokaze mi ne ŝanĝas titolojn sen logikaj argumentoj, "laŭ mia gusto". Mi jam multfoje skribis miajn argumentojn kontraŭ viaj akuzoj, tamen vi preferis ne diskuti kun mi, sed plendi al la administracio. Vi malpravas ankaŭ pri tio, ke restari titolojn estas praktike malebla. Ekzemple se vi pruvos, ke la formo "*-distrikto" estas pli bona ol "Distrikto *", mi mem restaros la titolojn de ĉiuj artikoloj, kie mi faris tiajn ŝanĝojn. --NoKo (diskuto) 15:37, 21 Mar. 2013 (UTC)

Referencoj por la sekcio[redakti fonton]

  1. [1]

Bonvole kontrolu miajn ŝanĝojn en la artikolo surdeco. Koracio (diskuto) 17:48, 15 Mar. 2013 (UTC)

Mi faris kelkajn ŝanĝojn (metis referencojn en apartan sekcion, aldonis ŝablonon por apartigilo). Vi estas tre bonvena daŭrigi vian laboron. Alaŭdo ۩ 08:31, 18 Mar. 2013 (UTC)

Roboto OctraBot kreas reviziendajn artikolojn[redakti fonton]

Roboto OctraBot nun amase forigas (ne lu bezonatajn) intervikiaĵojn el niaj artikoloj, sed evidente ĝi ne havas la statuson de revizianto kaj tial kreas nun amason da reviziindaĵoj. Ĉu ni donu al ĝi tiun statuson? Mi provos kontakti la mastron de la roboto. – Umbert' (diskuto) 13:48, 16 Mar. 2013 (UTC)

Mi scias eĉ ne unu vorton el la taja lingvo, sed la konduto de lia diskutpaĝo ŝajnas indiki, ke mi tie ne rajtas redakti. – Umbert' (diskuto) 13:55, 16 Mar. 2013 (UTC)
Li informas, ke komprenas denaske la siaman, bone la anglan kaj iom la ĉinan. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 04:14, 17 Mar. 2013 (UTC)
Necesas alklaki bildeton "chat me" por atingi diskutpaĝon. --Dominik (diskuto) 04:31, 17 Mar. 2013 (UTC)
Nur ke tiu diskutpaĝo estas ŝlosita aŭ duonŝlosita. darkweasel94 (diskuto) 09:09, 17 Mar. 2013 (UTC)
Duonŝlosita; la paĝo diras: Noto. Ĉi tiu paĝo estis defendita; redakti ĝin povas nur registritaj uzantoj. Sube estas provizita por referenco la lasta rikordo en la ĵurnalo ktp. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 19:18, 17 Mar. 2013 (UTC)
Dankon pro la traduko. Do necesus havi jam kvar redaktojn en tiu Vikipedio. darkweasel94 (diskuto) 19:43, 17 Mar. 2013 (UTC)
Por ne bezoni tradukon, transŝaltu lingvon en agordoj (supre de paĝo vi vidas ligojn, unu el ili kondukas al agordoj; tie klaku th - ไทย kaj elektu lingvon kiun vi posedas; klaku la butonon sube de la paĝo). Por redakti parte protektitajn paĝojn, bezonatas ne kvar redaktoj, sed kvar tagoj ekde registriĝo, kaj tion vi delonge havas. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 01:42, 18 Mar. 2013 (UTC)

Dume oni en la rusa Vikipedio traktis tiun roboton. Ĝi estis forbarita dum naŭ horoj, poste ricevis statuson de roboto; do, ĝiaj redaktoj nun estas reviziataj aŭtomate. (La diskuto en la rusa; post kelkaj tagoj ĝi estos movita supozeble ĉi tien.) Gamliel Fiŝkin (diskuto) 01:42, 18 Mar. 2013 (UTC)

Ĉar la roboto evidente faras utilajn ŝanĝojn, mi proponas senprokraste doni al li la koncernan flagon por ke ĝiaj ŝanĝoj ne senvalidigu la revizitan statuson. Se neniu kontraŭas tion ĝis hodiaŭ 16:00 mi faros tion. Mi ankaŭ publikigis tiun informon sur la paĝo kie li petas permeson por tiu roboto. Alaŭdo ۩ 08:20, 18 Mar. 2013 (UTC)
Saluton, Alaŭdo. Mi jam hieraŭ donis la flagon al la roboto. Do, vi ne devos fari ion. Mi hieraŭ nur forgesis indiki tion sur la paĝo de peto. Sed mi ĵus metis la informon tien. --Tlustulimu (diskuto) 09:34, 18 Mar. 2013 (UTC)
Bonege! Alaŭdo ۩ 10:05, 18 Mar. 2013 (UTC)