Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/6

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Vikipedio:Via unua artikolo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke novulo kreis la paĝon Vikipedio:Via unua artikolo. Ĉu ni bezonas tian paĝon? Se jes, kiu emas plibonigi ĝin? Se ne, ĝi ja certe estu forigata. --Tlustulimu (diskuto) 17:10, 3 Jun. 2013 (UTC)

Sen opinii pri tio, ĉu ni ĝin bezonas aŭ ne - ĝi ja havas ekvivalentojn en diversaj aliaj Vikipedioj, vidu d:Q7008524 (al kiu mi ĝin ĵus aldonis). darkweasel94 (diskuto) 17:52, 3 Jun. 2013 (UTC)
Ligilo al Helpo:Kiel verki bonan artikolon ŝajnas al mi milfoje pli utila, ol tio, kio nun aperas tie. PaulP@diskkont 18:28, 3 Jun. 2013 (UTC)
Nun la paĝo estas apenaŭ utila sed mi antaŭvidas plibonigon de ĝi kaj poste ĝi povas doni bazan superrigardon kaj kuraĝigon por veraj novuloj. Tie bonus mencii problemajn specojn de paĝoj (ĝermetoj, membiografioj ktp.) kaj bazan aliaron al stilo de Vikipedio. --KuboF (diskuto) 21:34, 5 Jun. 2013 (UTC)

Diskuto pri registritaj marko(nomo)j[redakti fonton]

Saluton kaj pardonu pro tio, ke mi sendas tiun mesaĝon en la angla, sed mi volas sciigi vian komunumon pri la diskuto sur Meta pri eventualaj ŝanĝoj de reguloj pri registritaj marko(nomo)j de Wikipedia. Bonvolu traduki tiun ĉi anoncon se vi volas. Mi esperas, ke vi ĉiuj partoprenos la diskuton; ni ankaŭ bonvenigas tradukojn de la anonco de nia teamo pri juraj aspektoj al ĉiuj eblaj lingvoj kaj enkuraĝigas vin esprimi viajn ideojn tie. Bonvolu konsulti diskuton pri registritaj markoj (sur Meta-Wiki) por pli da informo. Dankon! --Mdennis (WMF) (talk, tradukis Alaŭdo ۩ 13:33, 5 Jun. 2013 (UTC))

Diskuto pri malpermeso de certaj permesiloj en la Komunejo[redakti fonton]

En la Komunejo nuntempe okazas diskuto nomata appropriately licensed ("taŭge licencita"), kiu esence temas pri tio, ĉu en la Komunejo - kiu provizas bildojn ankaŭ al tiu ĉi Vikipedio - malpermesiĝu novaj bildoj kun liberaj permesiloj tro malkonvenaj por certaj uzadoj (ekzemple la GFDL, kiu devigas reuzantojn reprodukti plurpaĝan leĝan tekston). Mi persone kontraŭas tiun proponon, kaj volas inviti vin partopreni tie (vi povas uzi alian lingvon, se vi ne bone regas la anglan) - tio havos en ĉiu okazo efikojn al ĉiuj Vikimediaj projektoj kaj tial mi opinias bone informi ankaŭ vin. darkweasel94 (diskuto) 15:19, 20 Jun. 2013 (UTC)

El Monato[redakti fonton]

Kvankam mi estas la redakcia sekretario de la revuo Monato, kaj kvankam la ŝablono {{El Monato}} estas bela reklamilo, mi emas ĝin iom post iom forigi. Unue pro neŭtraleco (ni ne havas similan ŝablonon El revuo EsperantoEl Le Monde Diplomatique), sed due ankaŭ ĉar ĝi ne sekvas la nunajn postulojn doni klarajn referencojn per <ref>...</ref>.

Se neniu havas kontraŭargumentojn, mi iom post iom provos aldoni precizajn referencojn al la koncerna numero de Monato per <ref>...</ref> kaj mi forigos la ŝablonon (kaj sekve ankaŭ la kategorion Kategorio:El "Monato"). PaulP@diskkont 08:07, 22 Jun. 2013 (UTC)

Mi plene subtenas refaron al preciza sistemo de <ref>...</ref>. Mi povus imagi lason de la ŝablonoj en artikoloj se tiuj tekstoj povus esti plene transprenitaj (kio nuntempe ne eblas pro iom tro strikta permesilo de tekstoj de Monato). Dum nepras tute reverki artikolon mi iom pli inklinas al iom-post-ioma forigo. --KuboF (diskuto) 10:14, 22 Jun. 2013 (UTC)
Bone, post tiu cent-el-centa subteno ;-) mi komencos forigi la ŝablonon. PaulP@diskkont 09:17, 29 Jun. 2013 (UTC)

Anglalingva ligilo sur la ĉefa paĝo[redakti fonton]

Sur la ĉefa paĝo de Esperanto-Vikipedio estas anglalingva ligilo ("Bildo de la tago" - "Transamerika Piramido"). Kiel eblas forigi ĝin? Ĉu la ĉefa paĝo estas redaktebla? Uzanto:Dima41 la 23-an de junio 2013

Jes, simple redaktu Ŝablono:Bildo de la Tago2/54. darkweasel94 (diskuto) 05:43, 23 Jun. 2013 (UTC)
Bonvolu atenti, ke tia ŝanĝo nur havas sencon, se la koncerna artikolo ekzistas en esperanto. Pri tiu konstruaĵo ĝi ankoraŭ ne ekzistas. --Tlustulimu (diskuto) 06:56, 23 Jun. 2013 (UTC)
Eĉ se ĝi ne ekzistas en Esperanto, endas montri la riĉecon de Esperanto-Vikipedio sed ne uzi ĝin por reklamado de la anglalingva paĝaro. La artikolo ekzistas ankaŭ en 27 aliaj lingvoj - pro kio oni elektis la anglan, ĉu oni konsideris ĝin pli oportuna? Krome, ankaŭ la nomo de la urbo San-Francisko estas montrita kun eraro (verŝajne, skribita angle). Uzanto:Dima41
Dankon. Uzanto:Dima41
Kiel mi vidis la paĝo estas protektita kaj pro tio ne eblas ĝin redakti. La ŝablonon kreis Uzanto:ArnoLagrange; kiu protektis lian tedaktojn mi ne vidis (eble, li mem). En la priskribo de la bildo estas uzata erara nomo de la urbo (San-Francisco) kaj ligilo al la paĝaro en.wikipedia.org. Uzanto:Dima41
Ĝi estas protektita, ĉar la ĉefpaĝo estas kaskade protektita. Vi povos verŝajne redakti ĝin morgaŭ (tio videbliĝos la sekvan fojon, kiam aperos la sama bildo), aŭ eble ĝin redaktos administranto. darkweasel94 (diskuto) 12:19, 23 Jun. 2013 (UTC)
Mi ĵus ŝanĝis la paĝon Ŝablono:Bildo de la Tago2/54 kaj kreis la artikoleton Transamerika Piramido. --Tlustulimu (diskuto) 12:27, 23 Jun. 2013 (UTC)

Vikivojaĝo Esperanto[redakti fonton]

Ĝi tie estas la Vikivojaĝo en Esperanto en evoluado ĉe la Wikimedia incubator. Ni invitas aliajn kontribui. La ligilo al la vikio estas incubator:Wy/eo. Ebe123 (diskuto) 12:54, 25 Jun. 2013 (UTC)

Plibonigita Ŝablono:El[redakti fonton]

Ĵus estis plibonigita Ŝablono:El laŭ propono de Uzanto:AVRS. En artikoloj eblas ĝin uzadi same kiel ĝis nun sed ĝi ne plu faras strangaĵoj de teĥnika vidpunkto (kio malhelpadis al iuj kroziloj kaj ŝajne ankaŭ handikapitaj uzantoj agrable legi Vikipedion).

Por provizi la bildeton estis kreita aldonaĵo, kiu estas defaŭlte ŝaltita. Kiu ne ŝatas la bildon povas la aldonaĵon malŝalti.

Komparu listojn kreitajn per steleto, nova ŝ:El kaj malnova ŝ:El:

  • steleto, sen spaceto
  • steleto, kun spaceto
  • steleto, kun 3 spacetoj
  • nova ŝ:el, sen spaceto
  • nova ŝ:el, kun spaceto
  • nova ŝ:el, kun 3 spacetoj
  1. ALIDIREKTI Ŝablono:EL/provejomalnova ŝ:el, sen spaceto
  2. ALIDIREKTI Ŝablono:EL/provejo malnova ŝ:el, kun spaceto
  3. ALIDIREKTI Ŝablono:EL/provejo malnova ŝ:el, kun 3 spacetoj

Komparon en la diskuto, kie videblas aparta problemo, vidu en Ŝablono-Diskuto:El/testoj.

Mi esperas ke la nova aranĝo plaĉos al vi. (Tamen, mi persone plu pensas ke la ŝablono estas superflua kaj plene senutila...) --KuboF (diskuto) 21:41, 25 Jun. 2013 (UTC)

Venas Monato de la Lando de la Monato[redakti fonton]

En julio devas veni nova eleko pri la projekto "Lando de la Monato". Ĝi tamen lastatempe ne tre bone fartas, kiel ĝenerale la Kunlaboraĵo de la semajno, kiun ni ne multe atentas lastatempe, eĉ se ĝi aperas en la ĉefpaĝo. Eble indus pripensi ĉu meritas la penon daŭrigi tiujn projektojn. Mi mem nur zorgas pri la perioda renovigo de la artikolo, sed, pro aliaj okupitecoj, ne mem dediĉas tempon al la redaktado. Do, en venonta renovigo, mi sugestas okupi la ĉefpaĝon per alia projekto. Krom se vi nun komencas proponi aliajn kunlaborojn kaj mem gvidas ilian redaktadon... --Tonyo (diskuto) 15:42, 26 Jun. 2013 (UTC)

Jes la kunlaboraĵo estas ne tre aktiva. La ideo estis interesa. Nun la artiklo de semajno estas formiko. Estus bone ankoraŭ por ĉi tiu artiklo labori. Ĉiuokaze multe dankon por Tonyo kaj eble estos novajn ideojn. --pino (diskuto) 10:14, 27 Jun. 2013 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Akvariejo?[redakti fonton]

Mi volas krei artikolon pri la Aquarium de La Rochelle, sed mi ne scias, kiel nomi ĝin. Aquarium ja signifas “akvario”, t. e. “vitra akvujo por fiŝoj”, sed ĉi-kaze ĝi havas duan sencon: speco de bestoĝardeno enhavanta multajn tiajn akvariojn. Mi ne trovas taŭgan vorton en ReVo aŭ PIV. Ĉu “akvariejo” konvenas? Mutichou (diskuto) 12:50, 5 Jun. 2013 (UTC)

Kial ne? Eble ankaŭ akvariaro, komparu kun vendejaro. darkweasel94 (diskuto) 12:57, 5 Jun. 2013 (UTC)
Laŭ mi perfekte taŭgas. PaulP@diskkont 14:25, 5 Jun. 2013 (UTC)
Dankon pro la konfirmo. Mi ĵus kreis la paĝon Akvariejo de La Rochelle. Mutichou (diskuto) 15:10, 5 Jun. 2013 (UTC)

Kiel traduki "S-Bahn Rostock" kaj similajn titolojn?[redakti fonton]

Saluton. Mi emus verki artikolon pri de:S-Bahn Rostock. Kiel traduki tion? Ĉu Urba fervojo de Rostock, Urba fervojo en RostockUrba fervojo Rostock? Mi preferus la unuan varianton Urba fervojo de Rostock. --Tlustulimu (diskuto) 08:29, 11 Jun. 2013 (UTC)

Mi apogas vian preferatan titolon.Narvalo (diskuto) 09:06, 11 Jun. 2013 (UTC) Same. ThomasPusch (diskuto) 09:11, 11 Jun. 2013 (UTC)
Mi uzis S-Bahn de Vieno. La problemo kun "urba fervojo" estas, ke tio estas vere la rekta traduko de Stadtbahn (kaj ankaŭ tio ekzistis en Vieno: urbfervojo de Vieno, kaj ekzistas, kvankam kun alia signifo, ankaŭ en iuj germanaj urboj). Almenaŭ en Vieno ja eblus uzi "rapidfervojo" (Schnellbahn - vienanoj kutime ankoraŭ nun nomas ĝin tiel), sed tian idiotismon traduki ne tro plaĉas al mi, speciale ĉar S-Bahn-trajnoj estas kutime la plej malrapidaj ... ja S-Bahn estas tie ĉi delonge ekzistanta artikolo, do ne ŝajnas Esperantiginda. darkweasel94 (diskuto) 09:12, 11 Jun. 2013 (UTC)
✔ Farite La artikolo tamen nun nomiĝas S-Bahn de Rostock, simple pro la frazo "Planadoj kun la celo, ligi la S-Bahn-sistemon de Rostock kun la tramo de la urbo al sistemo de urba fervojo, en la jaro 2007 estis rezignitaj." en la ĉapitro "Historio". Mi pensas, ke nun ne estas alia eblo pri la termino. --Tlustulimu (diskuto) 09:56, 12 Jun. 2013 (UTC)
Krome mi kreis la ŝablonon {{Navigilo:S-Bahn-sistemoj en Germanio}}. Kiu emas kunhelpi krei la rilatajn artikoloj, eble laŭ la germana vikipedio? Mi jam kreis ĝermon pri S-Bahn de Berlin. --Tlustulimu (diskuto) 11:36, 12 Jun. 2013 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Problemo kun Vikidatuma regulo[redakti fonton]

Saluton. Uzanto el Vikidatumoj hodiaŭ forigis la ligilon al punkto el d:Q159425, kvankam ĝi same kiel la ligataj paĝoj estas apartigilo. Li atentigis min pri tie decidita regulo d:Wikidata talk:Disambiguation pages task force/guidelines#4. Translations. Ĝi estis jam diskutita, kiam la esperanta vikipedio tute ankoraŭ ne uzis intervikiojn per Vikidatumoj. Kiu emas helpi denove diskuti la punkton 4. Translations? Mi pensas, ke la tie akirita kontraŭo estas precipe tiam maltaŭga, se esperanto nur aldonas finaĵon de vortospecio al la alilingve ekzistanta formo, do ĉikaze Punkt fariĝas Punkto.

Mi denove aldonis la ligilon. Sed tamen la tiea regulo estas tro strikta. --Tlustulimu (diskuto) 19:13, 9 Jun. 2013 (UTC)

Intertempe Saehrimnir‎‎ proponis, ke ni proponu esceptan regulon en d:Wikidata talk:Disambiguation pages task force/guidelines por Esperanto, se nur vortospecia finaĵo -o aldoniĝas. Mi atentigis lin, ke la sama regulo devus esti aldonata por aliaj finaĵoj, nome -a, -e kaj -i. Kiu povas helpi proponi tion angle, ĉar en Vikidatumoj oni kutime diskutas angle? Eble ni ja unue diskutu proponon ĉi tie. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 9 Jun. 2013 (UTC)
Mi komprenas tiun lastan vikidatuman decidon tiel, ke por ili ekzistas ekde nun du diversaj specoj de intervikiaj ligiloj: Tiuj, kiuj iras el ordinara artikolo, ligas al artikoloj pri tiu sama temo en aliaj vikipedioj, kaj tiuj, kiuj iras el apartigila paĝo, ligas al alivikipediaj apartigiloj kiuj temas pri tiu sama vorto. Pro tio laŭ mi ja estas ĝust, ke Punkto (matematiko) ligu al de:Punkt (Geometrie), dum membro de d:Q159425 rajtu esti la hipoteza artikolo Punkt, sed ne Punkto, ĉar tio ja estas malsamaj vortoj. Kion ni do "perdos" estas la kapablo trovi alivikipedian artikolon pri iu supera koncepto (do "punkto ĝenerale"), sed tion oni ĉiam devus scii fari sekvante la ligon inter Punkto (matematiko) kaj de:Punkt (Geometrie) kaj poste rigardante en ĉiu el tiuj artikoloj la ligilon al apartigilo, kiun ili ie en si supozeble enhavas ("Por aliaj singifoj de Punkt/punkto vidu ĉe…"). Do laŭ mi tio ne vere estas problemo kaj ne necesas enkonduki esceptojn por Esperanto, simile kiel ankaŭ ekz. ĉeĥoj ne postulos aldoni cs:Bod (rozcestník) al tiu vikidatumo (kio certe apenaŭ fareblus ĉiukaze, ĉar unu el la signifoj – "punkto interpunkcias" ne diriĝas ĉeĥe "bod", sed "tečka" – kio nur estas aldona argumento por tio, ke efektive nur intervikioj por sama vorto estas vere fareblaj). Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 20:13, 9 Jun. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi emas konsenti kun tiu Vikidatuma regulo - apartigiloj estas kvazaŭ Vikivortaraj artikoloj, ili temas pri certa ambigua vorto, ne pri iu temo. darkweasel94 (diskuto) 21:42, 9 Jun. 2013 (UTC)
Mi samopinias kun Blahma kaj Darkweasel. Laŭ mi ne nesesas ŝanĝi la regulon. PaulP@diskkont 05:43, 10 Jun. 2013 (UTC)
En ordo. Mi jam forigis Punkto el d:Q159425 kaj atentigis pri tio sur la Vikidatuma diskutopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 08:02, 10 Jun. 2013 (UTC)

Helpo por prilaborita bildo[redakti fonton]

Mi prilaboris bildon por la artikolo Librobindado, sed bezonus helpon por ĝuste lokigi ĝin. Anticipan dankon.--Riŝo (diskuto) 19:34, 10 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite La bildo ne aperis ĉar la bildodosiera nomo uzas x-sistemon - tiam por aperigi bildon necesas skribi "jxx" por superregi x-sistemon. --KuboF (diskuto) 09:48, 11 Jun. 2013 (UTC)

Kvaroble x-an dankon pro via heroa superregado de la x-sistemo!--Riŝo (diskuto) 11:37, 11 Jun. 2013 (UTC)

-- Nova problemo por Dosiero:Partoj de librobindaĵo.jpg: la bildo jam aperis en la franca Vikipedio kaj mi indikis ke temas pri libera licenso, sed nun estas averto ke mankas la responda kodo. Ĉu iu povus aldoni ĉi tiun kodon?--Riŝo (diskuto) 20:40, 14 Jun. 2013 (UTC)

Mi ne bone komprenas, ĉu vi povus doni ligilon? Mi trovis nur File:Partoj de librobindajxo.jpg kaj File:Modrel.jpg - ambaŭ jam en Komunejo kaj ambaŭ kun bone menciita permesilo. --KuboF (diskuto) 08:41, 28 Jun. 2013 (UTC)

Helpo por Ŝablono-Diskuto:Informkesto kanalo[redakti fonton]

En nia Esperanto klubo ni emus labori fari trejnadon kun vikipedio por kanalo. Ĉu iu scias erperantigi la ŝablonon ? --pino (diskuto) 09:17, 13 Jun. 2013 (UTC)

Saluton. Mi post la tagmanĝo tradukos la ŝablonon uzante tiel nomatajn alternativajn parametrojn. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 10:07, 13 Jun. 2013 (UTC)
Jes dankon. --pino (diskuto) 16:48, 13 Jun. 2013 (UTC)

Vikiligiloj fazo 2[redakti fonton]

Ĉu iu scias, kial la t.n. "fazo 2" de la vikiligiloj ne plu funkcias? Ekzemple en la artikolo Antverpeno (urbo) estas la jenaj vikiligiloj

flago ={{#property:P41}} | blazono ={{#property:P94}} | estro= [[{{#property:P6}}]],

kiuj antaŭ kelkaj semajnoj funkciis, sed nun ne plu. PaulP@diskkont 05:10, 14 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Paul. Mi ĵus ŝanĝis la kodojn al flago ={{#Property:P41}} | blazono ={{#Property:P94}} | estro= [[{{#Property:P6}}]] kaj la informoj reaperis en Antverpeno (urbo). Do, ŝajne nun oni devas skribi {{#Property komence majuskle. --Tlustulimu (diskuto) 07:12, 14 Jun. 2013 (UTC)
Por Fragnes mi uzis property minuskule kaj funkcias. --pino (diskuto) 07:25, 14 Jun. 2013 (UTC)
Tre strange... PaulP@diskkont 09:08, 14 Jun. 2013 (UTC)

Helpo portalo[redakti fonton]

Mi necesas iom da helpo por apliki la jenajn finajn tuŝojn al Portalo:Pedofilio:

  • Ŝanĝi la fonajn kolorojn de la kadro Aliaj portaloj por ke ili estu la samaj ol la ceteraj kadroj. Mi ne trovas la lokon por fari tion (per premi "red" aperas ŝablonoj por la navigilo, sed ne por la kadro).
✔ Farite Estis eraraj ŝablonoj.
  • Inkludi ĉiujn naskiĝojn de la jaro en subpaĝo alirebla per la ligilo "Arkivo". Mi kreis subpaĝon (Portalo:Pedofilio/Naskiĝoj), sed la anglaj ŝablonoj ŝajne ne utilas. Mi volas, ke la listo de naskiĝoj aperu laŭ la sama angla modelo por la Portalo:LGBT (vidu: [1]).
✔ Farite
  • Enmeti ligilon post la enkonduka sekcio kiu montru aliajn enhavojn, kiel tiu aperanta en la portaloj en la angla (ekz. [vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Portal:Hinduism]). En la angla tiu ĉi ligilo nomiĝas "Show new selections". Mi ne scias se en la Vikipedio en Esperanto ekzistas ŝablonoj por krei tiun ĉi sekcion. Male, mi ŝatus scii se mi aŭ alia povas krei ilin. Koncerne la nomon, mi tradukus ĝin kiel "Montru aliajn enhavojn", sed se iu havas sugeston pri pli bona traduko diru.
  • Mi ankaŭ necesos krei arkivojn por la enhavo de la sekcioj Artikolo de la monato, Persono de la monato, Citaĵo, Ĉu vi sciis, ke..., Libroj kaj Filmoj, sed mi ankoraŭ ne scias kiun modelon sekvi.
✔ Farite

--Pangea (diskuto) 04:13, 28 Jun. 2013 (UTC)

Mi volas uzi la jenan tabelon, sed la ŝablonoj "Color box" estas en la angla kaj la enhavo ne montriĝas en la paĝo. Kiujn ŝablonojn uzu en Esperanto por ke la enhavo aperu?--Pangea (diskuto) 15:58, 28 Maj. 2013 (UTC)

Age of consent for heterosexual sex by country
Ŝablono:Color box – puberty
Ŝablono:Color box – less than 12
Ŝablono:Color box – 12
Ŝablono:Color box – 13
Ŝablono:Color box – 14
Ŝablono:Enhavo – 15
     – 16
Ŝablono:Color box – 17
Ŝablono:Color box – 18
Ŝablono:Color box – 19
Ŝablono:Color box – 20
Ŝablono:Color box – 21+
Ŝablono:Color box – varies by state/province/region/territory
Ŝablono:Color box – must be married
Ŝablono:Color box – no law
Ŝablono:Color box – no data available
Solvita. Mi hazarde anstataŭigis la anglan "Color box" per "Kolora kesto" kaj jen la enhavo aperis.--Pangea (diskuto) 16:02, 28 Maj. 2013 (UTC)
Alternativo cetere estas {{priskribo}}, sed ĝi metas la koloran keston tute maldekstren, ne spaceton pli dekstren kiel "kolora kesto", kaj necesus inkludi la postan klarigon inter ŝablonokrampojn, do ne {{priskribo|#FFA07A}} – pubereco, sed {{priskribo|#FFA07A| – pubereco}}. Sed "kolora kesto" kompreneble pli proksimas al la anglalingve celita "color box". ThomasPusch (diskuto) 14:48, 17 Jun. 2013 (UTC)

Kial okazas tio?[redakti fonton]

Kiam paragrafo entenas citilon al noto aŭ referenco, la spaco inter la linio entenanta la citilon kaj la suba linio interspacigas (ekzemplo:[1]) tiel ke foje oni eĉ ne kapablas distingi la dividon inter paragrafoj, ĉar la interspacigo kaŭzita de pluraj citiloj preskaŭ egaligas la distancon inter ĉiuj linioj. Tio donas al la artikoloj iom strangan aspekton kaj malfaciligas la legadon. Tio ne okazas en aliaj Vikipedioj. Ĉu ne eblas solvi tiun ĉi mankon?--Pangea (diskuto) 04:51, 31 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Pangea. Via mesaĝo pri problemo estas malkompleta. Kiun foliumilon vi uzas? Mi uzas Fajrovulpon 21 sub Vindozo 8 kaj ne estis io malbela pri la ekzempla referenco. Krome via ekzemplo nur montras unu referencon, tiel ke ne eblas vidi, kion vi priskribis. Ĉu eble temas pri iomete tre malsupre lokita sago ĉe la malsupre aperanta referenco? Ne eblas korekti oon sen sufiĉa informo kaj ekzemplo, kiu eble eĉ ne montras la problemon. --Tlustulimu (diskuto) 06:49, 31 Maj. 2013 (UTC)
La probleme estus solvebla, kiam oni fiksus la interspacon inter la linioj en la tekstoj al divinita valoro, ekzemple 1,2. Sen ttio, altigita citilcifero kaŭzas aŭtomate pli vastan spacon inter la aktuala kaj la supra linio. Tio fakte aspektas malbela. La problemo tamen dependas de la hazarda lokiĝo de tiu citilo. Por solvi la problemon tamen oni devus aŭ ĝenerale tion programi por la tuta vikipedio, aŭ eblas individue solvi, kiam difinante la aspekton de la skribo en la propra navigilo. Vi do en via komputilo simple helpe de la navigilaj menuoj difini la skribo- kaj paragrafoparametrojn tiel, ke la afiŝado estonte aspektas laŭ via plaĉo. Memkompreneble sen garantio, ke la solvo de unu specifa problemo ne kaŭzas du novajn ... (en la konkreta kazo ekzemple fiksa linidistanco kaŭzus, ke je apero de pli grandaj skriboj poste la distanco de la linio ne grandiĝintus ...) DidiWeidmann (diskuto) 14:06, 24 Jun. 2013 (UTC)

Referencoj[redakti fonton]

  1. Ekzemplo.

La alidirektiloj "konifero"/"koniferoj"[redakti fonton]

Tiuj ĉi alidirektiloj devus aparteni al artikolo Pinofitoj (Pinophyta, Coniferophyta) kaj ne al artikolo Pinacoj. Oni bonvolu aranĝi tiun. Dankon ! (Notu ke la populara termino "koniferoj" jam estis menciata en Vortaro de Esperanto de 1911), p. 83. --Forstbirdo (diskuto) 08:51, 3 Jun. 2013 (UTC)

Nun ĉu estas bone?--pino (diskuto) 20:19, 3 Jun. 2013 (UTC)
En ordo, mi dankas vin ! --Forstbirdo (diskuto) 18:30, 6 Jun. 2013 (UTC)

Rollback flag[redakti fonton]

Mi ricevis peton de Leitoxx pri koncedo de rollback flag. Laŭ mia scio, tia funkcio ĝis nun ne ekzistas en Esperanto-Vikipedio. Ĉu iu scias pli detale kaj ĉu tia funkcio iam estos antaŭvidita? Amike DidiWeidmann (diskuto) 09:47, 17 Jun. 2013 (UTC)

La funkcio signifas "Tuj malfari la redaktojn de la lasta uzanto kiu redaktis specifan paĝon kaj tiun rajton nuntempe disponas nur administantoj. Ĝi do estas plifortigita malfaro. Ĝi estas tre utila en Vikipedioj, kiuj estas ofte vandalataj, do ne tiom en la Esperanta. Eblas krei novan grupon de uzantoj, kiuj disponus tiun rajton, simile kiel nun Reviziantoj, sekve povus admnistrantoj tiun rajton doni aŭ forpreni de aliaj uzantoj. Laŭ mi tio (nuntempe) ne tre sencas ĉar tie ĉi "funkcias" reviziado kaj precipe ĉar nia Vikipedio ne estas multe vandalata. Tamen por ni tio povus doni ian avantaĝon kaj ne kostus por ni multan tempon kaj energion. Se ni interkonsentos ke ni volas havi tiun ĉi funkcion mi povos ĝin prizorgi, ŝajne necesos peti evoluigistojn en Bugzilla. --KuboF (diskuto) 22:49, 21 Jun. 2013 (UTC)
Mi fakte ne vidas bezonon pri enkonduko de tiu funkcio nur pro peto de unu sola persono. Administrajn rajtojn ni al Leitoxx ne povas koncedi, ĉar li evidente ne regas nian lingvon. La afero de momente restus sen reaga.DidiWeidmann (diskuto) 14:10, 24 Jun. 2013 (UTC)

Ĉu ni havu plian burokratojn?[redakti fonton]

Karaj, mi kun granda bedaŭro konstatas, ke nin forlasis Arno kiel aktivulo, kio estas ja granda perdo por nia vikipedio. Nuntempe du personoj disponas pri burokrataj rajtoj, tio tamen estas la suba limo, laŭ mi devus estis almenaŭ tri se ne kvar personoj kun burokrataj rajtoj. Kvankam mi tre malŝatas la titolon burokrato mi tial pretus persone eventuale plenumigi tian funkcion krome mi povas imagi, ke alia taŭga kandidato estus ThomasPusch, se li pretus. Eventuale estus ankaŭ aliaj. Antaŭ mi formale kandidatiĝos kaj demandos al Thomas, mi tamen deziras scii la opinion de la ceteraj uzantoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 10:01, 17 Jun. 2013 (UTC)

Nura demando: kial ni bezonas pli da burokratoj? Ja alinomado de uzantoj estas nun aŭ estos baldaŭ, se mi memoras ĝuste, ne plu loke farebla; kaj novajn administrantojn ni malofte elektas, do ankaŭ por tio ne ŝajnas necesa plia burokrato. Sed eble mi forgesis ion. darkweasel94 (diskuto) 10:35, 17 Jun. 2013 (UTC)
Tamen al burokratoj restas la tasko doni al robotoj la robotan statuson. Mi ankoraŭ ne legis, ke oni iam malinventos burokratojn en la Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 11:01, 17 Jun. 2013 (UTC)
Ne estas urĝa neceso havi amason da burokratoj, sed estas diversaj etaj taskoj (robotoj, rajtoj de kontrolantoj, rajtigo de administrantoj ktp.), kiuj kelkfoje bezonas respondon. Kun Arno fakte tre diligenta aktivulo forlasis nian vikipedion. Facile unu el la du restantoj povas havi problemon kiel ekzemple akcidenton, malsaniĝon aŭ similan aŭ simple kabei, kion mi nature fortemaldeziras. Tiam ni subite troviĝas en la situacio, ke ni dependas plene de stevardoj eksteraj, kaj tian situacion gravas eviti. Estas simple bone, se ni ĝustatempe antaŭzorgas por eviti subitan paneon, eĉ se malofte ni elektas novajn administrantojn kaj buroktratojn, ni fakte ĉiam estu kapablaj fari tion sen dependi de la aliaj projektoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 11:53, 17 Jun. 2013 (UTC)
Jes estas grava kaj se DidiWeidmann akceptus iĝi burokrato, estus bone. --pino (diskuto) 13:34, 17 Jun. 2013 (UTC)
En kazo de urĝa neceso ankaŭ mi pretus burokratiĝi, sed ĉar mi ne malofte (vidu la komencajn frazojn de mia diskutpaĝo) havas nur limigitan komputilan tempon kun retkontekto (por patrolado kaj reviziado de novaj paĝoj, sekvado de diskutoj, metado de novaj kategorioj, redaktetoj kaj aliaj plia administraj taskoj), sed kompare pli abundan tekokomputilan tempon sen retkontekto, por verkado de novaj artikoloj laŭ antaŭkolektita materialo kaj similaj taskoj, mi ne protestus se nur Didi iĝus aldona burokrato. Konvinkite mi subtenas lian kandidatiĝon. ThomasPusch (diskuto) 14:42, 17 Jun. 2013 (UTC)
Mi persone vidas neniun danĝeron havi pliajn burokratojn, se homoj volas kaj pretas fariĝi tiuj. Alaŭdo ۩ 07:33, 19 Jun. 2013 (UTC)
Laŭ nia regularo unue devos okazi baloto. La listo de kandidatoj troviĝas sur Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj. Por montri sian kandidatecon al burokrato sufiĉas aldoni la koncernan informon al la sama tabela linio kiel dum kandidateco al administranto. Ne necesas meti novan linion, se la kandidato jam estas administranto. Do, faru kiel faris Alaŭdo, Arno kaj mi. Krome estu kreata subpaĝo por la baloto mem. Mia paĝo estas Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/Tlustulimu, por montri ekzemplon kaj la nomskemon. --Tlustulimu (diskuto) 07:45, 19 Jun. 2013 (UTC)

  ŝajne ni havas du volontuloj ke ni bone konas ĉar ili tie fide laboras. Do mi plenigas la tabelon. Kuraĝigu ilin!--pino (diskuto) 11:03, 21 Jun. 2013 (UTC)

Pino, mi pensas, ke nia Vikipedio estas jam sufiĉe matura por ke kandidatoj kandidatiĝu mem kaj ne necesas ilin kandidatigi.
Nuntempe vere ne estas urĝa bezono sed vere bonus havi almenaŭ tri burokratojn. Darkweasel prave diris ke postnelonge burokratoj ne plu povos alinomigi uzantojn, tion farados nur stivardoj ĉe Meta-Vikio. Por aliaj burokrataj taskoj tamen bonus havi "sekurkopion".
Sed mi pensas ke pli utilus havi pliajn aktivajn administrantojn, ĉar nuntempe ankaŭ tiu situacio iom lamas ĉe ni... --KuboF (diskuto) 23:10, 21 Jun. 2013 (UTC)

  Jes vere bonus havi almenaŭ tri burokratojn kaj ni ne bezonu ege formali do se ni havas volontulojn organizu rapide baloton kaj ne tro labori kiel administranto estas bonan signon! Ni havas nek vandalismojn nek kverelojn. Amike.--pino (diskuto) 07:07, 22 Jun. 2013 (UTC) El la diskutaj kontribuoj mi konkludas, ke la ĝenerala opinio estas, ke estu almenaŭ tri burokratoj, prefere 4. Se ne multaj aliaj sin anoncas, tiam mi pretas transpreni tian oficon, se mia kandidateco trovas subtenon. Tial mi oficale prezentas mian kandidatecon. Cetere venis ĉi-tie prava rimarko, ke estas ankaŭ neceso de pliaj administrantoj, kaj memkompreneble ankaŭ de pliaj aktivaj kontribuantoj. Kandidatiĝoj de kapablaj kunlaborantoj kiel administrantoj do ankaŭ tre bonvenas. Same ni bezonas amason da novaj kontribuantoj. Amike DidiWeidmann (diskuto) 17:07, 24 Jun. 2013 (UTC)

Per mia antaŭa noto "En kazo de urĝa neceso ankaŭ mi pretus burokratiĝi" mi celis esprimi: Mi subtenas la kandidatiĝon de Didi, kaj mi persone nun ne perceptas urĝan neceson ke aldone ankaŭ mi ricevu la taskon de burokrato. Tial mi ne prezentis mian kandidatiĝon, kaj post mia noto de antaŭ semajno eĉ ĝis nun ne plu rigardis la diskutejon, aktivante aliloke en vikipedio. Nur kaze ke la nunaj burokratoj iam poste konvinkus min ke aldona burokrata stato de mi estus nepra avantaĝo por la projekto, kiu pravigus fortiri energion de aliaj taskoj, kaj ili insistus pri plia divido de tiu tasko, tiam mi kandidatiĝus kaj forprenus la labortempon de aliaj vikipediaj aktivaĵoj. Tial sinceran dankon, Pino, sed KuboF tute pravas ke kandidato kandidatiĝu mem. ThomasPusch (diskuto) 21:27, 24 Jun. 2013 (UTC)

Ne funkcias ĝuste lingvaj ligiloj de Oruro. Miaj redaktoj ne akceptiĝis. Estas Oruro, kiu estas departemento kaj Oruro (urbo). Same estas 2 artikoloj en ĉiuj lingvoj. La lingvaj ligoj en Esperanto ne funkcias bone.--Crosstor (diskuto) 09:51, 19 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Crosstor. Mi korektis la intervikiojn de Oruro kaj Oruro (urbo). Ĉe ambaŭ estis la malĝustaj. --Tlustulimu (diskuto) 12:52, 19 Jun. 2013 (UTC)

Rotaciaj enhavoj en portaloj[redakti fonton]

Mi ĵus kreis novan portalon, Portalo:Pedofilio, kaj nun spertas kelkajn malfacilaĵojn por inkludi la enhavojn, ĉar ankoraŭ ne regas la funkciadon. Unu el miaj duboj estas pri tio, se ekzistas la ebleco igi aŭtomate rotacii la enhavojn (artikolo de la monato, bildo de la monato....) por ke ili ŝanĝiĝu solaj ĉiumonate, kaj se anstataŭ ĉiumonataj ili povas esti ĉiusemajnaj. Mi estus danka se iu helpos min por pretigi la portalon, almenaŭ koncerne la menciitajn aferojn.--Pangea (diskuto) 17:50, 20 Jun. 2013 (UTC)

Tre eble oni povas varii la enhavon aŭtomate, mi pensas ke la afero estas simila al ADLS, ĉar tiaj artikoloj ŝanĝas aŭtomate ĉiu semajno, ĉu ne? -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 18:17, 20 Jun. 2013 (UTC)
Jes, oni povas. Kreu subpaĝojn, kiuj iel enhavas la daton, kiam ili aperu - do ekzemple "Portalo:Pedofilio/Artikolo de la monato/2013-08". En tiuj subpaĝoj estu la enhavo, kiun vi volas prezenti dum tiu tempo. Tion poste enigu kiel ŝablonon uzante la magian vorton "#time" - iel simile al {{/Artikolo de la semajno/{{#time:Y-m | now}}}}. Se vi volas rotacii ĉiusemajne, atentu, ke por la jaro vi devas uzi "o" kaj ne "Y" - alie ĉirkaŭ la jaroŝanĝiĝo (kie ja ne estas tute klare, kiu semajno apartenas al kiu jaro) okazos ĥaoso. Rigardu la ADLS-fontkodon por ekzemplo. darkweasel94 (diskuto) 18:26, 20 Jun. 2013 (UTC)
Mi jam kreis la subpaĝon Portalo:Pedofilio/Ĉu vi sciis, ke.../2013-07, sed kie nun mi devas enigi la ŝablonon kaj kion ekzakte devas diri tiu ŝablono?--Pangea (diskuto) 20:33, 20 Jun. 2013 (UTC)
Vi devas enigi ĝin tie, kie sur la portalo vi ĝin volas havi - tion scias vi plej bone. La necesa kodo estas: {{Portalo:Pedofilio/Ĉu vi sciis, ke.../{{#time:Y-m|now}}}}. Sed evidente vi devas unue krei ankaŭ 2013-06, ĉar ankoraŭ ne estas julio, do aperus ruĝa ligilo. darkweasel94 (diskuto) 20:45, 20 Jun. 2013 (UTC)

Mi jam sukcesis igi rotacii la artikolojn, sed mi havas pliajn dubojn. Ekzistas eble sufiĉe da artikoloj por plenigi tutan jaron, igante rotacii ilin ĉiusemajne, sed ne por du jaroj. Mi ŝatus do, ke ili rotaciu dum unu jaro kaj finante aŭtomate rekomencu la rotaciadon. Kion mi devas do skribi en la ŝablono kaj en la titolo de la artikoloj?--Pangea (diskuto) 03:21, 23 Jun. 2013 (UTC)

Simple uzu nur la kalendaran semajnon ({{#time:W}} rezultigas 16), sen jaro, kaj tio funkcios. Atentu, ke iuj jaroj havas 53an semajnon, sed aliaj ne: vi devos do krei ankaŭ 53an paĝon. darkweasel94 (diskuto) 05:37, 23 Jun. 2013 (UTC)
Nu, estis supozebla. Fine mi decidis igi rotacii la artikolojn nur ĉiusemajne, ĉar alie la enhavo de la portalo ne estus sufiĉe kvalita. Kiam mi finos la laboron vi povos forviŝi la paĝojn kun jaro en la titolo (ankoraŭ ne, ĉar mi devas translokiĝi la enhavon al la novaj paĝoj).--Pangea (diskuto) 01:28, 24 Jun. 2013 (UTC)

Mi volas ŝanĝi la koloron de fono de la sekcio "Aliaj portaloj" por ke ĝi estu la sama ol tiu de la ceteraj sekcioj (ĝi estas simila, sed ne la sama). Kiel mi povas fari tion?--Pangea (diskuto) 11:47, 24 Jun. 2013 (UTC)

Lingva dubo[redakti fonton]

Kiu formo estas korekta: "Bonvenon al la portalo", "Bonvenon en la portalo" aŭ "Bonvenon en la portalon"?--Pangea (diskuto) 11:50, 24 Jun. 2013 (UTC)

La unua estas la ĝusta . "Bonvenon al la portalo". -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 00:42, 25 Jun. 2013 (UTC)
Mi ne rimarkis pri la bonvenigo de la Vikipedio mem. Ĝi estis unu el tiaj duboj kiujn mi havis jam delonge. Dankon.--Pangea (diskuto) 13:11, 25 Jun. 2013 (UTC)

Peto por forigo de kategorio[redakti fonton]

Bonvolu forigi "Kategorio:Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj". Ĝi estas nun malplena kaj anstatauigita de "Kategorio:Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj". Dankon --Forstbirdo (diskuto) 14:42, 24 Jun. 2013 (UTC)

✔ Farite Estontece por peto pri rapida forigo bonvolu uzi {{Forigu tuj}} --KuboF (diskuto) 23:01, 24 Jun. 2013 (UTC)