Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Revizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Estas nune atendaj redaktoj esti kontrolita" (jun 2009)[redakti fonton]

Mi rimarkis, ke nun ni estas avertitaj, se tekstoj el ni atentaro bezonas reviziadon. Tre bone. Sed volonte mi polurus la frazon, kiu anoncas tion: Estas nune atendaj redaktoj esti kontrolita en via atentaro Ĉu iu scias, kie en la sistemo tiu frazo kasiĝas, por ke ĝi povu esti korektita? --PaulP@diskkont 14:17, 15. Jun 2009 (UTC)

La mesaĝo troviĝas ĉe MediaWiki:Flaggedrevs-watched-pending. Mi nun ŝanĝis la tekston laŭ la german-lingva versio al "Estas ne-reviziitaj redaktoj de reviziitaj paĝoj en via atentaro". Plibonigoj de la teksto daŭre estas bonvenaj. Marcos 15:58, 15. Jun 2009 (UTC)
Dankon, Marcos! --PaulP@diskkont 18:26, 15. Jun 2009 (UTC)
Lige al tiu atentigo: Mi pretas revizii - sed eble ni ne ricevu atentigon, kiam roboto aldonis novan lingvoversion. Kompreneble mi konscias, ke estos iom da laboro tion enmeti en la koncernan avertoprogrameton - mi simple ŝatus, ke iam en estonteco oni tion ŝanĝu. --Lu 09:47, 17. Jun 2009 (UTC)
Dankon, Marcos! Mi ankaŭ riparis la fuŝan tradukon ĉe Translatewiki. Se vi trovas eraron, estus bone ripari tie ankaŭ, aŭ kontakti min por ripari ĝin. Dankon! -- Yekrats 23:07, 17. Jun 2009 (UTC)

Kial miaj ŝanĝoj ne aperis? (maj 2009)[redakti fonton]

Mi ĵus aldonis frazon al la artikolo pri mi mem (Anna Lowenstein) pri la nova libreto, kiun mi ĵus verkis. Mi ankaŭ kursivigis la titolon de unu el la libroj, kiu ĝis tiam aperis nur inter citiloj. Sed kiam mi klakas sur "Konservu ŝanĝojn", la ŝanĝoj restas en la paĝo "Malneto", kaj ne aperas en la ĉefa montrata paĝo. Kiel mi igu tiujn ŝanĝojn definitivaj? (Je 09:41, 29. Maj 2009 enmetita de 79.56.231.191, nome Anna)

Ĉar vi ne ensalutis, Anna. Korektoj de anonimuloj bezonas aprobon de revizianto. --PaulP@diskkont 08:22, 29. Maj 2009 (UTC)
Antaŭ kelka tempo oni enkondukis sistemon de reviziantoj. La ŝanĝoj de aliaj homoj (ensalutintaj aŭ ne) videblas provizore nur sur la paĝo "Malneto", ĝis kiam revizianto trarigardis kaj aprobis la paĝon. Tion mi nun faris. --Lu 08:40, 29. Maj 2009 (UTC)

Ludovica (mar 2009; parte pri reviziado)[redakti fonton]

Saluton. Mi daŭre plendas kontraŭ artikolo enmetita de vikipediisto Ludovica, tiufoje nome Jamnia. Mi denove plibonigis ties malvikipediecon: kategorio multobligita, manko de ligiloj, manko de ligoj al aliaj lingvoj kaj ĉefe manko de strukturo. Ekzemple simpla serĉado de tiu titolo en la angla Vikipedio montras ke ekzistas la urbo de tiu nomo kaj la koncilio kiu supozeble okazis tie. En la artikolo de Ludovica ambaŭ aferoj fuŝe miksiĝas: ŝajne temos pri la urbo, sed poste nur pri la koncilio. Se li ne scipovas la anglan, povas kompari kun la itala, sed ankaŭ tion ne faras. Malpli bone estas ke li tute prifajfas pri avertoj, pri esperanta vikipedio kaj pri la aliaj. Li ne komprenas kio estas Vikipedio kaj laborigos tiujn kiuj volos ordigi liajn fuŝaĵojn. Pro tio mi oficiale proponas ties baradon ĝis kiam li akceptos helpon.--kani 19:01, 22. Mar 2009 (UTC)

Mi tre malŝatas bari novulojn, sed aliflanke ankaŭ mi rimarkis, ke la plimulto de liaj artikoloj estas apenaŭ kompreneblaj kaj sekve ne saveblaj. Mi ankoraŭfoje skribos al li, kaj petos lin unue legi kaj apliki la paĝojn "Kiel redakti paĝon" kaj "Kiel verki bonan artikolon". --- Disk. 22:02, 22. Mar 2009 (UTC)
Mi entute vidas neniun utilon forbari homojn, kiuj honeste volas aldoni ion al vikipedio. Anstataŭ ol forbari la homon aŭ forigi la paĝon mi proponas, ke ni metu tiajn paĝojn al iu konstruejo. Se ekzemple Jamnia estas tiom for de niaj atendoj pri vikipediaj artikoloj, ke ni ne deziras uzi nian tempon por ripari la paĝon - kial ne alinomi ĝin al Konstruejo:Jamnia. Tiam la artikolo estos ekster la publika parto de vikipedio, praktike nenio ligos tien. Vizitanto klare scias, ke temas pri verkata artikolo. Ludovica kaj ĉiuj aliaj havos la eblecon pluredakti la materialon dum senfina tempoperiodo, sen ke tio ĝenus la nivelon de vikipedio. Poste oni refoje povos alinomi. La afero funkcios same kiel metiejo, kiu rajtas aspekti malpli perfekte ol la vendosalono. Ĉu praktikebla solvo por tiuj daŭraj dubaj kazoj kaj kelkaj kontribuantoj, kiuj konsumas nian diskutotempon? --Lu 11:33, 23. Mar 2009 (UTC)
La ideo estas interesa por plupensado. Sed en kiu senco Konstruejo:Jamnia estos pli kaŝita de la publiko ol Jamnia? En la serĉotrabo dekstre ĝi ne aperos, sed se oni alklakas la butonon "Serĉi" oni ja trovos ĝin, ĉu ne? Mi pensis pri io alia simila. En la nuna situacio korektoj, kiuj ne estas reviziitaj, ne estas videblaj por robotoj kaj por ne-ensalutintaj personoj. Sed novaj artikoloj ne bezonas tiun revizion. Ili do ĉiam estas videblaj de ĉiu. Ĉu iel oni povas igi kompletajn artikolojn nereviziitaj tiel ke nur ni, la vikipediistoj vidas ilin, kaj ne la publiko? --- Disk. 20:38, 23. Mar 2009 (UTC)
Mi kreis Konstruejo:Jamnia kun la enhavo de Jamnia por testi la ideon (post tio ni povos forigi denove). Tiu artikolo estas kaŝita ekzemple en la senco, ke ligiloj al Jamnia refoje estas ruĝaj (se oni alinomas de Jamnia al Konstruejo:Jamnia). Jes, kun iom da peno oni trovos la artikolon per la serĉilo - sed ja uzanto klare legas, ke temas pri Konstruejo, do ne jam oficiala artikolo. (Cetere al mi egalas, ĉu ni nomos tion Konstruejo aŭ Verkejo aŭ alimaniere.)--Lu 22:52, 23. Mar 2009 (UTC)
Kiam mi proponis baron temis nur pri klopodo rekte kontakti la aŭtoron kaj "devigi" lin pli vikipedie labori. Li jam donis pruvon, ke li estas iom regula kontribuanto kaj kompreneble ankaŭ mi ne volas forbari lin, ne "perfortete". Pri la testejo mi ne komprenas kiel tio povas helpi, sed tio ne gravas ĉar mi ne estas lerte "komprenanto". Krome estas la afero, ke li daŭre enmetos pliajn similajn artikolojn (kaj enmetis).--kani 23:27, 23. Mar 2009 (UTC)
Ankoraŭ plu cerbumante: el la vidpunkto de la verkinto, ĉu la fakto, ke oni movas ĉiujn liajn artikolojn al Konstruejo, estas malpli ofenda ol forbarado? Mi ne scias. Estus bele se iom pli da vikipediistoj donus sian opinion ĉi tie. --- Disk. 09:13, 24. Mar 2009 (UTC)
Kaj plia penso. Imagu, ke mi iel atingas la ruĝan ligilon Jamnia kaj mi pensas "ha, estus interese verki ion pri tio por Vikipedio, mi ja estas jamniologo ...", do mi ekverkas, sed mi ne scias, ke jam ekzistas iu ĝermo en Konstruejo:Jamnia kiun mi povus uzi por plia polurado ... --- Disk. 09:24, 24. Mar 2009 (UTC)
Mi mem preferus, ke oni diras, ke miaj artikoloj bezonas fundan poluradon, ol ke oni forbarus min. Pri la problemo rilate al la dua artikolo Jamnia provizore (kun la ekzistantaj rimedoj) mi havas nur la ideon transporti la kompletan enhavon de la originala artikolo al Konstruejo:Jamnia. Kio signifus, ke la uzanto kiel solan diferencon de normala artikolo vidus tiun "Konstruejo:"-nomon. Sekve pli bona ideo ol mia origina verŝajne estus havi iun pli drastan ŝablonon ol la ĝermo-rimarkon. Ion kiel la kadro tute supre sur ekzemple en:Wikipedia:Cleanup_Taskforce, kun la informo: "Tiu ĉi paĝo ankoraŭ devas esti redaktata aŭ formatigata por konformi kun la kvalitaj normoj de vikipedio." Ĉu tiaspecaj kadroj ĉe ni ekzistas aŭ ĉu nur estas la preskaŭ pretervidebla ĝermo-ŝablono, kiel sur Internacia Flughaveno Narita? Oni unue legas ĉion - nur poste oni vidas, ke temas pri ĝermo. --Lu 14:03, 25. Mar 2009 (UTC)
Jes, la ŝablono {{germo}} tute ne taŭgas tie ĉi. Mi uzus ĉi-okaze la ŝablonon {{polurinda}}, sed laŭ mi mankas eĉ pli forta ŝablono, kiu igas la artikolon ne videbla por ne-vikipediistoj (same kiel ne-reviziitaj korektoj nun estas nevideblaj por eksteruloj).--62.166.193.211 (estis PaulP) 15:42, 25. Mar 2009 (UTC)
Mi ĉi-supre, senkonscie anonime, atentigis pri la ekzisto de la ŝablono {{polurinda}}. Oni povas kombini la uzon de tiu ŝablono, kun forkomentado de la plej draste polurindaj partoj. Tiel la publiko ne vidos ilin, sed vikipediisto, kiu malfermas la folion "Redakti" tuj rimarkos, ke ekzistas materialo eventuale uzebla post polurado. --- Disk. 09:13, 27. Mar 2009 (UTC)
Tiu kombino multe plaĉas al mi. Laŭ mi tio permesas realigi ĉiujn intencojn: La teksto plu ekzistas, la publiko ne vidas ĝin, la publiko scias pri la provizoreco de la (neforkomentita) teksto, la traktado (ŝablono + forkomenti) ne konsumas tro multan tempon, la aŭtoro supozeble povos (aŭ simple devos) vivi kun tio, sed li aŭ ŝi povos senti sin nur duone ofendita. Jen la aktuala kolekto de polurindaj paĝoj, sufiĉe longa cetere por longe okupi bonvolemulojn... Cetere mia paĝo Konstruejo:Jamnia povas nun foriĝi. --Lu 13:23, 27. Mar 2009 (UTC)
✔ Farite --- Disk. 13:29, 27. Mar 2009 (UTC)

--79.16.207.246 05:54, 23. Maj 2009 (UTC) Sinjoroj karesantoj de mia Jamnia.

Mi provizis iom plibonigi la koncernan artikolon. Bonvolu konsideri, ke la mencio pri iu urbeto sparkas, por la artikolisto, nur el la fakto ke ĝuste en Jamnia oni enplantis du semojn kiuj grave ĝermos en la estonteco. La artikolo ne juĝas la aferon, sed elstarigas ĝian neforgeseblecon!

Ĉar la teknikaĵoj de vikipedio ankoraŭ ne sin lasas posedi de mi, mi demandas: kiam la Vikiaj administrantoj forigos la balailon karesantan iun artikolon se la sama jam estis balaita kaj purigita? Ĉu la lasta redaktanto aŭ la origina aŭ age de administrantoj?... Ĉar, fine, mi ardas pro la deziro ne esti trenita de balailaj spokoj!(oni vidu Hipokriteco/n kaj aliajn). Bonvolu kompati mian naivecon kaj novecon! Ludovica

Saluton Ludovica, post kiam artikolo estas "purigita", la persono kiu forigis la plimulton de la eraroj (lingvaj kaj stilaj) povas mem forpreni la ŝablonon "Puriginda". Tute ne necesas administranto por tio. Alai afero: mi esperas, ke vi povos solvi grandan enigmon mian, Ludovica: La supra teksto, kiun vi ĵus verkis, estas stile tute en ordo, kaj ĝi preskaŭ ne enhavas erarojn. Kiel do povas esti, ke aliaj tekstoj viaj estas apenaŭ kompreneblaj? Eĉ tiuj vikipediistoj, kiuj deziras "purigi" viajn tekstojn, apenaŭ kapablas, ĉar ili ne komprenas ĉiam viajn intencojn. Ĉu ekzistas du diversaj "Ludovica"? --PaulP@diskkont 07:44, 23. Maj 2009 (UTC)

Pri artikolo Persekutado kontraŭ esperantistoj (mar 2009; stabila/reviziita)[redakti fonton]

La artikolo pri Persekutado kontraŭ esperantistoj estis elektita la Kunlaboraĵo de la semajno de pasinta semajno. Tamen, ĉar mankas pli ol duono, kaj ankoraŭ estas malekvilibra, mi preferas lasi ĝin ankaŭ por tiu ĉi, se neniu kontraŭas. Mi do profitas la okazon por kuraĝigi al kunverkado. Ni devus krei bonan artikolon pri tiu afero.

Poste, ni povas proponi ĝin por traduko de la semajno. Tio estas bona maniero disvastigi interesan artikolon. Pri tio, notu ke nun kandidatas por tiu nomumo la artikolo pri Esperanto-filmo (pere de la angla versio en:Esperanto film). Voĉdonu en: [1].

Mi profitas la komenton por fari demandon: mi ne bone komprenas la aferon pri "stabilaj paĝoj". Kiujn kriteriojn oni uzas por tio ĉi, kaj por kio ĝi taŭgas? Mi demandas, ĉar tiu artikolo pri persekutado havas markon "stabila" kiam evidente ĝi estis nur en la komenco de la redaktado. Ĉu tio havas sencon? --Tonyo 19:20, 2. Mar 2009 (UTC)

"Stabileco" ne estas tiom signifoplena. Tio nur montras ke temas pri lasta reviziita versio. "Reviziita" signifas nur sen evidenta grava fuŝo, ne pli. Ne "stabilaj" versioj estas nereviziitaj kaj eventuale povas enteni fuŝaĵon, fireklamon, ks. AL @ 21:24, 2. Mar 2009 (UTC)

Artikolo / stabila paĝo / malneto / paĝo / plej lasta reviziita versio (feb 2008)[redakti fonton]

Ŝajne la terminoj pri la reviziado kondukas al iom da konfuzo. Kutime la paĝo pri iu temo supre nomiĝas "artikolo"; tiel restis, se la lasta versio estas reviziita. Se ekzistas nereviziita lasta versio, tiam ne plu troveblas "artikolo", sed nur "stabila paĝo" kaj "malneto". (Ĉu do ne plu ekzistas "artikolo"? ;-). La vorto "malneto" cetere ne troveblas en vikipedio, ankaŭ ne la vorto "neto"; mi legis, ke "malneto" estas fundamenta, sed eble ĝi tamen ne estas tre konata vorto.

Dekstre de la paĝotitolo oni povas sur nereviziita versio legi "Malneto [rigardi paĝon] (kompari) (+/-)". "Rigardi paĝon" funkcias kiel "rigardi stabilan paĝon". Tria nomo por tiu versio legeblas post klako al "+/-"; tiam ĝi nomiĝas "plej lasta reviziita versio". Mi ne miras, ke konatino alvokis min antaŭ nelonge, por ke mi klarigu al ŝi ĉion ĉi. Laŭ mi ni interkonsentu pri unuecaj nomoj. Ekzemple "artikolo" por la lasta reviziita versio, "nereviziita versio" por la lasta versio. "(stabila) paĝo" malaperu, eble ankaŭ "malneto". Ĉu?--Lu 14:01, 16. Jan 2009 (UTC)

Sen esti rigardinta ĉion ĉi surloke: Vi absolute pravas ke gravas unuecigitaj terminoj en la ĝustaj lokoj. Bedaŭrinde facile englitiĝas alilingva, ankaŭ ne unuecigita lingvouzo. Mi ekzemple neniam uzas "stabila versio", ĉar tio estas analogiaĵo el komputilscienco (pri programoj).--Ziko 23:54, 17. Jan 2009 (UTC)
Krome stabilas komputilo nur, kiam ĝi estas malŝaltita ... :-) DidiWeidmann 21:23, 3. Feb 2009 (UTC)
Ĉu iu alia ŝatas komenti? Aŭ al kiu mi rekte turniĝu?--Lu 20:34, 24. Jan 2009 (UTC)

Montrado de malaktuala versio (jan 2009)[redakti fonton]

Ŝajne momente estas iu problemo pri la prezento de la plej aktuala versio de (reviziita) artikolo. Per Kobajo (momente) oni vidas mallongan, tre malnovan version; sur [2] oni vidas, ke tamen la plej nova versio estas bone konservita. Eble simila problemo estos (dumtempe) ankaŭ pri aliaj paĝoj.--Lu 11:15, 27. Jan 2009 (UTC)

Intertempe la problemo ne plu aperas ĉe Kobajo.
Hieraŭ mi spertis similan problemon en la germanlingva Vikipedio, nome ĉe la artikolo de:Puppe (Insekt). Intertempe ankaŭ tie la problemo malaperis.
Verŝajne temis pri iu programara eraro, kiu intertempe estis solvita. Marcos 11:30, 27. Jan 2009 (UTC)
Nun ĉe Kobajo denove; ŝajne do la problemo estas nekonstanta.
Mi ne volis voki al ago, sed simple informi.--Lu 16:18, 27. Jan 2009 (UTC)

Reviziado (dec 2008)[redakti fonton]

Laŭ historio de la artikolsimila Nicotiana, mi reviziis ĝin. Tiu estas falsigo de la sistemo, ĉar mi korektis nur kelkajn gramatikajn erarojn kaj ne klakis al iu ajn butono pri reviziado.

Mi petas la ĉef-altrudanton de tiu programita frenezeco, forprenu mian revizian rajton. Narvalo 17:17, 7. Dec 2008 (UTC)

Ankaŭ mi rimarkis, ke fofoje la sistemo diras, ke mi reviziis artikolon, kiam mi nur korektetis ie-tie. Sed ŝajne ne ĉiam tio okazas. Mi suspektas, ke estas cimo en la sistemo. PaulP 17:36, 7. Dec 2008 (UTC)
Ankaŭ mi jam rimarkis tiun cimon. Se tio ofte okazas, tiam la informoj pri reviziiteco iĝas tute nefidindaj, kaj tute ne havas sencon havi tiun sistemon. Marcos 18:31, 7. Dec 2008 (UTC)

Statistikoj de revizioj (dec 2008)[redakti fonton]

Laŭ tiu statistiko el ĉ. 107 953 artikoloj aktuale 3763 (3,49 %) estas "reviziitaj" kaj 98,19 % estas "Ĝisdatigita/Reviziita"(j). Ĉu do ĉ. 95 % estas "ĝisdatigitaj" - kaj kion tio signifu? (Krome estu aŭ singularo aŭ pluralo.) --Lu 08:49, 14. Dec 2008 (UTC)

Bona demando. Mi refaris la statistikajn mesaĝojn al pli komprenebla terminaro. -- Yekrats 12:49, 14. Dec 2008 (UTC)
Multan dankon! Nun mi komprenas pli bone - sed... Mi kalkulas: 3 876‎ - 3 797‎ = 79. Bone. Kaj kiel mi komprenu la 97,96% de neniam iel ajn reviziitaj paĝoj kompare kun la 3,59%, kiuj havas almenaŭ unu revizion? Ĉu la sumo ne devus egali al 100 %? --Lu 21:56, 15. Dec 2008 (UTC)
Ĉu iu degnas respondi? Aŭ ĉu ni provizore simple akceptu, ke 101,55% kiel sumo havas eraron de nur 1,5 centonoj, do estas relative preciza :-) Cetere nun estas 4,15%, do +0,56% en 5 tagoj. Laŭ tiu ritmo ni bezonos ĉ. mil tagojn por la tuto. (Tamen malpli longe ol ĝis la fina venko...)--Lu 21:51, 20. Dec 2008 (UTC)

Je dato / en dato / daton (nov 2008)[redakti fonton]

Estimataj! Hodiaŭ mi rimarkis en la nov-enkondukita funkcio pri patrolado/reviziado de artikoloj la parol-turnon "La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 20. Nov 2008". Mi atentigas al ĉiuj, kiuj povas ripari tiun ŝablonon, kaj ankaŭ al ĉiuj interesatoj, ke la uzado de la prepozicio "je" por signi daton estas ege malbonstila kaj fakte erara. Je estas uzata por indiki la ĝustan tempon de iu okazaĵo (horon kaj eventuale minutojn); por indiki la daton (ankaŭ tagon de semajno) oni uzu nepre la prepozicion en ("en la 20-a de novembro 2008") aŭ la akuzativon ("la 20-an de novembro 2008"). Estus ege nedezirinde, se la vikipedio iĝus forcejo de misaj gramatikaj kaj stilaj kutimoj en Esperanto. Eble similaj parol-turnoj estas prezentitaj ankaŭ en aliaj ŝabonoj aŭ teĥnikaj mesaĝoj; en tiu okazo mi petas ĉiujn (unuavice - administrantojn) laŭeble korekti similajn misojn. Mevo 01:09, 21. Nov 2008 (UTC)

Nur formo la 21-an de novembro 2008 je 1:09 (la unua kaj naŭ) ŝajnas al mi perfekta kaj tradicia Esperanto; pri tio Mevo pravas. Oni strebu gardi enciklopedian stilon kaj unuecon de la stilo en Vikipedio. Slavik IVANOV 08:00, 21. Nov 2008 (UTC)
Mi ne scias ĉu ni povas influi la datformaton kiu restos "21. Nov 2008". Laŭ mi, ne eblas enkonduki alian formon kia "la 21-an de novembro 2008". Sekve ni devas trakti tiun daton kiel nemovebla ŝtono kaj enigi ĝin en ĝustan frazon. "je" tiukaze ŝajnas al mi la malplej malbona solvo. Arno Lagrange @ 08:18, 21. Nov 2008 (UTC)
La formo kun "je" rilate datojn estas ne simple "malbona", ĝi estas monstra. Se ne eblas igi la programaron ĝuste uzi la akuzativon, oni almenaŭ ŝanĝu "je" al "en" - la lasta varianto estas malpli tipa, ol la akuzativa, sed almenaŭ gramatike ĝusta. Mevo 22:59, 21. Nov 2008 (UTC)
Slavik pravas pri la tradicia formulo. Se ne eblas ŝanĝi la strukturon de la dato, estas plej bone havi ĝin sen ia ajn prepozicio kaj lasi la leganton kompletigi la formulon per artikolo kaj akuzativo, do skribi nur "aprobita 20. Nov 2008". - Tamen, ankaŭ la punko en "21." estas ne kutima en Esperanto kaj komprenigas, ke la dato estas kopiita kiel bloko el germana teksto. Se fakte tiel estas, ni vidos interesajn datojn, kiam estos monato kun malsama mallongigo en la germana ol en E (mar, maj, aŭg). --Surfo 08:58, 21. Nov 2008 (UTC)
Tamen skribado kun "en" en ĉi tiu okazo estas sufiĉe bona. Ne indas serĉi manierojn meti akuzativon, des pli ke ŝajne la programaro ĉi tion ne kapablas. Maksim 16:54, 21. Nov 2008 (UTC)
Mi ne scias de kie Mevo havas tiun opinion, ke uzo de "je" antaŭ dato estas eraro. Certe mi konsentas ke akuzativo estas preferinda al "je". Sed fakte mi ankaŭ opinias, ke "je" estas preferinda al "en" antaŭ datoj.
PAG subtenas tion. Ĝi diras ke ĉe "tago difinita per vicmontra numeralo [...] oni uzas plej ofte la akuzativon [...]; kelkfoje la prepozicion je: je la unu de Majo". Neniu mencio pri la ebla uzi "en", sed ja mencio de la eblo uzi "je".
Do se ni daŭre ne povos uzi akuzativan formon en tiu sistem-mesaĝo, ni restu ĉe "je". Marcos 18:11, 22. Nov 2008 (UTC)
Mi havas tiun opinion el miaj kelkjaraj Esperantaj spertoj. Tiun monstran formon mi vidis (krom en vikipedio) nur sur la paĝoj de forpasinta Gxangalo.com. Tian uzon ne subtenas NPIV, nek PMEG (la PMEGan vortumon Ankaŭ aliajn tempopunktojn oni iafoje montras per je kaj la PAGan diskretaĵon [oni uzas] kelkfoje la prepozicion je oni povas rigardi neniel rekomendo, sed nur pravigo de ies misuzoj). Koncerne en antaŭ tagoj enrigardu la saman paragrafon de PAG: se la adjekt-substantivo estas per si mem tempodifinilo, oni uzas en. La ekzemploj pri tagoj tie mankas, sed ili ja abunde troveblas en diversaj E-taj literaturaĵoj, plej unue en la Fundamento (Kion Dio kreis en la sesa tago?). Ĉiuokaze la uzado de je tie, kie eblas uzi alian prepozicion, estas malbonstila afero. Fine, NPIV kiel la 3an signifon de en prezentas la jenon: "[Prepozicio montranta] la tempodaŭron, interne de kiu okazas la ago". La plej supraĵa priserĉo en la Tekstaro de Esperanto donas nur 5 trafojn por "je la tago" (inter ili 3 tagoj estas la festoj), sed ja multegajn por "en la tago" (kaj la mencio de la dato estas la samo, nur kun la forigita vorto "tago").Mevo 00:15, 24. Nov 2008 (UTC)
Fakte la Tekstaro de Esperanto pruvas, ke ĉe datoj "je" estas multe pli kutima ol "en": Estas 28 trafoj de la formo "je la ...a de [monatonomo]", kaj nur 4 trafoj de la formo "en la ...a de [monatonomo]" (tion eblas eltrovi per la serĉoj "\bje la .{0,10}a de\b" kaj "\ben la .{0,10}a de\b", poste kontrolante kiuj el la trafoj vere havas la menciitan formon).
La de vi menciita esprimo "en la tago" estas uzata laŭ maniero, laŭ kiu oni kutime ne pensas pri datoj (tempa uzo de "en" aparte emfazas ke iu ago okazas ene de la tempoperiodo kiu sekvas la vorton "en"; ĉe datoj oni tion kutime ne volas aparte emfazi, sed simple volas fari sufiĉe precizan tempindikon (tamen ne tiel precizan kiel horo)). Tio klarigas, kial la uzo de "en" ne tiel facile transiras al datoj.
Eĉ se vi ne konsentas kun la ĉi-antaŭaj klarigoj pri tempa uzo de "en" kaj pri datoj, vi tamen devas agnoski la fakton pruvitan per la Tekstaro de Esperanto, ke "je" estas pli kutima ol "en" ĉe datoj. Marcos 22:13, 24. Nov 2008 (UTC)

Aŭtomata rangaltiĝo (nov 2008)[redakti fonton]

La regularo por fariĝi revizianto precizigas ke "Ĉiu enskribita uzanto aŭtomate fariĝos revizianto, se tiu ekredaktis antaŭ almenaŭ 60 tagoj, faris almenaŭ 300 redaktojn al artikoloj, redaktis uzantopaĝon, provizis validan retadreson, havas malplenan forbarprotokolon kaj kelkaj aliaj postuloj estas plenumitaj." Jam okazis ke unu uzanto estis "aŭtomate rangaltigita". Tamen mi scivolas kiel tio funkcias por povi ĝuste informi pri tiu proceso. Bonvolu iu germanlingvano ĉerpi el la longa diskuto utilajn klarigojn. Dankas Arno Lagrange @ 13:00, 22. Nov 2008 (UTC)

Ĝi diras (fakte ne diras tiom multe) ke uzanto ricevu aŭtomate la rajton, se li aliĝis antaŭ 60 tagoj kaj havas min. 500 redaktojn (estis demando ĉu ekde kiam, jen ekde tiu momento, do post enkonduko de la MarkVers), mi supozas?). Laŭ mi ne tro gravas. Kiu ial ne ricevas aŭtomate rajton, ĉar li estis iam ial forbarita dumtempe, administranto povas ankoraŭ decidi doni la rajton. Aŭ administranto povas forpreni, se iu petas forprenon de aŭtomate ricevita rajto. / Fakte, ĉe ni en eo.VP la situacio estas eble tiel, ke ni donu laŭpete, ĉar ni havas eble multe da "aliingvaj helpantoj" kiuj faras multajn teknikajn aferojn en plurajn vikipedioj, kaj ili ne perfekte povas revizii sen lingvokono?--Ziko 18:18, 22. Nov 2008 (UTC)
Nun kvar uzantoj aŭtomate ricevis siajn rajtojn. Mi plu scivolas kiel tio okazas. Kial tiuj ? Kial tiam ? La uzantoj fariĝas reviziantoj samtempe kiam ili konservas iun redakton, sed kial ĉe tiu konservo pli ol alia ? Arno Lagrange @ 22:40, 22. Nov 2008 (UTC)
La aŭtomata ricevo de rajtoj fakte devas esti urĝe blokita - estas granda kaj reala danĝero, ke subite roboto akiru tiajn rajtojn, kaj tio fakte kondukus la tutan reviziadon absurden! DidiWeidmann 15:59, 26. Nov 2008 (UTC)
Roboto havas sian statuson se ĝi estas supozata fidinda. Kiel por ĉiu revizianto ĝiaj redaktoj konservas al reviziita artikolo sian statuson. Robotoj ne mem markas artikolojn reviziitaj. Se vi malfidas al robotoj, tio signifas ke ĉu vi devas kontroli ĉiujn robotajn redaktojn (estas plurcentoj ĉiutage) ĉu ni malpermesu al robotoj redakti. Arno Lagrange @ 19:14, 26. Nov 2008 (UTC)
Memkompreneble mi ne volas malpermesi la utiligon de Robotoj, sed mi deziras ja postulas principe, ke fina decidoj neniam estu ĉe maŝino! Rangaltigo estas cetere ankaŭ simbola ago, kaj ni ja jam travivis la kazon de Crosstor, kiu eĉ en iu senco sentis sin vundita, ke lin rangaltigis aŭtomatismo kaj ne homo!
Roboto ne markas artikolojn reviziitaj, se la roboto ne estas speciale farita por la celo. Same kiel vi devas aparte klaki butonon por marki artikolon, la roboto devas aparte fari specialan operacion. Kaj nun laborantaj robotoj (ekzemple intervikiaj) ĉi tiuj operacion ne faras. Maksim 21:42, 26. Nov 2008 (UTC)
Nuntempe ne, sed kiu garantias, ke ne subite iu sukcesas misuzi roboton kaj subite klakos ekzemple kiel reviziitaj ĉiujn geografiajn ĝermojn ...? Sana malfido al robotoj estas grava. Memkompreneble ankaŭ homoj fuŝas. Sed la kvalito de robota fuŝo estas, ke tia fuŝo tuj multobliĝas. (Antaŭ kelkaj tagoj okazis bela ekzemplo de robota akcidento en Commons, kiu detruis kelkcentojn da bildoj - kaj la riparo devis okazi mane, kaj kelkaj bildoj por ĉiam malaperis! Tute ne temis pri malbona intenco sed simpla akcidento.) Mi vere petas, ja insiste postulas, ke rangaltigo neniam okazu aŭtomate en nia vikipedio. Ne estas tiom granda laborŝarĝo por ni tiujn rangaltigojn kontroli. Por la koncerna persono cetere estas pli alta takso, ke homo lin/ŝin rangaltigis ol maŝino. Mi tiun punkton deziras ĉi tie fakte submeti al voĉcono! - Se teknike tio ne tuj eblas, tiam mi proponas, ke almenaŭ administranto donu aprobon al ĉiuj aŭtomate rangaltigitaj personoj.DidiWeidmann 21:57, 26. Nov 2008 (UTC)

Mi ne opinias danĝere ke uzantoj kiuj plenumas la postulojn estu aŭtomate "rangaltigataj" al reviziantostatuso : ĝi ne estas tiom alta rango. Temas nur pri agnosko ke temas pri supozeble serioza kunlaboranto kapabla rimarki gravajn fuŝaĵojn kaj marki sendifektaj artikolojn. Mi taksas ke dekoj da niaj vikipediistoj estas tiaj fidindaj homoj kiuj povus partopreni en tiu giganta tasko igi pli fidinda al leganto tiun kolekton de pli ol centmil artikoloj. Sufiĉas al mi scii ke al iu uzanto kiu misuzus sian rajton oni povus depreni ĝin (ankaŭ uzanto kiu malvolas esti revizianto povas peti ke la rajto estu forprenita). Reviziantoj ne havas la samajn respondecojn kiel administrantoj kaj (estontaj) kontrolantoj. Tamen temas pri uzantoj kiuj estas iom pli ol okazaj vizitantoj kaj estas bone ke ili estu iom pli implikitaj en la nivelaltiĝo de Vikipedio. Jam ekzistas tri ŝtupoj da uzantoj : anonimuloj, ĵus enskribiĝintaj kaj konfirmitaj. Ĉiu tipo de uzuloj havas apartajn rajtojn (rilate ekzemple kreadon de paĝoj, alŝuton de dosieroj, redakton de duonprotektitaj paĝoj). Revizianto staras sur la kvara ŝtupo kun iu kroma rajto. Nur tio. AL @ 22:59, 26. Nov 2008 (UTC)

Ruĝa krisigno (nov 2008)[redakti fonton]

Min frenezigas tiuj ruĝaj krisignoj ĉe Lastaj ŝanĝoj. Ĉu mi povas iel kaŝi, mal-vidigi ilin? Narvalo 20:19, 22. Nov 2008 (UTC)

Vi povas kaŝi ilin tiel, ke vi vizitos la paĝon, kie la ruĝa krisigno aperas, kaj sendos markilon en la historion de redaktoj. Tiam la ruĝa krisigno malaperos el Lastaj ŝanĝoj ĝis tiu tempo, kiam aperos nova ŝanĝo en la sama artikolo. Poste estos necese denove viziti ĝin, kontroli ĝin kaj por malvidigi la krisignon, denove konfirmi la markilon. Alian eblecon mi ne scias. Kerio 20:23, 22. Nov 2008 (UTC)
Kial la problemo pri la krisignoj? / Kompreneble ne simple metu markilon, sed unue reviziu.:-) --Ziko 20:33, 22. Nov 2008 (UTC)
En la HTML kodo videblas ke la krisigno estas metata kiel "<span class="unpatrolled">!</span>". Do necesas aldoni ion taŭgan en sia .css por ke la klaso "unpatrolled" estu nevidebla. Ŝajne, laŭ ru:MediaWiki:Common.css, la bezonata linio estas ".unpatrolled {visibility:hidden}". Maksim 20:55, 22. Nov 2008 (UTC)
Mi gratulas kolegon Narvalo ke li aŭtomate ricevis siajn rajtojn de revizianto ! Nun se vi vere malvolas vidi ke estas peno plibonigi la Vikipedion markante sendifektajn arikolojn, vi povas laŭ la sagaca sugesto de Maksim aldoni en vian .css - subpaĝon la menciitan kodon: mi kontrolis ke tute bone efikas.Arno Lagrange @ 22:43, 22. Nov 2008 (UTC)
mi faris tie ĉi Vikipediisto:Narvalo/monobook.css, sed nenio ŝanĝiĝis. Kion mi mistajpis? Antaŭdankas Narvalo 08:04, 23. Nov 2008 (UTC)
Vi tute bone tajpis. Nur necesas refreŝigi la kaŝmemoron de via foliumilo kiel indikite supre de la paĝo Vikipediisto:Narvalo/monobook.css : Mozilo: alklaku Reŝarĝi (aŭ Stir-Shift-R) ... AL @ 09:29, 23. Nov 2008 (UTC)
Eble la nomo devas esti demajuskla: Vikipediisto:Narvalo/Monobook.css. Maksim 11:06, 23. Nov 2008 (UTC)
Mia Vikipediisto:ArnoLagrange/monobook.css estas minuskle skribita kaj funkcias AL @ 11:32, 23. Nov 2008 (UTC)

Roboto (skripto) por FlaggedRevs (nov 2008)[redakti fonton]

Vidu mia angla (paŭŝala) demando: Vikipedio:Diskutejo/Neesperanto#Bot_approval_for_inital_sighting_of_authoritative_pages. --- Kore, Melankolio 05:37, 27. Nov 2008 (UTC)

Vikipediisto:Melankolio (eo:1) volas utiligi boton por aŭtomate aldoni la markon "reviziita" en artikoloj redaktitaj de membranoj de "blankalisto". La blankalisto konsistus de Administrantoj, Reviziantoj, fidelaj robotoj, kaj eble aliaj fidelaj vikipediistoj. (Evidente tiu listo estus sufiĉe fidela esti aŭtomate kontrolita.) Mi opinias ke ĝi eble estus bona ideo. Ĉu aliaj pensoj? -- Yekrats 13:16, 28. Nov 2008 (UTC)
Kontraŭ (en ĉi tiu varianto). Estu artikolo kiu estis redaktita nur de vikipediistoj, al kiuj ni nun fidas. Sed se ili skribis ĝin antaŭ longe, tiam ili povis ankoraŭ ne scii sufiĉe bone kion kaj kiel fari. Ĉi tio veras ankaŭ por mi mem - mi ne povas esti certa pri artikoloj, kiujn mi skribis ekzemple antaŭ 3 jaroj. Por ruligi la roboton, ŝajne necesas meti limdaton por ĉiu vikipediisto aparte, ekde kiam fidi al li. Ekzemple, povas esti uzata dato ekde kiu li estas administranto. Kaj ankaŭ devas esti iuj aldonaj postuloj, kiel ekzemple ke la artikolo devas esti enkategoriita. Maksim 19:06, 28. Nov 2008 (UTC)
Mi miras. Jam pli malpli ĉiu "fidinda" laŭ tiu listo jam havas revizirajton.--Ziko 19:58, 28. Nov 2008 (UTC)
Temas pri tio ke antaŭlonge la samaj homoj redaktis malpli bone. Maksim 21:45, 29. Nov 2008 (UTC)

Povas esti nur aldon SysOps aŭ nur SysOps+robotoj al tiu listo, kompreneble. --- Saluto, Melankolio 09:37, 29. Nov 2008 (UTC)

Vidu ankaŭ diskuton pri la samo en la rusa Vikipedio: [3]. Maksim 21:47, 29. Nov 2008 (UTC)

Vidu ankaŭ meta:User:Melancholie/editor (6 vikioj) & Helpo:Markitaj_versioj#Kriterioj_por_revizio. --- Kore, Melankolio 12:29, 30. Nov 2008 (UTC)
  1. Por Por: Se vi havas kontrolon kaj starigi regulojn pri la blankalisto. Certe administrantoj kaj burokratoj indas esti en la blankalisto. Longdaŭre funkciantaj intervikiaj robotoj ankaŭ. (Eble intervikia roboto uzata pli ol 6 monotoj povas esti aldonita al la blankalisto.) -- Yekrats 14:17, 30. Nov 2008 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Mi forte kontraŭas, ke boto aŭ maŝino ricevu la rajton revizii ion ajn!! Tio estus treege danĝera kaj kondukus absurden la tutan revizian laboron! Miajn proprajn artikolojn ekzemple mi ja tre ŝatas revizii mem, kaj mi preskaŭ ĉiam malkovras ion korektindan. Ankaŭ bonaj kaj kapablaj homoj kelfoje eraras kaj la reviziado ja ĝuste estas rea kontrolo. Se oni nun kun la sola kriterio, ke fidinda persono verkis artikolon sen vera revizo markas la artikolon kiel "reviziita", tio estas ne akcpetebla fuŝo! DidiWeidmann 21:31, 2. Dec 2008 (UTC)
La plej terura afero de la supra propono estas la absurdega ideo "ke artikoloj redaktitaj de fidindaj robotoj" estu markitaj kiel reviziitaj. Per tiu kriterio per unu bato ĉiuj geografiaj ĝermaĉoj (kiuj laŭ mi ne meritus tian hokon) estus "reviziitaj" kiam nur tia roboto aldonis intervikian ligilon al la volapuka versio de la ĝermo ... DidiWeidmann 21:45, 2. Dec 2008 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Ankaŭ mi kontraŭas. Mi rimarkis, ke roboto faris iun stultan aldonaĵon, kaj tuj "reviziis" ĝin. --Vikipediisto:PaulP (UTC)
@PaulP: Kiu roboto? @ĝeneraleco: vidu ankaŭ huwiki.(protokolo) --- Kore, Melankolio 22:48, 7. Dec 2008 (UTC)
@Melankolio: Temis pri Maksimbot. Arno "defendis" la roboton, dirante ke ĝi revizias nur, se antaŭe iu vera persono reviziis. Sed tio laŭ mi estas malbona praktiko. Se mi revizias iun tekston hodiaŭ, tio neniel pravigas, ke ĉiuj postaj korektoj, bonaj aŭ eraraj, estu aŭtomate reviziitaj de roboto. PaulP 11:42, 9. Dec 2008 (UTC)
Notu, ke nura la lasta (fina) revizio akirus reviziita; sole se redaktita nura de SysOps(+/-robotoj,sighters). --- Kore, Melankolio 00:55, 10. Dec 2008 (UTC)

Nuna revizio (nekontrolita) (nov 2008)[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus trovis en kelkaj novaj artikoloj dekstre supre la jenon:

Nuna revizio (nekontrolita)

Ĝi aspektas kiel la ekvivalenta funkcio en la germana vikipedio, sed la butono por ŝanĝi de nekontrolita al kontrolita stato mankas. Ĉu ni jam povas baloti specialajn vikipediistoj (Kiel ili nomiĝas ĉi tie?), kiuj ricevus la rajton ŝanĝi la menciitan staton kaj tiam ankaŭ vidus la menciitan butonon? Kore --Tlustulimu 14:56, 17. Nov 2008 (UTC)

Nu, mi pardonpetas. Mi petis tiun ŝanĝon bazite de ĉi tiu julia diskuto, tamen kiam la ŝanĝo ne okazis, mi tute forgesis pri ĝi. Se la komunumo ne volas ĉi tiun ŝanĝon, mi petos malinstaladon. -- Yekrats 15:29, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi male tre interesiĝus pri tia funkcio. Yves Nevelsteen 16:20, 17. Nov 2008 (UTC)

Ne, bonvolu ne peti malŝalti ĝin. Ĝi povas esti utila.
En Specialaĵo:Gruprajtoj_de_uzantoj estas ĉi tiaj rajtoj por grupo "Kontrolantoj":
  • Marki reviziojn kiel validigitajn (validate)
  • Marki reviziojn kiel viditajn (review)
Kiu estas la diferenco? Maksim 18:43, 17. Nov 2008 (UTC)
Mi supozas ke vidita signifas ke vi ne rimarkis vandalaĵon (artikolo sen grava fuŝo) kaj validigita ke vi agnoskas ke la artikolo plenumas kriteriojn de kvalito (bonkvalita artikolo). Arno Lagrange @ 19:29, 17. Nov 2008 (UTC)

Laŭ mi sistema kontrolo ne estas agrabla. pino 21:39, 17. Nov 2008 (UTC)

Artikolkontrolado (nov 2008)[redakti fonton]

Baldaŭ funkcios artikolkontrolado en la Esperanta Vikipedio (tio jam funkcias ekzemple en la germana). Hodiaŭ ekaperis supre de la artikoloj la mencio "Ne kontrolita". Povos kontroli artikolojn uzuloj kiuj ricevos tiun rajton. Ni do devos organizi sistemon por kandidatiĝi kaj esti aprobita kiel kontrolanto (simile al tio kio jam ekzistas koncerne administrantojn). Burokrato povos doni kontrolantorajton al uzulo se tiu estos aprobita. Sed ŝajnas ke la sistemo ne jam plene funkcias nun. Arno Lagrange @ 19:18, 17. Nov 2008 (UTC)

Min tre interesus helpi pri artikolkontrolado; mi ĝojas pro la evoluoj. Yves Nevelsteen 19:22, 17. Nov 2008 (UTC)

Ankaŭ mi subtenas la novan sistemon. Sed ĉu eblas provizore forigi la senutilan anoncon supre de artikoloj ? Ĝi ankoraŭ ne funkcias kaj fuŝas la enpaĝigon de ĉiuj niaj artikoloj ! Cetere, oni laŭ mi akceptu tiun sistemon nur por novaj artikoloj, ne por ĉiuj artikoloj (kiu kapablos kaj kuraĝos kontroli niajn 106 mil artikolojn ?). Thomas Guibal 19:29, 17. Nov 2008 (UTC)
Mi eltrovis solvon por ripari enpaĝigon : kiam estas informskatolo antaŭmetu antaŭ ĝin ŝablonon {{-}} ({{-}}), tio antaŭmetas kodon <br clear="all"> kiu ebligas al la informskatolo ĝuste ordiĝi dekstren. Alia solvo estas marki la artikolon kiel vidita, tiam la mencio malaperas :-) Arno Lagrange @ 01:46, 18. Nov 2008 (UTC)

Mi pensas ke estas ege bone ke la Esperanto-vikipedio baldaŭ ankaŭ povas uzi tiun instrumenton. La kontrolistoj devas havi bonajn konojn de la lingvo kaj bonajn konojn de la uzo de la vikipedio (kategorioj, bildoj ktp) kaj krome bonajn konojn de aliaj lingvoj aŭ tre bonan altan ĝeneralan scinivelon. Mi esperas ke troviĝas sufiĉe da homoj kiuj havas tiun nivelon. En alia kazo estas la risko ke la artikoloj dum multe da tempo ne estas kontrolitaj.--Esperantst 20:02, 17. Nov 2008 (UTC)

En Specialaĵo:Gruprajtoj_de_uzantoj videblas ke kontroladon povas fari ankaŭ uzantoj de grupo "Redaktantoj", kaj aldoni uzantojn en ĉi tiun grupon povas ankaŭ administrantoj, ne nur burokratoj. Maksim 20:19, 17. Nov 2008 (UTC)
Dankon Maksim. Fakte povas esti unuflanke "redaktantoj" kiuj rajtas marki artikolojn kiel viditaj kaj "kontrolantoj" kiuj povos marki artikolojn kiel validigitaj. Momente nur la unua ebleco estas aktiva. Mi tre ŝatus ke la alia ankaŭ funkciu. Estas dezirinde ke kiel eble plej multaj uzantoj fariĝu ĉu "redaktantoj" ĉu "kontrolantoj". Fakte ĉiufoje kiam iu "redaktanto" faras iun redakton la artikolo estas aŭtomate markita kiel "vidita" : tio nur montras ke en ĝi ne estas grava fuŝaĵo. Sed pli grave estus havi la eblecon marki artikolojn kiel "kontrolitaj" aŭ "validigitaj" : tio signifus ke la artikolo plenumas iujn kriteriojn : kompleta, dokumentita, ĝusta, ktp. Legantoj tuj vidus ĉu artikolo estas montrita kiel fidinda; se ne li/ŝi estas informita ke la artikolo eble ne estas fidinda. Se okazis fuŝredakto post kontrolo nur la valida versio estas montrita al legantoj. Ne temas pri amasa kontrolo de pli ol centmil paĝoj sed simple kiel plia tasko dum ordinara vikipediumado : ne nur vi redaktos kiel kutime, sed vi lasos spuron ke artikolo estas kontrolita kaj sekve fidinda. Iom post iom multaj artikoloj estos markitaj kaj ni povos listigi ilin laŭ la projekto Vikipedio 1.0. Tio ne forigos nefidindan materialon sed simple indikos al leganto kiu materialo estas fidinda kiu eventuale ne estas. Arno Lagrange @ 23:19, 17. Nov 2008 (UTC)

Denove pri la enpaĝigo de artikoloj (pardonon): ĉu teknike eblus movi la kontrolmencion al la dekstra parto de la artikoltitolo, samkiel la steleto de elstara artikolo ? Ĝi tiel ne plu estus problema. Thomas Guibal 05:31, 18. Nov 2008 (UTC)

Estas vere utila sisteme auntaŭkontroli kaj por kiuj artikoloj ? Mi vidis en la germania vikipedio kiel estas malagreabla. pino 07:08, 18. Nov 2008 (UTC)

Denove pri enpaĝigo : la aldonaĵo artikolkontrolado estas regita de la MediaWiki-programaro. Mi ne scias ĉu ni povas ĉi tie ŝanĝi ĝin per CSS. Mi kontrolis en la germana estas la sama stukturo : la ligo tie estas pli komplika sed same entenita inter html div-markiloj kiu aperas en la sama loko tuj post subtitolo h3 "El Vikipedio" kaj ene de div-ero "contentSub". Tamen ĉe mi, ensalutinte kaj foliumante per sama foliumilo tio aperas malsame : mi konkludas ke dependas de CSS-difinoj kiuj malsamas ĉu en commons.css ĉu en miaj propraj preferoj.
Pino, ĉu vi povas klarigi kial vi diras ke estas malagrable havi tiun kontrolsistemon. Temas pri igi la projekton pli fidinda por vizitantoj : ke leganto sciu ke artikolo ĉu estas kontrolita kaj supozeble fidinda, ĉu ne kaj eventuale malfidinda. Arno Lagrange @ 10:39, 18. Nov 2008 (UTC)
La anonco "Nuna revizio (nekontrolita)" supre de artikoloj fuŝas la enpaĝigon de ciuj artikoloj. Certe CSS eblus ekplikado. Sed kiel multe mi ne konas CSS.
Mi ne ŝatas la sistemajn kontrolojn. pino 12:10, 18. Nov 2008 (UTC)
Mi ne estas lerta komputikisto kaj el la klarigo de Arno povas nur kompreni, ke la alilokigo de la anonceto estos verŝajne tre malfacila. Se vere ne eblas movi la anonceton, mi petas, ke ni urĝe kaj almenaŭ provizore malaktivigu la sistemon. Nia artikolaro (precipe artikoloj kun informskatoloj) aspektas terure ! Thomas Guibal 12:33, 18. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Thomas. Se vi malplenigas la kaŝmemoron de via foliumilo, la paĝoj kun informkestoj denove bone aspektos. Mi ĵus kontrolis paĝojn, kiujn uzas la ŝablonon {{Informkesto esperantisto}}. Krome Arno jam aldonis CSS-formatojn al nia ĉefa CSS-dosiero. Kore --Tlustulimu 12:47, 18. Nov 2008 (UTC)
Kelkaj informkestoj aspektas bone, dum aliaj restas fuŝaj (ĉu ekzemple la paĝo Morbihan aspektas bone ĉe vi ?). Ĉiukaze, la rezulto restas nekontentiga : tiu nemovebla, ege agaca skatoleto anstataŭas la informskatolon kontraŭ la du unuaj linioj de la artikolo, kaj tio ŝajnas tre bizara... Se mi bone komprenas, la anonceto ŝanĝus al verda bildeto, sed daŭre restus en la sama loko eĉ se oni sukcese "kontrolus" la artikolon. Ve ! Thomas Guibal 18:09, 18. Nov 2008 (UTC) Ŝajne ĉio nun bone funkcias. Dankon. Thomas Guibal 19:24, 18. Nov 2008 (UTC)

Ni havas jam "legindajn" kaj "elstarajn" artikolojn kaj "stumpo" banieroj ... Eblas defendi malfacilaj artikoloj ... La kontroladoj de la germania Vikipedio estas ankaŭ malagreabla car uzantoj bezonas tagoj pri komo korigi. Estas jam multpeza en la germania Vikipedio. En esperanta Vikipedio estus ankoraŭ pli malfacila. Estas ne simpatia ankaŭ ĉar iuj povas korigi mem, iuj ne. pino 12:54, 18. Nov 2008 (UTC)

Ni devus difini, kiu povas esti tekstokontrolanto (nov 2008)[redakti fonton]

Mi tre bonvenigas tiun-ĉi novan funkcion de tekstokontrolantoj analoge al la germana vikipedio: La esperanto-vikipedio fakte ludus denove pioniran rolon, ĉar ĝis nun krom ĉe ni nur en la germana vikipedio aktivas ĉi-tiu funkcio (korektu min, se mi eraras). Ni klare komprenu la rolon de la kontrolantoj: La vidataj artikoloj estas kontrolitaj ĉu okazis vandalismo kaj krome supraĵe ĉu la lingvaĵo estas tolerebla. Mi proponas, ke kontrolantoj regu Esperanton minimume je nivelo eo-3 kaj faris almenaŭ 800 redaktojn en la Esperanto-vikipedio. Administrantoj havu aŭtomate la kontrolrajton. La demando estas, kiu rajtas aktivigi la kontrolrajtojn. Ĉu ĉiu administranto aŭ ĉu nur burokratoj. En la lasta kazo la demando estas, ĉu eventuale necesus plia burokrato por subteni la du nunajn. Aŭ ĉu teknike eblus eventuale doni al du aŭ tri administrantoj la rajton ankaŭ aktivigi kontrolrajtojn sen ke ili devus burokratiĝi? Kiam la unuaj kontrolantoj povos ekfunkcii? Necesus cetere krei apartan paĝon, kie interesuloj povas anonci sian kandidatecon respektive, kie oni povas proponi kandidatojn. DidiWeidmann 23:17, 17. Nov 2008 (UTC)

Fakte momente nur funkcias la ebleco marki artikolojn kiel viditaj. Eĉ en la germana ne jam funkcias la ebleco marki la artikolojn kiel validaj : tio starigas ankoraŭ multajn diskutojn. En la anglalingva funkcias klasifiko de artikoloj A B C ktp. Krome ni havas "legindajn" kaj "elstarajn" artikolojn.
Por la jam funkcianta ebleco sufiĉas bonvolemaj seriozaj uzantoj, kiuj simple vikipediumante markos ke artikolo malhavas fuŝaĵon. Tion povas tuj fari ĉiuj uzantoj kiuj bonvolos havi la rajton "redaktanto". Ĉiuj administrantoj povfas doni tiun rajton al uzantoj. Tamen mi sugestas ke ni interkonsentu pri reguloj : kandidatiĝo, kun pruvoj pri seriozeco, kaj kapabloj (sen postulo de sperteco nek faka, nek lingva): redaktanto nur kapablu rimarki ke anonima aldonaĵo estas reklamo, intenca fuŝado, ks.
Por la iam funkcionta ebleco marki artikolojn kiel validaj ni devos rigore interkonsenti pri protokolo. Povos fariĝi kontrolanto, uzanto kiu havas bonan lingvan kapablon kaj fakan sperton. Kontrolanto rajtos validigi artikolojn nur en la fakoj en kiu li/ŝi havas agnoskitajn spertojn.
Plej urĝe estas klare redakti la plej bezonatajn informojn kaj krei paĝojn por kunordigi la funkciadon de la kontrolado. Arno Lagrange @ 23:48, 17. Nov 2008 (UTC)
Mi bedaŭras, sed ne ekzistas tiom da fakaj kaj lingvaj spertuloj inter ni, kiuj ankaŭ havus tempon kaj nervojn por tiu laboro. Plej ofte mi korektas miajn iamajn mistajpojn. Narvalo 11:58, 18. Nov 2008 (UTC)
La sistemo funkcias jam dum kelkaj monatoj en la rusa ru, sed nun tie estas farite tiel ke ĝi estas nevidebla. Nur uzanto kiu havas rajton kontroli vidas ĉu la versio estas vidita. Maksim 20:35, 18. Nov 2008 (UTC)

Mi ankoraŭ ne vidis (por mi) butonon por marki kiel "vidita", ĉu estas intenco ke ni unue diskutu pri la kriterioj? (Laŭ mi la anglalingva klasifiko de A B C estas tro, sed ĝi estas jam alia afero.) Ni havas du eblecojn:

  • Kiel en la germana, kontroli nur pri evidenta vandalismo, kaj cetere eble rigardi pri tajperaroj, formateraroj kaj simile. Kontrolanto estu aŭtomate vikipediisto kun ekz. pli ol 200 redaktoj. (Simpla kaj realisma.)
  • Havi pli ambician planon, kun pli longa kaj pli severa listo rilate al aferoj pri kiuj devas atenti la "vidanto". Tiam ankaŭ la kontrolanto devas plenumi pli. (Pli malfacila, sed ankaŭ tre profitdona.)

Cetere, ni devas iom atenti pri ĝustaj kaj bone kompreneblaj terminoj. "Kontrolanto" eventuale donas troan, erarigan impreson, ke temas pri severa kontrolo pri enhavo ktp.--Ziko 17:01, 18. Nov 2008 (UTC)

Jes kontrolanto kaj kontrolitaj artikoloj estu seriozaj aferoj. Sed tio ne jam funkcias. Kontrolita artikolo havos signon kaj leganto povu fidi ke artikolo kun tia signo estas plene fidinda laŭ faka kaj lingva vidpunktoj.
Momente temas pri funkciigi la bazan kontrolon (ke artikoloj estis "viditaj" = malhavantaj evidentajn fuŝaĵojn) kaj por tio ni bezonas uzantojn kiuj havos "redaktantan" statuson. Ziko sugestas ke ĉiu uzanto kun 200 redaktoj fariĝu "redaktanto". Kial ne ? Tamen ĉiuj uzantoj kun tiom da redaktoj ne aŭtomate fariĝu redaktantoj sed petu tion. Uzanto kiu montriĝis malserioza ne ricevu tiun rajton.
Mi tuj kreos paĝon Vikipedio:Validigo de artikolo/redaktantoj kie uzantoj petu la rajton por si. Administrantoj kontrolu ke temas pri seriozaj uzantoj kaj donu la rajton. Arno Lagrange @ 17:37, 18. Nov 2008 (UTC)
Dankon por ĉiuj supraj klarigoj. Unue mi proponas, ke administrantoj jam aŭtomate havu la rajton marki artikolon kiel "vidita". Estas ankaŭ taŭga, ke la administrantoj povas atribui tiun-ĉi rajton, tiel ni estas tamen deko, kiu en tiu povas subteni la burokratojn. Por trankviligi Narvalon: Tio ja ne signifas, ke nun ĉiu administranto devas "vidumi" aktive la artikolojn, tamen kiel marĝena produkto de nia laboro kiel administranto kaj vikipediistoj ni povas ankaŭ marki tiajn artikolojn. Mi ĉi-tie ankaŭ proponas, ke ni difinu tamen minimumajn kriteriojn, por ke vikipediisto rajtu marki tekstojn. Mi proponas, ke tio estu minimumaj lingvo-konoj de esperanto je nivelo eo-3 (laŭ propra indiko sur vikipediista paĝo) - ĉar evidente persono kun ne sufiĉaj lingvo-konoj ne vere povas juĝi, ĉu io estas vandalismo aŭ seriozaĵo. Krome ni ja absolute evitu, ke malamikoj de Esperanto subite sukcesus akiri iajn aldonajn rajtojn. Ĉar evidente markado kiel "vidita" jam donas certan prestiĝeton al artikolo. Devas cetere nepre esti la ebleco, ke administrantoj povas malmarki markitan tekston. Krome mi postulas, ke ni same kiel en la germana vikipedio postulu minimuman nombron da redaktoj en vikipedio antaŭ ol iu ricevu markrajtojn. Mi proponas fakte 800 redaktojn. Krome mi proponas, ke ni fiksu kiel politiko, ke oni ne rajtu marki ĝermetojn kun malpli ol 1000 bajtoj kiel "viditaj". Amike DidiWeidmann 18:41, 18. Nov 2008 (UTC)
Mi ne certas ĉu indas fari limigon pri la kvanto de bajtoj. Sed mi proponas ke ni uzu la kriteriojn el la rusa ru:Википедия:Патрулирование por paĝoj en la nomspaco de artikoloj:
1. Foresto de vandalismo
2. Foresto de malicaj malveraĵoj rilate al nun vivantaj homoj
3. Ne tro granda kvanto da gramatikaj eraroj, aŭ esto de ŝablono markanta neceson de korektado
4. Foresto de evidente dubindaj asertoj (sen specialaj markoj)
5. Foresto de evidentaj malobservoj de kopirajto (artikolo povas esti markita kiel vidita nur se ĉiuj eroj kies stilo videble malsamas de kutima en Vikipedio estas kontrolitaj je kopirajto)
6. Foresto de spamo aŭ ne laŭcela uzo de Vikipedio
7. Foresto de evidentaj malobservoj de reguloj pri malpermeso de disbranĉigo de opinioj
8. Foresto de evidente tro malnova informo, aŭ esto de ŝablono markanta neceson de korektado
9. Esto de minimume unu kategorio, aŭ esto de ŝablono markanta neceson de kategoriigo
Maksim 20:35, 18. Nov 2008 (UTC)
Mi ne komprenas la 8-an kondiĉon. Ĝi ŝajne estas misvortigita. Arno Lagrange @ 22:03, 18. Nov 2008 (UTC)
Temas pri artikoloj, kopiitaj el malnovegaj liberaj fontoj. Ekzemple, "Li naskiĝis en 1851 kaj nun loĝas en Londono." Maksim 05:00, 19. Nov 2008 (UTC)
Mi ĝojas, ke oni trovis novajn ludojn por plenumi la superfluan libertempon, sed ĉu ne sufiĉis ĝis tiam la signo de ĝermo, ĝermeto, polurinda ks.? ONI NE OKUPIĜAS PRI PLIBONIGO DE TIUJ!!! Ĉiutage oni alŝutas amason da subnivelaj, gramatike eraraj (eĉ en la titolo) artikoloj kaj apenaŭ iu kontrolas tiujn. Tiuj artikoloj baldaŭ malaperas inter la aliaj similnivelaj artikoloj. Ĉu vi vere pensas, ke vi havos tempon, energion, nervon por tiu nova ludo? Eĉ NUN neniu finlegas la lastatempe aldonitajn artikolojn kaj ekzemple mi korektas miajn iamajn mistajpojn. Mi jam travivis multajn entuziasmojn tie ĉi por plibonigi nivelon ks., sed neniu el ili atingis la difinitan celon. Narvalo 21:28, 18. Nov 2008 (UTC)
Ne temas pri ludo, simple pri ekformaligo de la kontrolo kiun vi mem rekomendas: nur estos postsignoj kiam iu serioza provlegis artikolon. Ĝis nun tute ne esti signo ĉu artikolo estas kontrolita aŭ ne. La konsekvenco estas eĉ pli grava ol nur marko en supro de paĝo : al simplaj vizitantoj estos montrita la vidita artikolo anstataŭ nevidita kiu eventuale povas enteni fuŝaĵojn. Tio estas unua paŝo por plibonigo de Vikipedio. Multaj paŝoj necesos post tiu ĉi ĝis atingi alatan kvaliton ĉie, sed longa paŝado ĉiam komencas per unuaj paŝoj. Arno Lagrange @ 22:03, 18. Nov 2008 (UTC)
Gravas emfazi, ke tia kontrolado rezultigos kreskon de kvalito. Jen kiamaniere: la neregistritaj uzantoj (do, serĉmaŝinoj kaj homoj, kiuj venis legi) vidos ne la lastan (eble fuŝan), sed la lastan kontrolitan version de artikoloj. Tio povus esti granda paŝo antaŭen en altigo de kvalito. - Slavik IVANOV 23:54, 19. Nov 2008 (UTC)
Parto de la artikoloj estas fuŝaj, partaj - ne fuŝaj. Temas nur pri tio ke marki ne fuŝajn artikolojn. Maksim

Ĉu fakte oni povos validigi la proprajn tekstojn? Ĉu ne estus pli saĝe, ke ĝuste tio ne eblu? Aŭ ke la redaktantoj estu petataj ĝenerale ne validigi artikolojn, en kiuj ili multe kontribuis. (Almenaŭ fine, kiam temos pri vera kontrolo, ne nur vidado.) pino (supre) pravas pri la atentigo. --Lu 11:39, 19. Nov 2008 (UTC)

Redaktanto povas esti nur fidinda uzanto. Sekve redaktanto estas supozita esti honesta kaj markos vidita proprajn artikolojn nur se ili plenumas la postulatajn kondiĉojn. Cetere kiam artikolo estas markita kiel "vidita" ĉiuj redaktoj faritaj de "redaktanto" estas aŭtomate markitaj kiel viditaj (ĉar redaktanto estas supozata ne fari fuŝaĵojn aŭ tia uzanto ne meritas esti redaktanto). Vidita artikolo estas nur artikolo malhavanta fuŝaĵon. Sekve eĉ ĝermo povas esti markita kiel vidita. La marko "vidita" celas ĉiujn legantojn dum la avertoj kiaj "ĝermo" "polurinda" kaj aliaj pli celas kunlaborantojn ĉar ili estas kaj informo al leganto pri iuj malfortoj kaj instigo al redaktantoj plibonigi artikolojn. Kiam temos pri marki artikolojn kiel "kontrolitaj" la kriterioj certe estu pli rigoraj kaj inkluzivu ke kontrolanto dece ne rajtu marki "kontrolitaj" siajn proprajn artikolojn (sen ke necesu teĥnike malebligi tion : kontrolantoj estas supozataj emi respekti regulojn en kiuj ili laboru).
Responde al iuj rimarkoj :
  • artikolo markita kiel "vidita" povas esti malmarkita de iu ajn redaktanto kiu rimarkus ke la artikolo ne plenumas la kondiĉojn
  • administrantoj (laŭ mia kompreno) kaj burokratoj (certe) povas forigi redaktantan rajton de uzanto kiu fiuzus sian rajton (bonvolu iu administranto, ne burokrato verkontroli tion kaj konfirmi aŭ malkonfirmi tiun mian aserton)

Arno Lagrange @ 12:13, 19. Nov 2008 (UTC)

Fakte oni ne markas proprajn redaktojn fidinda, ili aŭtomate markiĝas tiaj. Almenaŭ tiel mi komprenis en ru:, kie oni aljuĝis al mi la statuson autoeditor (do, aŭtomatike fidinda redaktanto). Slavik IVANOV

Revizio (nov 2008)[redakti fonton]

Mi subite ekkonsciis post uzo de la vortoj "revizio, reviziita, revizianto" kiel traduko de la germanaj "Sichtung, gesichtet, Sichter" de amiko Ziko, ke ni uzu "reviziita" anstataŭ "vidita" kaj "revizianto" anst. "redaktanto". Estas multe pli klare tiel : ni havas uzantojn kiuj revizias artikolojn kaj ne nur redaktantojn kiuj vidas artikolojn, ĉu ? Arno Lagrange @ 14:05, 19. Nov 2008 (UTC)

! en "Lastaj ŝanĝoj" kaj "Atentaro" (nov 2008)[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus rimarkis, ke mi nun vidas ĉe "Lastaj ŝanĝoj" kaj "Atentaro" ruĝajn voksignojn (!), ricevinte la rajton de redaktanto. Ĉu mi aldonu malgrandan klarigeton pri similaj signoj al la formatiga paĝo por "Lastaj ŝanĝoj"? Se jes, temas pri MediaWiki:Rcnote, kvankam tio nur efikas je "Atentaro". Kore --Tlustulimu 22:38, 18. Nov 2008 (UTC)

(+) Mi ĵus eltrovis la formatigan paĝon por "Lastaj ŝanĝoj". Estas MediaWiki:Rclinks. Kore --Tlustulimu 22:46, 18. Nov 2008 (UTC)
Ŝajnas ke la mesaĝoj kiujn vi indikas ne estas la ĝustaj lokoj por informi pri la signifo de !. Mi aldonis priskribon en MediaWiki:Recentchangestext kaj Helpo:Validigo de artikolo. Ĉu necese informi aliloke ? Arno Lagrange @ 00:28, 20. Nov 2008 (UTC)

Kiel forigi aŭ alilokigi (nov 2008)[redakti fonton]

Se en la unua linio estas bildo, la surskribo Nuna versio (nekontrolita) okupas alian kolumnon: ekz. ĉe bovo (ĉe mi en fajrovulpo). Do, kiel forigi aŭ alilokigi tiun surskribon? Narvalo 21:19, 18. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Narvalo. Tio tre facilas, ĉar vi nur devos aktualigi la kaŝmemoron de via fajrovulpo per samtempa premo de la stira kaj majuskliga klavoj kun R. Tio jam estas ĉio. Tiam fajrovulpo uzos la version de MediaWiki:Common.css, kiu kuŝas sur la servilo, sed ne la version el sia kaŝmemoro. Arno antaŭ kelkaj horoj jam aktualigis la menciitan paĝon, kiu estas uzata por la formatoj de la vikipedia interfaco. - Se vi ne volas, ke la nova ligilo aperu estonte super informkestoj, vi devos aldoni formatojn al propra CSS-paĝo. Kore --Tlustulimu 21:48, 18. Nov 2008 (UTC)

Mi faris sensukcese.

Eble vi devus restarti vian retumilon. -- Yekrats 23:05, 18. Nov 2008 (UTC)
nenio helpas, se mi ensalutas. Kiel oni trakti tiun CSS-paĝon?
Mi petas ŝanĝi nekontrolita al nereviziita.--Ziko 15:14, 19. Nov 2008 (UTC)
✔ Farite AL @ 01:37, 20. Nov 2008 (UTC)

Peto por Wikimedia-etendilo FlaggedRevs (jul 2008)[redakti fonton]

Geamikoj, mi ĵus petis al WikiMedia por aldoni la etendilon "FlaggedRevs" al la Esperanto Vikipedio. Ĉi tiu etendilo donas al ni la kapablon marki artikolojn kiel "stabila". Tial, ni havas malnetajn kaj netajn versiojn de artikoloj.

Mi petis por la "Patrolling Configuration" (Konfiguro de patrolado) kiu aŭtomate rajtis al iu ajn uzanto kiu estis registrita almenaŭ 21 tagojn kaj faris almenaŭ 150 redaktojn. Patrolantoj rajtas patroli vandalismajn ŝanĝojn. (Ŝangoj de anonimaj uzantoj aŭ uzantoj kiu ne jam atingis la rajton estos konsiderataj kiel "malnetaj" ĝis viditaj de patrolanto.

Plue, administrantoj rajtos marki versiojn de nia "elstaraj artikoloj" laŭ nia Tiel ni povas marki specifan version de artikolo kiel "elstara" anstataŭ la tuta artikolo. (Do, se iu fuŝas elstaran artikolon, la redakto povas estis kontrolita.) Ankaŭ administrantoj rajtas difini popaĝe se ŝanĝoj bezonas kontroladon antaŭ estante montrata al neregistritaj uzantoj. (Ĉi tio estas alternativo al duon-protektado.)

Tamen, ni devas disvolvi regulojn la uzadon de ĉi tiu etendilo, por eviti misuzon de administrantoj, inkluzivante min! ;-)

Aliaj konfiguroj estas haveblaj, sed la supra opcio ŝajnis la plej simpla, kaj estas uzata nun en la Germana. Se vi SUBTENASKONTRAŬAS ĉi tian ŝanĝon, bonvolu opinii ĉi tie. -- Yekrats 12:25, 4. Jul 2008 (UTC)

Mi proponas ke ni atendu iomete, ĝis ni aŭdos pri la finaj spertoj de la germana VP. La afero estas ankoraŭ en ia testofazo, kaj precipe pri la ekzamenitaj versioj estas malkonkordo.--Ziko 15:29, 4. Jul 2008 (UTC)
Ĝi estas nun stabila kaj en versio 1.07. -- Yekrats 17:34, 4. Jul 2008 (UTC)
Ne nur temas pri stabileco de la programo, sed ankaŭ pri testado de ĝia utileco kaj de la aldona laborŝarĝo, kiun ĝi kaŭzas. En la germana Vikipedio, la funkcio estis instalita antaŭ du monatoj, sed malgraŭ multegaj kunlaborantoj, ĝis nun estis markitaj nur 53% de la artikoloj. Kaj nur temas pri la markigo "vidita" (do sen-vandalisma), ĉar la kontrolado kun la markigo "kontrolita" (do laŭ-fakte ĝusta) ankoraŭ ne komenciĝis, ĉar ne klaras, laŭ kiuj kriterioj ĝi okazu.
Laŭ mi la utilo por nia Vikipedio ankoraŭ ne tute klaras, kaj la laborŝarĝo povus esti tro granda por ni (kaj forprenus homforton de pli valoraj taskoj). Do mi proponus atendi ankoraŭ, ĝis kelkaj aliaj Vikipedioj elprovis ĝin kaj raportis pri siaj spertoj. Marcos 18:45, 4. Jul 2008 (UTC)

Do, pro du kontraŭaj voĉdonoj kaj sen subtena opinio, mi fermos la peton. -- Yekrats 18:50, 4. Jul 2008 (UTC)

Haltu! Mi arde subtenas la peton instali tiun sistemon, ĉar, kiel mi jam indikis supre, tiu sistemo ebligus envolviĝon de la homoj, kiuj ne sufiĉe bone regas E-on por verki artikolojn, sed kiuj kapablas legi kaj pritaksi la korektecon kaj fakan enhavon (mi konas multajn tiajn!)!! Mi, tamen, opinias, ke oni ne donu la statuson de "kontrolanto" aŭtomate al ĉiu uzanto, kiu faris certan kvanton de korektoj, sed laŭpete al konfirmitaj uzantoj (t.e., kies nomoj kaj faka kompetenco estas konataj aŭ konfirmitaj per eksterretaj fontoj). Krome, tiu "kontrola" laboro povas altiri la homojn, kiuj mem ne volas ion korekti, sed volonte kontrolus (ankaŭ tiujn mi konas!). Do, laŭ mi estas tute utila afero, kaj ege grava ĝuste por pligrandigo de nia komunumo. Alaŭdo ۩ 07:39, 5. Jul 2008 (UTC)
Mi subtenas varianton de Alaŭdo. Ĝi donas eblecon de pligrandiĝo de kvanto de aktivaj vikipediistoj, kio gravas. Maksim 13:41, 6. Jul 2008 (UTC)

Mi daŭre dubas pri la utilo de la FlaggedRevs en nia malgranda VP, kaj ankaŭ pri tio ĉu tio pliaktivigas (novajn) homojn. Por senchava reviziado oni devas esti iom sperta VPisto. Kaj ĉiel ajn, ni trankvile atendu la spertojn de la germana VP. --Ziko 15:57, 6. Jul 2008 (UTC)

Eble ni povus uzi FlaggedRevs nur por marki "laŭ-fakte kontrolitajn" versiojn, sed ne por marki sen-vandalismajn versiojn (ni ja ĉiuokaze ne havas grandan problemon kun vandaloj).
Sed tiam ni devus difini apartajn kriteriojn por "laŭ-fakteco". Alaŭdo parolis pri "elstaraj artikolversioj", sed laŭ mi ni ne uzu la kriteriojn por elstareco, sed nur la duan kriterion en tiu listo de kriterioj, do la kriterion pri fakteco: "La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion. Por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton."
Ni tiam tamen ankoraŭ devus difini, kiu rajtas marki artikolversiojn kiel laŭ-fakte kontrolitajn. Ĉu la mark-povuloj rajtu marki artikolversiojn nur en "sia(j) fako(j)" (ekzemple en tiu(j), kiu(j)n ili studis universitate), aŭ ĉu en ĉiuj fakoj? Do estas ankoraŭ multaj malfermaj demandoj antaŭ ol ni povos komenci uzi tiunfunkcion.
Laŭ mi ni devas unue konsenti pri kiel ni volas uzi la novan funkcion antaŭ ol ni instalos ĝin. Marcos 16:50, 6. Jul 2008 (UTC)