Vikipedio:Diskutpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mallongigo
VP:DP

La diskutpaĝo estas serva paĝo ligata al ĉiu paĝo kreata de la programaro MediaWiki, kie oni diskutas pri la enhavo de la paĝo mem.

Komuna regularo[redakti | redakti fonton]

  1. En la diskutpaĝoj kaj en la balotoj oni devas skribi vian uzantnomon.
  2. Baze oni ne devas redakti aŭ forviŝi la komentojn de aliaj uzantoj sen ilia permeso.

Diskutopaĝoj de uzantoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanta Vikipedio estas nuntempe uzataj du manieroj por diskuti kun uzanto en lia diskutopaĝo:

  1. tuta diskutado en diskutpaĝo de unu el uzantoj
    • avantaĝoj:
      1. tuta diskuto en unu loko, facile konsultebla kaj sekvebla ankaŭ de aliuloj kaj post ioma pasinta tempo
      2. povas esti diskuto de pli ol 2 uzantoj
      3. post arĥivigo ne estas problemo pri rompitaj ligiloj
    • malavantaĝoj:
      1. dua uzanto ne estas aŭtomate sciigata pri novaj mesaĝoj, bezonas kontroli ilin mane aŭ en sia atentaro
  2. ĉiu uzanto diskutas pri la temo en la diskutpaĝo de la dua uzanto
    • avantaĝoj
      1. ĉiu el la uzantoj estas tuj sciigata pri nova mesaĝo en sia diskutopaĝo (diskutado povas progresi pli rapide)
    • malavantaĝoj
      1. diskuto estas malfacile konsultebla kaj sekvebla, diskutantoj bezonatas saltadi inter du paĝoj
      2. bone funkcias nur por du uzantoj, aldono de la tria estas problema
      3. post arĥivigo rompiĝas ligiloj

Tiu ĉi du manieroj estas diverse uzataj de diversaj uzantoj. Iuj uzantoj prefere sciigas sian preferatan manieron supre de sia diskutopaĝo.

Deŝovo[redakti | redakti fonton]

En Diskutejo kaj diskutopaĝoj de artikoloj kaj uzantoj (estas multaj aliaj vikipediistaj interkonsentoj por Maniero 1) oni uzas per-dupunktajn deŝovojn por legebligi kiel jene:

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:Bonege!! --[[User:Johana]]
::Mi faris ĝin mem! --[[Uzanto:Johano]]
Ni ŝovu la diskuton al [[Diskuto:Supo]]. --[[Uzanto:Johana]]
:Mi emas malkonsenti. --[[Uzanto:Georgo]]

Kiel estas la supo? --Johano

Bonege!! --Johana
Mi faris ĝin mem! --Johano

Ni ŝovu la diskuton al Diskuto:Supo. --Johana

Mi emas malkonsenti. --Georgo

Se vi volus respondi al la sama komento al kiu alia uzanto jam respondis, vi uzus la saman nivelon de lia deŝovo.

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:Bonege!! --[[Uzanto:Johana]]
:Ne tro malbone.. --[[Uzanto:Georgo]]

:Terure. --[[Uzanto:Jakobo]]

Kiel estas la supo? --Johano

Bonege!! --Johana
Ne tro malbone.. --Georgo
Terure. --Jakobo