Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Arto kaj kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


J.R.R. Tolkien

John Ronald Reuel TOLKIEN [ĝon ROneld ruel TOŬkin] (3-a de januaro 18922-a de septembro 1973) estis filologo kaj profesoro de Oxford, kiu verkis romanojn de fantasto. Liaj ĉefverkoj estas La Hobito (origintitole: The Hobbit - or There and Back Again), La Mastro de l' Ringoj (The Lord of the Rings) kaj Silmariliono (The Silmarillion), kiuj mirinde kaj detale priskribas la imagan mondon Mez-Tero. Por sia mondo, Tolkien inventis lingvojn, historion, landojn, reĝojn, heroojn, mitojn, kantojn kaj kreitaĵojn. Mez-Tero estas mondo de elfoj, drakoj, reĝoj, ringoj magiaj, gnomoj, ktp, sed kiam Tolkien verkas, ĉio iel ŝajnas pli reala ol nia mondo. Same kiel mitologio, la vero de Tolkien sidas ne en la historiaj supraĵoj de la rakonto, sed en la morala centro, kiu rakontas pri la lukto de bono kontraŭ malbono. Legu la artikolon...

Borobuduro

Borobuduro estas la plej granda budhisma monumento de la mondo. Ĝi situas en la meza Javo proksimume 40 kilometrojn nordokcidente de la urbo Yogyakarta, unu el centroj de tradicia java kulturo. Nuntempe ĝi estas la plej populara turisma atrakcio en Indonezio.

Ĝi estis konstruita en la 8-a jarcento, origine kiel hinduisma templo. Poste, ĝi estis plukonstruita de budhistoj, kaj tiel iĝis budhista stupao. Post la alveno de islamo al Javo, oni ĉesis uzi ĝin, kaj ĝi dum pluraj jarcentoj kaŝiĝis sub kreskaĵoj. Nur en la 19-a jarcento ĝi estis retrovita de koloniistoj.

Legu la artikolon...

Imperiestraj Forumoj (Romo)

La mapo montras la centron de Romo en la epoko de la imperiestroj (cezaroj)

La Imperiestraj Forumoj en Romo estas aro de konstruaĵoj ĉirkaŭ placo, kiujn sinsekve konstruis aŭ alikonstruis la romiaj imperiestroj en la urbokerno. Ilia konstruado okazis inter la jaroj -46 kaj 113, sub ordonoj de la imperiestroj Julio Cezaro, Aŭgusto, Vespasiano, Domiciano kaj Trajano. Krom Domiciano, ĉiu el tiuj imperiestroj donis sian nomon al unu el la forumoj.

Al la Imperiestraj Forumoj oni ne kalkulas la Roman Forumon, alinome la malnova foirejo respublika, kies unua instalo datiĝas al la reĝa epoko (4-a jarcento antaŭ nia epoko), kaj kiu dum jarcentoj estis la politika, religia kaj ekonomia centro de la urbo.

Malgraŭ la multaj novaj konstruaĵoj kaj la rekonstruaĵoj de pli malnovaj, kaj malgraŭ la multaj monumentoj, kiuj ĝin ornamas, la Roma Forumo neniam havis unuecan karakteron. Sub Cezaro kaj Aŭgusto la konstruado de la Julia Baziliko kaj la riparado de la Emilia Baziliko, kiuj limis la longajn flankojn de la placo, donis al ĝi tamen certan regulecon.

Legu la artikolon...

Ludwig van Beethoven

Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENOBetoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantikisma epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.

Legu la artikolon...

Figurita baso

Figurita baso, aŭ konstanta baso, estas speco de entjera muzika notacio uzata por indiki intervalan enhavon (la intervalojn, kiuj konsistigas sonaĵon), kaj poste akordojn, rilate al basa noto. En kiu okto la noto estu ludita, kaj kiaj ornamoj eventuale estu aldonitaj, estas lasite por improvizado de la ludanto, sed la indikitaj intervaloj devas esti luditaj.

Legu la artikolon...

Klasika epoko (eŭropa muziko)

Mozart (1756-1791)

La klasika epoko en okcidenta muziko okazis en granda parto de la 18-a jarcento, kaj en la fruan 19-an jarcenton. Kvankam la terminon klasika muziko oni uzas kiel ĝeneralan terminon, kiu signifas ĉiajn specojn de muziko en tiu ĉi tradicio, ĝi malpli ofte povas signifi ankaŭ tiun ĉi apartan epokon interne de tiu tradicio. Kiel limdatojn por la periodo oni ofte citas la jarojn 1750 kaj 1820, sed estis konsiderinda komuntempo je ambaŭ flankoj kun la antaŭa kaj posta periodoj, same kiel okaze de ĉiuj muzikaj epokoj. Kaj iuj fontoj eĉ mencias 1730 kiel la komencan jaron.

Legu la artikolon...

Mezepoka muziko

Mezepokaj muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento

Mezepoka muziko estas muziko de Eŭropo en la mezepoko. Tiu ĉi epoko ampleksas la periodon de la falo de Romio (476) kaj la papo-tempo de Gregorio la Granda (6-a jarcento) ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento, kvankam oni devas koncedi, ke fiksi la finon de la mezepoko kaj la komencon de la renesanco estas arbitre. Cetere, tio ĉi ekskludas la muzikon de la Bizanca Imperio, kiu havis grandparte apartan disvolviĝon. Estis kaj sankta kaj sekulara muziko, kvankam el la sekulara muziko de la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis. Krome la rekonstruado de frua muziko, speciale muziko el antaŭ la 12-a jarcento, ĉiam enhavas elementon de konjekto, ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue. La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de polifonio kaj kontrapunkto.

Legu la artikolon...

Johnny Depp

Johnny DEPP estas fama usona aktoro. Li naskiĝis la 9-an de junio 1963 en Owensboro, Kentukio, Usono. Lia unua filmo estis A Nightmare on Elm Street en 1984. Li famiĝis en 1987 per sia rolo en la televida serio 21 Jump Street. En 1990 li renkontis reĝisoron, kiu determinis lian kinan karieron: Tim Burton. Per multaj kunaj filmoj li helpis lin fariĝi mondkonata aktoro, kiu kutimas emfazi sian apartecon kaj sian ikonrompecon.

Jam delonge Depp estas la koramiko de la franca kantistino kaj aktorino Vanessa Paradis, kun kiu li havas du infanojn. Li vivas nun inter Los-Anĝeleso kaj vilao en suda Francio, kaj ankaŭ estas bienulo de bahama insulo.

Legu la artikolon...

Pío Baroja

Pío BAROJA y NESSI (naskiĝis en San Sebastián je la 28-a de decembro 1872, mortis en Madrido je la 30-a de oktobro 1956), estis grava hispana verkisto kiu elstaris pro siaj romanoj kaj apartenis al skolo nomita “generacio de 1898”.

Baroja verkis prefere laŭ la rakonta genro (rakontoj, noveloj, romanoj) sed verkis ankaŭ eseon, teatron, poezion (Canciones del suburbio) kaj biografion.

Li proponis malferman romanmetodon, tio estas, li sentis la romanon kiel fluo de okazintaĵoj kiuj sekvas unu la alian. Tiu sekvo ĉirkaŭiras la ĉefrolulon sur kiu baziĝas la mesaĝon de ĉiu verko. La historio estas kaj senfina kaj seneka. Pro tio oni povus konsideri, ke Baroja estas romanisto de okazintaĵoj unu post la alia.

Legu la artikolon...

Bonsajo

Bonsajo estas malnova arto de miniaturigo de arboj kaj ties kulturado en florpotoj. Bonsajo similas laŭ grandeco al ordinara ĉambrofloro, sed laŭ proporcioj al normala arbo. Fakte bonsajo estas "preciza", sed malgrandigita kopio de arbo, elkreskinta en naturkondiĉoj.

Bonsajo, traduko el la japana 盆栽 [bonsai], signifas "kreskaĵon en plata ujo". Kiel devena lando de bonsajo estis erare konsiderata Japanio, sed fakte la arto de kulturado de miniaturaj arboj en ujoj aperis en malnovepoka Ĉinio proksimume antaŭ 2 mil jaroj. La arto kulturi bonsajojn venis en Japanion nur en la 6-a jarcento, kune kun budhismo. Ĉi tie la arto de kulturado de bonsajoj ricevis pluan evoluon. Kaj ĝuste de tie ĉi ĝi komencis sian venkan marŝon tra la tuta mondo.

Legu la artikolon...

Ĉasado

Ĉasado estas la serĉado, sekvado, kaptado, mortigo kaj utiligo de ĉaseblaj sovaĝaj bestoj. Preskaŭ ĉie en la mondo ekzistas leĝoj, kiuj reguligas, kiam kiu rajtas ĉasi kion - Ĉasado nepermesata nomiĝas "ŝtelĉasado".

Jam en la frua ŝtonepoko la homoj ĉasis - ĝenerale oni karakterizas la tiu-epokajn homojn kiel "ĉasistoj kaj kolektistoj". La ĉasado ne nur liveris viandon manĝeblan, sed ankaŭ ostojn necesajn por farado de ĉiuspecaj iloj, kaj felojn por vestado.

Kiam la homoj pli kaj pli ekhavis konstantajn loĝlokojn kaj pli kaj pli ekhavis dombestojn, kiuj liveris viandon, ostojn kaj felojn (kaj aldone lakton, lanon kaj ovojn), la graveco de ĉasado malkreskis. Jam en la antikvaj altkulturaj civilizacioj la ĉasado rigardiĝis luksa kaj distra hobio, kiun flegis ne plu ĉiuj, sed nur elektitaj homoj. Tamen ekzistis ĉasaj kultoj por antikvaj dioj, kiuj aparte rilatis al ĉasado - kiel la greka diino Artemisa kaj la romia diino Diana. Ankaŭ la katolika eklezio rapide nomumis sanktulon respondecan por ĉasado, la sanktan Huberton.

Legu la artikolon...

Marilyn Manson

Marilyn MANSON, pseŭdonimo de Brian Hugh Warner (naskita la 5-an de januaro 1969 en Ohio) estas ĉefo kaj membro de la samnoma muzik-grupo kies nunaj aliaj anoj nomiĝas Chris Vrenna, Madonna Wayne kaj Tim Skold. La rokmuziko de la kalifornia grupo (naskita en 1990) fariĝis unu el la plej populara alternativ-muziko en Usono kaj eĉ tutmonde, kiu proksimiĝas al metalroko, industria roko kaj glamo. La grupo estas laŭ kelkaj la plej fama gota muzikgrupo, kvankam la nocio "fama" tuj malproksimas ĝin el tiu movado. Legu la artikolon...

Der Schatz im Silbersee

Der Schatz im Silbersee (La trezoro sur Arĝenta lago) estas nomo de filmo de 1962 filmita laŭ motivo de romano Der Schatz im Silbersee de Karl May.

En la tempo, kiam Horst Wendlandt decidis filmi sian unuan filmon de Karl May La trezoron sur Arĝenta lago, li estis jam tre sukcesa producento. Sed li ne estis finance tiel sendependa kiel lia antaŭa okupiganto Artur Brauner. Li do devis konvinki al kunlaborado siajn kunulojn. Preben Philipsen rapide kapjesis – li sciis, ke Wendlandt kapablas ŝanĝi preskaŭ ĉiun objekton de sia intereso en oran minejon. El Hamburgo li forvojaĝis ĝis Munkeno, por ke li konvinkigu Waldfried Barhel-on, ĉefon de firmao Constantin. Barthel ankaŭ konsentis kaj oni povis filmi la plej multekostan filmon de postmilita periodo.

Legu la artikolon...

Krimo kaj Puno

Krimo kaj Puno (ruse: Преступление и наказание) estas romano verkita de rusa verkisto Fjodor Dostojevskij. Unue eldonita en revuo nomita La Rusa Mesaĝisto, ĝi aperis en dek du monataj felietonoj en 1866 kaj poste eldoniĝis kiel libro. Kune kun Milito kaj Paco de Lev Tolstoj, la romanon oni konsideras unu el la plej bone konataj kaj plej influaj rusaj romanoj.

Krimo kaj Puno fokusiĝas sur Raskolnikov, senmoniĝinta studento kiu ellaboras planon mortigi kaj rabi malamatan lombardistinon, por solvi tiel siajn financajn problemojn kaj samtempe por senigi la mondon je ŝia malbonegeco. Iom simptomante megalomanion, Raskolnikov kredas sin aparte lerta homo, simila al Napoleono. Kiel eksterordinarulo, li sentas sin pravigita je sia decido murdi, ĉar li ekzistas ekster moralaj limoj kiuj efikas por "ordinaraj" homoj ("Ĉu mi estas homo aŭ bestaĉo tremanta? Ĉu bestaĉo tremanta aŭ ĉu mi havas rajton?", - demandas li sin mem, kuraĝige). Tamen, tuj post sia krimo, Raskolnikov malsaniĝas kaj ĉagreniĝas de la memoro pri siaj agoj. Krimo kaj Puno bildigas la iom-post-ioman konsciiĝadon de Raskolnikov pri sia krimo kaj lian kreskantan deziron konfesi.

Legu la artikolon...

Mary Wollstonecraft

Mary Wollstonecraft
Mary Wollstonecraft

Mary Wollstonecraft (naskiĝis la 27-an de aprilo 1759 - mortis la 10-an de septembro 1797) estis brita verkistino, filozofino kaj frutempa feministino. Dum sia mallonga kariero, ŝi verkis romanojn, traktatojn, unu vojaĝrakonton, unu historilibron pri la Franca Revolucio, sed ankaŭ porinfanajn rakontojn aŭ eĉ libron pri ĝentilaj manieroj. Wollstonecraft estas precipe famkonata pro sia Pravigo de la Rajtoj de Virino, en kiu ŝi opinias ke virinoj ne estas denaske malsuperaj ol viroj, sed ŝajnas tiel nur pro manko de edukado. Ŝi sugestis rigardi kaj virojn kaj virinojn kiel raciemajn animulojn, kaj imagis novan socian ordon sole fondotan sur racio.

Inter la ĝenerala publiko aŭ la feministoj, la malkvieta vivo kaj la kompleksaj, relative tumultemaj amrilatoj de Wollstonecraft ofte vekis pli da intereson ol siaj verkoj. Post du malsukcesaj interrilatoj kun Henry Fuseli kaj Gilbert Imlay, la verkistino edziĝis kun la filozofo William Godwin, eminenta ateisto. Hodiaŭ, Wollstonecraft estas konsiderata kiel fondinta teoristino de feminista filozofio. Ŝia frua aserto pri la egaleco de virinoj, ŝia atako kontraŭ tradicia virineco kaj ŝia luktado kontraŭ la degrado de virinoj antaŭvenis la aperon de feminismo je la 19-a jarcento. Feministaj gravuloj aŭ aktivistoj ofte elvokas la filozofajn ideojn aŭ la personajn batalojn de Wollstonecraft kiel gravegaj influoj sur siaj vivoj.

Legu la artikolon...

Bekfluto

Diversaj bekflutoj
Diversaj bekflutoj

Bekfluto estas ligna blovinstrumento el la familio de fajfilaj flutoj, kiu ankaŭ inkluzivas stanfajfilojn kaj okarinojn. Oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". La nomo de la "bekfluto" devenas de la formo de la buŝaĵo, kiu similas al beko kaj ofte estas nomita "beko". Bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj por la dikfingro de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn tonaltojn.

Ekde la Mezepoko la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo malkreskis en la 18-a jarcento. Ĝi populariĝis denove en la 20-a jarcento, por prezentadoj kaj muzikinstruado, allogante amatorajn ludistojn. Nuntempe oni ofte taksas ĝin kiel muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj virtuozaj, kiuj povas demonstri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas harmonoj supraj kaj superregas harmonoj neparaj.

Legu la artikolon...

Oroonoko

Oroonoko [orunoko] estas mallonga romano verkita de la angla verkistino Aphra Behn kaj eldonita en 1688. La verko, kies protagonisto estas Afrikano, sklavigita kaj portita al Surinamo dum la 1660-aj jaroj, rakontas pri tragika amrilato kaj estis verŝajne inspirita de la vojaĝoj, kiujn la verkistino mem faris al la sudamerikaj kolonioj. Oroonoko viciĝas inter la plej fruaj anglalingvaj romanoj kaj bone priskribas la tiaman sklavec-sistemon.

La princo Oroonoko enamiĝas en Imoindan, la filinon de la plej kompetenta generalo de la reĝlando. Sed la junan virinon ankaŭ arde deziras la reĝo, kiu ordonas al ŝi, ke ŝi fariĝu unu el liaj edzinoj. Imoinda preferas Oroonoko kaj do rifuzas obei: ŝi sciigas la reĝon, ke ŝi pli volonte mortus ol edziniĝus al tia maljuna tirano. La reĝo furioziĝas pro la elekto de la juna virino, kaj vendas ŝin kiel sklavinon. Oroonoko, simile, estas enkaptita fare de la malica kapitano de sklavŝipo, kaj portita al Ameriko.

Legu la artikolon...

Historio de ventra danco

La historio de ventra danco estas longa kaj movita. Ĝi komenciĝas en multaj kultoj de fekundeco de malnova mondo kaj en temploj de antikva Barato. Ekzistado de la plej diversaj nomadaj grupoj de profesiaj amuzigistoj kaj precipe de ciganaj grupoj poste kontribuis al reciproka kultura interŝanĝo kaj disvastigo de tiuj ĉi dancoj. Malgraŭ tio, ke ekzistas regionaj variaĵoj, la populareco de tio, kio estas ĝenerale konata kiel "orientala" aŭ "ventra danco" estas ankaŭ hodiaŭ en la moderna mondo de Sud-Okcidenta Azio, daŭrigas ankaŭ hodiaŭ. Tiu ĉi danco en diversaj landoj evoluis diverse kaj malgraŭ tio ĝi konservis por si siajn karakterizajn ecojn. Ĝi konserviĝis spite al la plej diversaj kulturaj kaj moralaj restriktoj.

En la franca ĝi nomiĝas danse du ventre. Francoj estis la unuaj blankuloj, kiuj malkovris la ventran dancon. En Grekio tiu ĉi danco estas konata kiel cifte telli (tiel ankaŭ nomiĝas unu turka ritmo). En Turkio ĝi estas nomata rakkase kaj en Egiptio ĝi estas konata sub nomo raks ŝarki. Loĝantoj de Proksima Oriento nomas ĝin orientala danco, por ke ili diferencigu ĝin de provincaj dancoj (baladi).

Pavel Jozef Šafárik

Pavel Jozef Safarik
Pavel Jozef Safarik

Pavel Jozef Šafárik (naskiĝis la 13-an de majo 1795 – mortis la 26-an de junio 1861, Prago) estis slovaka poeto, historiisto, etnografo, slavisto kaj universitata profesoro. Li fondis sciencistan slavistikon. Li verkis siajn verkojn plejparte germane aŭ ĉeĥe. La vivo de la familio de Šafárik, de liaj gepatroj, geavoj, proksimuloj kaj parencoj estas mallarĝe kunigita kun vilaĝo Štítnik kaj ties ĉirkaŭaĵo (Vilaĝo Štítnik situas sur proksime duono de vojo inter Jelšava kaj Revúca.)

Li naskiĝis la 13-an de majo 1795 en evangelia paroĥejo en Kobeliarovo. Kobeliarovo, kie P. J. Šafárik travivis la infanaĝon kaj kien li ĝoje revenadis ankaŭ en pli posta tempo, situas en sudorienta parto de Slovaka ruĝmontaro. Ĝi estas proksimume same malproksima de Rožňava, Dobšiná kaj Jelšava. Oni povus diri, ke ĝi troviĝas en pezcentro de imaginara triangulo de tiuj ĉi lokoj. Bazojn de lerneja klereco, kiel kongrue notas tion biografiistoj, li akiris de la patro, dum kio ĉiuj eliras el pli postaj skribaĵoj de lia filo Vojtech.


Legu la artikolon...

Arthur Rimbaud

Rimbaud en 1871
Rimbaud en 1871

Arthur Rimbaud [arTUR rẽBO] estis grava franca poeto, kiu naskiĝis la 20-an de oktobro 1854 en Charleville kaj mortis la 10-an de novembro 1891 en Marseille. Lia verko iĝis modelo por la simbolistoj kaj grave influis la francan literaturon de la 20-a jarcento.

La stilo de Rimbaud donas universalan ekzemplon de spertado de la limoj, ĉiu dum sia vivo sentinte la ribelon, kiun la malbenita poeto, malferlinte ĉiujn ligŝnurojn, pelas ĝis ties klimakso dum la ordinara homo kontentiĝas fridotime loki ĝin sub socian maskon. Rimbaud ankaŭ inventis novan lingvaĵon, lau sia deziro: «animo por la animo, resumante ĉion, parfumojn sonojn kolorojn, pensoj alkroĉante pensojn kaj tirante» (Lettre du voyant). Neniu detalega priskribo: formo, karna perforto en lumega koloro. Per liaj vizioj la estuloj, la objektoj ekvivas kaj unuiĝas en la vivo de la bildo. Tiu nova poezia vortumo forigis la normojn de la civilizo kaj de la socia determinado.

Legu la artikolon...

Diego Velázquez

Memportreto en La Meninoj (detalo)
Memportreto en La Meninoj (detalo)

Diego Velázquez (naskiĝis en junio 1599 - mortis la 6-an de aŭgusto 1660) estas grava hispana pentristo de la 17-a jarcento, kiu ĝuis konsiderindan influon en la kortego de la reĝo Filipo la 4-a. Kune kun Francisco de Goya kaj El Greco, li estas ĝenerale rigardita kiel unu el la plej talentaj artistoj de la tuta historio de Hispanio. Lia stilo, kvankam tre persona, videble baziĝas sur la reginta baroka movado de tiu periodo. La du vizitoj, kiujn li faris al Italio, estas atestitaj de tiamaj dokumentoj kaj grandege influis la evoluon de lia verko. Krom multaj pentraĵoj havantaj historian aŭ kulturan valoron, Diego Velázquez ellaboris abundon da portretoj, kiuj bildigas la hispanan reĝfamilion, aliajn eŭropajn eminentulojn (inkluzive de la papo Inocento la 10-a) kaj eĉ pli komunajn homojn.

Laŭ plejmulto el la kritikistoj, la stilo de Velázquez atingis sian klimakson per la plenumo de La Meninoj (hispanlingve Las Meninas), lia ĉefa majstroverko. Ekde la unua kvarono de la 19-a jarcento, la stilon de la hispana majstro ekimitis la realistaj kaj impresionistaj pentristoj, precipe Édouard Manet. Sekve, pli modernaj artistoj kiel Pablo PicassoSalvador Dalí faris omaĝon al sia gloria samlandano, per la rekreado de pluraj el liaj plej famaj verkoj.

Legu la artikolon...

Rinocero de Dürer

Rinocero, fare de Albrecht Dürer, 1515.
Rinocero, fare de Albrecht Dürer, 1515.

La Rinocero de Dürer (germanlingve Dürers Rhinocerus) estas la nomo de ligna gravuraĵo fare de la germana artisto Albrecht Dürer en 1515. La bildo baziĝas sur skribita priskribo kaj rapida skizo de kaptita hinda rinocero fare de nekonata artisto, kiam la besto elŝipiĝis en Lisbonon pli frue en la sama jaro. Dürer fakte neniam vidis tiun rinoceron, kiu estis la unua vivanta specimeno alportita al Eŭropo depost la romia periodo. Je la fino de la jaro 1515, la reĝo de Portugalio Emanuelo la 1-a sendis la beston kiel donacon al la papo Leono la 10-a, sed ĝi mortis komence de 1516 survoje al Romo, pro ŝiprompo proksime al la itala marbordo. Alian vivantan rinoceron oni ne revidis en Eŭropo antaŭ la alveno de dua hinda specimeno al Lisbono en 1577.

Malgraŭ neekzaktaĵoj rilate al anatomio, la ligna gravuraĵo de Dürer fariĝis tre populara en Eŭropo, kaj estis multfoje kopiita dum la tri sekvaj jarcentoj. Ĝi restis rigardita kiel realista kaj fidela bildigo de rinocero ĝis la fino de la 18-a jarcento. Oni interalie diris pri la gravuraĵo de Dürer, ke "verŝajne neniu alia animala bildo havis tiel grandan influon sur la artoj".

Legu la artikolon...

Henri de Toulouse-Lautrec

Henri de Toulouse-Lautrec (IFA:[ɑ̃ʁi də tuluz lotʁɛk]) (n. la 24-a de novembro 1864 en Albi – m. la 9-an de septembro 1901 en Malromé, proksime de Bordeaux) estis franca pentristo, presartisto kaj ilustristo apartenanta al la plej signifaj kreantoj fine de la 19-a jarcento. Li devenis el fama kaj malnova franca nobela familio de grafoj el Tuluzo. En sia verkaro Toulouse-Lautrec ligis al impresionismo kaj postimpresionismo, precipe al la verkoj de Edgar Degas. Fortan influon havis ankaŭ japana ukijo-e. Lia belarta prezento elkreskis el desegnado kaj ĝi estis tre lineara. Signifaj estas ankaŭ liaj grafikaj, per tekniko de litografio kreataj laboroj, per kiuj li antaŭsignis kaj influis secesion, nome afiŝojn, liberajn grafikajn foliojn kaj pluajn specojn de uzita grafiko. La temoj de verkoj de Lautrec eliris precipe el la vivo sur pariza Montmartre. La pentristo ofte pentris vizitantojn de kabaretoj, dancistinojn, prostituitinojn kaj pluajn homojn el rando de tiama socio. Legu pli...

Monumento de Libereco (Rigo)

Monumento de Libereco
Monumento de Libereco

La Monumento de Libereco (latve Brīvības Piemineklis) estas memormonumento lokita en Rigo, la ĉefurbo de Latvio. Ĝi omaĝas la militistojn, kiuj forpasis okaze de la latva milito de sendependeco (1918-1920). La monumenton oni kutime rigardas kiel gravan simbolon de la libereco, sendependeco kaj suvereneco de la Latva Respubliko. Inaŭgurita la 18-an de novembro 1935, tiu 42 metrojn alta monumento konsistas el granito, travertino kaj kupro. Ĝi estas ofte uzata kiel oportuna kunvenigpunkto por publikaj okazaĵoj kaj oficialaj ceremonioj, kaj ĝia statuo baldaŭ ornamos la estontan latvan 2-eŭran moneron.

La skulptaĵoj kaj bareliefoj de la Monumento de Libereco, dispartigitaj laŭ dektri grupoj, bildigas la kulturon kaj la historion de Latvio. Centre staras travertina kolono kun pinte de ĝi la kupra statuo de Libereco, kiu fiere levas kaj elmontras tri origitajn steletojn. La ideo konstrui tian monumenton unue aperis komence de la 1920-aj jaroj, kiam la ĉefministro de Latvio Zigfrīds Anna Meierovics ordonis, ke oni ellaboru regularon por konkurso rilate al la desegnado de "memorkolono". Legu pli...
20