Vikipedio:Etika konduto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Resumo de Etika konduto
Interkomunikiĝante kun aliaj uzantoj, estu ĝentilaj kaj estimaj. Atentu la esencon de iliaj proponoj. Ne instigu neetikan konduton.
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Etika konduto estas tradicia por ĉiuj sekcioj de Vikipedio kodekso de kondutnormoj, kiun oni sekvu redaktante artikolojn, dum pridiskutado de kiuj ajn demandoj, kaj ankaŭ ĉe verkado de komentoj al redaktoj. Neetikan konduton eblas mallonge karakterizi kiel transiron al personecoj, kiu kreas konfliktan etoson kaj streĉitecon. Kondutnormoj, tradiciaj por Vikipedio, postulas, ke ĉiuj uzantoj interkondutu etike. Tio estas unu el la plej gravaj reguloj de Vikipedio.

La tasko[redakti fonton]

Vikipedio estas malferma por ĉiuj dezirantoj partopreni plibonigon de artikoloj, kio tamen nemalofte kaŭzas diskutojn rilate tion, ĉu vere tiu aŭ alia ŝanĝo «plibonigas» la artikolon. Dum tiaj diskutoj foje estas sufiĉe malfacile rezigni subjektivismon en taksado de la situacio. La uzantoj, provante plej klare argumenti faratajn de ili ŝanĝojn, foje povas eldiri kun troa malmoleco. Aliflanke, iuj uzantoj povas tre sente rilati al tio, ke ilia teksto estas anstataŭata per alia, iesopinie «pliboniganta» la artikolon, des pli se la senco estas ege ŝanĝata.

Sekaj kaj senpersonigitaj komentoj en redaktoresumoj kaj sur diskutpaĝoj ne povas transdoni ĉiujn nuancojn de vivanta interkomunikado kaj tial nemalofte estas interpretataj malĝuste. Unu nesingardema neĝentila noto facile povas krei ardan diskuton, forkondukantan ege flanken de esenco de la problemo. Entiriĝante en konfliktojn, la uzantoj forgesas pri kunverkado de artikoloj kaj pli pensas pri «venko» super la «malamiko».

Tasko de ĉi tiu regulo estas helpi eviton de tiaj situacioj.

Ekzemploj[redakti fonton]

Kelkaj tipaj ekzemploj de konduto iganta kreiĝon de nesana etoso[redakti fonton]

  • Kruda, agresema stilo de interkomunikado («Mi tute ne zorgas, kion vi pensas ĉi-rilate»).
  • Antaŭjuĝemo, pendigo de etikedoj sur oponantojn («naciisto», «stalinisto» kaj aliaj — do, anstataŭo de kritiko de iuj konceptoj per personaj atakoj kontraŭ la homo ilin eldiranta).
  • Mentora tono en komentoj al redaktoj («elpurigis deliron», «forigo de rubaĵoj»).
  • Atakoj kontraŭ uzantoj pro farataj de ili eraroj en ortografio aŭ gramatiko (se, memkompreneble, ne temas pri konscia enporto en artikolojn de malkleraj aldonoj aŭ korektoj).
  • Nebazitaj akuzoj pri malobservo de la normoj kaj reguloj de Vikipedio.
  • Rimarkoj kun teksto kiel «Mi ne deziras transiri al personecoj, sed…», «Ne konsideru kiel krudaĵon, sed…».
  • Konscia ĵonglado de faktoj kaj falsigado.
  • Akuzoj al oponantoj pri «mensogo» aŭ «kalumnio» (tiaj akuzoj, eĉ se justaj, pli verŝajne plipezigos la problemon ol solvos ĝin).
  • Uzo de nenormativa leksiko[noto 1].

Ekzemploj de pli krudaj malobservoj de etiko (vidu ankaŭ VP:NPA)[redakti fonton]

  • Malbonkoraj mokoj kaj provokoj.
  • Krudaĵo adresen de alia uzanto, atakoj kontraŭ ties personeco, en tiu nombro rasaj, etnaj, religiaj kaj seksaj etikedoj kaj aludoj.
  • Vandalismo sur personaj paĝoj de uzantoj.
  • Intenca kripligo de nomo kaj (aŭ) uzantnomo de uzanto.
  • Maldecaj proponoj kaj aludoj.

Malobservo de la principoj de etika konduto okazas, ekzemple, kiam al uzanto, ĵus kreinta novan artikolon, iu diras: «Se vi ja ekintencis verki nenecesan artikolon, eble vi almenaŭ forigos el ĝi ortografiajn erarojn?». Sufiĉas simple respondi: «Ne engrimpu ne vian aferon» — kaj unusola malĝentila noto venigas al konflikto.

Tipaj situacioj de malobservoj de la principoj de etiko[redakti fonton]

  • Redaktomilitoj kaj situacioj, rilataj al konflikto de plenpovoj.
  • Kun kresko de la komunumo la uzantoj malpli ofte renkontas ĉiu alian, ne ĉiam kapablas adekvate taksi kontribuojn de iu uzanto en la evoluigon de la projekto kaj ne pensigas sin pri la bezono teni kun li aŭ ŝi bonajn interrilatojn. Krome, foje en ampleksa komunumo estas pli facile kaŝi sian malbonan reputacion.
  • Apero en la projekto de tro agresema novulo povas provoki aliajn uzantojn al responda krudeco.

En plejmulto de kazoj la uzantoj eldiras neetike dum akutaj momentoj de daŭra konflikto. Neetika konduto ĝenerale ĉesigas diskutadon. Ofte povas okazi, ke la uzanto poste bedaŭros pri la allasita krudaĵo. Tial oni ne kontraŭdiru, se tiu aŭ alia uzanto deziros forviŝi nekorektan eldiron aŭ moligi ĝin.

Endas ankaŭ atenti, ke malĝentila konduto povas esti kaŭzita per kialoj, ne havantaj rilaton al la esenco de la problemo, — laco, problemoj en la vivo, simple malbona humoro kaj cetero, — kio siavice povas influi kapablon de la uzanto adekvate taksi siajn kaj fremdajn vortojn.

Iuj uzantoj povas intence provoki oponanton al malobservo de la etikaj normoj, sed ili mem kvazaŭ ne transiras la limon de malobservo. Tia konduto estas speco de trolado kaj sendube malobservas la etikajn principojn.

Foje okazas, ke homo intence kondutas defie, — ĉu por delogi «oponantojn» de la esenco de la afero, ĉu provante igi ilin foriri el koncerna artikolo aŭ eĉ el Vikipedio ĝenerale, aŭ por provoki la oponanton al responda krudaĵo, kiu povus rezulti en ties publika kondamno aŭ forbaro. En tiaj kazoj ne estas senco atendi de la malobservanto bedaŭron kaj pardonpetojn.

Aliflanke, iuj uzantoj povas dum tagoj aŭ eĉ monatoj gardi ofendiĝon al iam diritaj de iu nesingardemaj vortoj kaj provadi atingi «restarigon de justeco».

Kian malutilon kaŭzas malobservo de la etiko de interkomunikado?[redakti fonton]

Malĝentila konduto:

  • ofendas aliajn uzantojn, senigante ilin de la deziro okupiĝi pri artikoloj;
  • agacas aliajn uzantojn, kaŭzas nekonstruktivajn diskutojn, provokas ilin al responda krudeco kaj agresemo;
  • igas oponantojn okupi defendan pozicion, kio ofte kaŭzas kompletan malakcepton de aliaj opinioj kaj malhelpas formiĝon de la interkonsento;
  • subfosas kredon je bonaj intencoj kaj do malhelpas solvon de koncerna konflikto kaj de eblaj estontaj diskutoj;
  • kaŭzas, ke la tempo estas elspezata por kvereloj kaj ne por plibonigo de artikoloj;
  • kaŭzas, ke perdiĝas kompreno pri la celo, por kiu homoj partoprenas en reta komunumo;
  • transformas Vikipedion al nekomforta kaj neamikeca medio kun subkonscia percepto pri ebla danĝero.

Ĝeneralaj rekomendoj[redakti fonton]

Preventado de neetika konduto[redakti fonton]

  • Ne allasu redaktomilitojn kaj diskreskon de konfliktoj inter la uzantoj.
  • Kaze de bezono proponu al la oponantoj fari paŭzon por malaltigi estiĝintan streĉitecon kaj malhelpi intensiĝon de la konflikto. Tiucele administrantoj povas provizore protekti artikolojn, por doni tempon por trankvila pridiskutado de aperinta problema demando.
  • Instigu agojn de tiuj, kiuj ne respondas per krudeco al krudeco kaj provokoj.
  • Uzu faktoron de influo de la komunumo, esprimante malaprobon lige al ĉiu riveliĝo de krudeco.
  • Penu unuavice solvi la esencon de estiĝinta konflikto, serĉu kompromisojn.
  • Kaze de ardo de pasioj rekomendu al iuj uzantoj provizore forlasi pridiskutadon de koncerna temo kaj reveni al ĝi post paŭzo kaj rekonsidero de la situacio. Ofte indas doni tian rekomendon al ambaŭ flankoj de la konflikto.
  • Rekomendu al iuj uzantoj sindeteni de redaktado pri iuj temoj, kie iliaj agoj kaŭzas malobservon de la principoj de etika konduto.
  • Uzu poŝtajn filtrojn por forigo de mesaĝoj de malobservantoj.
  • Agu kun kompreno, ke en projekto kiel Vikipedio ne eblas plene eviti neetikan konduton, sed samtempe evitu reagi al malobservado de la etikaj principoj per viaj propraj respondaj malobservoj.
  • Instigu indajn kontribuojn de uzantoj al evoluigo de la projekto.

Ĝenerale eblas doni tian konsilon: penu dizajni viajn mesaĝojn ne kiel instruojn, sed kiel memorigojn al tiuj, kiuj tion jam scias aŭ divenas.

Malaltigo de malutilo pro neetika konduto[redakti fonton]

  • Respondu al nekonstruktivaj komentoj en konstruktiva maniero, penante moligi la konflikton.
  • Ne reagu al ofendaj komentoj, sed ignoru ilin. Ne intensigu la konflikton.
  • Se vi tamen respondas, penu fari tion eĉ pli ĝentile kaj estime ol ordinare. Pluraj uzantoj en tia situacio finfine ekagordiĝos al via pli korekta stilo de pridiskutado.
  • Ignoru konscian krudecon, kondutu kvazaŭ ĝi ne estas, — per tio vi povos krei siaspecan «muron» inter malobservanto kaj la komunumo.
  • Provizore delogiĝu de la zono de la konflikto: Vikipedio estas granda projekto, kaj eblas okupiĝi pri io alia, reveninte en la probleman zonon post kiam la pasioj mildiĝos.
  • Rilatu al uzantoj kun enda merito, kiel al kolegoj kun kiuj vi daŭre kunlaboras pri la projekto. Uzu esprimojn «Dankon», «Bonvolu», «Pardonon», «Mi scias ke ni ambaŭ deziras kiel plej bone, ni ellaboru kompromison» kaj similajn.
  • Ne enportu vian personan negativan rilaton al uzanto en pridiskutadon de ties redaktoj.

Forigo de neetikaj komentoj[redakti fonton]

  • Sur diskutpaĝoj forstreku krudajn esprimojn aŭ anstataŭu ilin per ĝentilaj eldiroj. (Redaktado de fremdaj eldiroj estas pravigita nur cele al forigo de evidentaj ofendoj kun samtempa konservo de la ĝenerala senco. Alikaze redaktado de fremdaj eldiroj ne estas allasata.)
  • Forigu tiujn eldirojn, kiuj plene konsistas el krudaj komentoj. (Ili ajnakaze konserviĝas en la historio de redaktado.)
  • En specialaj kazoj petu administrantojn plene forigi krudaĵon aŭ anstataŭi krudan redaktokomenton.

Avertado de malobservantoj[redakti fonton]

En tiuj kazoj, kiam malobservoj de la etikaj normoj plu daŭras aŭ havas krudan formon, provu turni vin al la uzanto sur ties dislutpaĝo. Estas plej bone provizi konkretajn ligilojn al redaktoj (diferencpaĝojn). Kaze de evidentaj kaj sistemecaj malobservoj atentigu la komunumon en la diskutejo.

Rekomendoj por administrantoj kaj perantoj[redakti fonton]

Nemalofte rapida esenca konsidero (aŭ apartatemigo) de iu speciala demando, kiu estas objekto de la konflikto, helpas mildigi la konfliktan situacion ĝenerale, kaj tial estas plej bone unuavice koncentri fortojn ĝuste sur tio.

Provu klarigi la situacion[redakti fonton]

Iuj uzantoj dolore reagas al neetikaj komentoj en ilian adreson, kio malhelpas ilin koncentriĝi sur la esenco de la demando. Provu atentigi ilin, ke malobservoj de la etiko ne estas laŭdindaj, sed tio ne malhelpu esencan traktadon de la demando.

Ofendita uzanto povas kompreni, ke la vortojn de la oponanto ne indas kompreni laŭlitere, kaj fari la decidon forgesi pri la incidento.

Revortumo de maltrafa eldiro[redakti fonton]

Kaze de perado inter konfliktantaj flankoj per retpoŝto, por aranĝo de dialogo povas esti utile, ke la peranto (la tria, neŭtrala flanko) revortumu eldiron de unu uzanto tiamaniere, ke ties oponanto povu koncentriĝi sur ĝia esenco.

Forigo de neetikaj eldiroj[redakti fonton]

Post fino de perado estos nemalbone, se ambaŭ konfliktintaj flankoj propone de administranto aŭ peranto konsentos memstare forigi siajn nekorektajn rimarkojn, faritajn dum la diskutado. Tiaj agoj asistos malaltigon de streĉiteco kaj ankaŭ tion, ke la uzantoj pli rapide pardonos ĉiu alian kaj forgesos pri la incidento.

Pardonpetoj[redakti fonton]

Pardonpetoj rilatas rekte nek solvadon de la problemo, nek proceduron de perado. Tamen tiu ceremonio, ordinare reciproka, celas restarigon de bonaj interrilatoj, tial pardonpetoj povas servi bona bazo por plua nekonflikta kunlaborado.

Por iuj uzantoj pardonpeto de la ofendinto povas esti tre grava, tial sincera pardonpeto ofte estas ŝlosilo al solvo de konflikto. Se iu el uzantoj faris neetikajn agojn aŭ komentojn, al tiu estas ege rekomendate pardonpeti al la oponinto.

  1. Uzo de sakroj, en tiu nombro de evidente ilin indikantaj eŭfemismoj (ekzemple, konstruitaj per anstataŭo de parto de literoj per tripunkto aŭ asterisko), estas allasata nur en la kazoj, se diskutata estas iu esprimo kun obscena leksiko. Uzo de esprimoj kun obscena leksiko en ekzemploj (pensaj eksperimentoj, por ilustri ideon ktp) estas allasebla nur en la kazoj, kiam ekzemplojn ne eblas anstataŭi per analogiaj sen obscena leksiko. Uzo de obscena leksiko por pliigo de esprim-forto, por emocia prifarbo de eldiroj, en tiu nombro uzo tiucele de citaĵoj kun obscena leksiko, estas strikte malpermesita kaj povas esti haltigata per forbaroj.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]