Vikipedio:Evitindaj lokismoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La esperanta Vikipedio estas tutmonda projekto. La artikoloj de la Vikipedio devas esti skribataj el Neŭtrala vidpunkto.

Evitindaj Esperanto-superismoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj Esperanto-superismoj estas evitindaj en Vikipedio skribata en Esperanto (ne de/por Esperantistoj).

Strangaj esperantigo kaj latinigo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo VP:TA.

Por esperantigi aŭ latinigi nelatinajn vortojn, ne ĉiam permesi la reklamon de nur kelkaj esperantistoj. Jenaj manieroj estas evitindaj.

  • Esperantigi (kun aŭ sen o-finaĵo) malgrandan lokan nomon aŭ ŝatatan personon (ne-esperantisto) aŭ animacion sen iu Esperanta fonto.
  • Skribi per kunrei-sistemo por japanaj vortoj insultante hepburn-sistemon (Tio estas emo de iu japana esperantistaro).

Evitindaj eŭropcentrismoj[redakti | redakti fonton]

Iom pri eŭropcentrismo[redakti | redakti fonton]

Ĉar Esperanto estas de vortoj plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj kun la sintakso kaj morfologio de slavlingva influo, estas bone zorgi eŭropcentrismon en la enhavo de la artikoloj de E-Vikipedio. Ŝajnas ke kelkaj vikipediistoj el la tielnomata "Okcidenta mondo" forgesis tion, humiligante sin al eŭropcentrismo.

Do, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"? Oni povus listigi plurajn punktojn.

  • Uzi nacilingvajn kunmetaĵojn, kiuj rompas la enan logikon de Esperanto - ekz-e "eŭrocentrismo" (= centrismo ĉirkaŭ la monunuo Eŭro) anstataŭ "eŭropcentrismo". (Kaj ne fidu blinde al vortaroj kiel PIV, kiujn verkis ĉefe eŭropanoj. Eĉ ne fidu blinde al Zamenhof, kiu vivis en tempo, kiam ne ekzistis mondo sude de Italio.)
  • Uzi neologismojn, kiam ekzistas bone esperantaj vortoj. (Ekz-e "Diktaturo" anstataŭ "Diktatoreco".) Tio konfuzegas tiujn, kiuj ne ekhavis tiujn vortojn orelen pere de siaj nacilingvoj.
  • Uzi esperantigitajn nacilingvaĵojn, ne kontrolinte onian vortaron: "Vejlzo" anstataŭ "Kimrio", "sekso" anstataŭ "amoro".
  • Forgesi majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. Proksimume kvinono (se ne pli) de la mondanaro fakte uzas malan nom-sinsekvon (ĉinoj, hungaroj, tradiciemaj japanoj, koreoj ktp.).
  • Forgesi aldoni prononcan helpon al ne-esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. Ja ne ĉiuj uzantoj de la Vikipedio scipovos la anglan, francan, germanan, ktp.
  • Mencii lokojn sen indiki, kie ili situas. Ne ĉiuj mondanoj scias, kie estas "Ĉikago" aŭ "Jindřichovice pod Smrkem".
  • Uzi tro da bildideoj el eŭropida ĉiutago. "Lukti por la pano" — kiu pano estas tio?
  • Nomadi regionojn laŭ direkto kaj distanco de Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Kaj la uzoj de "Apudoriento", "Mezoriento" kaj "Fororiento" - kial termini Arabion kune kun Israelo kiel Mezoriento? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por ĉinoj, tiu estas la OKCIDENTO.
  • Uzi romiajn numeralojn, ekz-e XII anstataŭ 12 aŭ dek du. En Esperanto, oni uzu nur la arabidajn numeralojn 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9 kaj ties kombinojn.[Noto 1] Kio okazus, se la ĉinoj, baratanoj, modern-araboj ekenkondukus siajn ciferojn vikipedien? Kaoso!

Ne eŭrop- sed etnocentra estas la uzo de komo 121,358.00 € anstataŭ punkto 121.358,00 € por superrigardebligi multciferajn nombrojn. Ŝablono {{unuo}} solvas la problemon: ekzemple {{unuo|12135800|€}} estos vidata malsame, depende de la uzata komputila lingvo.

Se vi trovas eŭropcentrisman artikolon, sed ne sentas vin kapabla forigi la eŭropcentrismon, aldonu {{kulturdependa}} supre en la paĝo, por ke aperu la ŝablono pri kulturdependismo, tiel ke aliaj estos avertitaj kaj baldaŭ iu plibonigos la artikolon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu rekomendo laŭŝajne estas plume de Bertilo, kiu skribas ion tian en sia PMEG. Vidu: PMEG, Elparolataj helposignoj Ne ĉiu samopinias pri tio. Interalie pro tio, ke Zamenhof vere abunde uzis ilin en la Fundamenta krestomatio. Do ili estas kvazaŭ Zamenhofaj.