Vikipedio:Evitu neologismojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi paĝo ne estas oficiala regulo de la Vikipedio. – La enhavo estas kritikata kaj diskutata sur la diskutpaĝo.

Neologismoj estas vortoj kaj terminoj, kiuj antaŭ nelonge enkondukiĝis en Esperanto kaj ankoraŭ ne estas vaste uzataj. Oni ĝenerale ne trovos ilin en la vortaro kaj eble nur malplimulto uzas ilin. Novaj terminoj ne apartenas en Vikipedio krom se estas fidindaj fontoj pri la termino.

Uzi neologismojn en artikoloj[redakti fonton]

Oni evitu uzi neologismojn en artikoloj de Vikipedio ĉar ili ne estas bone kompreneblaj nek difineblaj, kaj havos malsamajn signifojn por diversaj homoj. Ne eblas interpreti kiun sencon estas la vera senco. Krome, tio estus originala esplorado, kiun oni ja ne faras en Vikipedio. Artikolojn, kiuj uzas neologismojn, oni redaktu por certigi, ke ili konformas al la kernaj Vikipediaj politikoj pri neniu originala esplorado kaj kontrolebleco.

Kiam redaktantoj malkonsentas pri la uzo de neologismo, estas plej bone elekti la konserveman opinion kaj ne uzi ilin. Redaktantoj uzu Fundamentajn kaj bone estigitajn vortojn.

Artikoloj pri neologismoj[redakti fonton]

Kelkaj neologismoj estas ofte uzataj kaj eblas kolekti multajn faktojn pri iu termino kaj montri pruvojn, ke ĝi estas uzata en la Interreto aŭ en la Esperantistaro ĝenerale. Sekve povas ŝajni nature, ke Vikipedio havu artikolon ĝuste pri tiu nova termino, sed fakte ne ĉiam estas tiel. Artikoloj pri neologismoj (aŭ kun neologismoj en la titolo) povus netaŭgi por Vikipedio pro pluraj kialoj:

  • Unue Vikipedio ne estas vortaro, do artikoloj kiuj simple provas difini neologismon ne estas taŭgaj.
  • Due artikoloj pri neologismoj ofte provas dokumenti la enkondukon kaj uzon de la termino per observado de rilataj komunumoj aŭ en la Interreto, sen atribui tiujn asertojn al fidindaj duarangaj fontoj. Se la artikolo ne estas kontrolebla (vidu Fidindaj fontoj por neologismoj sube), tiam temas pri analizo, sintezo kaj originala esplorado kaj sekve ne povas esti akceptata de Vikipedio. Tio estas vera eĉ se estas multaj uzekzemploj de la termino.

En multaj okazoj artikoloj pri neologismoj estas forviŝitaj. Ofte oni kreis tiujn artikolojn, provante pliigi la uzadon de la termino mem.

Fidindaj fontoj por neologismoj[redakti fonton]

Fidindaj fontoj devas subteni la enhavon de artikoloj, inkluzive la uzon kaj signifon de neologismoj. Vikipedio estas triaranga fonto, kiu inkluzivas materialon surbaze de ties kontrolebleco, ne de ties vero. Por subteni la uzon de (aŭ artikolon pri) specifa termino, oni devas citi fidindajn duarangajn fontojn, ekzemple librojn, raportojn kaj referaĵojn pri la termino, ne librojn, raportojn kaj referaĵojn, kiuj uzas la terminon. (Notu, ke vikioj kiel Vikivortaro ne validas kiel findinda fonto por tiu uzo.)

Vaste uzataj neologismoj, kiuj ankoraŭ ne estas pritraktataj en duarangaj fontoj, ankoraŭ ne estas pretaj por uzi kaj priraporti en Wikipedio. En la estonteco, eble, sed nun ne. Kiam duarangaj fontoj havebliĝos, oni rajtos krei artikolon pri la temo aŭ uzi la terminon ene de aliaj artikoloj.

La personaj observoj kaj esploroj de redaktanto (ekzemple trovi blogojn aŭ librojn, kiuj uzas la terminon) estas nesufiĉaj por subteni la uzon de (aŭ artikolojn pri) neologismoj, ĉar tio estas analizo kaj sintezo de unuaranga fontmaterialo, kio estas eksplicite malpermesita de la politiko kontraŭ originala esplorado. Se vi havas esplorojn, kiuj subtenus la inkluzivadon de termino en Vikipedio, la plej bona agmaniero estas fari tiel, ke viaj rezultoj publikiĝu en fakul-kontrolita publikaĵo aŭ en bonreputacia novaĵejo, kaj tiam dokumentu vian laboron en taŭge senpartia maniero.