Vikipedio:Forigendaj artikoloj
El Vikipedio
| Aŭtora portalo |
|---|
|
Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston de "Petoj pri forigo".
[redakti] Kontrolebleco de la lastaj forigoj
Vi povas tie ĉi kontroli ĉiuj forigojn
[redakti] Petoj pri forigo
Bonvolu listigi ĉi tie la paĝojn, kiujn vi konsideras kiel forigendajn, kaj bonvolu klarigi la kialon. Eble indiku, en kiu forigo-kategorio (laŭ la necesa atendotempo ĝis forigo) la paĝo troviĝas. Se neniu kontraŭos, la paĝo ja estos forigita.
Bonvolu kontroli ankaŭ Kategorio:Forigendaj artikoloj.
|
||||
[redakti] Nuenen, Gerwen en Nederwetten
Jen nova malĝermo, kies titolo eĉ aspektas maltaŭga: Nuenen, Gerwen en Nederwetten. Krome ĝi enhavas ion, kio estu eble sur diskuta paĝo, sed ne en artikolo, nome kio estos. Kore --Tlustulimu 20:19, 10. Nov 2009 (UTC)
- Eble ni atendu iomete, ĉar ĵus IPulo iom aldonis enhavon al ĝi. Sed ĝi ŝajnas al mi iom vikiigenda. Kore --Tlustulimu 20:25, 10. Nov 2009 (UTC)
[redakti] Merdaccja
Ŝajne kvazaŭ-latina vandalaĵo. Konataj serĉ-maŝinoj ne konas la esprimon. – Umbert' 21:13, 7. Nov 2009 (UTC)
- La sensencaĵo jam estas for. Kore --Tlustulimu 21:34, 7. Nov 2009 (UTC)
[redakti] Tempraturo korpa
Titolo kun eraro, enhavo sen valoro. --Surfo 12:02, 7. Nov 2009 (UTC)
- Mi provizore pludirektigis al Korpotemperaturo. Jes, foriginda. – Umbert'
[redakti] Civito de la calzada
Hispana stultaĵo.--kani 21:19, 5. Nov 2009 (UTC)
- La stultaĵo jam foriĝis nenien. Kore --Tlustulimu 21:36, 7. Nov 2009 (UTC)
[redakti] Maximiliam Weber
Tuj forigindaj artikoloj (malĝusta titolo). Mi alinomigis ĝin al la ĝusta titolo Max Weber, sub kiu li estas ĝenerale konata, kaj ŝovis la antaŭan Max Weber al Max Weber (apartigilo). UNiesert 16:30, 5. Nov 2009 (UTC)
Kaj bonvolu transporti la historion de Maximiliam Weber al la historio de Max Weber. UNiesert 18:41, 5. Nov 2009 (UTC)
- Laŭ mia scio eĉ administranto ne povas transmeti historiojn. Pro tio oni laŭeble ne kopiu kompletajn artikolojn, sed ŝanĝu la nomon, eĉ se por tio necesas atendi la forigon de la cel-artikolo. Nun kredeble la sola maniero resti fidela al la vikipediaj licencaj reguloj estas lasi la mis-nomitan artikolon kaj en la diskutpaĝo de Max Weber referenci al ĝia historio. – Aisano 20:04, 7. Nov 2009 (UTC)
[redakti] Isais Pleci
Tuj forigindaj artikoloj (malĝusta titolo). Mi alinomigis ĝin al la ĝusta titolo Isaias Pleci. CasteloBrancodiskuto 23:24, 4. Nov 2009 (UTC)
[redakti] Dosiero:Meter old.gif
Al tiu dosiero mankas la fonto, kaj tial oni jam forigis ĝin el la slovaka Vikipedio, el kiu ĝi iam estis kopiita al nia Vikipedio. -- Robert Weemeyer 21:29, 4. Nov 2009 (UTC)
[redakti] Trifouilly-les-oies
La jeno ne estas artikolo: Trifouilly-les-oies. Ĝi estas skribata en iu nekonata lingvo aŭ simpla vandalaĵo. Kore --Tlustulimu 18:10, 30. Okt 2009 (UTC)
- Ne, mankis la idiotismo "Trifouilly-les-oies" en la listo de la francaj idiotismoj. La artikolon ja oni poluru (forigi ĉion kaj remeti ion alian), sed ĝi estas konservinda !
--Jean-François Clet 19:50, 30. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Kantistoj de USSR
Estas Kategorio:Sovetaj kantistoj --RG72 16:26, 27. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Rusaj kantistoj
Estas Kategorio:Kantistoj de Rusio kaj temas pri nacieco, ne etneco. Ekz. Sofia Rotaru estas rumanino, sed loĝas kaj kantas en Rusio. --RG72 16:16, 27. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Fuŝaj, malplenaj artikoloj
[redakti] Esenco kaj estontenco de la ideo de lingvo internacia
- Unue, la titolo estas fuŝa
- Due, ankaŭ ekzistas Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia. --P.Fiŝo 07:55, 26. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Diyolog
La artikolo enhavis nur unu vorton (person). La titolo ŝajne estas turka. – Umbert' 17:47, 18. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Santa Maria (Brazilo)
Ekzistas alia samnoma urbo em Brazilo. Mi jam alinomigis ĝin kiel Santa Maria (Rio Grande do Sul), sed la alidirektila paĝo ne utilas. CasteloBrancodiskuto 19:23, 15. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Apple stuff
Vandalismo. CasteloBrancodiskuto 18:33, 15. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Aspazio. A.Svjentoĥovski 1908
Baf! Mi kreis artikolon, tamen estas pliaĝa Aspazio. Mi riĉigis la lastan kaj patas forigi jenan Aspazio. A.Svjentoĥovski 1908 --P.Fiŝo 07:14, 8. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Bibliografio de Esperanto (1964
Mi petas forigi la kategorion - fuŝe lanĉita --P.Fiŝo 08:56, 7. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Tutmonda Sonoro
Mi opinias, ke necesas forigi la artikolon Tutmonda Sonoro, ĉar ekzistas simila sed multe pli riĉa Tutmonda sonoro P.Fiŝo 13:37, 5. Okt 2009 (UTC)
- Ĝi povus resti kiel transdirektilo. – Umbert' 19:22, 9. Okt 2009 (UTC)
- Ьш opinias, ke jes. --P.Fiŝo 19:41, 9. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Mi petis forigu ĉi tiun fuŝajn, tute malplenajn artikolojn:
--RG72 13:27, 5. Okt 2009 (UTC) Mi opinias ke jes --pino 06:05, 15. Okt 2009 (UTC)
Mi alidirektis dian revelacion al revelacio. Pri la forigo de English mi konsentas, ĉar ne trovis artikolon pri tielnomata planedo en aliaj vikipedioj. Bea 06:51, 15. Okt 2009 (UTC)
- mi komprenis ke "203.10.121.87" demandas: kio estas "dwarf planet"? - mi respondis Nanoplanedo en diskuto. --Dominik 08:56, 15. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Helenoj
Mi petis forigu ĉi tiun kategorion, ĉar en Kategorio:Antikva Grekio jam ekzistas Kategorio:Antikvaj grekoj, kiu havas intervikiojn. Mi transmetis tien ĉiujn artikolojn.--RG72 16:10, 23. Sep 2009 (UTC)
Same:
- Kategorio:Luksemburgiaj politikistoj (estas Kategorio:Luksemburgaj politikistoj)
- Kategorio:Arkitektoj de Svislando (estas Kategorio:Svisaj arkitektoj)
- Kategorio:Komikuloj (estas Kategorio:Komikistoj)
- Kategorio:Barokarkitektoj (estas Kategorio:Arkitektoj de baroko)
- Kategorio:Kantistinoj (estas Kategorio:Kantistoj)
- Kategorio:Polaj armeanoj (estas Kategorio:Polaj militistoj)
- Kategorio:Operaj kantistoj (estas Kategorio:Operkantistoj)
- Kategorio:Franca-flandraj komponistoj (estas Kategorio:Franc-flandraj komponistoj)
[redakti] Malplenaj kategorioj
Mi proponas forigu ĉi tiujn tute malplenajn kategoriojn:
- Kategorio:Kimraj anarkiistoj
- Kategorio:Skotaj anarkiistoj
- Kategorio:Kimraj socialistoj
- Kategorio:Skotaj socialistoj
- Kategorio:Britaj drumistoj
- Kategorio:Argentinaj anarkiistoj
- Kategorio:Argentinaj socialistoj
- Kategorio:Aŭstraliaj anarkiistoj
- Kategorio:Aŭstraliaj socialistoj
- Kategorio:Aŭstriaj socialistoj
- Kategorio:Barataj socialistoj
- Kategorio:Barataj anarkiistoj
- Kategorio:Valonaj politikistoj
- Kategorio:Birmaj socialistoj
- Kategorio:Boliviaj socialistoj
- Kategorio:Egiptaj socialistoj
- Kategorio:Grekaj anarkiistoj
- Kategorio:Grekaj socialistoj
- Kategorio:Hungaraj futbalistoj
- Kategorio:Italaj futbalistoj
- Kategorio:Irlandaj anarkiistoj
- Kategorio:Kanadaj anarkiistoj
- Kategorio:Kanadaj socialistoj
- Kategorio:Kanadaj famuloj
- Kategorio:Historie gravaj kanadanoj
- Kategorio:Kroataj anarkiistoj
- Kategorio:Marokaj socialistoj
- Kategorio:Norvegaj anarkiistoj
- Kategorio:Polaj modeloj
- Kategorio:Provinco de Lodi
- Kategorio:Rumanaj anarkiistoj
- Kategorio:Ĉeĥaj vegetaranoj
- Kategorio:Turkaj socialistoj
- Kategorio:Turkmenaj diktatoroj
- Kategorio:Historiaj kantistoj
--RG72 18:02, 30. Okt 2009 (UTC)
-
- Mi ne komprenas, kia estas diferenco inter tiuj ĉi kategorioj, kiuj estis proponitaj por forigi kaj kiuj antaŭe ne estis malplenaj, kaj Kategorio:Brazilaj ĵudistoj, kiu estis nove kreita. Ĉu iu scias klarigi tion? Zuazua 09:16, 8. Nov 2009 (UTC)
[redakti] Akademio de natursciencoj Svisujo dua parto
La aŭtoro, anonima kaj iom fuŝulo, ŝajne ne scias, ke oni povas simple aldoni duajn partojn al jam ekzistantaj artikoloj. Do, mi elprenis la tekston kaj enmetis ĝin en la ekzistinta, do oni devus forigi tiun.--kani 20:54, 18. Sep 2009 (UTC)
- Mi forigis ĝin. La artikolo Akademio de natursciencoj Svisujo restas polurinda. Thomas Guibal 07:47, 20. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Politikistoj de Usono
Mi proponas forigu ĉi tiun kategorion, ĉar ekzistas pli unueca Kategorio:Usonaj politikistoj --RG72 15:51, 18. Sep 2009 (UTC)
Same:
- Kategorio:Politikistoj de Burundio (estas Kategorio:Burundaj politikistoj)
- Kategorio:Biografioj (esats Kategorio:Biografio kaj Kategorio:Homoj)
- Kategorio:Aktorinoj (esats Kategorio:Aktoroj)
- Forigitaj. Thomas Guibal 07:48, 20. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Malajamlingvaj verkistoj
Mi petas forigu ĉi tiun tute malplenan kategorion.--RG72 12:39, 16. Sep 2009 (UTC)
Same:
- Kategorio:Malajlingvaj verkistoj
- Kategorio:Itallingva literaturo
- Kategorio:Finnlingva literaturo
- Kategorio:Matematikaj eldonoj
- Forigitaj. Thomas Guibal 07:49, 20. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Esperanto-poetoj
Mi proponas forigu ĉi tiun kategorion, ĉar ekzistas pli plena Kategorio:Esperantlingvaj poetoj kaj la diskuto pri kunligo ne sukcesis.--RG72 14:05, 14. Sep 2009 (UTC)
- Forigita. Thomas Guibal 07:50, 20. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Katolikeco
Fakte mi ne petas forigon, sed enmeton de tiu teksto ene de la jam ekzistinta artikolo Romkatolika Eklezio. La aŭtoro mem ŝajne konstatis, ke temas pri sama temo, ĉar aldonis la alilingvajn ligojn kiuj jam funkcias por Romkatolika Eklezio.--kani 20:10, 11. Sep 2009 (UTC)
- Ludovica
- Kio malhelpas ke iu aparta nocio de iu ajn scienco kaj kredo estu konsiderata en si mem? Tio okazas en multaj enciklopedioj kaj certe en traktadoj pri teologio.
- La allilingvaj alvokoj ĉi kaze celas eventuale spronis al la kreado samspecan voĉon. Ĉu ni foje ne avangardas? — La lasta komento sensubskriba estis aldonita de 79.16.217.252 (diskuto · kontribuoj) 12:12, 13. Sep 2009
[redakti] Kategorio:Kulturo en Ĉeĥio
Mi petas forigu ĉi tiun kategorion, ĉar estas tiu kun pli unueca nomo Kategorio:Kulturo de Ĉeĥio --RG72 17:28, 11. Sep 2009 (UTC)
Same:
- Kategorio:Ĉilia kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Ĉilio)
- Kategorio:Estona kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Estonio)
- Kategorio:Belorusa kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Belorusio)
- Kategorio:Hungara kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Hungario)
- Kategorio:Feroa kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Ferooj)
- Kategorio:Kanada kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Kanado)
- Kategorio:Kolombia kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Kolombio)
- Kategorio:Nederlanda kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Nederlando)
- Kategorio:Niĝeria kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Niĝerio)
- Kategorio:Pola kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Pollando)
- Kategorio:Portugala kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Portugalio)
- Kategorio:Slovaka kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Slovakio)
- Kategorio:Tajlanda kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Tajlando)
- Kategorio:Ĉina kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Ĉinio)
- Kategorio:Aŭstralia kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Aŭstralio)
- Kategorio:Barata kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Barato)
- Kategorio:Brazila kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Brazilo)
- Kategorio:Japana kulturo (estas Kategorio:Kulturo de Japanio)
- Kategorio:Svislanda literaturo (estas Kategorio:Svisa literaturo)
- Mi volus scii, kial tiuj ĉi kategorioj en formo Kategorio:Nacia kulturo estas forigendaj. Ĉu ili signifas ion alian ol kulturoj de nacioj? Estas multaj kategorioj en formo Kategorio:Nacia xxxx, ekz. Kategorio:Italaj pentristoj, Kategorio:Ĉina kuirarto ktp. ktp. Zuazua 19:00, 12. Sep 2009 (UTC)
- Mi nur sekvas normon jam estanta en tiu ĉi kategorio — plejmulto da subkategorioj havis nome tiajn nomojn (Kulturo de ...). Alilingvaj vikipedioj estis aranĝitaj same. Kaj laŭ mi tio pravas, ĉar temas pri kulturo de lando, de nacio — ne etno. Ekz. en Kulturo de Germanio povas esti juda (franca, rusa ktp) teatro (filmo, muziko ktp), kiu okazas en tiu ĉi lando kaj estas parto de ties kulturo. Eble mi eraras, sed tiam necesas aliru alian unuecan ordon. Nun en plejmulto da kategorioj de eo-Vikipedio regas ĥaoso.--RG72 11:52, 13. Sep 2009 (UTC)
- Ambaŭ konsideroj pravas - estus du malsamaj aferoj "pola kulturo" kaj "Kulturo de Pollando", sed evidente ĉiuj artikoloj nuntempe ekzistantaj apartenas al la dua kategorispeco, se iu verkus artikolon pri la pola kulturo en Svislando (kio cetere ja estus interese, ĉar en Svislando estis internigitaj la restaĵoj de la pola armeo, kiu eskapis la germanojn dum la dua mondmilitoj, kaj tiuj poloj hejmiĝis en Svislando kaj kreiiĝis aparta pola kulturo en Svislando ... certe interesa temo - tia artikolo memkompreneble apartenus al la unua kategorio. Nuntempe tiuj kategorioj tamen tute malplenas, kaj tial evidente ne havas ekzistorajton, ĉar senenhavaj kategorioj estas superfluaĵo. Tial mi plenumigis la petitan forigon. Krome ankaŭ ne indas krei apartan kategorion, se ekzistas nur unu artikolo por tia kategorio kaj ne estas perspektivo, ke tia kategorio en sencohava tempo pleniĝas kaj ankaŭ la kategorio ne apartenas al sistematiko.DidiWeidmann 08:23, 14. Sep 2009 (UTC)
- Mi nur sekvas normon jam estanta en tiu ĉi kategorio — plejmulto da subkategorioj havis nome tiajn nomojn (Kulturo de ...). Alilingvaj vikipedioj estis aranĝitaj same. Kaj laŭ mi tio pravas, ĉar temas pri kulturo de lando, de nacio — ne etno. Ekz. en Kulturo de Germanio povas esti juda (franca, rusa ktp) teatro (filmo, muziko ktp), kiu okazas en tiu ĉi lando kaj estas parto de ties kulturo. Eble mi eraras, sed tiam necesas aliru alian unuecan ordon. Nun en plejmulto da kategorioj de eo-Vikipedio regas ĥaoso.--RG72 11:52, 13. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Kulturo de Ukraino
Ve, mi denove tajperaris. Poste mi kreis validan Kategorio:Kulturo de Ukrainio --RG72 16:54, 11. Sep 2009 (UTC)
Same:
- Kategorio:Kulturo de Austrio (estas Kategorio:Kulturo de Aŭstrio)
- Kategorio:Kulturo de NIĝerio (estas Kategorio:Kulturo de Niĝerio)
[redakti] Kiel konduti por atingi flugon
Ne temas pri enciklopedia artikolo, sed pri manlibro por fari ion. Eble io por vikilibroj.--Ziko 20:53, 10. Sep 2009 (UTC)
- Eble indas movi tion al Vikipedio:Ujo_por_kuriozaĵoj Goren
- Laŭ mi la problemo ne estas la enhavo, sed la formo. Vidu pri tio mian komenton ĉe Vikipedio:Diskutejo#Kiel_konduti_por_atingi_flugon. Kial cetere oni proponas forigon ĉi tie, sed ne atentigas la verkinton de la artikolo sur ties diskutpaĝo? --Lu 22:40, 15. Sep 2009 (UTC)
- Mi ŝanĝis la formon de la artikolo kaj ankaŭ la titolon: Nun estas Ekfluga proceduro por pasaĝeroj. Laŭ mi nun ne plu estas manlibra teksto, sed priskribo de proceduro, do enciklopedia. --Lu 23:08, 15. Sep 2009 (UTC)
- Mi foje skribis tiun inform-kolekton por amikino. Mi pensis, ke eble povas helpi ankau al aliaj homoj kaj pro tio starigis en Vikipedio. Mi ne havas emon, "defendi" la artikolon por ke ĝi nepre estu en Vikipedio. Mi ankau ne havas emon forte prilabori ĝin. Do, se vi devas forigi ĝin, faru. ah 09:27, 20. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Kategorio:Sankta Kristofo kaj Neviso
Mi proponas forigon de la (malplena) kategorio Kategorio:Sankta Kristofo kaj Neviso, ĉar laŭ la nuna (vikipedie uzata) lingvouzo la kategoria titolo prefere estu Kategorio:Sankta-Kito kaj Neviso - vidu la koncernan artikolon Sankta-Kito kaj Neviso. ThomasPusch 14:48, 8. Sep 2009 (UTC)
- Kion diras PIV pri la plej taŭga kaj uzata nomo ? Ĉu ekzistas fidindaj fontoj pri "Sankta-Kito kaj Neviso" krom Vikipedio mem ? La landolisto de Bertilo eĉ proponas trian alternativon, nome "Sankta Kristoforo kaj Neviso". Se vere la formo "Sankta Kristofo" ne plu uzatas, mi volonte forigos ĝin. Kore, Thomas Guibal 16:38, 8. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Guido Caroli
Mankas ia graveco. Temas pri iu itala sportisto, partoprenanto de Olimpikaj ludoj en la 1950-aj/1960-aj jaroj, kiu atingis nur malaltajn rangojn. Sola interesa afero pri li: portante la olimpikan torĉon li falis. Krom tio, nenio estas konata pri li. Krome neniu alilingva vikio mencias lin. Kaj la bildo, al kiu montras la Ekstera ligilo, tute ne estas okulfrapa. Bonvolu forigi, kore --UNiesert 15:58, 4. Sep 2009 (UTC)
- Eble informoj de tiu artikolo movi al ia ĝenerala artikolo ekzemple: Olimpikaj sportistoj de Italio ? Anakaŭ bezonata citaĵoj aŭ pruvoj de inforoj enhavata ene artikolo --Arkadiusz Zychewicz 19:30, 4. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Radioastronomio
Sub nivelo de ĝermo ekde 2003. -- Yekrats 01:08, 31. Aŭg 2009 (UTC)
- Knaboj; anstataŭ forigi, kompletigu ĝin ! --Jean-François Clet 09:20, 15. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Nomoj de Oceaniaj Landoj
Strangega artikolo, kiu listas kelkajn landojn de Oceanio kaj komentas pri ties nomoj. Certe aspektas vortareca kaj tro skiza, certe meritas esti en Oceanio, ne pli. Slavik IVANOV 23:05, 29. Aŭg 2009 (UTC)
- Mi malsamopinias ke temas pri neforigenda artikolo, eble markata kiel ĝermo. Ĉar estas multaj landaj nomoj de eble kuriozaj etimoj oni povus lasi ĝin. Oni devus pligrandigi ĝin kaj eĉ serĉi alilingvajn ekvivalentojn.--kani 20:59, 1. Sep 2009 (UTC)
[redakti] Zakusko
Ĉi tiu vorto ŝajne estas apenaŭ uzata en Esperanto: Ekster la Vikipedio kaj la Ondo de Esperanto, en la Esperantlingva Interreto troveblas nur unusola uzo de la vorto (laŭ gugloserĉo 'zakusko kaj estas -wikipedia -vikipedio -wiki -ondo'). Aldone, ĉi tiu artikolo ŝajne volas doni al tiu vorto ĉiun signifon kiun iu parenca vorto havas en iu ajn slava lingvo; la problemo nur estas, ke diversaj slavaj lingvoj donas malsamajn signifojn al tiu vorto. Tiel la artikolo ne temas pri io klare difinita, sed anstataŭe havas tute konfuzitan temon. Pro tio mi proponas tute forigi la artikolon, kaj transmeti almenaŭ parton de ĝia enhavo al artikoloj kiel intermanĝeto kaj deserto. Kion opinias la aliaj? Marcos 13:07, 20. Aŭg 2009 (UTC)
- Saluton, Marcos. Mi pensas, ke la foriga propono ne estas valida, ĉar mankas la markiga ŝablono {{Forigu}} en la koncernata artikolo. Kore --Tlustulimu 17:30, 20. Aŭg 2009 (UTC)
- Mi nun aldonis la ŝablonon. Marcos 12:38, 22. Aŭg 2009 (UTC)
- Multaj aferoj trovas priskribon en enciklopedioj, sed mankas „en Interreto“. Zakuskoj estas konata klaso de pladoj en menuoj, kial ne priskribi en Esperanto? - Slavik IVANOV 23:05, 29. Aŭg 2009 (UTC)
- Laŭ mi neforigenda. Estas en PIV. Eble slavlingvanoj devus serĉi alilingvajn ekvivalentojn aŭ similaĵojn. Mi serĉis laŭ la ĉeĥa proponita ekvivalento sed nenio aperas.--kani 20:59, 1. Sep 2009 (UTC)
- Slavik, ne klaras al mi kiun signifon vi donas al la vorto "zakusko" kiam vi skribas ke "zakuskoj estas konata klaso de pladoj en menuoj". Ĉu la signifon de la rusa "закуска" [zakuska]? Laŭ la rusa Vikipedio, "закуска" estas simple la rusa vorto por antaŭmanĝo. Ĉu vi konsentus kun tiu difino? Aŭ ĉu vi havas malsaman komprenon de la rusa "закуска"? Kaj ĉu vi simple egaligus la Esperantan "zakusko" al la rusa "закуска", aŭ ĉu vi permesus ankaŭ influon de aliaj slavaj lingvoj je la signifo de la Esperanta vorto? Kiel vi vidas, mi (malgraŭ la klarigoj de mia rusa edzino) havas ankoraŭ multajn dubojn pri la Esperanta vorto "zakusko".
- Al Kani: Ŝajne la apero de "zakusko" en PIV ŝuldiĝas ankaŭ (kiel multaj aferoj en PIV) al la tro-franceco de PIV. Laŭ la interlingvaj ligiloj de la rusa artikolo "закуска", la franca estas la sola ne-orientslava lingvo kiu havas vorton devenan de "закуска" kun la signifo de "rus-speca antaŭplado". Ĉu vere Esperanto transprenu ĉiun fremdvorton, kiun ial transprenis la franca? Kaj se vere la intencita signifo estas – kiel en la franca – "rus-speca antaŭplado", kial ne pli klare indiki tion per titolŝanĝo al "rus-speca antaŭplado"?
- Mi esperas ankoraŭ ricevi respondojn de vi du, kaj opiniojn de aliaj. Marcos 14:03, 20. Sep 2009 (UTC)
- Vidu, mi ne estas fakulo pri restoracia industrio (do ne povas vere difini, kion oni nomas zakusko en la rusa kaj en Esperanto), sed „zakuski“ estas nepra menuero, kiu listigas „antaŭmanĝojn“, kiel vi nomas ilin (ofte estas sufiĉe satigaj pladoj per si mem). Mi ne kontraŭas fari alidirektilon, se tio taŭgas laŭ la senco de la Esperanta vorto, sed estus neĝuste forigi artikolon pri ekzistanta vortara vorto. Slavik IVANOV 12:16, 9. Okt 2009 (UTC)
- Mi forte kontraŭas, ke iu forigu la paĝon pri zakusko. Ĉu Marcos, kiu skribis supre Ĉi tiu vorto ŝajne estas apenaŭ uzata en Esperanto parolis kun ĉiu esperantisto kaj tiu konfirmis al li, ke li ne uzas tiun ĉi vorton? Se oni agu laŭ lia propono, oni poste devus forigi ankaŭ kolazionon (ĝi ankaŭ ne troviĝas en PIV) kaj ĉiun nacilingvan nocion esperantigitan. Krome, eĉ se iu vorto estus uzata unufoje dum cent jaroj, tio ne rajtigas iun forigi ĝin, se ekzistas serioza paĝo pri ĝi. Zuazua 19:13, 30. Okt 2009 (UTC)
- Vidu, mi ne estas fakulo pri restoracia industrio (do ne povas vere difini, kion oni nomas zakusko en la rusa kaj en Esperanto), sed „zakuski“ estas nepra menuero, kiu listigas „antaŭmanĝojn“, kiel vi nomas ilin (ofte estas sufiĉe satigaj pladoj per si mem). Mi ne kontraŭas fari alidirektilon, se tio taŭgas laŭ la senco de la Esperanta vorto, sed estus neĝuste forigi artikolon pri ekzistanta vortara vorto. Slavik IVANOV 12:16, 9. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Pluraj eraroj
Ĉi tiu estas listo de eraraĵoj.
- MediaWiki:Eurounio
- MediaWiki:Francio
- MediaWiki:Japanio
- MediaWiki:Malneutraleco
- MediaWiki:Mesaĝoj kreitaj de la vikipediistaro
- MediaWiki:PriChiTiuPagho
- MediaWiki:Spoiler
- MediaWiki:Stub
- MediaWiki:Stumpo
- MediaWiki:Usonaj Shtatoj
- Ŝablono:Vikipediisto als-2
- MediaWiki:Ĉiuj mesaĝoj
- Kategorio:Albumo de Queen
- Kategorio:Albumo laŭ jaro
- Kategorio:Albumoj de Francesco Guccini
- Kategorio:Albumoj de Queen
- Kategorio:Unua generacia pokemono
- Kategorio:Ŝablono:Sondosieroj
- Kategorio:Vindosa programaro
- Kategorio:Navigadŝablono:Svislando
- Kategorio:Queen albumoj
- Kategorio:Unua generacia pokemono
- Kategorio:Linuksaj firmoj
- Kategorio:Leginda artikoloj laŭ lingvo
- Kategorio:Leginda paĝo en sv.wiki
- Kategorio:Leginda paĝo laŭ lingvo
- Kategorio:Eŭropaj navigicaj ŝablonoj
- Kategorio:Elstara paĝo en ar.wiki
- Kategorio:Elstara paĝo en de.wiki
- Kategorio:Elstara paĝo laŭ lingvo
- Portaloj
- Diskuto:Pingo
- Diskuto:Usonaj armitaj trupoj
- Esperantigo de nomoj
- Itallingva literaturo
- 2raumwohnung
- Ŝablono:Dosiero
- Ŝablono:Svisa kantono
- Niccolò Machiavelli
- Nova Unio (Socialliberaloj)
- Ŝablono:PaghoNeligita
- Ŝablono:PliPriLaKategorio/dokumentado
- Vindoso 7
- Vikipediisto:Airon90/portalo
- Kategorio:Kuracista fako
--★ → Airon 19:21, 16. Aŭg 2009 (UTC)
[redakti] Pludirektiloj kun erara gramatiko
Mi proponas forigi jenajn pludirektilojn, kiuj uzas eraran gramatikon (mankas ligo-streketoj). Ili aŭ ekestis per alinomigo aŭ dekomence estis tiel kreitaj de la aŭtoro. Al neniu el ili ligas iuj paĝoj.
- Bolŝoj Teatro (Sankt-Peterburgo)
- Bolŝoj Kamennij Teatro
- Bolshoi Kamenny teatro
- Bolŝoj Kamennij teatro
- Bolshoi Kamenny Teatro
- Bolŝoj teatro (Sankt-Peterburgo)
- Imperia Bolŝoj Kamennij Teatro
- Imperia Bolŝoj Kamennij teatro
– Umberto 16:03, 24. Jul 2009 (UTC) (nun: Umbert')
- Mi ne scias, ĉu subteni tian peton aŭ ne. Nepre la artikoloj ne havu malĝustajn titolojn, sed la alidirektiloj laŭ mi povas resti ĉe malĝustaj titoloj, ĉar tiel ankaŭ trafoliumantoj kiuj ne bone regas la lingvon sukcesos ĉiuokaze atingi la deziratan artikolon. Jam nun Egipto plusendas al Egiptujo kaj Euxropa Unio plusendas al Eŭropa Unio. Alivorte, laŭ mi oni ne ĉiam estu strikta, kiam temas pri forigo de alidirektiloj. Eĉ se ilia utileco estas malgranda, certe ilia ĝeno estas eĉ pli malgranda. --WinstonSmith 16:14, 24. Jul 2009 (UTC)
- Por misliterumoj ni havas la paĝon Vikipedio:Misliterumoj. Ni povas listigi misliterumojn tie, kaj plusendigi el la misliterumoj al tiu paĝo, por ke la leganto rimarku ke temas pri misliterumo kaj ne pri akceptata literum-variaĵo. Ankaŭ por Euxropa Unio ni uzu tiun sistemon.
- "Egipto" tamen ne estas misliterumo. Ĝi antaŭe estis multe uzata formo de la landnomo, kaj dum dudek jaroj (ĝis antaŭ kelkaj monatoj) eĉ la landnomo rekomendita de la Akademio de Esperanto. Tamen ĝi nun iĝas malpli kutima. Ĉe Egipto ni tamen iam havu apartigilon, kiu ligas kaj al Egiptujo kaj al la ankoraŭ kreinda artikolo egiptoj. Marcos 20:11, 24. Jul 2009 (UTC)
- Mi akceptas la argumenton de WinstonSmith, sed ĝi ŝajnas al mi ne tre forta. Mi dubas, ke iu serĉas certan artikolon provante multajn eblajn nomojn; preferi li uzos la serĉilon, kiu trovas artikolon ankaŭ laŭ la enhavo. Do ni metu alternativajn, eble diverslingvajn nomojn en la artikolojn, sed ne kreu amason da pludirektiloj, kiujn neniu uzas. Krome, se pludirektiloj estas lingve eraraj, ili instruas al komencantoj eraran lingvon. – Umbert' 18:17, 25. Jul 2009 (UTC)
-
- Titolo kun erara gramatiko estas forigenda, laŭ nia regularo. Oni devas perfektiĝi en Esperanto. Narvalo 07:56, 15. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Langole
Kiel mi jam skribis sur Diskuto:Langole, ŝajne temas pri originala esploro. Se estas tiel, la artikolo devas esti forigata; la enhavo povus esti transŝovata al la Vikiversitato aŭ al Vikilibroj. Marcos 15:13, 24. Jul 2009 (UTC)
[redakti] Commonscat
Mi petas forigi ĉi tiun ŝablonon ĉar ĝi estas kopio de {{Projektoj|commons = Category:XXX}}--→ Airon 12:24, 24. Jul 2009 (UTC)
- La ŝablono ankoraŭ estas uzata, kaj oni povas koni la nomon {{commonscat}} de alia projektoj, sed ne la nomon {{projektoj}}. Do ĝi ne estas almenaŭ tuj forigenda.
- Cetere ĝia kodo estas {{projektoj|commonscat={{{1}}}}} — atentu la „commonscat“ — tio donas pli bonan efikon ol {{projektoj|commons=Category:{{{1}}}}}.
- --AVRS 16:57, 24. Jul 2009 (UTC)
[redakti] Alidirektiloj
Mi petas forigon de Vindozo Vista. Tie estas la kialo.--→ Airon 11:21, 24. Jul 2009 (UTC)
- Mi forigis Vindozo Vista kaj ŝanĝis la titolon de Vindoso Vista al "Vindozo Vista" kiel vi intencis. Marcos 14:48, 24. Jul 2009 (UTC)
[redakti] Malplenaj kategorio kaj neuzataj ŝablonoj
Kial {{!-}}, {{(!}}, {{!)}}, {{!!}}, {{!-!}} kaj |+ eksistas? Kial ne uzi nur {{!}} kun flanke aliaj simboloj ({{!}}-)?
Ĉi tie estas listo de malplenaj kategorioj kaj ĉi tie estas listo de neuzataj ŝablonoj :) --→ Airon 07:39, 24. Jul 2009 (UTC)
- Mi kontraŭas la proponon, ĉar pro teknikaj kaŭzoj la listigitaj ŝablonoj estas bezonataj, se oni volas uzi tabelon ene de tiel nomata parsera funkcio. Krome la ŝablonoj plifaciligas la transprenon de ŝablonoj el alilingvaj vikipedioj sen devi daŭre cerbumi pri la koda ŝanĝendo pro manko de iuj helpaj ŝablonoj. - La ŝablono {{!+}} ĉi tie ankoraŭ estas apenaŭ uzata ĝis nun, kvankam mi kelkfoje tradukas ŝablonojn el la suprasoraba, ĉar en MediaWiki:Common.css ankoraŭ troviĝas erareto ĉe la tabela formatigo de
<caption>-etikedo. Kore --Tlustulimu 17:43, 24. Jul 2009 (UTC)
[redakti] Liberaj videoludoj
Kategorio:Liberaj videoludoj estas anstataŭita de Kategorio:Liberaj elektronikaj ludoj. --AVRS 19:51, 24. Jul 2009 (UTC)
[redakti] Klanino
Narvalo enmetis la ŝablonon "forigu" en ĉi tiun artikolon, tamen sen listigi la artikolon ĉi tie. Narvalo skribis ĉe enmeto de la ŝablono la jenan komenton: "sensenca artikolo".
Fakte mi ne dirus ke temas pri sensenca artikolo. Tamen la artikolo estas skribata en tre nenorma Esperanto. Jam la titolo mem kontraŭas la normalan uzon de la sufikso "-in-". En la artikolo mem troviĝas ankaŭ la sufikso "-uĉ-", ŝajne kun la sama signifo kiel "-iĉ-". Aldone la artikolo uzas la sufikson "-aj-" anstataŭ "-uj-" por landnomoj.
Aldone, la artikolo mem diras en la lasta sekcio, ke la ideologio de klaninaj nomoj havas verŝajne malpli ol cent anojn en la tuta mondo. Se temas pri ideologio kun tiel malgranda nombro de anoj, ĝi certe ne menciindas en la Vikipedio (krom eble se la plejmulto el tiuj cent homoj estas Esperantistoj). Do tiukaze ni ne bezonas apartan artikolon pri ĉi tiu temo. La enhavo de la sekcio "Komparo al aliaj nomkutimoj" tamen estas konservinda (post lingva poluro); eble indas ŝovi tiun enhavon al familia nomo kaj forigi ĉi tiun artikolon.
Kion opinias la aliaj pri ĉi tio? Marcos 19:54, 23. Jul 2009 (UTC)
- Mi pensas, ke estus bona ideo meti la menciitan ĉapitron al familia nomo kaj poste forigi la iom strange titolitan artikolon. Kore --Tlustulimu 19:59, 23. Jul 2009 (UTC)
- Mi opinias la vorton klanino nebona. Esperanto uzas la sufikson "-in-" nur por vortoj, kiuj rilatas al personoj. Ekzemple one ne povas nomi vestaĵon por virino "vestaĵino"*. Eble "inklano" estus pli taŭga. – Umbert' 15:25, 24. Jul 2009 (UTC)
[redakti] Le Déserteur (chanson)
Tiu ĉi artikolo estas forigenda, ĉar ne verkita en esperanto (aŭ esperanto terure ŝanĝiĝis!) --Dominik 13:19, 28. Sep 2009 (UTC)
- tamen bv konservi Le Déserteur (kanzono), (esperanta traduko petita de la unua redaktinto) --Dominik 13:45, 28. Sep 2009 (UTC)
farita Thomas Guibal 09:03, 6. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Alaska pantenilo
La ĝusta titolo estas Alaska pattenilo; ne indas konservi alidirektilon. Bea 08:38, 6. Okt 2009 (UTC)
farita Thomas Guibal 09:04, 6. Okt 2009 (UTC)
[redakti] Trencsén
Tio superfluas, ĉar estas artikolo Trencsén (reĝa departemento) kaj ankaŭ pri la urbo.--Crosstor 07:28, 2. Nov 2009 (UTC)
- =========================================================
- Bonvolu enmeti novajn forig-proponojn supre en la liston.
- =========================================================
[redakti] Regularo pri forigoj
- La sekva regularo inkludiĝas ĉi tie el Vikipedio:Reguloj pri forigado; diskutoj pri ĝi okazu ĉe ĝia diskutpaĝo.
Administrantoj rajtas forigi paĝojn komplete el la Vikipedio. Tamen ili rajtas fari tion nur, se la paĝo estis antaŭe dum difinita tempo (vidu sube) sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Aliaj kunlaborantoj ankaŭ povas tute malplenigi paĝon, sed ĝi poste tamen daŭre ekzistas. Por tute forigi fuŝe kreitajn artikolojn, necesas la administrantoj.
La laboro de la administrantoj estas forigi tiujn paĝojn, kiuj estas klare fuŝaj, kaj kun kies forigo konsentas la Vikipedia komunumo ĝenerale. Sur la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj ĉiuj interesitaj Vikipediistoj kune diskutas pri forigoj. La administrantoj forigu nur tiujn paĝojn, al kies forigo neniu kontraŭis sur tiu paĝo, aŭ kun kies forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ la forigo.
Por ke la administrantoj sciu kiam ili rajtas forigi paĝon, ekzistas la sube listigitaj tempolimoj. Kiam paĝo aperis tiom longe sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj sen iu ajn voĉo kontraŭa al la forigo, tiam administranto rajtas forigi ĝin.
[redakti] Tuj forigindaj artikoloj
- pro vandalismo (ekz. paĝotitolo "Politikisto X estas fuŝulo")
- pro gramatike/ortografie malĝusta titolo (ekz. demokrtia anstataŭ demokratio)
Se eblas, la titolo estu korektita kaj la artikolo tial ne forigita.
Tiujn ĉi artikolojn administranto rajtas forigi sen antaŭa diskuto sur la paĝo de Forigendaj artikoloj. (Ĉiujn aliajn dubajn paĝojn oni devas unue meti tien.)
[redakti] Post ioma tempo forigindaj artikoloj
Artikoloj kun la sube priskribitaj ecoj estu forigataj nur post kiam pasis la menciitaj periodoj (inter tri horoj kaj unu semajno) ekde la mencio de la artikolo sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Administranto rajtas forigi la artikolon nur, se dum tiu periodo neniu ek- aŭ pluredaktis la artikolon kaj se la artikolo ne estas signata per la ŝablono Redaktata.
[redakti] Trihora tempolimo
- senfrazaj artikoloj, kiuj havas nur titolon kaj eble prezentas nuran bildon
- unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj)
- fremdlingvaj (ne esperantolingvaj) artikoloj - se neniu ektradukas ilin (oni prefere ne enmetu fremdlingvan tekston[1])
[redakti] Unutaga tempolimo
- artikoloj neenciklopediaj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj) ekz. bugzi, aŭ apartenas al vortaro aŭ al vikicitaĵoj
- Artikoloj pri ne tre gravaj Esperantistoj, kiuj petis forigon de sia artikolo.
[redakti] Unusemajna tempolimo
- esperantigitaj urbetoj, vilaĝetoj, personaj nomoj sen indiko pri la originala aŭ alilingva nomo (ekz. B naskiĝis tie; en 1910 funkciis tie klubeto), kio malebligas la pluredakton, serĉon de fontoj por pluredakti ĝin
- unu-dufrazaĵoj kun netrafa frazo, ne pluredaktitaj
- komputile tradukitaj tekstoj, se tute forestas ne-robotaj redaktoj en ilia historio
En ĉiuj tiuj ĉi kazoj la kreinto de la artikolo estu informita en la momento, kiam oni proponas la forigon.
[redakti] Alidirektindaj artikoloj
Se artikolo konsistas el nur unu aŭ du vortoj (nomoj de personoj) aŭ el pala, netrafa frazo, oni eble devas serĉi por ĝi lokon en konvena artikolo kaj krei en tiu alineon. Se tie kreskas la teksto al merita artikolo, oni eventuale devas ĉesigi la alidirekton kaj denove krei la artikolon.
[redakti] Difino apartenanta al vortaro
Se la teksto estas tro vortareca (do ne enciklopedieca), oni ne tuj forigu la artikolon, sed unue aldonu la enhavon al Vikivortaro aŭ ReVo, se tie ne ekzistas tiu vorto. Validas la supre menciitaj tempolimoj de tri horoj aŭ unu tago.
[redakti] Kiel eviti forigon
Kreu artikolon kun
- minimume tri frazoj, prefere trafaj,
- ligoj al aliaj artikoloj kaj
- intervikiaj ligoj (do al alilingvaj artikoloj), kiuj helpos al aliaj redaktantoj pluredakti.
Nepre legu la konsilojn de la paĝoj Kiel redakti paĝon kaj La perfekta ĝermo de artikolo.
Trafaj frazoj: Kiu, kiam, kion, kion gravan, kiom, la esenco de la afero ktp. (Ne metu ĉion en unu frazon, prefere en plurajn mallongajn.)
Ekzemploj pri unufrazaĵoj, kiuj ne sufiĉe prilumigas la temon:
- Ludoteorio estas fako de matematiko.
- Meccano ("mekano") estas ludo.
- Jacques DUPUIS, belga arkitekto, naskiĝis en 1914 en Quaregnon kaj mortis en 1984 en Mons.
Se vi volas komenci vian artikolon per tiom malmulta teksto, bv. aldoni pliajn informojn prefere dum la posta duonhoro. Aŭ enmetu la ŝablonon Redaktata por eviti, ke dume iu pripensas forigi vian novan paĝon. Kaj ne forgesu fakte plu redakti vian novan artikolon, kreskigi vian ĝermeton.
Vizitu la liston de la plej mallongaj paĝetoj por pluredakti ilin.
[redakti] Notoj
- ↑ Konsciu, ke eblas meti fremdlingvan tekston nevideble kiel <!--komenton-->, dum vi tradukadas. Kp. la klarigon pri komento.
