Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Aprilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Usona piedpilkado[redakti fonton]

Bonvolu forigi tiun ĉi alidirektilon, por ke mi povu movi Usona piedpilko tien. Piedpilko estas speco de pilko, ne speco de ludo, sed la artikolo temas pri ludo. darkweasel94 14:45, 24. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite CasteloBrancodiskuto 13:31, 27. Apr 2010 (UTC)

Papuo Caro[redakti fonton]

Malplenaĵo.--Seminario 10:21, 22. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite CasteloBrancodiskuto 13:32, 27. Apr 2010 (UTC)

Kategorio:Ŝablonoj:Navigiloj[redakti fonton]

Mi ĵus trovis la duplikatan kategorion Kategorio:Ŝablonoj:Navigiloj. Do ĝi estas tute superflua, ĉar jam ekzistas la pli ofte uzata Kategorio:Ŝablono:Navigilo, kiu sekvas nomskemon por ŝablonaj kategorioj. --Tlustulimu 13:41, 21. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite CasteloBrancodiskuto 13:36, 27. Apr 2010 (UTC)

Ĝermo Malio[redakti fonton]

Strangaĵo. Ebla klopodo.--kani 19:47, 19. Apr 2010 (UTC)

Mi forgesis aldoni „ŝablono” kiam mi kreis la paĝon… Eraro estas mia :s Do, mi alinomigas ĉi tiun paĝon al „ŝablono:ĝermo malio“. Nun estas ĉiu ĝusta; vi povas forigi la paĝon „ĝermo malio“. Dankegon. SGC.Alex 19:06, 21. Apr 2010 (UTC)
✔ Farite La nun superflua alidirektilo estas jam for. --Tlustulimu 19:17, 21. Apr 2010 (UTC)

Verda Partio (Kolombio)[redakti fonton]

Ne estas blazono de redaktata kaj temas pri anonimulo kiu enmetis la hispanlingvan version kaj nenion skribis esperante. Pasis du tagoj. Temas pri interesa artikolo sed ĝis nun malplena. Esperanta parto sube estas kopio de la artikolo pri la itala partio.--kani 20:09, 18. Apr 2010 (UTC)

Ne Ne. Dank'al Rubeno laboro, nun la artikolo estas plena kaj esperantigita. CasteloBrancodiskuto 15:06, 27. Apr 2010 (UTC)

Esperanto-finna vortaro[redakti fonton]

Nur publikigo de vortaro. Ne taŭga por Vikipedio. --→ Airon 17:01, 18. Apr 2010 (UTC)

Provu ni poluri ĝin P.Fiŝo 08:24, 19. Apr 2010 (UTC)
Mi ŝanĝis la artikolon. Bv forigi el ĉi-listo P.Fiŝo 08:49, 19. Apr 2010 (UTC)
Ĉi tiu artikoleto apartenas al serio da artikoloj pri ĉiuj Esperanto-vortaroj, kiuj estas grava fundamenta parto de la kulturo de la Internacia Lingvo: kio estus Esperanto sen vortaroj al la diversaj nacilingvoj ? Se tiaj artikoloj restus ĝermoj ni devus ŝanĝi ilin al listo-artikoloj. Tiu ĉi jam ampleksiĝis al deca artikoleto. Arno Lagrange @ 06:47, 22. Apr 2010 (UTC)
Donkon P.Fiŝo 12:24, 22. Apr 2010 (UTC)
Ne Ne. Publikigo de esperanta vortaro tre taŭgas por Vikipedio, kiel oni diris ĉi-sube. CasteloBrancodiskuto 13:40, 27. Apr 2010 (UTC)

Pósfalu[redakti fonton]

Malplenaĵo.--kani 23:31, 17. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite Senfraza artikolo (trihora tempolimo). CasteloBrancodiskuto 03:04, 18. Apr 2010 (UTC)

Nguyễn Văn Hà, Nguyễn Xuân Thu, Lương Ngọc Bảo kaj Nguyễn Văn Lợi[redakti fonton]

Nesufiĉa enhavo.--kani 22:06, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. Mi forigis la lastan. La aliaj nun havas sufiĉajn enhavojn. Bonvolu enmeti {{forigu}}-n se vi ankoraŭ konsideras ilin forigendaj. CasteloBrancodiskuto 15:02, 27. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Provo2[redakti fonton]

Vidu sube --→ Airon 13:46, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 22:24, 16. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Provo[redakti fonton]

Estas provejo --→ Airon 13:46, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 22:24, 16. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Diskuto[redakti fonton]

Demando estis: "provo por kontroli kiel funkcias kaj ĉu funkcias Neuzitaj ŝablonoj --→ Airon 13:46, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite de Arno Lagrange. CasteloBrancodiskuto 13:42, 27. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Atomnumero 44[redakti fonton]

Jonathan Webley kreis ĉi tiun artikolon akcidente --→ Airon 13:46, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 22:24, 16. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:All system messages[redakti fonton]

Vidu sube --→ Airon 13:29, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:52, 27. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:All messages[redakti fonton]

La listo de sistemaj mesaĝoj estas ĉi tie --→ Airon 13:27, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:52, 27. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Anglaj regionoj[redakti fonton]

Esperantigenda kaj neuzata ŝablono --→ Airon 13:23, 16. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:54, 27. Apr 2010 (UTC)

Segreti di Pulcinella[redakti fonton]

Ne taŭga por Vikipedio. La ligilo ankaŭ ne funkcias. --→ Airon 17:18, 15. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:54, 27. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Interviki01[redakti fonton]

Jam en {{Informkesto lingvo}} kaj en {{Projektoj}} --→ Airon 22:04, 14. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite de Yekrats. CasteloBrancodiskuto 14:47, 27. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:InterWiki[redakti fonton]

Vidu supre --→ Airon 22:04, 14. Apr 2010 (UTC)

Ne Ne, tiu ŝablono havas tro da transinkluzivaĵoj. CasteloBrancodiskuto 14:46, 27. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:PliPri provo[redakti fonton]

Provo, ekde 2007, sama ol ĉefa ŝablono. --→ Airon 21:34, 14. Apr 2010 (UTC) ✔ Farite AL @ 05:56, 15. Apr 2010 (UTC)

Kategorio:Klasikaj vjolistoj[redakti fonton]

Ĝi entute estus sufiĉe taŭga, sed jam ekzistas la artikolo Aldviolono kaj Kategorio:Aldviolono kaj Kategorio:Aldviolonistoj, do mi kreis pli unuecan Kategorio:Klasikaj aldviolonistoj. Sola artikolo, ligita al ĝi, estis korektita. --RG72 17:36, 13. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:29, 27. Apr 2010 (UTC)

Ampleksa listo de hispanaj konkeristoj de Ameriko[redakti fonton]

Ne necesa listo; la plej gravaj jam aperas en konkistadoro, kaj ĉe la ceteraj la lokoj ne estas adaptitaj. --Tonyo 18:18, 11. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:27, 27. Apr 2010 (UTC)

Houghton (Vasxingtonio)[redakti fonton]

Mistajpaĵo. La artikolo troviĝas ankaŭ ĝustaloke ĉe Houghton (Vaŝingtonio). -- Robert Weemeyer 00:17, 11. Apr 2010 (UTC)

✔ FariteUmbert' 20:58, 12. Apr 2010 (UTC)

Dosiero:Luno (filmo) - esperanta versio.jpg & Dosiero:Paranormala Aktiveco (filmo) - esperanta versio.jpg[redakti fonton]

La originalaj bildoj eble estus permesitaj sub justa uzo, sed ĉi tiuj versioj estis modifitaj montri Esperantajn tradukojn. Justa uzo ne permesas nin modifi bildojn. (Justa uzo nur estas usona leĝa ideo, kaj mi opinias ke ĝi estas misuzita ĉi tie, sed tio estas aparta afero!) Ni devas uzi la originalan senmodifitan, aŭ nenion. -- Yekrats 13:39, 8. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite Vi (Yekrats) pravas pri la aŭtora rajto, kaj tre verŝajne ankaŭ pri la aplikeblo de "justa uzo". Ni estas internacia vikipedio kaj supozeble devas obei la samajn regulojn kiel la Vikimedia Komunejo, kiu ne akceptas dosierojn pro "justa uzo". – Umbert' 21:03, 12. Apr 2010 (UTC)

Singulara valoro malkomponaĵo[redakti fonton]

Malplena. --kani 22:15, 6. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite de Yekrats. CasteloBrancodiskuto 14:23, 27. Apr 2010 (UTC)

Transkontinentaj Esperanto-Asocioj[redakti fonton]

Laŭ mi la artikolo ne estas bezonata. Mankas la eksplikon kio estas "transkontinenta E-asocio" kaj listigitaj estas nur fakaj E-asocioj. --Fiskot (diskuto) 16:59, 5. Apr 2010 (UTC)

Farita kiel alidirektilo. -- Yekrats 11:05, 8. Apr 2010 (UTC)

Alvoko de la 18a de Junio 1940[redakti fonton]

Ŝajne tio estas teksto kiu havas lokon en alia parto de Vikipedio, ĉu ne? Krome oni ne parolas enciklopedie pri la teksto, do ne indas havi ĝin en la ĝenerala Vikipedio, ĉu ne? --kani 23:33, 4. Apr 2010 (UTC)

Mi jam translokigis ĝin en Vikifontoj. --RG72 02:46, 5. Apr 2010 (UTC)
Forigita pro translokigo. -- Yekrats 17:17, 5. Apr 2010 (UTC)
Kaj nun la artikolo restas ĉar jam estas vera artikolo.--kani 22:06, 16. Apr 2010 (UTC)

Kategorio:Italaj Radiostacioj[redakti fonton]

Mi kreis pli korektan Kategorio:Italaj radiostacioj --RG72 14:59, 3. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 22:23, 6. Apr 2010 (UTC)

Oblasto[redakti fonton]

Terura naskitaĵo de malsana cerbo P.Fiŝo 19:31, 1. Apr 2010 (UTC)

Mi dezirus scii kial vi konsideras tiel la artikolon. De malproksime mi ne konas la realon de tiuj administraj aĵoj, kiuj siavice estas diskutinda en aliaj landoj, ĉar tre ofte ne koincidas la administrajn lokajn rangojn kun la ĝeneralaj provinco, regiono ktp. Ĉu vere rajtas tia takso?--kani 23:33, 4. Apr 2010 (UTC)
Kvankam mi konsideras la vortojn de PFiŝo iom tro akraj, mi konsentas kun lia malaprobo de la Esperantigo "Oblasto". Por citi la Vikipediiston Rojo, kiu jam en 2006 esprimis sin kontraŭ la uzo de "Oblasto" en la koncerna diskutpaĝo: "Paroli pri regiono, aldoni la nacilingvan nocion kaj klarigi ties specifaĵojn en la teksto, jen solvo kiu pli konformas al internacia enciklopedio en internacia lingvo."
Mi kompreneble akceptus ankaŭ "provinco" anstataŭ "regiono". Pri tiaj detaloj prefere decidu iu kiu pli bone konas la situacion en la koncernaj landoj. Marcos 20:56, 5. Apr 2010 (UTC)
Estas malfacile difini per simpla vorto la variajn nociojn pri "provincoj", "regionoj", "departementoj", "distriktoj", "gubernioj", "kantonoj"... en kiuj estas dividataj landoj: en ia lando (aŭ ia ŝtato) la "regionoj" estas administrataj iamaniere, en ia aliaj, aliamaniere. La svisaj kantonoj ne similas la francajn kontonojn... Estas afero por fakulo pri administrado.
Se administra subdividaĵo havas propraĵon, aŭ estas regata laŭ aparta maniero, ĝi havu sian apartan nomon.
--Jean-François Clet 11:20, 6. Apr 2010 (UTC)
En diskuto pri printilo/presilo oni eĉ ne penis kompari diferencon inter tiaj vere malsamaj aparato. Estis nura opinio, ke Zamenhof ne uzis vorton printilo. Do, se estas nacieca/landeca diferenco inter titoloj de landaj regionoj kaj vi opinias, ke ili rajtas ekzisti en Esperanto, do mi tuj ŝovos en vikion ruslandajn oblastojn, rajonojn, okrugojn, ulusojn, kurenojn ktp. Tamen, ĉu tio estos Esperanto? Ĉu ni bezonas la nuancojn? Jean-François Clet diris, ke ekzistas diferenco inter diverslandaj kantonoj kaj por prezenti tion li aldonis franca kaj svisa. Laŭ mi, tion jam sufiĉas. Mi komprenas, ke svisa kantono estas io aparta. Ĉu ni bezonas ion apartan? P.Fiŝo 09:58, 8. Apr 2010 (UTC)

Mi ne estas filologo, sed ŝajnas al mi, ke jam uzataj vortoj sufiĉe strikte respegulas rusiajn administrajn realaĵojn. Provinco = область; distrikto = округ/район; regiono = край; respubliko = республика. Estas sensence esperantigi tiujn vortojn por krei strangajn: oblasto, krajo, rajono, okrugo. Tio eble necesas nur en esceptaj okazoj, ekz. por distriktoj en Jakutio: uluso = улус. Kaj eĉ tiu vorto verŝajne jam estis uzata por aliaj turklingvaj aŭ mongollingvaj teritorioj.--RG72 16:25, 10. Apr 2010 (UTC)

Tomato (planlingvo)[redakti fonton]

Jen senfonta kaj seneksterligila artikoleto Tomato (planlingvo), kies graveco ne klaras. --Tlustulimu 09:43, 1. Apr 2010 (UTC)

Mi provis trovi pli da informoj pri Tomato per Guglo. La sola paĝo krom nia Vikipedia artikolo kiu mencias ĝin estas iu anglalingva paĝo kiu listigas statistikojn de la respondoj al iu demandaro pri planlingvoj. El tiuj statistikoj tamen ne videblas kiujn ecojn havas Tomato.
Se ne baldaŭ aperos pli da informoj pri ĉi tiu planlingvo, ni do forigu ĉi tiun artikolon. Marcos 10:46, 8. Apr 2010 (UTC)
✔ Farite. Vidu ankaŭ tiun diskuton. CasteloBrancodiskuto 14:08, 27. Apr 2010 (UTC)

Lingwa de Planeta[redakti fonton]

In English: The article does not have reliable sources. Google Scholar and Google Books don't return results: [1] [2]. It seems to be a non notable language. It was deleted from Wikipedia in English, Wikipedia in French, Wikipedia in Russian, Wikipedia in German and Wikipedia in Portuguese. See also: es:Wikipedia:Consultas de borrado/Lingwa de Planeta. Algébrico 17:41, 26. Mar 2010 (UTC)

  • Bonvolu skribi Esperante ĉi tie. Oni uzu la anglan en la anglalingva Vikipedio. Dankon. --L-d-p 15:13, 27. Mar 2010 (UTC)
  • Generally, the Esperanto Wikipedia is more tolerant of languages than most other Wikipedias. Still, the language should have minimal importance. I'll check into it. (Ĝenerale, la Esperanto-Wikipedia estas pli tolerema ol aliaj Vikipedioj. Ankoraŭ, la lingvo havu minimuman gravecon. Mi kontrolos ĝin.) -- Yekrats 04:20, 30. Mar 2010 (UTC)
    • Mi konsentas ke Esperanta Vikipedio estu pli tolerema ol nacilingvaj vikipedioj kaj entenu artikolojn pri ĉiaj planlingvoj eĉ se ili ne estas parolataj eĉ ne de sia kreinto. Des pli ke ĉikaze ni disponas pri pli ol skeleta informo. Arno Lagrange @ 06:51, 31. Mar 2010 (UTC)
Mi ankaŭ konsentas ke ni ne forigu ĉi tiun artikolon. Pri planlingvoj ni jam delonge estas pli permesemaj ol la alilingvaj Vikipedioj. La fakto, ke ekzistas plurlingva retpaĝaro pri ĉi tiu lingvo, kun detalaj priskriboj kaj diversaj, interalie longaj, uzekzemploj, jam estas sufiĉa bazo por permesi artikolon en nia Vikipedio. Marcos 09:08, 31. Mar 2010 (UTC)
Ne Ne Mi ankaŭ pledas kontraŭ la forigo, ĉar la lingvo ja estas bone difinita en la koncernaj retpaĝoj. Kore --Tlustulimu 09:43, 1. Apr 2010 (UTC)

TRENNER, Sabine[redakti fonton]

La artikoleto TRENNER, Sabine estas malĝustite titolita kaj iom tro malgranda. Ĉu iu scias fonton pri ŝi? Se jes, ni povus savi la artiketon post alinomigo. Krome mi ie havas kelkajn fotojn kun ŝi. Alikaze ĝi nur povas esti forigata. Kore --Tlustulimu 19:59, 24. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite de Narvalo. CasteloBrancodiskuto 13:49, 27. Apr 2010 (UTC)

Fendoj kaj rompiĝoj en metalaj materialoj[redakti fonton]

Nova kolego, eble tre entuziasma, faris tiun ĉi artikolon. Mi ne vidas en ĝi ian enciklopedian informon, sed nur personajn opiniojn, kiel jam montras la uzataj esprimoj (kiujn mi prezentas en lingve korektita formo):

  • "estas grava problemo"
  • "hodiaŭ oni ekzamenis zorgeme"
  • (oni) "faris tre ekzaktan priskribon"
  • "la societo ... skribas tre difinitajn vortojn"
  • "oni devas uzi tre ekzaktajn vortojn"
  • "oni devas fari specialan fakvortaron"

Ĝenas min eble forpuŝi entuziasmulon, sed ekzistas limoj al neenciklopedieco. – Umbert' 20:00, 15. Mar 2010 (UTC)

Certe oni povus multon skribi pri la temo en nia Vikipedio, sed ne en la maniero kiel skribis ĉi tiu sennomulo. Ĉefe temas pri certa terminaro angla-germana, kiu eĉ en la germana Vikipedio tute ne menciiĝas. Kaj kiel Umberto jam skribis, ĉefe temas pri personaj opinioj rilate al ĉi tiu libro. Do mi eĉ ne vidas bonan ŝancon uzi tion kion verkis nia entuziasmulo kiel bazon por io pli valora. Do mi konsentas kun forigo de la artikolo. Marcos 09:16, 31. Mar 2010 (UTC)
✔ Farite CasteloBrancodiskuto 13:48, 27. Apr 2010 (UTC)

Gorjkovskij aŭtomobila uzino[redakti fonton]

Ĝis nun ĝi estis pludirektilo al la mallongigo GAZ, kvankam ekzistas artikolo Aŭtomobila uzino Gorjkovskij. Ĉar la titolo estas miksaĵo el la rusa lingvo (uzas rusan adjektivan formon) kaj Esperanto, mi proponas forigi la pludirektilon/artikolon. Estis nur unu ligilo al ĝi, kaj tiun mi ŝanĝis. – Umbert' 12:33, 14. Mar 2010 (UTC)

Mi faris ĝin kiel fidela alidirektilo. -- Yekrats 12:35, 8. Apr 2010 (UTC)

Langole[redakti fonton]

Kiel mi jam skribis sur Diskuto:Langole, ŝajne temas pri originala esploro. Se estas tiel, la artikolo devas esti forigata; la enhavo povus esti transŝovata al la Vikiversitato aŭ al Vikilibroj. Marcos 15:13, 24. Jul 2009 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 15:41, 29. Apr 2010 (UTC)

Commonscat[redakti fonton]

Mi petas forigi ĉi tiun ŝablonon ĉar ĝi estas kopio de {{Projektoj|commons = Category:XXX}}--→ Airon 12:24, 24. Jul 2009 (UTC)

La ŝablono ankoraŭ estas uzata, kaj oni povas koni la nomon {{commonscat}} de alia projektoj, sed ne la nomon {{projektoj}}. Do ĝi ne estas almenaŭ tuj forigenda.
Cetere ĝia kodo estas {{projektoj|commonscat={{{1}}}}} — atentu la „commonscat“ — tio donas pli bonan efikon ol {{projektoj|commons=Category:{{{1}}}}}.
--AVRS 16:57, 24. Jul 2009 (UTC)
Ne Ne. Tiu ŝablono havas multe da transinkluzivaĵojn. CasteloBrancodiskuto 15:40, 29. Apr 2010 (UTC)


Kategorio:Sankta Kristofo kaj Neviso[redakti fonton]

Mi proponas forigon de la (malplena) kategorio Kategorio:Sankta Kristofo kaj Neviso, ĉar laŭ la nuna (vikipedie uzata) lingvouzo la kategoria titolo prefere estu Kategorio:Sankta-Kito kaj Neviso - vidu la koncernan artikolon Sankta-Kito kaj Neviso. ThomasPusch 14:48, 8. Sep 2009 (UTC)

Kion diras PIV pri la plej taŭga kaj uzata nomo ? Ĉu ekzistas fidindaj fontoj pri "Sankta-Kito kaj Neviso" krom Vikipedio mem ? La landolisto de Bertilo eĉ proponas trian alternativon, nome "Sankta Kristoforo kaj Neviso". Se vere la formo "Sankta Kristofo" ne plu uzatas, mi volonte forigos ĝin. Kore, Thomas Guibal 16:38, 8. Sep 2009 (UTC)
✔ Farite. Mi enmetis fonton por la nomo laŭ PIV. CasteloBrancodiskuto 14:15, 30. Apr 2010 (UTC)

Guido Caroli[redakti fonton]

Mankas ia graveco. Temas pri iu itala sportisto, partoprenanto de Olimpikaj ludoj en la 1950-aj/1960-aj jaroj, kiu atingis nur malaltajn rangojn. Sola interesa afero pri li: portante la olimpikan torĉon li falis. Krom tio, nenio estas konata pri li. Krome neniu alilingva vikio mencias lin. Kaj la bildo, al kiu montras la Ekstera ligilo, tute ne estas okulfrapa. Bonvolu forigi, kore --UNiesert 15:58, 4. Sep 2009 (UTC)

Eble informoj de tiu artikolo movi al ia ĝenerala artikolo ekzemple: Olimpikaj sportistoj de Italio ? Anakaŭ bezonata citaĵoj aŭ pruvoj de inforoj enhavata ene artikolo --Arkadiusz Zychewicz 19:30, 4. Sep 2009 (UTC)
Ne ne. Mi aldonis intervikio el la angla vikipedio. Laŭ informo tie, li ne sole kunportis la olimpikan torĉon, kaj li ekflamigis la olimpika fajro en 1956. CasteloBrancodiskuto 15:53, 29. Apr 2010 (UTC)

Hermafrodito en civila rajto kaj Interseksulo en civila rajto[redakti fonton]

Kaĉo de nesciaĵoj pri anatomio, juro kaj antropologio de fuŝulo kiu tute ne kapablas verki simplan artikolon pri simpla temo kaj komplikiĝas kun absurdaĵoj. Estas jam en Diskutejo debateto pri tiu anonimulo kiu rilatas al hermafroditismo la ekziston en kelkaj landoj de nomoj porviraj virvirinaj kiaj José-María; ĉar mi nomiĝas tiele mi petas forigon de tiuj artikoloj.--kani 22:52, 9. Dec 2009 (UTC)

Mi plene konsentas kun Kani, ke la artikolo estas pri nesciaĵoj de la homa anatomio. Ankaŭ mi plene subtenas ties forigon. Zuazua 15:20, 12. Dec 2009 (UTC)
✔ Farite de Yekrats. CasteloBrancodiskuto 15:33, 29. Apr 2010 (UTC)

Autodefendo[redakti fonton]

Markita tiel de Narvalo. Nesufiĉa, erara kaj malĝuste titolita, ĉu memdefendo?--Seminario 11:56, 5. Mar 2010 (UTC)

jes, memdefendo estas la ĝusta esprimo.—La komenton aldonis, sen subskribo, 84.206.8.134 (diskuto • kontribuoj)
✔ Farite. Alinomigita al Memdefendo kaj forigita de Narvalo. CasteloBrancodiskuto 16:01, 29. Apr 2010 (UTC)

Sarafano, Sarkopsilo, Sarusofono kaj Saso[redakti fonton]

Nesufiĉa lingvonivelo, nesufiĉa enhavo konfuza.--Seminario 12:10, 4. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite de Narvalo. CasteloBrancodiskuto 15:56, 29. Apr 2010 (UTC)

Ákos Ónody[redakti fonton]

Nova tajperaro de kolego Zetey.--Seminario 12:07, 4. Mar 2010 (UTC)

✔ Farite de Narvalo. CasteloBrancodiskuto 15:55, 29. Apr 2010 (UTC)

Kategorio:Firmaoj de Ĉeĥio[redakti fonton]

Mi kreis pli unuecan Kategorio:Ĉeĥaj firmaoj --RG72 17:39, 22. Feb 2010 (UTC)

Same:

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:19, 30. Apr 2010 (UTC)

Vikipediisto:Zuazua[redakti fonton]

Forigu paĝon de vikipediisto:Zuazua kaj vikipediista diskuto:Zuazua kaj anstataŭigu ĝin per {{DUP laŭ peto}}, por ke la paĝo ne estu ruĝa. Zuazua 11:12, 29. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 14:22, 29. Apr 2010 (UTC)

Avatar raza[redakti fonton]

Malplenaĵo.--217.124.181.91 07:08, 29. Apr 2010 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 17:22, 29. Apr 2010 (UTC)