Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ubuntu Cola

Pli bone forigi kaj verki ion decan. Narvalo 20:58, 26. Apr 2010 (UTC)

# Kontraŭ Kontraŭ: Mi plibonigis la artikolon. --→ Airon 12:06, 27. Apr 2010 (UTC)
Ne ne Ni nun havas ion decan. CasteloBrancodiskuto 05:35, 2. Maj 2010 (UTC)

Denta formulo kaj Dentoformulo

Ne temas pri forigo. Estas kolizio inter du versioj de la sama temo. Oni devus kunigi ilin, ĉu ne?--Seminario 11:20, 4. Dec 2009 (UTC)

Ne Ne forigenda. Mi translokis la peton por kunigo al tie. CasteloBrancodiskuto 19:33, 1. Maj 2010 (UTC)

Nuenen, Gerwen en Nederwetten

Jen nova malĝermo, kies titolo eĉ aspektas maltaŭga: Nuenen, Gerwen en Nederwetten. Krome ĝi enhavas ion, kio estu eble sur diskuta paĝo, sed ne en artikolo, nome kio estos. Kore --Tlustulimu 20:19, 10. Nov 2009 (UTC)

Eble ni atendu iomete, ĉar ĵus IPulo iom aldonis enhavon al ĝi. Sed ĝi ŝajnas al mi iom vikiigenda. Kore --Tlustulimu 20:25, 10. Nov 2009 (UTC)
Iuokaze, necesas alinomigi ĝin al Nuenen, Gerwen kaj Nederwetten. Nun la artikolo ne estas forigenda, nur la nomo estas malĝusta.--Goren 23:19, 2. Dec 2009 (UTC)
Mi proponas ne ŝanĝi la nomon, ĉar temas pri unu sola nederlanda komunumo. La nederlanda vorto "en" (=kaj) do apartenas al la nomo. Tial ĝi, miaopinie, restu. Sed ni eble forigu la avertilon "redaktata", kiun Tlustulimu metis antaŭ tri semajnoj, kredeble opiniante, ke la anonimulo revenos. – Umbert' 19:34, 4. Dec 2009 (UTC)
Ne Ne. Nun ĝi jam ne estas malĝermo. CasteloBrancodiskuto 18:32, 1. Maj 2010 (UTC)

Kategorio:Matematikaj teoremoj kaj pruvoj

Neutila paĝo: ĉiuj matematikaj teoremoj devu enhavi la pruvon! --→ Airon 16:51, 6. Maj 2010 (UTC)

Prave. Superflua kategorio sen enhavo. Vere forĵetebla. ThomasPusch 11:09, 7. Maj 2010 (UTC)

Kategorio:Burgoj kaj kasteloj en Skotlando

Jam ekzistas pli frua kaj unueca Kategorio:Kasteloj en Skotlando --RG72 16:41, 6. Maj 2010 (UTC)

Prave. Superflua kategorio sen enhavo. Vere forĵetebla. ThomasPusch 11:08, 7. Maj 2010 (UTC)

Dragon Ball Z

Malplenaĵo.--kani 21:23, 4. Maj 2010 (UTC)

✔ Farite de ThomasPusch. CasteloBrancodiskuto 21:11, 8. Maj 2010 (UTC)

Jiaogulan

Malplenaĵo.--kani 21:23, 4. Maj 2010 (UTC)

✔ Farite de ThomasPusch. CasteloBrancodiskuto 21:12, 8. Maj 2010 (UTC)

Naskiĝintoj en 1954

Artikolo malplena kun titolo kiu imitas tiun de kategorio ; Kategorio:Naskiĝintoj en 1954. Ĉu estas misa provo krei kategorion ?
--Jean-François Clet 19:37, 3. Maj 2010 (UTC)

Jes, evidente estis misa provo krei kategorion, kaj la kreinto iel ne konsciiĝis pri tio. Mi forigas la misan paĝeton. Dankon pro la atento, ThomasPusch 10:26, 7. Maj 2010 (UTC)

Kategorio:Info ŝablonoj

La titolo estas gramatike erara kaj leksike uzas radikon "inf-", kiu ne estas en mia NPIV. La kategorio enhavis unu solan artikolon, kiun mi provizore metis en novan kategorion "Informaj ŝablonoj". Sed la informkvanto en la kategoria titolo ne estas granda; en enciklopedio estas multaj informaj aferoj.

Ne eblas demandi la "ĉefan aŭtoron" de la kategorio, ĉar li ne plu troviĝas inter ni (kvankam mi konfide esperas, ke li bonfartu). – Umbert' 18:48, 1. Maj 2010 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus forigis la gramatike ne ĝustan kategorion. --Tlustulimu 19:57, 3. Maj 2010 (UTC)

Stefano Bethlen (reganto)

Malplenaĵo. Eraro.--kani 19:34, 26. Apr 2010 (UTC)

Mi alidirektigis ĝin --→ Airon 20:12, 26. Apr 2010 (UTC)
✔ Farite. La enhavo jam estis alinomita, kaj redirektilo estas superflua. CasteloBrancodiskuto 21:19, 8. Maj 2010 (UTC)

Sead Mahmutefendić

En la bosna aŭ kroata.--kani 21:49, 5. Maj 2010 (UTC)

Esperantlingva enhavo estis en la sensupersigna paĝo Sead Mahmutefendic, tie dufoje forĵetiĝis, dufoje reaperis, sed en la nuna formo la esperantlingvaj informoj ne estas danĝeraj (kvankam ne tre abundaj). Mi movis la esperantlingvan enhavon al la ĝusta paĝotitolo "Sead Mahmutefendić", kaj la neesperantlingva teksto per tio estas forviŝita. Ne plu necesas forigo de la paĝo. ThomasPusch 11:06, 7. Maj 2010 (UTC)

Pepe Domingo Castaño

Krom tiun artikolon, iu lastatempe verkas artikolojn per traduktilo (ŝajne el la hispana) kaj post la redakto ne estas kontenta kun la rezulto kaj forigas la enhavon, sed restigas nur la titolon. Ĉu oni devus bari tiun aŭ averti pri maltaŭga konduto? Kompreneble temas pri anonimulo.--kani 23:23, 1. Maj 2010 (UTC)

Nur konsiderante tiun konkretan paĝon: En la nuna formo temas pri eta, sed ne danĝera ĝermo, kiun laŭ mi ne necesas forigi. ThomasPusch 11:24, 7. Maj 2010 (UTC)


Pludirektiloj kun erara gramatiko

Mi proponas forigi jenajn pludirektilojn, kiuj uzas eraran gramatikon (mankas ligo-streketoj). Ili aŭ ekestis per alinomigo aŭ dekomence estis tiel kreitaj de la aŭtoro. Al neniu el ili ligas iuj paĝoj.

Umberto 16:03, 24. Jul 2009 (UTC) (nun: Umbert')

Mi ne scias, ĉu subteni tian peton aŭ ne. Nepre la artikoloj ne havu malĝustajn titolojn, sed la alidirektiloj laŭ mi povas resti ĉe malĝustaj titoloj, ĉar tiel ankaŭ trafoliumantoj kiuj ne bone regas la lingvon sukcesos ĉiuokaze atingi la deziratan artikolon. Jam nun Egipto plusendas al Egiptujo kaj Euxropa Unio plusendas al Eŭropa Unio. Alivorte, laŭ mi oni ne ĉiam estu strikta, kiam temas pri forigo de alidirektiloj. Eĉ se ilia utileco estas malgranda, certe ilia ĝeno estas eĉ pli malgranda. --WinstonSmith 16:14, 24. Jul 2009 (UTC)
Por misliterumoj ni havas la paĝon Vikipedio:Misliterumoj. Ni povas listigi misliterumojn tie, kaj plusendigi el la misliterumoj al tiu paĝo, por ke la leganto rimarku ke temas pri misliterumo kaj ne pri akceptata literum-variaĵo. Ankaŭ por Euxropa Unio ni uzu tiun sistemon.
"Egipto" tamen ne estas misliterumo. Ĝi antaŭe estis multe uzata formo de la landnomo, kaj dum dudek jaroj (ĝis antaŭ kelkaj monatoj) eĉ la landnomo rekomendita de la Akademio de Esperanto. Tamen ĝi nun iĝas malpli kutima. Ĉe Egipto ni tamen iam havu apartigilon, kiu ligas kaj al Egiptujo kaj al la ankoraŭ kreinda artikolo egiptoj. Marcos 20:11, 24. Jul 2009 (UTC)
Mi akceptas la argumenton de WinstonSmith, sed ĝi ŝajnas al mi ne tre forta. Mi dubas, ke iu serĉas certan artikolon provante multajn eblajn nomojn; preferi li uzos la serĉilon, kiu trovas artikolon ankaŭ laŭ la enhavo. Do ni metu alternativajn, eble diverslingvajn nomojn en la artikolojn, sed ne kreu amason da pludirektiloj, kiujn neniu uzas. Krome, se pludirektiloj estas lingve eraraj, ili instruas al komencantoj eraran lingvon. – Umbert' 18:17, 25. Jul 2009 (UTC)
Titolo kun erara gramatiko estas forigenda, laŭ nia regularo. Oni devas perfektiĝi en Esperanto. Narvalo 07:56, 15. Okt 2009 (UTC)
Mi pensas, ke necesas pensi unuafoje ne "ĉu tio estas ĝuste", sed "ĉu tio estas fakte uzata formo". Aldirektiloj restu, se estas sufiĉe granda probableco ke iu entajpos vorton ĝuste tiamaniere. Pli bonas se iu uzanto trovos deziratan artikolon laŭ malĝusta serĉo ol se ŝli tute ne trovos ĝin. Ni ne devas forgesi, ke ĉefa celo de la Vikipedio ja estas ne instrui Esperanton, sed doni informon al tiuj, kiuj ĝin serĉas. Io, kio pliigas tiun probablecon, ne estas forigenda.--Goren 23:10, 2. Dec 2009 (UTC)
✔ Farite Neniu artikolo ligis al ilin, do ŝajnas ke ne ekzistas tiu granda probableco. CasteloBrancodiskuto 21:38, 8. Maj 2010 (UTC)

Kategorio:Artikoloj kun ligiloj al Monato-artikolo

Ne taŭga por enciklopedio. --→ Airon 20:46, 21. Apr 2010 (UTC)

Oni petis min, kiel aŭtoro de tiu ĉi kategorio, esprimi mian opinion. Nu, mi ne estas la aŭtoro. Kiel vi vidos en la historio, mi nur ŝanĝis la nomon de "Artikolo" al "Artikoloj" laŭ la tiama nova regularo. Sed, revene al la temo: ne, mi ne kontraŭas la forigon. Mi fakte ĉiam trovis la kategorion iom neenciklopedieca. --PaulP@diskkont 06:01, 22. Apr 2010 (UTC)
Mi favoras forigon. --WinstonSmith 10:12, 30. Apr 2010 (UTC)
✔ Farite. CasteloBrancodiskuto 06:51, 9. Maj 2010 (UTC)

Katolikeco

Fakte mi ne petas forigon, sed enmeton de tiu teksto ene de la jam ekzistinta artikolo Romkatolika Eklezio. La aŭtoro mem ŝajne konstatis, ke temas pri sama temo, ĉar aldonis la alilingvajn ligojn kiuj jam funkcias por Romkatolika Eklezio.--kani 20:10, 11. Sep 2009 (UTC)

Ludovica
Kio malhelpas ke iu aparta nocio de iu ajn scienco kaj kredo estu konsiderata en si mem? Tio okazas en multaj enciklopedioj kaj certe en traktadoj pri teologio.
La allilingvaj alvokoj ĉi kaze celas eventuale spronis al la kreado samspecan voĉon. Ĉu ni foje ne avangardas? —La komenton aldonis, sen subskribo, 79.16.217.252 (diskuto • kontribuoj) 12:12, 13. Sep 2009
✔ Farite. La teksto estas en Diskuto:Romkatolika Eklezio. CasteloBrancodiskuto 06:39, 9. Maj 2010 (UTC)