Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Oktobro 2008-Marto 2009

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorio:Izolitaj lingvoj[redakti fonton]

Ne plu uzata kategorio, ĉar ekzistas Kategorio:Senparencaj lingvoj. Marcos 00:47, 11. Mar 2009 (UTC)

farite. -- Yekrats 14:49, 11. Mar 2009 (UTC)

La societo de civiloj kiuj non admitas la privilegojn de koreoj en Japanio[redakti fonton]

La artikolo estas lingve tiom fuŝa, ke ĝi estas apenaŭ riparebla. -- Robert Weemeyer 07:13, 18. Mar 2009 (UTC)

Fakte Robert pravis, ke la teksto estis komplete fuŝa (miksaĵo el ido kaj interlingvao kun kelkaj elementoj de Esperanto ...) estis do tre malfacila laboro poluri la artikolon. Ĉar tamen oni ja devus informi pri la ekzisto de tiaj asocioj (kiujn mi cetere persone absolute kondamnas), mi faris al mi la penon ebligi la ne-eblon. Mi ankaŭ ŝanĝis la direkton kaj alidirektis la artikolon. Kaj aldonis la ŝablonon {{ĝermo}}. En tiu-ĉi formo la tekso nun povas resti. Mi tial forigis la forig-ŝablonon. Estus bone, se iu povus kontroli la eksterajn ligilojn. Se temas pri porpogando-retejoj de la asocio, tiam ni forigu ilin. Ĉar mi ne parolas la japanan, mi tion ne povas prijuĝi. DidiWeidmann 18:08, 18. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Didi. Mi trovis tajperareton en la nova titolo kaj tial alinomis al Asocio de civitanoj, kiuj ne akceptas la privilegiojn de koreoj en Japanio. Krome mi korektis kelkajn tajperaretojn en la artikolo. Kore --Tlustulimu 19:10, 18. Mar 2009 (UTC)
Mi ĵus forigis la superfluan alidirektilon. Kore --Tlustulimu 11:59, 23. Mar 2009 (UTC)
Dankon al ĉiuj, nun la tuto havas sian bonan ordon. DidiWeidmann 15:57, 25. Mar 2009 (UTC)

Repkantisto[redakti fonton]

Vandalismo. Punktor 12:37, 13. Mar 2009 (UTC)

Farite. Dankon. -- Yekrats 13:10, 13. Mar 2009 (UTC)

Ajo[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Iu IP-ulo provas ĉi tie enkonduki novan sufikson Ajo, pri kies ekzisto aŭ uzado mi ege dubas. Tial mi proponas, forigi la tutan artikolaron. Kelkajn mi jam forigis. Kore --Tlustulimu 11:37, 23. Mar 2009 (UTC)

Mi samopinias kun Tlustulimu. —La komenton aldonis, sen subskribo, ThomasPusch (diskuto • kontribuoj)
✔ Farite --PaulP - Disk. 16:40, 23. Mar 2009 (UTC)
Dankon, PaulP. Mi ja komencis la forigon, sed ne emis forigi la ĉefan tian artikoleton sen diskuto. Krome ankaŭ en nia ĉefa diskutejo la artikolaro estis kritikita. Kore --Tlustulimu 17:32, 23. Mar 2009 (UTC)
Mi ankaŭ nuligis plurajn redaktojn en artikoloj, kie li "korektis" -io-landojn al -ajo-landojn. --PaulP - Disk. 19:06, 23. Mar 2009 (UTC)
Kiel mi ne rimarkis tiun fiagadon?Narvalo 18:03, 23. Mar 2009 (UTC)
Jen Narvalo nun kazo, kie vi tute prave povintus postuli forbaron! - Estas nature tute evidenta, ke la intenca kontraŭfundamenta kaj senbaza modifo de la lingvo ne estas tolerebla. Despli se tia ago okazas anonime! DidiWeidmann 15:53, 25. Mar 2009 (UTC)

Jamaguĉi (gubernio)[redakti fonton]

Iu administranto bv. forigi la alidirektilon Jamaguĉi (gubernio), por ke la erara titolo Jamaguĉi (gubernio ) povu esti alidirektita al ĝi. Dankon! --PaulP - Disk. 17:00, 20. Mar 2009 (UTC)

✔ Farite --PaulP - Disk. 20:05, 22. Mar 2009 (UTC)

Partio de Bona Humoro (Pollando)[redakti fonton]

Neesperantlingva artikolo. --Fiskot (diskuto) 18:34, 1. Feb 2009 (UTC)

Portugalio[redakti fonton]

66.81.249.137 metas artikoletojn pri urboj aŭ distriktoj de Portugalio en tute stranga lingvaĵo nome Beira Alta, Lamego, ‎Pinhel, ‎Mealhada, Guarda.--kani 17:25, 14. Dec 2008 (UTC)

"Aŭstro-Hungario"[redakti fonton]

Aŭstro-Hungario simple estas tajp-eraro kaj neniel meritas redirect al la ĝusta Aŭstrio-Hungario (kun -i-)! Ni ne nobeligu ĉiun tajp-eraron per propra paĝo. Ĉu iu bv. povus forigi la superfluan alidirektan paĝon denove? Antaŭdanke Helga Schneider

Saluton, Helga. Ĝi jam estas for. Kore --Tlustulimu 15:38, 14. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:InfoUrbo[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus hazarde trovis la ne uzatan ŝablonon {{InfoUrbo}}. Ĝi krome ne sekvas iun ajn nomskemon por informkestoj kaj ne plu enhavas ŝablonan kodon. Do ĝi estas simple superflua. Kore --Tlustulimu 20:30, 11. Dec 2008 (UTC)

Forigo plenumigita. DidiWeidmann 13:32, 17. Dec 2008 (UTC)

Multam[redakti fonton]

"Multam" estas propono aldoni al la listo de Esperantaj korelativoj (tabelvortoj) plian elementon, nome apud kiam, tiam, iam, ĉiam, neniam ankoraŭ "multam" (signifo do probable "ofte", "multkaze").

  1. Vikipedio ne estas la ĝusta forumo por proponi reformojn de Esperanto
  2. Pri aldono de aliam, alies, aliel ktp. ekzistas longa historia diskuto en Eo (vd. EBEA (serĉu je "tabelvort"). Pri tiu (historia) fakto, Vikipedio povus informi. Pri "multam" miascie ekzistas nenio (?), ĝi probable estas persona kaprico.

Pro tio: forigenda! Helga Schneider

Mi konsentas kun la forigo. Aldone mi atentigu pri tio, ke la verkinto de la artikolo tute malĝuste komprenas la Esperantan vortfaradon. Fakte la "am" en "ĉiam" tute ne estas sufikso: "ĉiam" (kaj ĉiuj aliaj tabelvortoj) ne estas kunmetita, sed estas nekunmetita vorteto (simile kiel "nun"). Simple estas tiel, ke por ke oni pli facile povu memori tiujn vortetojn, ili estis kreitaj en sistema tabela maniero. Sed oni ne intermisku la silabojn uzatajn en tiu sistemo de nekunmetitaj tabelvortoj kun la afiksoj uzataj por vortfarado. (Ĝuste tiu intermiksado ankaŭ kaŭzi ke iuj ekuzis al erarajn "aliam" ktp; mi konsentas kun Helga ke pri la serio "aliam" ktp povus esti artikolo, ĉar ĝi estis vaste diskutata temo. Sed "multam" neniam estis diskutata.) Marcos 14:12, 11. Dec 2008 (UTC)
Konsentite PaulP 14:27, 11. Dec 2008 (UTC)
Ĉar mi konsentas kun la foriga propono, mi ĵus plenumis ĝin. Kore --Tlustulimu 14:50, 11. Dec 2008 (UTC)
Saluton karaj,
Mi diris mian opinion por tiaj novaj solstarivoj en 20 Nov 2003 http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediista_diskuto:A.R._Mamduhi#Diskuto_el_diskutpa.C4.9Do_pri_Rumi
Leginte ĝin, se vi konvinkiĝis, bv. revivigu la artikolon "multam" kaj ankaŭ aldonu similajn novvortojn aŭ/kaj aperigu publike ie en Vikipedio la diskuton. Antaŭdankon ĉiukaze! Ahmad, 16 Dec. 2008.
Jen ĝi:
Laŭ mi en Zamenhofeca kaj Esperanteca Esperanto - kie por esprimo de ideoj anstataŭ tuja aldonado de roman-devenaj neologismoj, preferatas ĝisebla utiligado de kunmetitaj vortoj faritaj el jam-ekzistantaj lingveroj* - povas regi principo de “esprimo kaj kompreno”, t.e. ke se per kunmetita vorto (aŭ eĉ frazo, kiel mi aludos pri tio fine de tiu ĉiu skribaĵo) la parolanto/verkanto povas esprimi tion kion li intencas komuniki, kaj la alparolato/leganto povas kompreni ties signifon sen miskompreno, la kunmetita vorto estas tute korekta kaj utiligebla sendepende de tio ke ĉu ties eroj devenas de t.n. radikoj (kiel ali-, kelk- , …) aŭ solstarivoj (kiel tabelvortoj, prepozicioj, …). Mi diris “t.n.” ĉar laŭ mi en Esperanteca Esperanto ni devas nomi ĉiujn ilin nur “lingveroj”. La lingveroj povas utiliĝi kaj solaj (do fariĝas solstarivoj, kiel "du", "far=far(it)e de", "kaŭz=kaŭz(it)e de", aŭ "rilat=rilate al") kaj kune kun aliaj lingveroj (kiel "kontraŭi", "antaŭa" aŭ "duo").
Rezule mi kredas ke tabelvortaj dua-eroj -al, -am, -el, -es kaj -om, povas kunmetiĝi ankaŭ kun aliaj lingveroj (t.e. “radikoj” kiel kelk-, kaj “solstarivoj” kiel pronomoj, numeroj, …). Sed, aliajn tabelvortajn dua-erojn, t.e. –a, -e, -i, -o kaj –u, oni ne uzu en kunmetitaj vortoj, ĉar ili estas gramatikaj finaĵoj en Esperanto (respektive por adjektivo, adverbo, …), kaj sekve kaŭzus ambiguon kaj konfuzon. Laŭ tiu vidpunkto, ekz. jenaj kunmetitaj vortoj tute korektas:


Alial, aliam, aliel, alies, aliom
Kelkal, kelkam, keklel, kelkes, kelkom
Samal, samam, samel, sames, samom
Mial, miam, miel, mies, miom
Sial, siam, siel, sies, siom
Multal, multam, multel, kultes, multom


Mi ne citas iliajn signifojn, ĉar laŭ mia aserto vi mem, kaj ĉiu alia Esperantisto devus kompreni iliajn signifojn sen ĉia miskompreno. Mi aldonas nur kelkajn frazojn por montri ilian fluan uzeblecon:
Vi vias, mi mias, …: ĉiu sias. Do vi utiligas Esperanton viel, mi miel kaj ĉiu siel. Kelkam oni deziras konduti kiel aliaj, sed aliam, kaj fakte multam, oni agemas nur siel.


Ŝi amegas Esperanton ĉar ĝi proksimigas la homojn unu al la alia; samal ŝi amas ankaŭ interreton.


Mi dezirus klarigi ankaŭ pri mia opinio rilat vortordo en Esperanto-frazoj, sed jam longiĝis la skribaĵo. Do eble aliam!


Mi esperas ke mi povis esprimi kion mi kredas pri vortfarado en Esperanto. Por transdoni mian senton en pli ĝenerala skalo pri Esperanta flekseblo kaj senlimeco, ĉi tie mi citas kelkajn liniojn de poemo far Sohrab SEPEHRI(pri kiu cetere, mi aldonos artikolon en Vikipedion en proksima futuro):


Mi ne scias
kial oni diras: ĉevalo noblas, kolombo belas.
Kaj kial en nenies kaĝo troviĝas vultur’.
Kion trifolia flor’ malpli havas ol ruĝa tulip’.


Oni devas lavi l’ okulojn, oni devas aliel vidi.
Oni devas lavi la vortojn.
Vorto estu la vento mem, vorto estu la pluvo mem.
Ahmad, 20 Nov. 2003.
Saluton, Ahmad. Ĉar vikipedio ne estas loko por disvastigi novvortojn, precipe tiajn kiaj estis menciitaj de vi, la artikolo ne povas esti renovigata. Krome similaj artikoloj estas evitindaj. Kaj vikipedio ne disvastigu malĝustan lingvaĵon, en kiu la uztanoj almetas la kvazaŭfinaĵojn de tabelvortoj al tute ordinaraj vortoj. Kore --Tlustulimu 12:43, 16. Dec 2008 (UTC)

Nicotiana[redakti fonton]

Kreita de pino ĉar li erare kredis ke la vorto tabako ne uzeblas por la planto. Lia opinio ricevis multe da kontraŭstaro en diskuto en la diskutejo. Parto de la enhavo kompreneble estu kopiata al tabako antaŭ la forigo. Marcos 18:23, 7. Dec 2008 (UTC)

Ke la vorto tabako uzeblas por la planto ne estas problemo pri mi. La du artikuloj estas utilaj. En aliaj versioj de vikipedio estas ankaŭ du artikoloj pri tabako : unu pri produkto kaj unu pri planto. Mi petas ne forigu. Kore pino 19:13, 7. Dec 2008 (UTC)
Por en, es, fr, nl, ro ... Nicotiana estas utila artikolo (kun alia artikolo pri tabako).
Eblus esti same pri Esperanto. pino 21:03, 7. Dec 2008 (UTC)
La tre bona germana Vikipedio havas nur unu artikolon por la du aferoj. Do mi opionias, ke ankaŭ ĉi tie unu artikolo povas sufiĉi. Eble estonte, kiam la artikolo iĝos tro longa, oni povas dividi ĝin en artikolon pri la drogo kaj artikolon pri la planto (kun la titolo "tabako (planto)" aŭ simile). Marcos 00:01, 8. Dec 2008 (UTC)
Apartigo de "tabako" kaj "nikotiano" estas aŭ ne estas utila en diversaj versioj. La du opinioj estas respektindaj kaj laŭ mi la germana Vikipedio estas ne ĉiam bona modelo. Minimuma libereco pri kiuj klopodas novoj estus ne malbona. Labori kun simpatio estas ankaŭ grava. Tutkore. pino 18:04, 8. Dec 2008 (UTC)

Ne temas pri ŝatokupo, senutila precizismo, fantaziaĵo, ks, kiel oni skribis aliloke. Mi mem ne pretendas fari perfektan laboron sed, kune, per aldono de niaj apartaj kompetentecoj, ni povas multon plibonigi. Ni ne faru el Vikipedio amatoran nefidindan verkon. Komparu niajn tro ofte mizerajn artikolojn kun tiuj de kelkaj "grandaj" lingvoj. PIV estu nia referenca verko, eĉ se ĝi enhavas mankojn. Evitendaj estas plursencaj vortoj (polisemioj), kaj en tiu kazo ni havas la solvon.

Al Crosstor : mi preferus ke la artikolo pri nikotiano faru fakulo pri botaniko aŭ almenaŭ persono kiu havas bonan kompetentecon en tiu fako. Cetere, la ekzistanta materialo pri tabako (la planto, do : nikotiano) aspektas al mi bona kaj plejparte uzebla. Temas nur pri la nomo de la planto.

Pri tabako mem, t.e. la sekigitaj folioj el nikotiano el kio oni faras cigaredojn, cigarojn kaj plenigas pipojn, kaj el kiu oni ekstraktas nikotinon, mi bonvolas zorgi kun eventualaj konsiloj de prof. Molimard kun kiu mi havas nemalmultajn interŝanĝojn (cetere mi redaktas nun artikolon pri li, kaj pro tio aspektas al mi preferinde ke ĉio estu en ordo pri tabako kaj la planto per kiu oni produktas ĝin kaj nikotinon, t.e. nikotiano). Kore. --Henriko 05:44, 8. Dec 2008 (UTC)

Bona ideo! Plibonigu la artikolon tabako. Estus tre pozitiva. Kore. pino 07:07, 8. Dec 2008 (UTC)
Al Henriko: Mi samopinias, ke "Ni ne faru el Vikipedio amatoran nefidindan verkon", sed mi ne vidas, kiel apartigo de "tabako" kaj "nikotiano" helpas en tio, krom prezentante unu plian kvazaŭsciencan vortradikon. Ĉu vi volas verki du artikolojn ankaŭ pri (ekzemple) tritiko kaj hordeo kaj multaj aliaj? Vi ja povos mem elpensi ion kler-aspektan por la kreskaĵoj, ekz. "tritikumo" kaj "hordeumo". --Surfo 08:07, 8. Dec 2008 (UTC)
Henriko klarigis kiel apartigo de "tabako" kaj "nikotiano" helpas : "mi preferus ke la artikolo pri nikotiano faru fakulo pri botaniko aŭ almenaŭ persono kiu havas bonan kompetentecon en tiu fako. Cetere, la ekzistanta materialo pri tabako (la planto, do : nikotiano aspektas al mi bona kaj plejparte uzebla. Temas nur pri la nomo de la planto).". Estas respektinda opinio. Se Henriko proponas malpliigi tabakon, estas tre bona farendaĵo. Kore pino 18:25, 8. Dec 2008 (UTC)

Ne troigu, Surfo : nomi du malsimilajn aferojn per sama vorto kiam eblas senprobleme havi apartajn, kaj neglektante referencan verkon (PIV), tio ne estas konsiderebla kiel serioza sinteno. Tritiko kaj hordeo estas tute malsimilaj aferoj. Panoj farita per faruno de tritiko kaj de hordeo tute ne havas saman guston. Bonŝance ekzistas viki-artikolo pri ambaŭ.

Eble vi ŝercas sed mi tamen respondas: Kaj hordeo kaj tritiko estas tute analogaj kun tabako. Por neprigi la sencon de mia frazo por vi, mi do reformulu ĝin jene: "Ĉu vi volas verki po du artikoloj ankaŭ pri tritiko kaj hordeo kaj multaj aliaj?" - Sed tio estas flanka kaj ne grava afero, kiom da artikoloj havu tabako. La ĉefa demando estis: "Ĉu nikotiano estas la plej taŭga vorto por la kreskaĵo?" --Surfo 20:41, 8. Dec 2008 (UTC)


Bonvolu forgesi la elpensitan vorton nikotiano. La genro estas latine Nicotiana, en Eo tabak(plant)o. Bonvolu ne enkonduki novajn latin-esperantajn genronomojn, pli prefere lasu ilin en la latina. Narvalo 18:51, 8. Dec 2008 (UTC)

---

Jen vere genia eltrovaĵo !

  • Ni povis per "Nikotiano" eviti la ridindan precizigon "Tabako (planto)" dum unu nura vorto, sen parentezo, sufiĉas por ĝin nomi.
  • Ni povis per "Nikotiano" eviti konfuzeblecojn, kio estas la plej grava aspekto por internacia lingvo.
  • Ni povis per "Nikotiano" eviti plursencan vorton. Ne eblas komplete eviti plursensecon de vortoj (polisemioj), sed, kiam tio estas ebla, korekta, logika, komprenebla, ni ne neglektu tiun oportunecon.
  • Ni povis per "Nikotiano" eviti nekongruecon kun difinoj de PIV por la du vortoj "tabako" kaj "nikotiano", kio estas tute malbona vojo, ĉar se vortoj fariĝos pli kaj pli malsimilaj laŭ nomo kaj difino kaj en PIV kaj en Vikio, la homoj iros serĉi alian lingvon ol Esperanto. Por PIV estis konsultitaj profesiaj kompetentuloj el plej diversaj fakoj. Ne temas nur pri bonvolemaj amatoroj sen aparta kompetenteco. Ni ne malfermu la vojon al disdialektiĝo de Esperanto.
  • Ni povis per "Nikotiano" konformiĝi al internacia vidmaniero. Vd la francan version, kiu adoptis la nomon "Nicotiana tabacum" (laŭ mi ne tute bona ĉar estas aliaj specioj ankaŭ uzeblaj por produkti tabakon, sed temas ĉi tie pri "komuna tabako") kvankam en la franca oni kutime nomas ĝin "tabac". Ankaŭ la ornamaj nikotianoj havas la latinan nomon "Nicotiana" : Nicotiana affinis (malgranda : 80 cm, Nicotiana sylvestris (alta : 1,50 m).
  • Ni povis per "Nikotiano" havi logikan sintenon : el nikotiano ekstrakteblas la alkaloido nikotino (kial, de nun, ne nomi ĝin "tabakino" aŭ "tabakotino" ?)

Ne temas pri "elpensita vorto" ("nikotiano", almenaŭ ne pli ol en naciaj lingvoj), kaj cetere Esperanto mem estas elpensita lingvo, multe pli elpensita, kompare al naciaj lingvoj. Pro tio ĝi estas multe pli logika kaj simpla. La angla, kiu ne brilas pro logikeco, estas en tiu afero pli logika.

La nuna artikolo estas konsterna ne nur laŭ titolo, sed ankaŭ laŭ enhavo. Finfine tiu de Pino estis kelkrilate pli bona. Aldono de mia forgesita subskribo :--Henriko 06:59, 9. Dec 2008 (UTC)


---

Jen ĵus ricevita respondo de fakulo, Claude ROUX, kies opinion mi petis : "Nikotiano estas nepre necesa vorto al ĉiuj sciencistoj eĉ amatoraj. Tabakplanto estas ne nomo de genro (scienca sistematika unuo), sed komunuza nomo responda al kelkaj specioj de nikotianoj uzataj por prepari tabakon." --Henriko 09:05, 9. Dec 2008 (UTC)

Do (laŭ Klaŭdo Roux kaj Narvalo) la pli oportuna nomo pri titolo estus science nomo Nicotiana, pli preciza pli neŭtra kaj kiu faciligas ideinterŝanĝon inter vikipediaj versioj. Kore pino 12:12, 9. Dec 2008 (UTC)

---

Ne, laŭ Klaŭdo Roux, kiu partoprenis en la redaktado de PIV, devas esti Nikotiano, t.e. la latina nomo esperantigita kun, interparenteze, la latina nomo kursive. Kore.--Henriko 06:06, 10. Dec 2008 (UTC)

Pardonu, vi pravas. Kore pino 08:56, 10. Dec 2008 (UTC)

Ŝajne nek Henriko nek pino komprenis la gravan argumenton de Surfo: Surfo nur uzis "tritiko" kaj "hordeo" kiel du ekzemplojn, sed la sama afero validas ankaŭ por "maizo", "rizo" ktp. Temas pri tio, ke ni NE havas du artikolojn pri "tritiko" (unu pri la planton kaj alian pri la rikoltita kaj sekigita greno), sed nur unu artikolon. Simile ni nur havas unu artikolon pri rizo, kiu temas fakte pri tri aferoj: la rizo-planto, la rikoltita kaj prilaborita greno kaj la finpreparita (kuirita) manĝaĵo; bonvolu noti, ke ekzemple la svahila lingvo havas tri malsamajn vortojn por tiuj tri statoj de la rizo; ĉu tial ni nepre devas nomi la vorton "rizo" evitinda plursignifaĵo? Ne, ĉar ĝi havas nur UNU signifon, kiu ampleksas TRI svahillingvajn signifojn (jes, signifoj estas strangaj aferoj, ne facile nombreblaj).
Do, se pri multaj aliaj kutivataj plantoj ni ne distingas inter la planto kaj la produkto farita el ili, kial ni nepre tion devas fari por tabako? Ĉi tiun gravegan demandon ankoraŭ ne respondis Henriko kaj pino.
Aldone, Henriko en sia citado de PIV simple ignoras la fakton ke (almenaŭ en PIV-2005) la ĉefsignifo de "tabako" ja estas la planto, kaj ne la produkto.
Aldone, ni ne forgesu, ke PIV estas multe pli novradikema ol Esperantistoj ĝenerale. Ke estas iu novradiko en PIV certe ne signifu, ke ni nepre uzu 1gin. Per tio ni fakte distanciĝus de la komuna lingvouzo, kaj fortigus la PIV-dialekton de Esperanto (kiu tiam iĝus PIV-Vikipedia dialekto). Evito de disdialektiĝo nepre ne signifu senpripensan uzadon de ĉiu radiko el PIV, sed nur uzadon de tiuj radikoj el PIV, kiuj ankaŭ ekster PIV apartenas al la kutima Esperanto.
Finfine, mi diru, kion mi jam diris antaŭe: Se iuj nepre volas havi apartajn artikolojn pri la drogo tabako kaj la planto tabako, mi povas konsenti kun tio, se ambaŭ artikoloj estas sufiĉe ellaboritaj. Sed pri la artikoltitolo "nikotiano" mi nepre ne povas konsenti: Se estas aparta artikolo pri la tabakplanto, ĝi aŭ nomiĝu "tabakplanto" aŭ "tabako (planto)", sed nepre ne uzu la apenaŭ uzatan novradikon "nikotiana". Marcos 18:22, 10. Dec 2008 (UTC)


Certe, vi pravas Marcos, sed rimarku ankaŭ ke NicotianaNikotiano estas artikolo pri genro kiel driopiteko, NeotyphodiumClaviceps. Genraj artikoloj estas utilaj kaj oftaj en la vikipediaj versioj. Se artikolo ne estas sufiĉe ellaborita estas grava kaj helpo kaj konsilo estas bonvena. Por mi, mi estas komencanto pri Esperanto kaj Vikipedio. Kore pino 19:38, 10. Dec 2008 (UTC)

Certe ni havu apartajn artikolojn por la speco Nicotiana tabacum (la plej ofte kultivata tabak-speco) kaj la specaro (genro) Nicotiana. La demando leviĝas, kiu el la du artikoloj ankaŭ traktu la drogon tabako (laŭ mi estus tro dividisme havi tri apartajn artikolojn: por la speco, por la specaro kaj por la drogo). La demando estas iom malfacila, ĉar dum la plej multa tabako estas produktata el Nicotiana tabacum, iomete da tabako estas ankaŭ produktata el aliaj tabak-specoj. Laŭ mi la vorto "tabako" en Esperanto povu esti uzata por la specaro (kiel indikas ReVo) kaj ne nur por la speco Nicotiana tabacum (kiel indikas PIV); por tiu speco oni povus havi apartan esprimon kiel "komuna tabako" (rekta traduko de la nederlanda esprimo) aŭ "virga tabako" (rekta traduko de la ĉeĥa, sveda kaj germana esprimoj). Tiam farus sencon sekvi tion ankaŭ en la artikoldivido, do kunigi la artikolon pri la drogo kun la artikolo pri la specaro sub la titolo tabako, kaj havi apartan artikolon pri la speco Nicotiana tabacum sub la titolo komuna tabakovirga tabako. Marcos 23:15, 10. Dec 2008 (UTC)
Marcos bone analizas. Mi antaŭvidas, ke iu kontraŭdiros "sed la angla kaj la franca V. havas artikolojn titolitajn Nicotiana" kaj ripetos la frazon donitan jam unu fojon ĉi-supre: "La angla, kiu ne brilas pro logikeco, estas en tiu afero pli logika." Tio nur montras, ke la f. kaj a. vikipedioj elektis verki artikolojn kun la scienca nomo kiel titolo kaj donas la anglan aŭ francan nomon nur en la tekstoj. Teorie ankaŭ ni povus tiel fari, titoli niajn artikolojn ekz. Eschscholzia, Taraxacum kaj Nicotiana, sed mi ne vidas ian utilon en tio. Roux ŝajnas opinii, ke nur tiuj specoj de Tabacum, el kiuj oni produktas la plezurigan substancon "tabako", povas esti nomataj "tabakoj", dum la aliaj estu "nikotianoj". Tio estas lia persona opinio, kiun li sukcesis, kun multaj similaj, trudi ankaŭ al PIV. Tio ŝajnas pure esperanta apartaĵo: estas pluraj specoj de ne-drogaj, ornamaj "nikotianoj", kaj ankaŭ tiujn oni nomas angle kaj france per vorto simila al "tabako" (tabac d'ornement): ekz. tabac silvestre, woodland tobacco kaj multaj aliaj, kiel montras ekz. la listo en la angla vikipedio sub Nicotiana. – Mi pensas, ke "virga" ne estas trafa traduko de la nomoj germana k.a. Se oni elektas tiel nomi la komunan tabakon, "virginia" estus ĝusta traduko (ankaŭ angle kaj france oni iam trovas la nomojn tabac de Virginie, Virginian tobacco. --Surfo 08:26, 11. Dec 2008 (UTC)
Jes, kiel germanlingvano mi devintus rimarki ke "Virginischer Tabak" ne povas signifi "virga tabako" (kio estus "jungfräulicher Tabak" en la germana), sed nur "virginia tabako". Ĉiuokaze ni ankaŭ konsideru la esprimon "komuna tabako". Marcos 14:31, 11. Dec 2008 (UTC)
Nicotiana, Nikotiano kaj Tabako, la tri opinioj estas respektindaj. Artikolo plibonigi estus bone.
Teorie ankaŭ ni povus tiel fari, titoli niajn artikolojn ekz. Eschscholzia, Taraxacum kaj Nicotiana (kiel kelkaj aliaj versioj sed ne kiel germanlingvano) ĉar sciencaj nomoj estas pli precizaj pli neŭtraj kaj faciligas ideinterŝanĝon inter vikipediaj versioj sed eble nur laŭ mi. pino 19:30, 11. Dec 2008 (UTC)

---

La ekzemploj pri tritiko (Triticum), hordeo (Hordeum), maizo (Zea mays) rizo (Oryza) aŭ aliaj : sekalo (Secale), pizo (Pisum), estas tute malsamaj kompare al nikotiano (Nicotiana). Iliaj grajnoj havas saman nomon. Bone. Sed grajno estas natura, ne prilaborita, ne artefarita produkto de tiuj plantoj; ĝi estas uzebla kiel semo por ili. La nura homa interveno konsistas ilin rekolti por laŭvola uzo inkluzive semado.

En la kazo de tabako, temas pri prilaborita parto el planto kies latina nomo estas Nicotiana, kies folioj estas ne nur sekigitaj sed ankaŭ pritraktataj. La pritraktado estas longdaŭra kaj kompleksa : tiuj kiuj eĉ nur komprenetas la francan povas vidi la necesan materialon per kiu oni faras tiun laboron : http://www.kompass.fr/annuaire-entreprise-produit/materiel-pour-le-traitement-du-tabac-et-la-fabrication-des-cigares-activite-41970.html Estas materialo por sekigi la foliojn de nikotiano, instalaĵoj por ilin fermentigi, haki, por platigi la nervurojn (ripojn), por senfibrigi ilin, instalaĵoj por kribri ilin, por ilin parfumi, ilin miksi, materialo por ŝprucigi, humidigi, ktp.

La origina indiana nomo "tobago", el kiu fontas diversaj nacilingvaj nomoj kiel tabac, tabaco, tobak, tóbak, Tabak, tabák, tybaco, tembakau, toebak, ktp, estis ne tiu de la planto sed de cigarforma longa tubo el volvita sekigita folio de tiu planto, kiu ricevis poste la latinan nomon “Nicotiana Tabacum” memore al Jean Nicot, kaj kiun fumis amerikaj indianoj.

Do, estas komplete erare uzi la vorton "tabako" por la planto. --Henriko 10:04, 12. Dec 2008 (UTC)

---

Jen plia opinio, kiun mi ĵus ricevis de profesoro Robert Molimard (pri kiu mi redaktas artikolon) :

"En la franco lingvo, la botanistoj ne ĉiam uzas la latinajn nomojn. Ili uzas vortojn "nicotianée", "solanacée". Mi akordas kun vi. Se okazas ke vorto estas utila en la komuna parolo, ŝajnas al mi ke ni devas esperantigi ĝin, por eviti konfuzi la lingvon. Sed ĉiufoje ni dezirus botanike precizi, nature ni devas uzi la internacian nomenklaturon, sed devus ĝin skribi kursive aù inter citiloj. Klare PIV akordas kun tia koncepto. Ĝi enhavas nikotiano, kaj skribas nicotiana latine kaj kursive."

Mi mem ne estas senrezerve por PIV, kaj mi ne aprobas troigon en uzo de neologismoj. Sed tiukaze mi opinias ke la vorto "Nikotiano" estas pravigita. --Henriko 11:27, 12. Dec 2008 (UTC)

Vi simple skribis malveron pri rizo: La grajnoj de rizo ja estas prilaborataj post la rikolto, kaj la rezulton oni daŭre nomas "rizo". Provu enmeti rizgrajnon el mannĝaĵvendejo en la teron kaj akvumi ĝin; ĝi certe ne iĝos planto, ĉar ĝi jam estis tro prilaborita! Do tute ne temas pri esence malsama afero.
Ankaŭ la argumento pri la vortdeveno tute ne estas konvinka: Se ni efektive respektus la originan signifon de "tobago", ni devus uzi la vorton "tabako" por "cigaro" aŭ "cigareto" (=eta kaj maldika cigaro, ne cigaredo). Sed estus stulte fari tion: Por ni gravas la signifo de la vorto en Esperanto, ne en iu indiana lingvo. Kaj en Esperanto ĝi estis fiksita per la Fundamento, kiu donas tradukojn, kiuj ankaŭ signifas la planton. Do la opinio ke "tabako" en Esperanto ne povas esti uzata por la planto CERTE estas erara, ĉar ĝi kontraŭas la neŝanĝeblan Fundamenton de Esperanto! Marcos 17:57, 12. Dec 2008 (UTC)

---

Tute ne kompareblaj estas la kazoj de tabakfolio kaj rizo laŭ via prezento. Rizo estas la nomo de la planto, de ties grajnoj (semeblaj) kaj de la prilaboritaj grajnoj, kiujn oni konsumas. Ĉi lastaj, kompreneble, ne estas semeblaj, ĉar ili estis pritraktitaj nur por konsumado (ekzistas ankaŭ rizvino — sakeo), sed tio ŝangas nenion al nia problemo.

La fakto ke la radiko "tabak'" jam aperis en la Universala Vortaro ne signifas ke la lingvo devas konservi ne taŭgajn radikojn aŭ netaŭgajn difinojn por vortoj. La 15-a regulo ne malpermesas evoluadon de la lingvo, ĝi nur indikas vojon. La Fundamento ne kontraŭas alprenon de plibonigoj en ambiguaj kazoj. La fakto ke por "tabako" oni devas interparenteze aldoni "planto" jam signifas ke la sola vorto "tabako" mem ne taŭgas. Ni havas tutpretan vorton devenanta el la latina "Nicotiana", kiun ni povas esperantigi tute konforme al la 15-a regulo :

"La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p."

Do, tute taŭgas por difini la pritraktitajn foliojn por fumado la vorto "tabako", kiu estas sub diversaj formoj, kaj en granda parto el la lingvoj, la sama.

Kaj tute taŭga estas por la planto la nomo "Nikotiano" devenanta el la latina "Nicotiana" — t.e. referenca lingvo en botaniko kaj naturaj sciencoj. Plejparto el la vortoj elektitaj de Zamenhof en botaniko kaj naturaj sciencoj fontas el la latina. Kompreneble estas esceptoj, ekz. pri "birdo". El la vorto "Nikotiano" deriviĝas tute nature la vorto "nikotino" kaj ni havas la originon de tiu nomo en la nomo mem de Jean Nicot.

Estas en tio nenio kontraŭfundamenta, male, tio estas rimedo por korekti mankojn sen endanĝerigi la lingvon.

Vortaroj kun difinoj aperis malfrue. La aŭtoroj de unuaj E-vortaroj kun difinoj ne konsciis la neceson esti pli preciza. La Plena Vortero, kiun mi havas (poŝeldono de 1956) indikas :

"Tabako. 1. Herbeca veg. el fam. solanacoj, kun longaj larĝaj folioj el kiuj oni fabrikas la tabakon 2 (nicotiana). 2. Sekigitaj , diversmaniere preparitaj folioj de tiu veg., uzataj por fumado, maĉado, aŭ ennazigo : fumtabako, flartabako, naztabako, maĉtabako. Kp PIPO, CIGARO."

Sed ni estas en 2008. Ĉi tiun sensubskriban kontribuon aldonis Henriko

Vi skribis: "Tute ne kompareblaj estas la kazoj de tabakfolio kaj rizo laŭ via prezento. Rizo estas la nomo de la planto, de ties grajnoj (semeblaj) kaj de la prilaboritaj grajnoj, kiujn oni konsumas." Fakte ja estas tre kompareblaj kazoj: Tabako estas la nomo de la planto kaj de la prilaboritaj folioj. Rizo estas la nomo de la planto kaj de la prilaboritaj semoj. Kiel oni povas nomi tiujn du kazojn "ne kompareblaj"?
Pri regulo 15: Rimarku ke ĝi parolas nur pri vortoj "kiujn la plimulto de la lingvoj prenis". Mi forte dubas ke la vorton "nikotiana" prenis plimulto de la lingvoj, do plej verŝajne la regulo tute ne estas aplikebla ĉi-kaze.
Vi skribas ke "el la vorto 'Nikotiano' deriviĝas tute nature la vorto 'nikotino'". Nu, laŭ la reguloj de Esperanta vortfarado, neniu el tiuj du vortoj povas esti derivata de la alia. Ili en Esperanto nepre estas du apartaj radikoj aparte lernindaj.
Aldona problemo estas ke la regulo 15 mencias ke "ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia". Ĉar "nikotiano" kaj "nikotino" estas de la sama radiko, la regulo 15 eĉ malkonsilas alpreni ambaŭ al Esperanto. Tamen, laŭ la reguloj de vortfarado oni malfacile povas veni de la signifo de "nikotino" al la signifo de "nikotiano". Tial estas preferinde resti ĉe la Fundamenta signifo de "tabako", do uzi ĝin interalie por la plant-specaro Nicotiana.
Vi skribis: "La fakto ke por 'tabako' oni devas interparenteze aldoni 'planto' jam signifas ke la sola vorto 'tabako' mem ne taŭgas." Oni nur bezonas aldoni enkrampan pliprecizigilon kiam oni uzas la vorton kiel titolon de Vikipedia artikolo: Simile ni devas uzi titolojn kiel kampo (terpeco), leĝo (jura), leĝo (scienca), lenso (optiko), domajno (biologio), domajno (Interreto), operacio (matematiko) ktp por distingi diversajn signifojn de kampo, leĝo, lenso, domajno, operacio ktp. Tamen en la artikol-teksto mem, same kiel en la ĝenerala lingvouzo, oni ne bezonas aldoni tiajn enkrampajn pliprecizigilojn, ĉar jam la kunteksto sufiĉe pliprecizigas la aferon. Ĉe "tabako" aldone eblas eviti la uzon de enkrampa pliprecizigilo, se oni uzas la esprimon "tabakplanto".
Sed ĉiuokaze mi pledis por tio, ke ni havu unu komunan artikolon pri la drogo kaj pri la plant-specaro tabako, kaj nur havu apartan artikolon pri la plant-speco "komuna tabako" (aŭ "virginia tabako" – la plej ofte kultivata speco de tabako). Al tio vi ne respondis ĝis nun: Ĉu vi volas havi tri apartajn artikolojn por la plant-specaro, por la plant-speco kaj por la drogo, aŭ ĉu vi pretus kunigi du el tiuj tri artikoloj?
Vi ŝajnigas ke neuzo de la novradiko "nikotiano" nepre kondutus al neprecizeco. Sed tio estas malvero! La grava distingo el biologia aŭ terkultivada vidpunkto estas la diferenco inter la specaro kaj la plej ofte kultivata speco el tiu specaro, kaj tiun diferencon oni povas esprimi tute precize per la paro "tabako" – "komuna tabako". (Kiam la kunteksto ne klare montras, ke oni parolas pri planto kaj ne pri drogo, oni povas uzi la pli precizan esprimon "tabakplanto" (por ajna planto de la specaro).)
La propono uzi novradikon "nikotiano" aliflanke devigas la esperantistojn lerni novan radikon, kio plimalfaciligas la lingvon (precipe por ne-eŭrop-lingvanoj, kiuj ĉiuokaze jam havas pli da malfacilaĵoj kun la Esperanta radikprovizo). Kaj kiel mi montris ĉi-supre, ĝi neniel povas konduki al pli da precizeco ol oni jam povas atingi sen ĝi.
Kvankam min kutime ne konvinkas argumentoj de la speco "profesoro XXX diris tion", vi ŝajnas ŝati tiajn argumentojn, ĉar vi mem dufoje uzis tian argumenton en ĉi tiu diskuto. Do eble vin povas konvinki jena argumento: Profesoro Renato Corsetti, membro de la Akademio de Esperanto kaj antaŭa prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, malrekomendas la vorton "nikotiano" sur sia retpaĝaro kaj proponas kiel alternativajn esprimojn "tabako" kaj "tabakplanto". Marcos 15:57, 13. Dec 2008 (UTC)

Do, forigu la Tabako (planto) ĉar ni havas nun unu komunan artikolon pri la drogo kaj pri la plant-specaro tabako. pino 17:46, 16. Dec 2008 (UTC)

Bone, mi nun forigis ĝin. Marcos 16:15, 17. Dec 2008 (UTC)

---

Aliaj urĝaĵoj kaj zorgoj malebligis al mi reagi (mistera trifoja malapero kaj detruo de artikoloj pri William Blum kaj preparo de alia pri Philip Agee !). Kiam mi petas alies opinion, tion mi faras apud kompetentuloj pri difinita fako. Laŭ mia scio, Renato Corsetti (kiun mi estimas) estas fakulo pri psikologio kaj havas aliajn konojn, sed ne pri botaniko. Kiam mi bezonas konsilojn pri la plej taŭga bova viandopeco por prepari kuskuson, tion mi ne petas de panbakisto. La nura nomo "tabako" certe ne taŭgas, sed, male, mi konsentas ke la kunmetitaj radikoj "tabak" kaj "plant" estas la malplej malbona solvo. "Tabakplanto" estas tradukebla en la franca "plante à tabac", t.e. planto per kiu oni fabrikas tabakon. Do, ĝi estas en si mem logika. Sed tio ne malebligu aperigon de la PIVa nomo "Nikotiano".--Henriko 17:38, 18. Dec 2008 (UTC)

Por fari decidon pri terminoj, ne nur necesas fakaj scioj, sed ankaŭ lingvaj. Kvankam Corsetti certe ne estas fakulo pri plantoscienco, li tamen havas multe da scio pri lingvoj ĝenerale kaj precipe pri la funkcimaniero de Esperanto. Do mi fidus lian opinion pli ol tiun de iu plantosciencisto kun malpli alta kompreno de la funkcimaniero de Esperanto. Ĉiuokaze, Renato ne memstare produktas la liston de evitindaj vortoj sur sia paĝaro, sed per diskutlisto, en kiu kundiskutas diversaj fakuloj, ankaŭ biologiistoj.
Ni ne transprenu ĉiujn erarojn el PIV; kaj ankaŭ ne ĉiujn novradikojn, kiujn PIV ofte multe tro senpripense kaj senkritike listigis. Marcos 23:52, 18. Dec 2008 (UTC)

Jõgevamaa[redakti fonton]

Esenca malplena artikolo pri kantono de Estonio. -- Yekrats 01:48, 24. Nov 2008 (UTC)

Mi samopinias, tiaj artikoloj sen frazoj aŭ nur unu frazo kaj ĝenerale tia stato povas esti forigitaj.--Ziko 19:29, 24. Nov 2008 (UTC).
Mi aldonis sufiĉan tekston al la ĝermo.--Esperantst 20:11, 24. Nov 2008 (UTC)

Totutla (Komunumo en Veracruz)[redakti fonton]

Narvalo forgesis meti la proponon en la listo pri forig-proponoj, pro tio mi mem metas. Same li proponas forigon de Túxpan. Ĉe "mia diskuto" li skribas: Túxpan, Tonayán ne ekzistas, eĉ ne en aliaj vikipedioj. Bonvolu aldoni verajn artikolojn ol mi devas forbari vin pro vandalismo. Narvalo 05:40, 19. Nov 2008 (UTC). Mi respondas en la diskutopaĝo de Narvalo, ke la koncernaj komunumoj jes ekzistas kaj ke tute ne estas kaŭzo por forigi la artikolojn kaj eĉ minaci kaj akuzi alian vikipediiston pri forbaro kaj vandalismo.--Esperantst 06:35, 19. Nov 2008 (UTC)

Mi vidis ke Arno jam prave forigis la forigmarkon. La forigpeto ne havas fakte eĉ nur minimuman bazon. La artikolo indikas kontroleblajn fontojn kaj estas enhave kaj lingve korekta. Kaj do evidente plenumigas ĉiujn kondiĉojn por resti. Sola malkorektaĵo estis la enmeto de ne funkciantaj interviki-ligiloj. Sed kiam artikoloj en la hispana kaj angla vikipedio ne ekzistas, tiam evidente tia ligilo ne devas esti. La riproĉo flanke de Narvalo tamen en ĉi-tiu kazo estas granda mispaŝo kaj mi esperas, ke li senkulpiĝu ĉe Esperantst. Amike DidiWeidmann 13:55, 20. Nov 2008 (UTC)

Munt(ebl)a strukturo[redakti fonton]

Fuŝa titolo kaj mallonga artikolo. -- Yekrats 03:15, 19. Nov 2008 (UTC)


Alŝutaĵoj de ThomasPusch[redakti fonton]

Almenau la du lastaj partoj de tiu ĉi diskuto estas klarigitaj kaj finitaj. --AVRS 15:09, 18. Dec 2008 (UTC)



Vikipediisto:ThomasPusch alŝutis multajn dosierojn, el kiuj kelkaj, se ne ĉiuj [tio jam estas en la kategorio „ofendo“, TP], estas forigendaj, forigindaj aŭ movindaj. --AVRS 15:35, 23. Nov 2008 (UTC)

Mi pardonpetas pri la ofendo, kiu devenas verŝajne de tio, ke mi legis nur malmultegon da la lastaj partoj de via loka alŝutprotokolo (kaj ankaŭ ja de trorapido). --AVRS 15:41, 17. Dec 2008 (UTC), 15:02, 18. Dec 2008 (UTC)
  • Kelkaj el ili estas simple neliberaj. Ĉu Vikipedio ne estu libera encicklopedio? --AVRS 15:35, 23. Nov 2008 (UTC)
Laŭ la inkvizicia postulo, ke devas esti forĵetitaj ĉiuj dosieroj ne centprocente memfaritaj, ĉiuj kiuj montras iun personon kies rajtojn oni devas protekti aŭ iun objekton kiu estis kreita de iu kiu do havas la kopirajton, en vikipedio restus nur bildoj pri naturo kaj pri tre malnovaj objektoj, nenio pri homoj aŭ modernaj aparatoj, konstruaĵoj ktp. Ĉiuj bildoj, kiuj estus pravigitaj laŭ la kriterioj de “justa uzo”, devus tuj esti forigitaj, sed ne nur tiuj. Tre multaj artikoloj restus sen ajna ŝanco havi iun klarigan grafikaĵon. Mi tre pledas por la kriterioj de “justa uzo”, por la bildigo de emblemoj kiuj klare apartenas al la artikolaj temoj, kaj por la publikigo de memfotitaj fotoj, deklaritaj per GFDL-statuso aŭ ekvivalento, ankaŭ kun montro de homoj, modernaj aparatoj, konstruaĵoj ktp... TP
La forigo de bildoj okazu vere nur tre restriktive: Ni forigu nur bildoj, pro kiuj juraj problemoj (nome sukcesaj plendoj) pro vundo de kopirajtoj havas certan verŝajnecon. - Precipe ni ne estu en vikipedio ne pli striktaj ol la naciaj leĝoj. Se iu fotas ekzemple la sidejon de Nestlé, sur kiu videblas ties simbolo la utiliga de tia bildo kun certeco ne vundas kopirajton, se la fotanto donas la permeson de utiligo! Ni nepre ankaŭ ne forigu bilon, nur ĉar momente ĝi ne estas aktive utiligita en dosiero. Grava estas, ke la bidloj estus sencohave enkategoriigitaj, porke oni povas trovi ilin, kiam oni verkas artikolon. Amike salutas vin DidiWeidmann 13:53, 17. Dec 2008 (UTC)
Viaj ekzemploj estas troaj. Mi ne parolis pri fotografaĵoj senintence montrantaj simbolojn, des pli homojn (kaj se estos necese, oni ja ofte povas malklarigi iliajn vizaĝojn, por ke la bildo estu libera ne nur koncerne je aŭtorrajtoj). --AVRS 15:41, 17. Dec 2008 (UTC)
  • Kelkaj estas liberaj dosieroj kopiitaj el la Komunejo (aŭ tre similaj al tieaj) nur por ke ili havu esperantajn nomojn. Ĉu ni bezonas duplikatojn de bildoj el Komunejo simple por ke ili havu esperantajn dosiernomojn? Kaj se ili ne estas duplikatoj, kial ne alŝuti ilin en la Komunejon? [Vidu sube.] --AVRS 21:01, 23. Nov 2008 (UTC)
Mi volas atentigi, ke se blindulo konsultas vikipedion kaj klakas sur bildon, tiam lia laŭtlegilo legas al li la nomon de la dosiero. Se nun la koncerna dosiero havas nomon en Esperanto, tio estas por li utila, ĉar li povas imagi al si ion, dum se estas allingva titolo aŭ eĉ numero aŭ tute stranga kodo, tiam li ne havas ajnan ideon, pri kio temas. Por chiuj ceteraj uzantoj memkompreneble la dosiernomoj apenaŭ gravas. Tamen la argumento, ke nia vikipedio estus ankaŭ bona por handikapitaj homoj, estus forta argumento por alshuti la bildojn kun Esperanto-lingva nomo. Cetere mi atentigas, ke la kvanto da bildoj ja efikas pozitive al la statistika valoro de profundeco. Mi tial proponas, ke ni vere nur forigu bildojn, pro kiuj vikipedio povus riski plendon.DidiWeidmann 13:47, 17. Dec 2008 (UTC)
Por blinduloj, la bildoj havu priskribojn kaj en la artikoloj, kaj en iliaj paĝoj. La ceteraj problemoj (inkluzive de la nura videbla kaj legebla dosiernomo) venas de la stato de dosieraj alidirektiloj… Vi pravas. Sed tio ne permesigegu plimultigadon de malliberaj bildoj, nur (laŭbezone) de liberaj. --AVRS 15:41, 17. Dec 2008 (UTC)
  • Kelkaj estas liberaj dosieroj kopiitaj el aliaj lokoj kaj bezonantaj kontrolon por probabla movo en la Komunejon. [Vidu sube.]

--AVRS 15:35, 23. Nov 2008 (UTC)

Bonvolu pravigi vian neprecizan aserton kaj klare mencii la bildojn, kiuj laŭ vi estas forigendaj. Thomas Guibal 19:35, 23. Nov 2008 (UTC)

Neliberaj[redakti fonton]

Temas pri (almenaŭ neesperantaj) nemalnovaj filmoj kaj logotipoj. Ili estos malliberaj partoj de Vikipedio post dekoj da jaroj, nur por identigi malliberajn aferojn. --AVRS 21:01, 23. Nov 2008 (UTC)

Mi mem estas kunlaboranto de la eldonejo de la du libroj, kaj estas aŭtoro kaj titolpaĝa desegnisto de unu el la du libroj (ne tiu pri la ripuara lingvo, la alia...). Do mi ne estas iu ajn, kiu simple arogis al si la rajton doni al la foto GFDL-statuson. Sed aparte de tio, laŭ mi foto de du librokovriloj kuŝantaj sur fono en pli granda foto jam estas sufiĉe malproksima de detalega kolora skano de kopirajtigita librotitolo: dum el detalega skano facile eblas “rabi” iun grafikan elementon por alia uzo, bildo de kunkuŝantaj libroj fotitaj en iu angulo apenaŭ uzeblas kopirajtopirate. ▪ Tamen eble mi klarigu kial mi entute metis tian bildon: Mi aplikis ĵurnalistan teknikon, kiun oni nomas “ankro” – Ĵurnalistoj ofte ligas iun malplikonatan temon al io pli konata, por montri komunan bazon aŭ por veki pli da intereso (same kiel oni ligas ŝipon per ankro al la grundo). Urba gazeto elstarigas pri Esperanto-evento en alia kontinento, ke tri lernejanoj el la hejma urbo partoprenis en ĝi, kaj same eblas en artikolo pri ne-esperanta temo elstarigi ligon al la Esperanto-mondo, ekzemple meti en vikipedia artikolo pri golfo, tabloteniso aŭ velado foton de esperantistaj infanoj dum ludo de golfo, tabloteniso aŭ velado, aŭ skribi kiuj esperantistoj aparte fake engaĝiĝas pri tiu aŭ tiu temo, ligiĝas al tiu aŭ tiu urbo, aŭ en artikolo pri teatraĵo meti foton pri esperantlingva prezento de ĝi... Io tia ne necesas - por simple klarigi, kio estas golfo, foto de neesperantisto tutsame taŭgas – sed ligo de temo al la esperantlingva komunumo povas aldoni iun kroman fajreron da intereso, kaj plividebligas la interplektiĝon de la nialingva kaj alilingva mondo. La sama validas por ĉiu lingva kaj kultura komunumo. TP
Mi pensas, ke eĉ tre eta leĝo pri derivaĵoj farus tiun derivaĵon rimarkinda, kaj ke la fono ne ŝanĝas tion pli ol ŝanĝus tion simplega kadro, se la bildo temas pri la libroj kaj ne pri la fono. Almenaŭ, kvankam ĝi estas turnigita, la bildo estas tiel grandega, ke sur mia ekrano la libroj aperas pli grandaj ol ili (laŭ mia espero) aperas efektive. Ĉu la ebleco malplialtigi la kvaliton de nur kelkaj, kaj ne de aliaj, partoj de bildo estas en la nesubtenata JPEG2000? --AVRS 15:51, 26. Nov 2008 (UTC)
Certe mi trorapidis ekdiskutinte ĉiujn tri temojn tie ĉi. --AVRS 15:51, 26. Nov 2008 (UTC)
Mi havas la impreson, ke AVRS ne komprenas la sencon de la tuta kopirajto-diskuto: Ne estas por ĝeni vikipediiston kaj por malebligi havi bildojn en vikipedio sed por eviti eventualajn plendojn pro vundo de kopirajtoj. DidiWeidmann 14:10, 17. Dec 2008 (UTC)
Kion laŭ aŭ por vi signifas “La libera enciklopedio”? Ĉu temas nur pri GFDLa teksto, aŭ nur pri libereco de redaktado? -- AVRS 15:41, 17. Dec 2008 (UTC)
Mi vidas la signifon de "libera enciklopedio" en tio, ke la universalaj konoj kaj informoj de la tuta homaro estus akireblaj libere de ĉiu homo sen bezono de pago por la konoj. Tio ne nepre signifas, ke ĉiuj tiuj informoj ankaŭ povas libere uzataj. Tial ja eblas, ke oni povas montri bildon en vikipedio, kiu povas esti montrita en leksikona konteksto sed ne povas esti utiligata por aliaj celoj. Vikipedio ankaŭ povas enhavi informojn pri la konstruado de patentprotektitaj aĵoj, sen ke tial oni rajtas ilin mem konstrui. Eĉ la informon, kiel funkcias atombombo troveblas en Vikipedio, tamen tio ne signifas, ke iu rajtas nun konstrui ĝin! Se oni volus limigi vikipedion al libere uzeblaj informoj, tiam pli ol la duono de la artikoloj devus malaperi, kaj tiam la libera aliro al la kompleta scio de la homaro ne plu eblus! Jam tio montras, ke vikipedio por povi esti enciklopedio (do enhavi la kompletan scion de la universala) devas ankaŭ informi pri enhavoj, kiujn oni ne rajtas libere uzi. La vorto "libera" ĉi-tie do evidente rilatas al la libereco de la informakiro, ne al la libereco utiligi tiujn informojn.DidiWeidmann 21:35, 19. Dec 2008 (UTC)
(⤦ mallaŭlinigo)
Dankon por la klarigo.
Ĉar mi venas de tiuj aliaj projektoj, mi komprenas "libera enciklopedio" iom simile al
"libera programaro", kies difino de libereco ne postulas, ke la uzontoj nepre rajtu retpirati aŭ ŝteli monon, kaj ke alie oni ne uzu, ne ricevu, kaj ne posedu liberan programaron, kiu taŭgas por tiaj agoj,
sed nur ke oni mem ne malpermesu aldoni al la programaron eblecojn taŭgajn por fari tion, (oni rajtas priskribi atombombon, kaj devas permesi uzi libere la priskribon, sed oni ne rajtas meti en sian artikolon grandan malliberan priskribon faritan de alia. --AVRS 10:41, 21. Dec 2008 (UTC))
ankaŭ ĉar se oni malpermesas ne tre precize krei el ĝi programon taŭgan por atombomboj, oni povus uzi la permesilon por malpermesi uzi ĝin ankaŭ por atomelektrejoj aŭ por iaj defendiloj aŭ simple por lernado; bona programa ekzemplo estas retpordskanilo, kiun oni povas uzi por kontroli ĉu ilia propra komputilo estas sekura, kaj ĉu alia komputilo estas atingebla por ia bona celo, sed ankaŭ por eltrovi malsekuraĵojn en fremda komputilo por damaĝi ĝin.
Ankaŭ programojn, kiujn oni povas uzi kontraŭ kopimalhelpiloj (temas pri "mastrumado de ciferecaj rajtoj") oni malpermesas, malgraŭ ke la malhelpiloj malhelpas ne nur kontraŭ la kontraŭleĝa kopiado, sed ankaŭ kontraŭ justa uzado, kiu do fariĝas kontraŭleĝa. Kelkaj difinintoj de libera programaro aprobas malpermeson uzi ĝin kiel aŭ kun la malhelpiloj, kaj kelkaj aliaj difinintoj malaprobas kaj rigardas tion kiel mallibereco (ekz. CC BY-SA 2.5 aŭ GPLv3 aŭ eĉ kopilefto mem).
Vikipedio ne malpermesas uzi ĝian enhavon por, ekzemple, preĝi al iaj dioj, sed preĝi al tiaj dioj povas esti kontraŭleĝa en la regno de la leganto. Kelkajn bildojn Vikipedio ankaŭ ne rajtas enhavi, sed ilia manko ne faras ĝin mallibera. Se Vikipedio malaperus en Usono, iu povus reaktivigi ĝin en alia lando, eĉ se li ne estas aŭtoro de ĉiuj ĝiaj artikoloj. Se io estas malpermesita en Usono, kaj permesita en alia lando, tiulandanoj povas aldoni ĝin al ilia versio de Vikipedio. Ankaŭ se io estas forigatada el Vikipedio, ĉar ĝi ne taŭgas por enciklopedio, oni povas krei sian propran enciklopedion aŭ diferencan projekton surbaze de Vikipedio (kompreneble oni povas misuzi tion, sed copyleft iom helpus). Oni ankaŭ rajtas vendi aŭ doni senpage lumdiskojn kun artikoloj kaj (liberaj) bildoj, kaj la ricevintoj rajtas ilin vendi aŭ doni al aliaj danke al la permesilo; ili eĉ rajtas doni kopion senpage al malamiko de la unua vendinto, kaj nek la unua vendinto nek la aŭtoroj rajtas tion malpermesi, se la kopio ne enhavas ion ajn kontraŭleĝan.
Se la bildoj estas malliberaj kaj nur juste uzataj, kaj se la menciita reaktiviganto akiris lian kopion, kiun li uzas por la reaktivigado, de butiko vendanta ĝin post la malapero de la reta versio (aŭ ekzemple en iu lando, de kie oni ne povas atingi tiun version, pro manko de sufiĉaj komputilaj retoj), se la butiko ne rajtas vendi lumdiskojn kun iaj ekzemple usonece justuzitaj malliberaj bildoj, la reaktiviganto ne havus la bildojn, kiuj tiel ne estus vera parto de la libera Vikipedio. Kelkaj difinantoj ja permesas, ke libera programo enhavu neliberajn partojn, sed nur kiam la partoj ne estas utilegaj laŭ ili; kaj ili ĉiam postulas, ke ĉiuj rajtu vendi la partojn, ĉar alie la tuto estus nevendebla.
--AVRS 17:50, 20. Dec 2008 (UTC), 10:07, 21. Dec 2008 (UTC)
(Tiu ĉi diraĵo sube ne estas respondo al ĉi supera diskutero, sed al pli malproksimaj ⤴) --AVRS 17:50, 20. Dec 2008 (UTC)
Mi kredas havi sufiĉajn jurajn konojn por kompetente povi aserti, ke la repordukto de la supre menciita foto (Dosiero:Kölsch kaj Esperanto.jpg) nur kun tre malgranda kaj absolute minimuma verŝajneco iam povus kaŭzi plendon pro kopirajtvundo.DidiWeidmann 14:10, 17. Dec 2008 (UTC)
Ĉar ĝia priskribo nun atentigas pri la posedantoj de la rajtoj de kovrilpaĝoj, kaj sekve ĉiu, kiu povas uzi korekte permesilojn kaj legi Esperanton, vidos, ke parto de ĝi ne estas GFDLa, ne restas nuntempe atentendaj problemoj. Dankon al TP; mi ne atentis tiam la paĝon de la dosiero. --AVRS 15:41, 17. Dec 2008 (UTC)
En la kazo de fotoj de tiuj libroj tute kontraŭe tio ja estas dezirata reklamo por la eldonejo, kaj do la eldonejo ne malŝatus sed ja ŝatus ĝian aperon en vikipedio. Krome mi ne konas eĉ nur unu konkretan juĝon, ke plendo en tia kazo por malpermesi la utiligadon de tia foto en konteksto de informa artikolo sukcesis, sed ja ekzistas pluraj kontraŭaj verdiktoj! - La rajto pri libera informado kaj la publika intereso ricevi informojn estas de la tibunaloj regule pesigita pli gravaj kaj valoraj ol la individuaj rajtoj de aŭtoro kaj kopirajtposedanto. Kiam kritikisto citas frazon el libro ekzemple, ĝis nun neniam aŭtoro sukcesis malpermesi tian citadon. Kaj se iu ekzemple kritikas afiŝon kaj en la kritiko aperigas foton de la afiŝo, ankaŭ tiam ĝis nun neniam tribunalo protektis la plendojn. La leĝo ne celas la limigon de la rajto je libera esprimo de opinio, sed ĝi celas la protekton de ekonomia intereso de la kopirajtoposedanto! Do la kopirajtleĝo ne malpermesas fakte la fotadon de ekzistanta simbolo (se estus tiel, tiam ja eĉ la markodatumaro de la markoprotekta instituto vundus la kopirajton ... - kompleta absurdaĵo) - La markorajto kaj kopirajto protektas konkrete nur la utiligadon de simbolo por certa celo. En la supra kazo do vundo de la kopirajto estus produkti libron kun sama aŭ tute simila kovrilo kaj konkurenca enhavo. Sed certe ne temas pri kopirajtvundo, se oni priskribas libron en artikolo kaj aldonas foton de la kovrilo. Oni do bonvolu ne komplete freneziĝi kaj nun vandali (fakte tiu arbitro de dosieroj efektive sufiĉe senproblemaj estas nenio alia ol speco de vandalismo) nian vikipedion! Ni revenu al la senco de la tuta afero, nome ke la kopirajtkontrolo certigu, ke ne simple iu vikipediisto ŝtelu dosieron de alia retejo kaj kopiu ĝin al vikipedio sen peti permeson de la aŭtoro! Kaj tiun permeson vikipedio devas memkompreneble posedi skribe, ĉar sen tio ni riskas, ke la aŭtoro subite plendos. Sed kiam Tomas Pusch alĵutas foton de librokovrilon kies kunaŭtoro li mem estas (kaj kies alia kunaŭtoro ankaŭ estas aktiva vikipediisto), tiam mi opinias, ke tiu forigpetanto vere nur perdigas nian tempon! Memkopreneble la koncernaj dosieroj restu! Kiel konkludo mi forigas la duboŝablonon aldonante en la diskuto de la bildo la klarigon kial la bildo rajtas resti. DidiWeidmann 14:10, 17. Dec 2008 (UTC)

Liberaj el Komunejo[redakti fonton]

Tiuj kaj aliaj flagoj estas priskribitaj kiel „Jen la flago de … kun esperantlingva dosieronomo“ --AVRS 21:01, 23. Nov 2008 (UTC)

Pri la ampleksa demando de flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj, ĉu ili entute havu vivorajton aŭ oni doni ekzistorajton nur al la anglalingvaj dosieroj, ĉu esperantlingvaj alternativoj estu en la esperanta vikipedio aŭ en la komunejo, vidu la diskuton Vikipedio:Diskutejo/Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj. TP
Dankon. Mi provis krei alidirektilon en la Komunejo, kaj uzi ĝin kiel nomo de dosiero por enmeti bildon en Vikipedian paĝon. Mi sukcesis: la bildo uzata estas tiu, al kiu la alidirektilo montras. Tamen la alidirektilo nepre devas esti tie, kie sin trovas la bildo mem, kaj ne en alia projekto. --AVRS 14:03, 26. Nov 2008 (UTC)

Liberaj el aliaj lokoj[redakti fonton]

--AVRS 21:01, 23. Nov 2008 (UTC)

Dum la lastaj tri jaroj mi alŝutis proksimume 500 mem ekskluzive por vikipedio faritajn fotojn al la komunejo, kaj granda parto de ili estas uzata en pluraj vikipediaj lokoj. Mi kunlaboras pri la komunejaj kategorioj kaj aliel kunkonstruas la komunan datumbazon. Se dosiero estas kopiita de unulingva vikipedia branĉo al alilingva, estas vere ‘’pripensinde’’, ĉu ne tuj alŝuti ĝin al la komunejo. Sed ne estas krimo kopii ĝin de unulingva vikipedia branĉo al alilingva: Ĉiukaze poste eblas vidi, ke dosiero jam estas uzata en du projektoj, kaj iu alia libere poste povas meti ĝin en la komunejon. Mi tamen konstatis la jenon en la kazo de dosieroj ne fotitaj de mi mem, kie do la aŭtoro estis centprocente klara: Foje okazis, ke mi ŝutis foton de nacilingva vikipedia branĉo al la komunejo, roboto sekve forĵetis la foton el la nacilingva vikipedio, poste venis iu kritikulo kiu asertis ke baze de la striktaj komunejaj reguloj lia/ŝiaopinie la aŭtoreco ne estas centprocente detale pruvita, kaj forviŝis la foton de tie – kaj sekve ĝi estis tute for. Mi ne volas kontraŭ mia konvinkiĝo labori direkte al redukto kaj forĵeto de vikipediaj enhavoj, tial mi limigas miajn komunejajn alŝutojn al dosieroj vere faritaj de mi mem. La flago Veneto-eo.png, pri tio AVRS pravas, same bone povus esti en la komunejo, sed mi dubas, ke iu alia vikipedio krom la esperantlingva uzos ĝin, kaj tial metis ĝin nur al la esperantlingva branĉo. TP
Mi konsentas pri Aleksander Duĥnoviĉ.jpg (sekve la “se estas vere”) kaj dosieroj kies rajtoj estos tenataj ankoraŭ nur je kelke da jaroj. Ĉar oni povas ankoraŭ post la forigo reigi la dosieron, gravas por alŝutintoj iel “atenti” siajn dosierojn, kaj en la okazo de misforigado peti pri malforigo ĉe speciala paĝo. Erarforigo kaj forigo pro vera nelibereco malsamas. Eble estas aŭ estu io simila aŭ rilata al CommonsDelinker, kiu povas helpi pri tio: ekzemple, kiam CD forigas ligilon al dosiero, io serĉu ĝian nomon en la priskriboj de forigoj temantaj pri ekzisteco en la Komunejo. Ĉu ekzistas? Ja ankaŭ okazas, ke multaj dosieroj de la sama fonto aŭ kategorio devas esti restarigitaj kiam oni ricevas oficialan permeson ilin uzi, aŭ kiam ili fariĝas publika havaĵo… --AVRS 15:16, 26. Nov 2008 (UTC)

Nur flanke mi menciu, ke la kritikanto AVRS laŭ la persona statistiko ĝis nun eĉ ne tuŝis 200 vikipediajn artikolojn, do ĝis nun pli kritikas ol kunlaboras. Kompreneble oni forprenu el vikipedio ĉiujn harstarigajn sensencaĵojn aŭ ofendaĵojn, sed krome pli bonas aldoni taŭgan materialon ol inkvizicie serĉi ion kion oni povus kritiki kaj forĵeti ... La malsano eĉ pli konatas en alilingvaj vikipedioj, kie survojas pluraj detektivoj serĉantaj materialon “ne sufiĉe gravan” (kiel ajn ili difinas tiun subjektivan kriterion) kaj tiel forĵeteblan: tia avido je forĵeto en neniu vikipedia branĉo pozitivas. - ThomasPusch 13:19, 25. Nov 2008 (UTC)

Vi pravas, sed se mi dum la preskaŭ pasinta jaro aldonadus materialon al tiu ĉi parto de Vikipedio kiel mi aldonadas ĝin al aliaj partoj, oni bezonus korekti multegon da miaj gramatikaj eraroj, ĉar mi tiam tute ne sciis Esperanton. Ankaŭ, ne temas pri “ne sufiĉe gravaj” materialoj (pri tio mi pensas preskaŭ nur kiam temas pri reklamo de io mallibera kaj samtempe nekonata), sed pri malliberaj, pro kiuj Vikipedio eble ne estas “La libera enciklopedio” (laŭ ĝia logotipo), sed “La liberteksta enciklopedio”. --AVRS 15:16, 26. Nov 2008 (UTC)

Fino[redakti fonton]

Do, mi fuŝis iniciante tiun ĉi diskuton, kaj entute redaktante tiutage.

Dume montriĝis al mi, ke eĉ Vikipedio:Bonvenon al la Vikipedio difinas “La libera enciklopedio” malsame ol kiel ĝin difinas la ruslingva (per ligilo sur ĝia ĉefpaĝo) kaj la anglalingva (same, kaj “ĉiu povas redakti” estas alia ligilo) sekcioj de Vikipedio. Nur en kelkaj regulpaĝoj kaj priskriboj de diskutpaĝoj mi (facile) trovis similan (al la “en”a kaj “ru”a) uzadon. Evitilo: verŝajne ne ekzistas ĉi tie artikolo libera enhavo, libera verko aŭ simila, sed pro mia scipovo de Esperanto mi ne kreu mem la artikolon.

La diskuto estu arkivigebla (aŭ forigebla, ne tiom gravas). Dankon.

--AVRS 20:13, 19. Dec 2008 (UTC)

komerca utiligo‎[redakti fonton]

La artikolo citas senescepte aliajn artikolojn el Vikipedio. Do ĉi tiuj artikoloj ankaŭ estus forigendaj kiel varbado. Oni ne povas verki pri komerca apliko sen mencii tiujn, kiuj komerce agas.

Via titolo malĝusta, la enhavo neenciklopedia. Aperigo de propraj esploroj ne estas permesita en Vikipedio. Via artikolo estus tuj forigita en aliaj vikipedioj. 18:35, 18. Nov 2008 (UTC) —La komenton aldonis, sen subskribo, nesubskribinto (diskuto • kontribuoj)
Kie vi vidis ke "Aperigo de propraj esploroj ne estas permesita en Vikipedio" ? La regulo mencias ke oni ne eluzu Vikipedion por antaŭenigi personajn teoriojn, sed tiu artiklo estas kiel aliaj artikoloj : priskribo kaj listigo de elementoj apartenantaj al iu temo : entreprenoj kiuj utiligas Esperanton; nur la titolo ne estas sufiĉe priskriba kaj mankas kategorioj. La artikolon mem mi ne konsideras forigenda. Arno Lagrange @ 16:56, 20. Nov 2008 (UTC)

Eble komerca utiligo de Esperanto estus la ĝusta titolo. La nuna titolo ne havas sencon. 20:51, 20. Nov 2008 (UTC)

En la nuna stato kaj kun la nova titolo, ĝi certe ne plu estas forigenda. Marcos 16:51, 1. Feb 2009 (UTC)

Multludista enreta rolludo, Ludo esperanta[redakti fonton]

La unua estas forigenda krom se plilongigita. La dua estas forigenda ĉiukaze. Thomas Guibal 17:52, 17. Nov 2008 (UTC)

Mi iom plibonigis ambaŭ artikolojn, tiel ke ili ne plu estas forigendaj (kvankam ili daŭre estas plibonigendaj). Marcos 21:21, 1. Feb 2009 (UTC)

Tanindrazana, Fahafahana, Fandrosoana[redakti fonton]

Proponita de Narvalo.

Tiu paĝo pri nacia devizo estas laŭ mi konservinda, kvankam ĝi ŝajne ankoraŭ ne ekzistas en aliaj lingvoj. Thomas Guibal 18:18, 15. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi pensas, ke vi pravas. Hieraŭ mi iomete guglis, sed la plej multaj paĝoj, kiuj enhavis la unuan vorton de la moto, estis en la malagasa lingvo. Do la aŭtoro estas je la vico etendi la artikolon, eble kun helpo de spertaj vikipediistoj. Kore --Tlustulimu 18:48, 15. Nov 2008 (UTC)
Saluton. Mi ĵus forigis la forigoproponon el la artikolo, ĉar ĝi nun estas almenaŭ ĝermo. Kore --Tlustulimu 20:03, 15. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Citation/authors[redakti fonton]

Mise kreita paĝo. --PAD 00:14, 15. Nov 2008 (UTC)

Liberto[redakti fonton]

Proponita de Narvalo. Mi subtenas. Thomas Guibal 19:41, 10. Nov 2008 (UTC). Ĝenerale mi ankaŭ subtenus pro la regularo, sed mi ŝatus scii ĉu indus pligrandigi la artikolon. Laŭ mi ankaŭ la enciklopedia registro ne tro taŭgas. Ĉu por ĉiu historiaĵo ni bezonas propran vorton? Libertus ja estas la origina latina vorto. Kial fari tradukon kaj krei novan vorton kaj ne skribi "Libertus" tio estas... Estas alia afero, se temas pri gravaj historie uzitaj vortoj. --Esperantst 21:23, 10. Nov 2008 (UTC)

Pasis la tagoj, la artikolo ne pliboniĝis. Eble estonte iu reverkos debaze. Narvalo 18:37, 18. Nov 2008 (UTC)

Transveno de Barack Obama[redakti fonton]

En tiu artikolo aperas avertilo pri peto por forigo. Mi ne komprenas kial, sed ankaŭ mi ne komprenas kial tiu artikolo nomiĝas tiel. Mi komprenas transveno kiel veno trans maro ekzemple, aŭ tra montaro. Pro tio mi petas ne forigon sed alinomigon, kion mi povus fari, kvankam nun mi ne havas la vorton.--kani 19:38, 9. Nov 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Mi pensas, ke temas pri la postena ŝanĝo de Bush al Obama. Sed la artikolo krome ŝajnas al mi superflua kaj la enhavo metenda en la artikolon Barack Obama kun necesaj korektoj. La termino ankaŭ estas malĝusta. Ni ankaŭ povus alinomi ĝin. Tiam mi proponas: Postena ŝanĝo al Barack Obama. Kore --Tlustulimu 19:47, 10. Nov 2008 (UTC)
Mi nun movis la enhavon al Barack Obama kaj forigis ĉi tiun artikolon. Marcos 00:27, 8. Dec 2008 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Diversaj malplenaj kategorioj

Kategorio:Anguloj Kategorio:Argentinoj Kategorio:Armeoj Kategorio:Brazila armeo Kategorio:Dinastio de Pahlavi Kategorio:Distopio Kategorio:Distrikto Saal Kategorio:Distrikto Saale-Orla-Kreis Kategorio:Distrikto Saalkreis Kategorio:Distrikto Unstrut-Hainich-Kreis Kategorio:Distrikto Vogelsbergkreis Kategorio:Distrikto Wartburgkreis Kategorio:Distrikto Wetteraukreis Kategorio:Distriktoj de Georgio Kategorio:Distriktoj de Rejnlando-Paltinato Kategorio:Elektra protektado Kategorio:Ensembloj Kategorio:Esperanto-movado en Sovetio Kategorio:Famaj animaloj Kategorio:Famaj konstruaĵoj Kategorio:Finnlandaj politikistoj Kategorio:Frankfurt am Main Kategorio:Geografio de Vjetnamo Kategorio:Glaĉeroj en la Alpoj Kategorio:Grundosciencoj Kategorio:Hindarja lingvaro Kategorio:Historia kantistoj Kategorio:Historio de Kanado laŭ loko Kategorio:Historio de la Respubliko Makedonio Kategorio:Homoj en religio Kategorio:Iama Esperanto-asocio Kategorio:Iamaj landoj laŭ kontinento Kategorio:Images of Dallas, Texas Kategorio:Imperiestroj de Japanio Kategorio:Indianoj ĉefoj Kategorio:Insuloj (Nordrhein-Westfalen) Kategorio:Internacia Mon-Fonduso Kategorio:Jamaikaj kantistoj Kategorio:Kantistoj el la renesanco Kategorio:Kategorio laŭ geografia loko Kategorio:Kategorioj laŭ geografia loko Kategorio:Klimata ŝanĝiĝo Kategorio:Komunio Kategorio:Komunumoj de Provinco Padova Kategorio:Konstruaĵoj de Francio Kategorio:Konstruaĵoj de Israelo Kategorio:Konstruaĵoj de Italio Kategorio:Konstruaĵoj de Maroko Kategorio:Konstruaĵoj de Turkio Kategorio:Konstruaĵoj de Ĉinio Kategorio:Konstruaĵoj en Sovetunio Kategorio:Konstuaĵo en Bochum Kategorio:Kontraŭmliitaj aktivuloj Kategorio:Koreaj anarkiistoj Kategorio:Koreiaj anarkiistoj Kategorio:Kulturo (Bochum) Kategorio:Kulturo (Essen) Kategorio:Lingvaj Festivaloj Kategorio:Lingvoj de Usonaj Virgulininsuloj Kategorio:Literaturĝenro Kategorio:Litovaj princoj Kategorio:Marĉokadavroj Kategorio:Marĉomomioj Kategorio:Microsoft Kategorio:Momioj Kategorio:Monda Heredaĵo de UNESKO en Afriko Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Afriko Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Ameriko Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Azio kaj Oceanio Kategorio:Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en Eŭropo Kategorio:Monda Naturheredaĵo de UNESKO Kategorio:Monda Naturheredaĵo de UNESKO en Afriko Kategorio:Monda Naturheredaĵo de UNESKO en Ameriko Kategorio:Monda Naturheredaĵo de UNESKO en Azio kaj Oceanio Kategorio:Monda Naturheredaĵo de UNESKO en Eŭropo Kategorio:Monda Naturheredaĵo en Brazilo Kategorio:Mondkulturaj heredaĵoj Kategorio:Montoj en Vjetnamo Kategorio:Mortintoj en la 1410-aj jaroj Kategorio:Multedraj kombinaĵoj Kategorio:Music images Kategorio:Muzeoj de Polando Kategorio:Muzikaj epokoj Kategorio:Muzikaj ĝenroj kaj kategorioj Kategorio:Muzikaj ŝablonoj Kategorio:Nigra Mara regiono (Turkio) Kategorio:Numerado Kategorio:Olimpikaj ludoj Kategorio:Organeloj Kategorio:Orkestestroj Kategorio:Partikla Fiziko Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Afriko Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Ameriko Kategorio:Periodic tiling image Kategorio:Poetoj de la Ming-dinastio Kategorio:Polychoral image Kategorio:Polyhedral net Kategorio:Prezidentoj de la Itala Respubliko Kategorio:Provinco L'Ogliastra Kategorio:Puerto-Rikaj anarkiistoj Kategorio:Regiono Donecka Kategorio:Respubliko de Makedonio Kategorio:Rokgrupoj Kategorio:Silentaj filmoj Kategorio:Skulptistoj de Gvatemalo Kategorio:Taja kulturo Kategorio:Tajoj Kategorio:Transkarpatia distrikto Kategorio:Trotuaro de famo en Hollywood Kategorio:Vegetaranismo Kategorio:Vendejo Kategorio:Vojvodina images Kategorio:Ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj Kategorio:Ŝablono:Informkesto/Komputiko Kategorio:Ŝablono:Usbekio Kategorio:Ŝablonoj muzikaj Kategorio:Ŝablonoj:Olimpiko Kategorio:Ŝtatoj de Brazilo

Maksim 19:04, 7. Nov 2008 (UTC)

Ho, ve! Maksim, ĉu vi volus esti administranto? :-) -- Yekrats 19:50, 7. Nov 2008 (UTC)
Mi nur prenis la kategoriojn el Kategorio:Forigendaj artikoloj. Maksim 13:31, 8. Nov 2008 (UTC)
Saluton. Mi jam forigis kelkajn kategoriojn el la listo. Sed ni kontrolu, ĉu vere ĉiuj estas forigenda aŭ nur mankas konvenaj artikoloj tie. Kore --Tlustulimu 16:12, 8. Nov 2008 (UTC)
Robotoj aldonas intervikiajn ligilojn al forigendaj paĝoj. Pri Kategorioj:Konstruaĵoj de ... estas ĉiuj tiaj kategorioj alinomitaj je Kategorioj:Konstruaĵoj en ... Do ni ne atendu, kiam tiaj forigendaĵoj havos denove intervikiojn. Kerio 17:29, 20. Nov 2008 (UTC)
Jes, ĝuste ĉi tio estas la kaŭzo kial mi proponas ilin forigi. Maksim 17:01, 22. Nov 2008 (UTC)
Mi nun forigis ilin. Marcos 22:12, 25. Jan 2009 (UTC)

Tajpado[redakti fonton]

Neenciklopedia kun unu frazo. Kerio 17:39, 7. Nov 2008 (UTC)

Nun ĝi havas iomete pli. Kaj mi dubas, ke ne temas pri neenciklopedia temo. --kani 19:25, 9. Nov 2008 (UTC)

Kategorio:Silentaj filmoj[redakti fonton]

Mise titolita kategorio. Se la filmoj estas silentaj, vi povas plilaŭtigi ilin en via televidaparato. Ĝusta kategorio estas Kategorio:Mutaj filmoj. Kerio 16:47, 6. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Kerio. Mi ĵus forigis ĝin, ĉar vi pravas pri ĝia miseco. Kore --Tlustulimu 16:16, 8. Nov 2008 (UTC)

Tŭpan[redakti fonton]

Forigu, la nomo estis erare skribita pro la x, la komunumo nomiĝas Tuxpan.

Placo de la Kruckavaliroj[redakti fonton]

Forigu, neĝuste titolita, ĝi ne rilatas al Kruckavaliroj, sed al Krucanoj. Kerio 15:14, 26. Okt 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 15:24, 26. Okt 2008 (UTC)
Dankon por la rapida forigo. La paĝo nun estas Placo de la Krucanoj. Kerio 15:25, 26. Okt 2008 (UTC)

Perioda funkcio[redakti fonton]

En la nuna stato estas fuŝaĵo.--kani 20:06, 24. Okt 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 07:24, 25. Okt 2008 (UTC)

Kontribuantoj al Beletra Almanako[redakti fonton]

Ĉiuj forigendaj pro troega mallongeco kaj neenciklopedieco. Thomas Guibal 04:28, 20. Okt 2008 (UTC)

Jen kompleta listo : ‎Francisco Javier Moleón, Luiza Carol, Pieter Doumen, ‎Anja Karkiainen (plibonigita), Michael Cayley, ‎Peter Browne, ‎Keyhan Sayadpour Zanjani (Keyhan Sayadpour), Anna kaj Mati Pentus, Mikaelo Giŝpling, Jean-Marie Ries.

Vi verŝajne celas kontribuantojn al Beletra Almanako (BA), ĉu? La BA-kontribuantoj eble meritus lokon en Vikipedio, se iu aldonus faktojn pri ilia literatura agado. – Ankaŭ la artikoloj pri apartaj numeroj de BA (kun la misteraj nomoj BA1, BA2, BA3) estus konsiderataj netolerebla reklamo en kiu ajn normala enciklopedio. Sed la esperanta V. toleras multon tian, ankaŭ artikolojn kun simplaj opinioj de la aŭtoro (Esperantigo de homoj), propagandon por reforma lingvouzo (Na (prepozicio)), provojn stabiligi dubindan vorton verkante citeblan ekzemplon (Vado (geografio)), aŭtomate kreitajn kvazaŭartikolojn, ktp. Ĉio ĉi kontribuas al la grando de nia Vikipedio, bone aŭ malbone. --Surfo 07:10, 20. Okt 2008 (UTC)
Mi ja intencis skribi "Almanako" : korektita. Vi pravas, ke nia Vikipedio estas sufiĉe tolerema rilate al la kvalito/taŭgeco de multaj artikoloj, precipe tiuj pri la Esperanto-komunumo. Sed eĉ laŭ tiu tolerema vidpunkto, la supre menciitaj artikoletoj (ĉiuj kun la sola, mistera frazo "kontribuis al BA3") estas tute ne akcepteblaj. Krom se iu bonvolemulo signife plibonigas ilin, ili estos forigitaj. Thomas Guibal 14:10, 20. Okt 2008 (UTC)

Mi skribis kelkajn liniojn pri Anja Karkiainen. Tio devus sufiĉi por nomi la artikolon ĝermo. --Surfo 20:21, 22. Okt 2008 (UTC)

Se oni vere ne sicas pli pri persono ol ke ŝi aŭ li kontribuis al certa verko, tiam eblas aldoni la personon al ĝermolisto de esperantistoj, lasante alidirektilon sub la koncena nomo. Kiam tiam iu scias pli, ŝi aŭ li povas anstataui la alidirektilon per ĝerma artikolo. La supraj ĝermoj fakte eĉ laŭ plej toleremaj kondiĉoj ne povas resti kiel artikoloj.DidiWeidmann 20:56, 22. Okt 2008 (UTC)

Skalo de Beaufort[redakti fonton]

Jam ekzistis pli ĝuste verkita Boforta skalo kun alilingvaj ligiloj, mi ne scias ĉu indas savi ion de la nova. Krome la aŭtoro ne lasis Diskutejon.--kani 18:54, 18. Okt 2008 (UTC)

Mi kaŝis la tutan tekston kaj metis alidirekton al Boforta skalo. Estas tiel la ebleco transigi aldonajn informojn de la nova teksto al la malnova artikolo, ĉar evidente estas la jam ekzistanta artikolo, kies konservado pli indas. DidiWeidmann 21:06, 22. Okt 2008 (UTC)

Vorlino[redakti fonton]

Vidu Diskuto:Vorlino. Thomas Guibal 09:28, 15. Okt 2008 (UTC)

Mi pledas por konservado! Kie se ne en la Esperanto-Vikipedio oni trovu la informojn pri prefereble ĉiuj planlingvoj? Memkompreneble la artikolo meritas gravajn amendojn. En artikoloj pri planlingvoj devas unuavide estis videbla, ĉu fakte temas pri lingvo aŭ ĉu estas nura projekto. Tio tamen ne estas kriterioj por diskuti la forigon, sed por la amendo de la artikolo. La forigomanio en la nacilingvaj vikipedioj neniel povas esti kriterio: Tiuj forigistoj simple estas personoj, kiuj neniel komprenas la ideon de vere universala enciklopedio. Signifa por enciklopedio ne estas, kio interesas la plimulton de la (ofte ne tre kleraj) homoj, sed kio povus esti interesa eĉ foje nur por unu persono. Vidu en nia vikipedio nun troviĝas 100'000 artikoloj. Kaj krom la ĉefpaĝo verŝajne eĉ ne unu sola ekzistas, kiu estis entute iam konsultita de la plimulto de la legantoj! Ĉiu el ni interesiĝas pri alia temo kaj la esenco de enciklopedio ja ĝuste estas, ke ni povas trovi, kion ni serĉas. Enciklopedio, kiu nur enhavas la informojn, kiujn jam ĉiu konas, estas absolute senvalora! Principe mi tial postulas, ke artikolojn oni rajtu forigi nur, se ili estas komplete fuŝaj, ofendaj, kontraŭleĝaj (nome vundas kopirajtojn) aŭ simple tute senenhavaj. Kiam artikolo tamen estas informdona, enhave korekta kaj ne vundas kopirajtojn aŭ aliajn jurajn kriteriojn, tiam la artikolo nepre restu! DidiWeidmann 11:51, 15. Okt 2008 (UTC)
Mi fakte konsentas kun vi, nur volis atentigi pri la mesaĝo kaj forigproponoj en aliaj Vikipedioj. Kore, Thomas Guibal 12:35, 15. Okt 2008 (UTC)
La artikolo estis forigita en germana, angla, hispana, portugala, ĝi restas en esperanta, itala, nederlanda. La Esperanta estas la plej malgranda. Mi forigis la forigpeton. Arno Lagrange @ 16:04, 20. Nov 2008 (UTC)
Mi forte kontraŭas forigon. Precipe pri planlingvoj la Esperanta Vikipedio havu malpli rigoran forig-politikon ol aliaj Vikipedioj. Ĉi tiu artikolo tute ne estas malpli bona ol multaj aliaj pri-planlingvaj artikoloj en nia Vikipedio, kaj mi kontraŭas amase forigi tiajn artikolojn. Marcos 00:31, 8. Dec 2008 (UTC)

Ŝablono:Brazila urbo[redakti fonton]

Bv, estingu tiu ŝablono {{Brazila urbo}}. Ĝi estas duplikato je {{Informkesto Brazila urbo}}, kiun mi scias ke ankoraŭ ekzistis - mi serĉis, sed ne povis trovi... --Krull 19:15, 14. Okt 2008 (UTC)

Mi nun forigis ĝin. Marcos 15:35, 25. Jan 2009 (UTC)

Manualo[redakti fonton]

La vorto "manualo" ne ekzistas en Esperanto, do ni ne havu plusendilon por ĝi. Marcos 10:16, 14. Okt 2008 (UTC)

Nagyszőlős[redakti fonton]

Vinohradiv estas ukraina urbo, kies hungara historia nomo estis Nagyszőlős. La aŭtoro erare uzis la nun neoficialan hungaran nomon. Mi metis ĉiujn informojn al la paralela artikolo Vinohradiv, sekve Nagyszőlős estas nepre FORIGENDA.--Crosstor 07:59, 13. Okt 2008 (UTC)

Mi nun forigis ĝin. Marcos 15:43, 25. Jan 2009 (UTC)

Kastrijot 2008@htmajil.com[redakti fonton]

Sensenca. --Surfo 07:26, 13. Okt 2008 (UTC)

Vi pravas. Ĝi jam estas for. Kore --Tlustulimu 09:28, 13. Okt 2008 (UTC)

Malĝuste nomitaj kategorioj[redakti fonton]

Amasiĝas pluraj malĝuste aŭ mise nomitaj kategorioj por forigado. Plejparte ili estas anstataŭitaj per ĝustaj titoloj. Ĉu iu povus forigi tiujn malĝustajn? Ili estas troveblaj en Kategorio:Forigendaj artikoloj. Dankon. Kerio 18:53, 11. Okt 2008 (UTC)

Mi konsentas kun la forigpropono.
Mi ankaŭ pretas plenumi ĝin per roboto, sed por tio mi bezonas robotan konton kun administraj rajtoj. Mi mem havas administrajn rajtojn, sed mia robota konto ne. Jen la kandidatigo de mia robota konto por adminitranteco. Bonvolu pripensi subteni la kandidatigon. Marcos 02:35, 13. Dec 2008 (UTC)
Mi nun forigis ilin. Marcos 22:08, 25. Jan 2009 (UTC)

Komasacio[redakti fonton]

Unulinia. Mi eĉ ne certas, ĉu tiu vorto ekzistas. Thomas Guibal 18:45, 3. Okt 2008 (UTC)

La vorto ekzistas en NPIV de 2002 sur paĝo 576. Kore --Tlustulimu 10:05, 4. Okt 2008 (UTC)
Dankon, la artikolo tamen restas nepre plibonigenda. Thomas Guibal 15:25, 14. Okt 2008 (UTC)
Mi nun iom plibonigis la artikolon sub pli taŭga titolo: terpeckunigo. Marcos 16:16, 17. Dec 2008 (UTC)

Patriarkineco[redakti fonton]

Jam ekzistas Matriarkeco; la IPulo simple kopiis la tekston de ekzistanta artikolo kaj faris novan artikolon kun sia vortkreaĵo. - Punktor 09:19, 3. Okt 2008 (UTC)

Alidirektita al Matriarkeco. Thomas Guibal 09:59, 3. Okt 2008 (UTC)

Moravujo[redakti fonton]

Neekzistanta vorto. --PAD 11:59, 2. Okt 2008 (UTC)

- Tamen ekzistas: malpli kutima lingva variaĵo de la regiononomo Moravio. Mi persone ne aparte entuziasmas pri la landnomoj kun uj-finaĵo, sed tamen ĵus kreis redirektigon al la artikolo Moravio. ThomasPusch 22:53, 14. Okt 2008 (UTC)
Ho, la vasta uzi de "i" anstataŭ "uj" vere jam sukcesis kaŭzi, ke eĉ spertaj esperantistoj ne plu komprenas la landnoman sistemon de Esperanto!!!
La sola ĝusta nomo de la priparolata regiono estas "Moravio". "Moravo" estas nomo de rivero, ne de ano de iu popolo. Do tute ne eblas aldoni la sufikson "uj" al ĝi. ("Moravujo" devus esti "ujo entenanta Moravojn", kio estas sensenca, ĉar ekzistas nur unu Moravo – la rivero Moravo).
"Moravio" aliflanke estas aparta radiko, enkondukita en Esperanton laŭ la modelo de la lingvoj angla, franca, pola, rusa, hispana, itala ktp, kiuj ĉiuj havas "i" (aŭ kaze de la pola "y") post la "v" en sia vorto por "Moravio". (Oni ne konsideru la "i" en "Moravio" sufikson por krei landnomon el river- aŭ urbnomo. Por la kialoj, legu en PMEG (punktio 2).)
Do "Moravujo" certe estas neekzistanta vorto, kaj ni forigu la plusendilon el ĝi.
Aliflanke, mi tre ŝatus se la Vikipedio uzus "uj" anstataŭ "i" ĉe land- kaj regionnomoj bazitaj sur nomo de popolo ("Germanujo", "Ĉinujo", "Katalunujo", "Rusujo", "Svisujo" ktp). Tio pligrandigus ĉe la legantoj la komprenon de la landnoma sistemo de Esperanto: Kiam oni legas pri "Germanio", "Ĉinio", "Ĉilio" kaj "Moravio", oni ne povas scii, ke en la unuaj du loĝas "germanoj" kaj "ĉinoj", dum en la lastaj du loĝas "ĉilianoj" kaj "moravianoj"; se oni anstataŭe legas pri "Germanujo", "Ĉinujo", "Ĉilio" kaj "Moravio", oni tuj scias tion. Marcos 19:10, 16. Okt 2008 (UTC)
Mi nun forigis la plusendilon. Marcos 14:14, 20. Okt 2008 (UTC)

Battlestar Galactica[redakti fonton]

Unulinia. Thomas Guibal 18:43, 29. Sep 2008 (UTC)

- La artikolo en sia formo ĵus vidita de mi estis malpli bona ol nur "unulinia"; temis pri kontentige longa teksto en apenaŭ komprenebla Pseŭdoesperanto preskaŭ sen ajnaj finaĵoj kaj kun malmultaj gramatikaj strukturoj - vere malbona ĵargono. Mi tamen esperas esti sukcesinta traduki la fuŝaĵon al komprenebla esperanto (pli helpe de la de mi serĉita angla teksto - intervikiaj ligiloj ankaŭ mankis en la stranga teksto - ol pere de la pseŭdoesperanta (pardonu se temas pri iu alia artefarita lingvo, kiun mi malfake ne rekonas, sed tiam la aŭtoro eraris pri la vikipedia branĉo, metante la tekston en la esperantan vikipedion). Mi pensas ke en la nuna, funde reverkita formo, la artikolo povas resti. ThomasPusch 23:00, 14. Okt 2008 (UTC)

Maria Cristina Bergo[redakti fonton]

Senenhava unufrazaĵo. Sen neniu aldonas enciklopiindajn informojn en la venontaj al tiu paĝo, mi forigos. DidiWeidmann 21:36, 24. Sep 2008 (UTC)

Mi konsentas. Thomas Guibal 07:09, 25. Sep 2008 (UTC)
Ago plenumigita. DidiWeidmann 22:13, 27. Sep 2008 (UTC)

Frumatene vivo de Joseph Smith[redakti fonton]

Tiu traduko el la angla estas tiel fuŝa, ke ĝi havas komikan efikon (precipe la titolo!) Thomas Guibal 18:22, 23. Sep 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 06:59, 28. Sep 2008 (UTC)

Leona lingvo[redakti fonton]

La artikolo unufraza eĉ ne plenumigas minimumajn kondiĉojn por esti artikolo, kaj due mi opinias, ke la leona dialekto ne plenumigas la objektivajn kriteriojn esti konsiderata lingvo. Tial mi proponas rapidan forigon, kaj se ne venas kontraŭvoĉo kun samtempa plibonigo de la artikolo kaj aldono de fontoj tion plenumigos. DidiWeidmann 22:34, 22. Sep 2008 (UTC)

Forigo plenumigita, post kiam ne venis interveno. DidiWeidmann 21:01, 23. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:ĈefpaĝoAliajLingvoj[redakti fonton]

Neuzata duobligo de Ŝablono:ĈefPaĝo/AliajLingvoj. Marcos 12:57, 22. Sep 2008 (UTC)

forigita Arno Lagrange @ 19:15, 23. Sep 2008 (UTC)

Anonimaj Portugalaj Pentristoj[redakti fonton]

Mallonga listo de pentraĵoj sen konataj artistoj. -- Yekrats 23:11, 14. Sep 2008 (UTC)

Forigita. Thomas Guibal 18:32, 23. Sep 2008 (UTC)

Enciklopedio Cigneta[redakti fonton]

Reta "enciklopedio" de sep artikoloj ĉiuj kopiitaj al Vikipedio en 2002. -- Yekrats 18:00, 13. Sep 2008 (UTC)

movita al nomspaco Vikipedio : Vikipedio:Enciklopedio Cigneta - fakto estas interesa nur rilate al vikipedia historio. Arno Lagrange @ 21:59, 13. Sep 2008 (UTC)

Vikipedio:Tradukado:Lónya[redakti fonton]

Pri Lónya jam estas artikolo, la supra tradukado estas tute superflua. La forigendaĵo estas alirebla: Kategorio:Komunumoj de Hungario, litero V.--Crosstor 08:59, 12. Sep 2008 (UTC)

Konstitucioj[redakti fonton]

Krom la fuŝa titolo, neenciklopedia artikolo : ĝi estas kompleta traduko de la irana konstitucio. Eble ni povas poluri kaj movi ĝin al Vikifontoj ? Thomas Guibal 17:05, 9. Sep 2008 (UTC)

Saluton!
Mi estas Baluchi tradukinto de la konstiucio de la islama respubliko Irano. Mi celis eki movadon per kiu chiu esperantisto traduku sian nacian konstitucion en esperanton kaj havigu ghin al aliaj esperantistoj. Se mi rearis la decan paghon bonvolu korekti sed forigi la tekston shajnas iom dogme! Chiuj esperantistoj rajtas havi ghustajn informojn pri unu la alia. Chu estas malbone havi tekstojn de chiuj konstitucioj? Chu estas tauhge forigi tekston por kiu mi prilaboris tiom longe? Ne fratoj! Mi estas demokratulo kaj esperantisto kiel vi, se la teksto ne plachus al vi , mi nur volis informi vin ne pli!Estas strange por mi kredi ke esperantisto barus la informadon! Vikipedio estas lauh mi tre estiminde. Kial ghi rifuzu eldoni esperantajhon? Se la pagho ne estas konvena,nu, korektu ghin, transportu ghin al alia pagho, sed ne forigu ghin. Bonvolu permesi al chiuj diri siajn opiniojn kvankam ne plachus al ni! Tio estas vera esperantista demokratio!Mi malkonsentas forigi chian ajn tradukajhon auh verkajhon. Mi petas la respondeculojn de Vikipedio dedichi spacon por indiki la konstituciojn de chiuj nacioj por ke la esperantistoj farughu la plej antauhaj grupoj kiuj havas pli detalajn informojn verajn pri regmaniero de aliaj landoj. Kiu baras la liberan transdonadon de la informado, tiu nepre baras la veran liberecon kaj demokration. Dankegon: Baluchi
Nu bone : mi movis la "artikolon" al Konstitucio de Irano, aldonis etan enkondukon kaj ekis poluri la tekston. La tasko tamen restas giganta, ĉar la enpaĝigo estas terure fuŝa. Mi dubas, ke iu ajn vikipediisto pretos dediĉi plian tempon por tia paĝo. Thomas Guibal 16:55, 13. Sep 2008 (UTC)
Aliaj vikipedioj priskribas la leĝon, sed ili ne citas la tutan tekston. Kiel oni povas montri tute klare, ke temas pri originala teksto ? Ĉu ne temas pri fonta dokumento (VIKIFONTOJ) ? - Punktor 17:17, 13. Sep 2008 (UTC). (Mi jam nun antaŭĝuas la venontajn diskutojn de la artikolo demokratio)
Kompreneble leĝa teksto nepre troviĝu en Vikifontoj kaj ne en Vikipedio. Kaj bonvolu estimata Baluchi tiel indigniĝi ĉar ni simple havas regulojn : Vikipedio estas enciklopedia projekto kun artikoloj kiuj enciklopedie traktas faktojn. Ekzistas ligita projekto Vikifontoj kiu estas dediĉita por kolekti dokumentojn. Leĝa teksto do estu ordigita en Vikifontoj. En vikipedio estu artikolo kiu priskribas la tajtojn, la historion de la konstitucio kaj entenu ligilon al la legebla teksto. Arno Lagrange @ 17:44, 13. Sep 2008 (UTC)
Mi movis la tekston al Vikifontoj kaj iom prilaboris precipe la paĝaranĝon. AL @ 20:00, 13. Sep 2008 (UTC)
Dankegon pro via helpo, Arno. Thomas Guibal 07:14, 14. Sep 2008 (UTC)

Homa-ranismo[redakti fonton]

Vikipedio estas enciklopedio, ne ejo por ŝercoj. Vd: Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas: "En artikolo de vikipedio devas aperi nur faktoj.".--Ziko 15:32, 7. Sep 2008 (UTC)

Mi subtenas. Jen okazo por tuja, senaverta forigo. --Surfo 15:42, 7. Sep 2008 (UTC)
La teksto estas sprita kaj bone elpensita. Ni ne forigu ĝin sed kopiu ĝin al "neŭtrala" nomspaco kiel Vikipedia humuro:Homa-ranismo. Thomas Guibal 15:43, 7. Sep 2008 (UTC)
Ia vikipedia nomspaco, jes. Sed nepre ne artikolo. Tiu distingo estas esenca.--Ziko 15:44, 7. Sep 2008 (UTC)
La propono pri la alinomado estas interesa, sed ne ekzistas la nomspaco "Vikipedia humuro". Do la artikolo tiam restus en la artikola nomspaco. Kore --Tlustulimu 15:51, 7. Sep 2008 (UTC)
ne ekzistas la nomspaco "Vikipedia humuro" sed la artikolo povus esti movita al Vikipedio: Humuro/Homa-ranismo. Tiel faras alilingvaj vikipedioj. Arno Lagrange @ 23:15, 7. Sep 2008 (UTC)

Nun la artikolo entenas nur faktojn. Ĝi ne plu estas ŝerco sed tute serioza artikolo kiu priskribas historiajn faktojn. Do ŝajnas nun sen bazo la peton forigi ĝin. --Ssire 21:47, 7. Sep 2008 (UTC)

Mi preferas ke la artikolo estu movita sen enkonduko ol ke ĝi restu en tiu loko kun serioza enkonduko. Tiu kompromiso kontentigos nek la seriozulojn nek la ridemulojn. Arno Lagrange @ 23:15, 7. Sep 2008 (UTC)
Arno pravas. Vikipedio estas ankaŭ ne kolekto de vortludoj. Kio estos la venonta "artikolo", ĉu "Veni vidi vici"?--Ziko 11:27, 8. Sep 2008 (UTC)
Pravas vi Ziko ! Vikipedio ne estas kolekto de vort-ludoj. Ĝi estas kolekto de germanaj vilaĝoj difinitaj pere de unu frazo. Kio ja estas multe pli interesa. --Ssire 12:58, 8. Sep 2008 (UTC)
Ssire, mi kredas ke tia ironia stilo ne estas bona por vikipedia diskuto. Mi renovigos la forigo-ŝablonon en la artikolo, ĉar ĝi daŭre ne estas artikolo por Vikipedio.--Ziko 18:49, 10. Sep 2008 (UTC)
Ziko vi ja scias kia stilo konvenas por diskuto, kaj kia artikolo konvenas por Vikipedio. Vi scias multon, kaj admiras vin pro tio. Tamen se vi renovigas vian forigo-demandon, vi ŝanĝu viajn argumentojn, ĉar la supraj ne plu validas: la artikolo nun prezentas nur faktojn, ĝi ne plu estas ŝerco sed prezentas ŝercon, kaj ŝerco ja estas kultura produkto de homo, samgrade kiel kanzono, ekzemple. La artikolo tute similas al la espero kiu priskribas la kontekston, la historion, ktp, kaj fine prezentas la kompletan tekston. Ĉu vi pretas peti foriron de La espero? Ja VP ne estas kolekto de kanzonoj !--Ssire 20:49, 10. Sep 2008 (UTC)

Kiel ĝi nun estas, la artikolo ne ŝajnas al mi sufiĉe enciklopedieca. Tamen, mi ne oponas la faron de artikoloj pri ŝercoj, se la artikolo ne estas en si mem ŝerco (ekz.: en:You have two cows). Mi preferus movi la malnovan tutŝercan parton de la artikolo al Vikipedia: nomspaco, sed konservi mallongan artikolon pri la esenco, origino kaj historio de la ŝerco. --Jim Henry 13:47, 11. Sep 2008 (UTC)

"Ne ŝajnas al mi sufiĉe enciklopedia" estas evidenta konfeso ke neniu racia argumento povas esti starigita favore al la forigo. Oni nur sentas fortan emon forskrapi ion kiu ĝenas. Mi povas doni longan liston da artikoloj "kiuj ŝajnas al mi ne sufiĉe enciklopedia", kiuj tamen pluvivas de longa tempo. --Ssire 15:54, 11. Sep 2008 (UTC)
Post la genia enkonduko de la artikolo fare de Ssire kaj lia argumentado nepre logika mi nur povas ripeti lian opinion. Forskrapo simple estus trista malriĉigo sennecesa. Punktor 17:02, 11. Sep 2008 (UTC)
Konsentite. Thomas Guibal 20:08, 11. Sep 2008 (UTC)

Jam pasis preskaŭ tri semajnoj post la forig-peto. Laŭ la regulo, maksimumo estas unu semajno. Do bonvolu nuligi tiun peton. --Ssire 08:43, 25. Sep 2008 (UTC)

La unu-semajna tempolimo estas minimumo, ne maksimumo.
Mi daŭre pledas por movo de la artikolo en la Vikipedian nomspacon. La aserto de Ssire, ke la artikolo nun entenas nur faktojn, ĉiuokaze estas malprava. Kvankam fine de la enkonduko estas menciite, ke kio sekvas estas nur citaĵo de la origina serĉo, la citaĵo ne aperas en citiloj, kaj pro la uzo de sekcioj tute ne aspektas kiel citaĵo. Do la ŝercaj asertoj daŭre aperas kiel faktoj, ne kiel io citata.
La nuna ankonduko estu movata al Esperanto-humuro, la resto al la Vikipedia nomspaco. Homa-ranismo plusendu al la koncerna sekcio en Esperanto-humuro, de kie estu ligo al la origina teksto en la Vikipedia nomspaco. Tio estus la plej serioza kaj enciklopedia solvo. Laŭ la ĉi-supraj komentoj la plejmulto preferus tian solvon al la nuna situacio. Marcos 12:52, 25. Sep 2008 (UTC)
Laŭ la principo. ke oni kuraĝu fari ŝanĝojn anstataŭ senĉese diskuti, mi nun efektivigis la movon al la Vikipedia nomspaco. Samtempe, mi menciis la okazaĵon sur Esperanto-humuro. (Se evidentiĝos, ke la plejmulto malkonsentas kun tiu solvo – kion mi tamen forte pridubas – ankoraŭ eblos malfari la movon). Marcos 13:07, 25. Sep 2008 (UTC)
Vi kuraĝis fari la ŝanĝon laŭ via potencemo, dum povus esti pli facile aldoni la citilojn kiun mi efektive forgesis meti. Ja vi granda aganto, kiu ja bone scias kio bonas por la pufe e-a vikipedio. --Ssire 13:28, 25. Sep 2008 (UTC)
Bona artikolo kaŝitas ie, "Dosiero:Princrano.jpg" nun privatas: Mi gratulas pri la KOMENCO DE LA GRAVA PURIGADO. Venonta inda laboro: artikolo "Helpo:Kiel efike fornaŭzi vikipediistojn artistajn" - Punktor 15:44, 25. Sep 2008 (UTC)

Tobias Meissner[redakti fonton]

Verŝajne memprezento. ne taŭga por vikipedia artikolo. Arno Lagrange @ 18:02, 6. Sep 2008 (UTC)

Ankaŭ mi ne vidas gravecon teni tion en Vikipedio. Estus alie se li publikigis libron, havis oficon en nacia nivelo k.s.
Sufiĉas nur rigardi la historion por vidi, ke la artikolo estis kreita de mi. Fakte, ni, verŝajne, bezonas ellaboritan regularon por E-istoj, ĉar dume mi ne vidas kialojn mencii iujn homojn "se li publikigis libron, havis oficon en nacia nivelo" nur pro tiu atingaĵo. Alaŭdo ۩ 21:41, 23. Sep 2008 (UTC)
Memprezento evidente ne estas, ĉar ja la artikolon ne verkis la koncernita persono mem (kiu supozeble eĉ nenion scias pri ĝia ekzisto). Persone mi opinias, ke ni havus plej eble multajn informojn pri esperantistoj en Vikipedio. Oni povas sin demandi, ĉu verki por ĉiu esperantisto propran artikolon aŭ ĉu oni faru nur faru listojn de esperantistoj laŭ landoj, urboj, kluboj ktp. kaj faru apartan artikolon nur pri personecoj kiuj plenumigas certajn kriteriojn. Amike DidiWeidmann 22:25, 27. Sep 2008 (UTC)

Esperanto-turismo[redakti fonton]

Pola spamaĵo.--kani 00:57, 6. Sep 2008 (UTC)

Sxablono:BrazilaMunicipo[redakti fonton]

Malplena artikolo.--kani 19:49, 2. Sep 2008 (UTC)

Jes, forigu ĝin bonvole.

Mi korektis la ligilon. Kore --Tlustulimu 20:06, 2. Sep 2008 (UTC)

Vikto[redakti fonton]

La artikolo entenis nur unu linion da klarigo en Esperanto. Sekvis propagando en "vinkto" subskribita de la aŭtoro de la planlingvo, "anonime" redaktinte. Jam mi protektas la artikolon kontraŭ redaktado de neensalutintoj. Arno Lagrange @ 14:15, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Eble ni movu ĝin al la ĝermolisto de planlingvoj. Marcos 13:46, 3. Sep 2008 (UTC)
Ne sufiĉe grava projekto, ŝajnas. Kaj la artikolo ne estas vera artikolo, mankas tro da informoj. Mi estas por forigo.--Ziko 15:37, 7. Sep 2008 (UTC)
Laŭ sugesto de Marcos mi movis la entenon al ĝermolisto de planlingvoj#Vikto Arno Lagrange @ 14:49, 8. Sep 2008 (UTC)

John Morgan[redakti fonton]

Jam ekzistas artikolo pri tiu homo, nome J. P. Morgan. Se tiu ĉi nova havas informeron pri ĝi, oni povas konservi, sed aliel, devas esti forigita, ĉu ne? Krome laŭ la angla vikipedio estas aŭ estis ege multaj homoj kun sama nomo John Morgan--kani 12:08, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Mi faris el ĝi alidirektilon al J. P. Morgan. Certe ni ne forigu ĝin. Ĝi servos kiel alidirektilo. Kerio 12:47, 30. Aŭg 2008 (UTC)
Pardonu la plian ĝenon, sed kial ne John Pierpont Morgan ? Ni prefereble uzu la plenan nomon. Thomas Guibal 13:18, 30. Aŭg 2008 (UTC)

Kategorio:Elektra inĝenierado[redakti fonton]

Alidirektado ne taŭgas por kategorioj. Jam ekzistas kategorio:Elektra inĝenierarto. -- Robert Weemeyer 12:11, 28. Aŭg 2008 (UTC)

Ŝablono:Documentation kaj Ŝablono:Documentation/docname[redakti fonton]

Saluton. Ĵus rekreiĝis la ŝablono {{Documentation}}, kvankam jam ekzistas la esperantigita ŝablono {{Dok}}, kiu permesas per helpo de subŝablono la kreadon de testa paĝo por testi novan version de ŝablono. Do la angla ŝablono estas superflua kaj tial forigenda aŭ eble ŝanĝenda en protektitan redirektilon. Krome kreiĝis la helpa ŝablono {{Documentation/docname}}, kiu same superfluas. Kore --Tlustulimu 11:14, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Mi ĵus forigis ambaŭ ŝablonojn. Kaj poste mi rekreis la unuan kiel alidirektilon al {{Dok}}. Sed mi ankaŭ protektis ĝin, ĉar ĝi ŝajnas al mi kritika ŝablono. Kore --Tlustulimu 08:03, 3. Sep 2008 (UTC)

Ŝablono:Cite news[redakti fonton]

Saluton. Vikipediisto Goren ĵus kreis la duplikatan ŝablono {{Cite news}}. Sed ni jam havas la ŝablonon {{Citnovaĵo}}. Tial mi proponas la forigon de la nova. Kore --Tlustulimu 11:05, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Mi nun metis plusendilon de Ŝablono:Cite news al Ŝablono:Citnovaĵo. Tiel la paĝoj, kiuj jam uzas Ŝablono:Cite news ne bezonas esti ŝanĝataj, kaj tamen homoj estos instigataj uzi Ŝablono:Citnovaĵo. Ĉu en ordo ĉi tiel? Marcos 13:34, 25. Jan 2009 (UTC)

Günter Becker[redakti fonton]

Iu fuŝkorektis Günther Becker al Günter Becker. Lia nomo Günther troviĝas jam de jardekoj en la jarlibro de UEA (Germanio: Blieskastel), la adresaro de AIS kaj eĉ 3-foje en la libro "Linguistische Aspekte ...", kiun li tradukis. Kaj mi ĵus eĉ trovis lian propran permanan subskribon "Günther" en la libreto "Esperanto: eine linguistische Standortbestimmung", kiun li tradukis kaj donacis al mi kun sia dediĉo. Ŝajnas, ke sen forigo de Günther Becker ne eblas korekti la fuŝkorektadon (krom per permana movo de la nura teksto, kio laŭ mia scio ne estas permesita en Vikipedio); mi do proponas unue forigon de "Günther Becker" kaj poste ŝovadon de Günter Becker tien. --Ulrich Matthias 05:51, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Nu, kiu pravas ? Mi emas kredi Ulrich : krom liaj cititaj fontoj, simpla Google-serĉo de ""Günther Becker" Esperanto" kaj ""Günter Becker" Esperanto" montras multe pliajn rezultojn por la unua hipotezo (505 kontraŭ 20). Sed mi dezirus scii la opinion de Tlustulimu antaŭ ol ree alinomi la artikolon. Thomas Guibal 06:50, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Stultakaze mi kredis la informon de IP-ulo, kiu subskribis kun Peter. Mi nur guglis laŭ la varianto Günter. Do mi ne kontraŭas renomadon. Kore --Tlustulimu 08:20, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Farita, dankon. Thomas Guibal 09:22, 24. Aŭg 2008 (UTC)

Listo de poemoj de Katulo[redakti fonton]

Komence mi pensis pri kathomo:)

Senfraza, neenciklopedia listigo, kiu ne havas alilingvan ekvivalenton, tiel ĝi ne estas plibonigebla. —La komenton aldonis, sen subskribo, Narvalo (diskuto • kontribuoj)
Saluton, Narvalo. Bedaŭrinde vi pravas. La artikolo ne estas taŭga por vikipedio kaj tial forigenda. Kore --Tlustulimu 10:10, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Fakte ja ekzistas en:List of poems by Catullus. Ĝi tamen restas tre malfacile plibonigebla kaj do forigenda. Thomas Guibal 10:26, 22. Aŭg 2008 (UTC)

Francaj Antiloj[redakti fonton]

Tute malĝusta enhavo. "Francaj Antiloj" simple estas tiuj antilaj insuloj, kiuj apartenas al Francio, precipe Gvadelupo kaj Martiniko. Thomas Guibal 13:10, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Se ni reaperigas la version [1], ni eble povos eviti forigon. Ĉu mi aranĝu tion? Kore --Tlustulimu 13:45, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Nu bone, korektita kaj plibonigita. Thomas Guibal 17:15, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Mi forprenis francan Gujanon, kiu ne ests antila insulo, kaj aldonis la mankan insulon Saint-Barthélemy: nun la artikoleto prave listigas la kvar francajn antilajn teritoriojn Martiniko, Gvadelupo, Saint-Barthélemy kaj Saint-Martin. Eblus ankoraŭ diskuti, ĉu trovi esperantigon pri la lastaj du teritorioj, jen franclingvaj, sed mi simple transprenis la nunajn artikolonomojn (kaj la francaj nomoj certe ne malĝustas). ThomasPusch 23:27, 14. Okt 2008 (UTC)

Vikipedio:Bonvolu ne mordi novvenantojn[redakti fonton]

Krom la ne tre bona titolo (estus alinomebla), supozeble ne plu okazos esenca plibonigo de la artikolo. La enhavo estas facile direbla aliloke, precipe en Vikipedio:Etiko de Vikipedio.--Ziko 10:33, 20. Aŭg 2008 (UTC)

Mi konsentas ke ne necesas aparta paĝo por tiu principo. Marcos 18:50, 20. Aŭg 2008 (UTC)
La paĝeto temas pri fundamenta principo de Vikipedio, estas parto de nia regularo kaj ekzistas en multaj lingvoj. Ni prefereble plibonigu ĝin. Mi tamen proponas alinomadon al Vikipedio:Bonvolu ne mordi novulojn. Thomas Guibal 07:35, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Minimume la alinomado.--Ziko 15:39, 7. Sep 2008 (UTC)
Mi nun plilongigis la paĝon per parta traduko de la anglalingva versio. Marcos 13:34, 25. Jan 2009 (UTC)