Vikipedio:Homa-ranismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jena ŝerca teksto longe aperis kiel Vikipedia artikolo (vidu Esperanto-humuro#Homa-Ranismo):

Homa-ranismo estas la teorio ke la homaro devenis de amfibioj.

Historio[redakti fonton]

Laŭ antaŭe popularaj teorioj, homoj aŭ devenis de simioj, aŭ estis rekte kreitaj de Dio sen antaŭa praspeco. Sed lastatempe, la teorio de homa-ranismo multe gajnis subtenon en la scienca komunumo.

Sukcesoj de la teorio[redakti fonton]

Laŭ la teorio de homa-ranismo, la homa korpo evoluiĝis de la rana. Tiu teorio jam iom sukcesis klarigi kelkajn ĉefajn faktojn observatajn en la naturo. Ekzemple:

  • Ĝi bone klarigas kial niaj kruroj estas pli dikaj ol niaj brakoj.
  • La teorio klarigas ankaŭ, kial nur en tre malmultaj kulturoj oni manĝas ranaĵon. Rilatas al la forta sento kontraŭ kanibalismo, kiu ekzistas en multaj specoj por averti genetikan malavantaĝon.

La mankanta ligo[redakti fonton]

Tamen, la plej forta malpruvo de la homa-rana teorio, kontraŭ kiu ĝiaj subtenantoj devis lukti, estis ke oni ankoraŭ ne trovis la "mankantan ligon", fosilion de iu prabesto duon-homa, duon-rana.

Tiu situacio ekzistis dum jarcentoj, sed frue dum la 20a jarcento, doktoriĝa studento Jens Blumann de la universitato de Stuttgart ricevis la ideon, ke la mankanta ligo povus esti ne fosilio, sed iu ankoraŭ vivanta homo, kiu restas iom pli raneca ol aliaj homoj.

Pro la antaŭa malsukceso trovi fosilion, la teorio de Blumann estis tre alloga. Sed sciencistoj estis iom malcertaj, pri la maniero en kiu homo povis esti raneca. Tamen, oni plej multi supozis, ke atletoj (kaj aparte, saltistoj) devas esti la plej verŝajnaj kandidatuloj por esti la mankanta ligo -- kaj en la jaroj sesdekaj, esploristoj en la universitato de Birmingham faris testojn kun sango ĉerpita de Dick Fosbury, serĉante evidencon de rana DNA. Tamen, iliaj testoj estis nekonkludaj.

Nur ekde la komenco de la 21a jarcento, sciencaj esploristaj komencis serioze sekvi alian eblecon: ke Blumann pravis, sed ke povus esti iu eco en la homoj kiu estas pli forte ran-rilata ol la salta povo. Oni teorumis, ke ĉar ekde la fino de nia ĝenerala raneco, la kapablo kiun la homaro plej multe antaŭenigis estas la parolado, se la mankanta ligo estas viva homo (laŭ la Blumana supozo) devas esti iu kiu faras multan bruon sed malkapablas inteligente paroli. Pro tio, esploristoj en kelkaj universitatoj lastatempe komencis ĉerpi sangon el multaj el niaj politikistoj por fari testojn.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Homaranismo