Vikipedio:Internacia Vikipedio/grafiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En junio 2010 Vikipedio enhavas 272 lingvojn. Proporcia grafiko montras ege grandan kontraston inter projektoj kun pli ol centmil artikoloj kaj tiuj kun malpli ol cent. Tia grafiko estas apenaŭ legebla. Logaritma skalo evidentigas ke ĉiuj projektoj ordiĝas en vicon kun preskaŭ regulaj ŝtupoj: ĉiu projekto entenas averaĝe 94% de la kvanto de la tuj pli granda projekto. Esceptoj estas la ŝtupoj

  • inter la 1a kaj la 2a (germana artikolnombro estas 33% de la angla)
  • inter la 3a kaj la 4a (pola artikolnombro estas 74% de la franca)
  • inter la 10a kaj la 11a (sveda artikolnombro estas 65% de la rusa)

Ŝtupoj fariĝas ankaŭ pli grandaj por projektoj kun malpli ol 50 artikoloj.

Grafiko montranta Vikipediojn en 271 lingvoj ordigitajn laŭ nombro da artikoloj (logaritma skalo)

Grafiko montranta Vikipediojn en 271 lingvoj ordigitajn laŭ nombro da artikoloj (logaritma skalo) laŭ datumoj de la 18a de junio 2010.

La grafiko montras nur 271 lingvojn ĉar la lasta (272-a) kun 0 artikolo ne povas aperi en logaritma skalo. Sekve oni povas apartigi

  1. la angla kies artikolnombro estas la plej granda kaj pli ol trioblo de la dua (la germana)
  2. la du sekvantaj (la germana kaj la franca) kun ĉirkaŭ 1 miliono da artikoloj
  3. la kapa grupeto (pole, itale, japane, hispane, nederlande, portugale, ruse) kun pli ol duonmiliono da artikoloj
  4. poste venas la vico de 240 aliaj projektoj kun averaĝe regulaj ŝtupoj je 94% kiuj etendiĝas de 360 000 ĝis 50
  5. laste venas deko da projektoj kun malpli ol 50 artikoloj.

La angla[redakti fonton]

La lokon de la angla klarigas pluraj faktoroj

  • Vikipedio komenciĝis en la angla
  • Anglaligvanoj denaskaj estas multnombraj en la mondo
  • Anglalingvaj landoj en la mondo estas inter la plej riĉaj; tie multaj homoj posedas komputilon, kaj povas facile aliri al la reto
  • Estas tre multaj uzantoj de la angla lingvo ne denaskaj, inter kiuj troviĝas kontribuantoj en la anglaligva Vikipedio
  • La angla lingvo estas konsiderata de tre multaj homoj en la mondo kiel LA internacia lingvo, per kiu oni komuniku kun alilingvanoj, kaj en kiu troviĝas la plej valoraj dokumentoj (kulturaj kaj sciencaj)

Unuvorte la anglalingva Vikipedio ne estas nur la Vikipedio en iu etna lingvo, (denaske parolata de malpli ol 4% de la loĝantaro de la Tero) sed ĝi fakte rolas kiel LA Internacia Enciklopedio.

La germana kaj la franca[redakti fonton]

Franclingvanoj kaj germanlingvanoj ankaŭ estas iom multnombraj. La landoj kie tiuj lingvoj estas parolataj ankaŭ apartenas al la plej riĉaj en la mondo. Tiuj lingvoj ankaŭ havas ian internacian prestiĝon kaj estas parolataj de multaj fremduloj ne denaskuloj.

La kapa grupeto[redakti fonton]

Temas pri lingvoj kun granda parolantaro kaj bazo en riĉaj landoj (it, ja, es, nl), se ne ekonomie kulture kaj science (pl, ru). Pluraj el ili havas internaciecan karakteron (es, pt, nl, ru).

La 240 sekvaj[redakti fonton]

En ili troviĝas plej diversaj lingvoj el ĉiuj mondpartoj (Azio, Eŭropo, Amerikoj, Afriko, Pacifiko) kun plej diversaj parolantargrandoj (de preskaŭ neniom ĝis centoj da milionoj), ŝtataj, oficialaj, neoficialaj, regionaj, planlingvoj, mortintaj lingvoj, ... Vikipedio ekzistas en iu lingvo se troviĝas komunumo da volontuloj (eventuale kun ia mona helpo) por konstrui ĝin. Nivelo de la projektoj tre varias: iuj projektoj estas tre zorge konstruataj, aliaj enhavas diversajn grandajn mankojn.

Ĝis la 30a (pli ol cent mil artikoloj) precipe temas pri lingvoj kun granda parolantaro, en riĉaj aŭ mezriĉaj landoj, oficialaj en almenaŭ en iu ŝtato krom la kataluna, Esperanto kaj volapuko. Tiuj esceptoj facile klariĝas ĉar

  • la kataluna havas mezgrandan parolantaron en riĉa regiono samskala kiel ŝtatoj kompareblaj laŭ grando
  • Esperanto estas la rimarkinda fenomeno, pro sia forta multnacia tre laborema komunumo
  • Volapuka Vikipedio, kiel sciate, artifike kreskis pro robota amasŝuto da ĝermoj pri urboj. Tamen volapuko havas tre malgrandan parolantaron kaj la tre malgranda volapuka vikipediista komunumo estas tute malaktiva. Ĝi sekve estas nur ŝajne granda.

La lastaj[redakti fonton]

Temas pri komenciĝantaj projektoj kun malmultaj aktivaj kontribuantoj. Iuj inter ili apenaŭ kreskis post sia lanĉo. Estas diskutata ĉu fermi kelkajn el ili ĉar ili estas facilaj kaptaĵoj por maliculoj. En inkubejo pretiĝadas projektoj kiuj aperas en Vikipedio kiam ili sufiĉe maturiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]