Vikipedio:Intervjuo ĉe Radio Polonia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jenan intervjuon elsendis Radio Polonia la 27-an de aprilo, 2002. (Aŭskultu MP3)


Anoncisto: De historio ni transiru al nuna tempo Barbara PIETRZAK invitas renkontiĝi kun ŝia antaŭmikrofona gasto.

Barbara: Kiam antaŭ kelkaj semajnoj en nia Esperanta-Ekspreso ni informis laŭ Ret-Info pri Vikipedio, estis sole 250 artikoloj. Hodiaŭ mi kontrolis, estas jam unu mil. Do, fakte granda progreso en la relative mallonga tempo. Kaj mi tre ĝojas, ke nia antaŭmikrofona gasto estas la respondeculo de ĉi tiu interesa afero, Chuck SMITH. Ĉu vi povus diri al niaj geaŭskultantoj, pri kio temas?

Chuck: Ĝi estas konstruata reta enciklopedio, kiu ĉiuj povas skribi artikolojn kaj redakti artikolojn de ĉiuj.

Barbara: Ĉu tio ne minacas, ke ĝi estas iamaniere unuflanka kaj aperos nur iuj artikoloj kaj mankos aliaj?

Chuck: Okazas ke oni skribas artikolojn, kaj aliaj povas vidi la novajn ŝanĝojn en la paĝo de Lastaj Ŝanĝoj, kaj ĉiuj vidas la artikolojn de aliaj kaj povas redakti ilin. Do tiel ni povas perfektigi artikolojn.

Barbara: Fakte, dank' al Esperantaj paĝoj de Vikipedio, mi eksciis pri la ekzisto de la pola, kaj ni jam havis la okazon konsulti ĝin, ankaŭ kelkajn artikolojn en la Esperanta versio. Ĉu tio signifas, ke en iu momento ĝi povas fariĝi vere granda enciklopedio preskaŭ sama kiel la paperformaj en la naciaj lingvoj?

Chuck: Estas preskaŭ sama, sed la beno de la reto estas, ke estas sen limoj. Do, ni ne devas skribi nur [pri] popularaj artikoloj, sed ankaŭ por nepopularaj temoj. Do ni havas artikolojn pri aferoj kiel Gestuno, kiu estas lingvo, kiun neniu vere parolas, sed estas en la enciklopedio. (Noto de CS: Mi poste lernis ke kelkaj ja povas parolas Gestunon, sed vere ne multe.)

Barbara: Kiamaniere vi logis la kunlaborantojn?

Chuck: Nu, la unua artikolo eniris en novembro 2001. Unue mi parolis kun Uzanto:Stefano KALB, kaj li enmetis la tutan Enciklopedio Kalblanda. Kaj poste, Avtandil ABULADZE enmetis lian tuton de la Monda Faktolibro.

Barbara: Kaj tiamaniere iom post iome ĝi komencis kreiĝi, sed kiam vi ekhavis la ideon establi ion similan en la reto?

Chuck: Nu, unue estis la Wikipedia en la angla versio, kiu nun havas 30 000 artikolojn, kaj mi verkis multe en ĝi kaj mi pensis, ke Esperanto-versio tre bonegus. Do, ni nun estas la kvina pozicio en la grandeco de vikipedioj: unue la angla, la hispana, la pola, la germana, kaj Esperanto estas la kvina. (Noto de CS: je Majo 2002, la esperanta preterpasis la germanan por fariĝi la 4an.)

Barbara: Kiam ni eniris la paĝon Lastaj Ŝanĝoj, ni vidis ke ĉiuj aktualigoj venis fakte en la lasta momento, trafe ni interparolas, la dek-okan kaj la novaj ŝanĝoj estis enkondukitaj la dek-okan. Ĉu tio signifas ke vi ĉiutage konsultas, ne konsultas korektas ion?

Chuck: Jes, tio okazas multe! (haha)

Barbara: (haha) Sed ne nur vi?

Chuck: Ne, ne, tute ne nur mi. Ni havas tridek kontribuantojn de dek tri landoj.

Barbara: Konsultante viajn paĝojn, ni eksciis ke vi estas relative nova Esperantisto. Ĉu vi povus diri, do, kelkajn vortojn ĝuste pri vi mem; ĉar tiu ĉi Vikipedio estas vere serioza afero, kaj faras ĝin komencanta Esperantisto, ĉu ne?

Chuck: (hehe) Jes...

Barbara: Nu preskaŭ komencanta, ne ofendiĝu!

Chuck: Jes, mi lernis pri Esperanto pasintjare, januaro, kaj komencis lerni februare; kaj nun estas post, nu, unu jaro, mi povas paroli sufiĉe bone. Ne perfekte. (he)

Barbara: Diru pri kiel vi konatiĝis la unuan fojon pri Esperanto.

Chuck: Nu, mi skribis eseon por klaso de "modeloj de menso" (Models of Mind), kaj mi skribis pri kiel komputiloj lernas lingvojn. Kaj mi lernis pri travlang.com, kiu uzas Esperanton por traduki inter lingvoj. Do, se oni volas traduki de la angla al la germana, la programo uzas Esperanton inter la du lingvoj.

Barbara: Kaj tio estis la unua kontakto?

Chuck: Jes, tio estis.

Barbara: Kaj poste ĉu iomete vi povas malkaŝi ĉiujn pliajn kontaktojn, daŭrajn kontaktojn? Ja dum unu jaro vi faris gravajn progresojn.

Chuck: (haha) Dankon.

Barbara: Kutime estas tiel ke se oni lernas la lingvon oni bezonas renkontiĝojn, diversajn kunestadojn, sed kompreneble oni ne tuj pensas pri iuj seriozaj temoj, kaj mi pensas ke tiu ĉi Vikipedio estas tre interesa temo ĉar temas pri iu libera enciklopedio sed ankaŭ malferma, ni povas en ĉiu momento korekti, modifi, fajnigi.

Chuck: Dankon.

Barbara: Kiamaniere vi kontaktiĝis kun la unuaj Esperantistoj?

Chuck: Nu, en Usono ni havas kunvenojn, nomita JES, kiu estas Junulara Esperantista Semajnfino, kaj tien mi iris al San Francisco por la unua, kaj renkontis Amanda HIGLEY kaj aliaj tie. Kaj poste estis unu en Novjorko, ankaŭ, kaj poste, oktobre pasintjare mi iris al Germanio por lud-kunveno, kaj mi ankaŭ ĉeestis renkontiĝon tie Esperantan.

Barbara: Do kiam vi denove estos en Eŭropo?

Chuck: Nu, mi planas iri al la UK kaj la IJK en Brazilo en julio, kaj poste mi planas iri la Eŭropo por vojaĝi dum unu jaro.

Barbara: Ŭa! Relative longe, kiu zorgos pri Vikipedio?

Chuck: Mi prelegos pri ĝi ĉe kelkaj kunvenoj mi ĉeestos. (Noto de CS: Tiam, mi ne tute komprenis la demandon. Nun mi povas diri ke ĉiuj zorgos pri la Vikipedio! Ne vere bezonas min...)

Barbara: Do ĉu tio signifas ke vi estas studento aŭ vi profesie jam laboras?

Chuck: Mi profesias, jam laboras.

Barbara: Kaj, ĉu eblas demandi vian profesion?

Chuck: Komputiko.

Barbara: Do. Estas ĝuste, tiu branĉo.

Chuck: (haha) Jes.

Barbara: Ĉu post unu jaro estado en la Esperanto-medio vi povas diri kelkajn viajn personajn ideojn?

Chuck: Mi tre volas, mi tre ŝatas paroli en Karelia, la interret-babilejo.

Barbara: Kion vi volas diri al niaj aŭskultantoj kiuj uzas la reton, kiuj havas komputilon, kiuj eble ne scias ankoraŭ, ke Vikipedio ekzistas kaj tiom spontane kaj relative rapide evoluas.

Chuck: Mi sugestas, ke ili iru al eo.wikipedia.com kaj tiam verku ion. Estas sufiĉe facile: ĉu estas demando-punkto, oni povas klaki tion kaj skribi artikolon pri tiu temo, kaj estas la vortoj "Redaktu la tekston de la paĝo" en ĉiu paĝo en la tuta verko. Do ĉiuj povas redakti ĉion, kaj se oni fuŝas, aliaj povas korekti ĝin.

Barbara: Do ĉiuokaze, tio estas alvoko al ni ĉiuj ke ni fariĝu pli kreemaj, ke ni mem verku, kaj tiamaniere riĉigu nin reciproke, la tutan esperantistan medion.


Legu ankaŭ : Vikipedio:Historio