Vikipedio:Kiel disvastigi la vikipedion/Gazetara komuniko SAT-Amikara kongreso 2004

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parto el la programo de la kongreso de SAT-Amikaro, kiu havos lokon en La Roche-sur-Yon de la 10a ĝis la 12a de aprilo en la Liceo Pierre Mendès-France, estos dediĉita, la sabaton 10an, de la 17a ĝis la 18a, al la liberaj komputilaj programoj. Partoprenos Olivier Archer, kiu laboras super la Esperanto-versio de la programo "Debian". Pro tio ke estas uzantoj de liberaj programoj, kiuj ne regas Esperanton, kaj ke estas esperantouzantoj senspertaj pri liberaj programoj, tiu kunveno funkcios surbaze de principo laŭ kiu ĉiu alportas siajn konojn kaj dispartigas ilin. Partoprenantoj bonvolu laŭbezone interpreti demandojn kaj klarigojn se necesos.

Sekvos, de la 18a ĝis la 19a, prezento de "Vikipedio", la Esperanto-versio de la multlingva enciklopedio "Wikipedia", fare de Arno Lagrange. Pli kaj pli internaciiĝas tiu libera enciklopedio kiu enhavas nun 500 000 artikolojn en pli ol kvindek lingvoj. La neanglalingvaj artikoloj superas nun nombre tiujn en la angla, kaj ilia nombro kreskas pli rapide. Esperanto estas inter la dek lingvoj kiuj havas pli ol 10 000 artikolojn. Dudek-ok lingvoj havas pli ol 1000. Por pliaj informoj, legu : http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Dua_gazetara_komuniko Tiu video-cifereca prezento de Vikipedio estos en Esperanto, eventuale kun resumo en la franca ĉe la fino.

Pro tio ke la uzantoj de liberaj programoj estas ne organizitaj kaj supozeble ne multaj en Vendeo, ni antaŭdankas vin pro eventuala diskonigo de la jena informo al eventualaj kontaktoj, kiujn vi havas en tiu departemento.

Laŭtema dokumentara slipo en la franca pri la liberaj programoj kaj Esperanto ekzistas en la sekcio "Dokumentoj" de <www.esperanto-sat.info> sub formo de dokumento PDF sub la titolo "Espéranto / Internet / Logiciels libres".

Ligilo al la komunikoj, programo kaj aliĝilo por la kongreso troviĝas en la sekcio "SAT-Amikaro/Servoj" de <www.esperanto-sat.info> sub la blinkanta kongresanonco aŭ super la foto de la kovrilpaĝo de La SAGO en la akceptopaĝo. Logiciels libres, langue libre : samdirekta strebado !