Helpo:Kiel redakti paĝon

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Ĉi tiu paĝo estas por komencantoj, kiuj faras siajn unuajn paŝojn. Ekzistas pli detala paĝo por spertuloj. Se vi jam kontribuis al iu alilingva Vikipedio, bonvolu legi Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj.

Por redakti paĝon, alklaku la ligilon "Redakti", kiu troviĝas supre de ĉiu paĝo. Tiam prezentiĝas nova paĝo, en kiu estas kampo por redakti la tekston (redaktofenestro).

Tajpu viajn aldonojn kaj ŝanĝojn. Por havi certecon pri la rezulto estas bone unue elekti "Antaŭrigardo" por kontroli, kaj nur poste elekti "Konservu ŝanĝojn". (Tamen nepre memoru fine klaki tie.)

Se vi volas testi kaj lerni, kiel oni redaktas, vi povas fari tion en la Provejo.

Enhavo

[redakti] Minimumaj kriterioj por nova paĝo

Artikolo havu minimume:

  • tri kompletajn frazojn,
  • du ligilojn al aliaj artikoloj,
  • unu kategorion,

kaj (se eble) unu intervikian ligilon (do ligon al alia lingvoversio de la vikipedio). La unua frazo ĉiam estas kompleta frazo kaj enhavas la plej esenca(j)n informo(j)n por enkonduki en la temon.

[redakti] Konsiloj

Transpreno de informoj el fremdaj tekstoj okazas aŭ kiel citaĵo kun fontindiko aŭ reformulante per propraj vortoj. (Ankaŭ en la malofta kazo, ke temas pri originala, nova penso trovebla nur en unu fonto, transprenu per citaĵo).

Rekomendinde estas, ke artikolo havas almenaŭ unu

  • bildon,
  • piednoton kun fontindiko,
  • verkon sub "Literaturo",
  • eksteran ligilon.

[redakti] La plej gravaj kodoj

Ligilo al la paĝo Oftaj Demandoj.

(Por krei novan paĝon: skribu la nomon de via nova artikolo kun du rektaj krampoj ambaŭflanke, registru per "Antaŭrigardu", kaj poste alklaku la ligilon kiun vi tiel kreis. Por pli da detaloj, vidu la paĝon Kiel krei paĝon, kaj la paĝon Nomoj de Titoloj, por ekscii, kiel oni bone elektas nomon de artikolo.)

Ligilo al la paĝo [[Oftaj Demandoj]].
Sama loko, malsama nomo:

Legu oftajn demandojn.

Titoloj povas havi nur literojn kaj spacojn!
Sama loko, malsama nomo:
Legu [[Oftaj Demandoj|oftajn demandojn]]
Por ligilo al aliaj paĝoj,

enmetu la URL-adreson: http://www.nupedia.com.

(Tiam papere presita versio de la paĝo fariĝas pli utila.)
Por ligilo al aliaj paĝoj,
enmetu la URL-adreson: http://www.nupedia.com.
emfazete (kutime kursive),

emfaze (kutime grase), emfazege (kutime kursive kaj grase).
Uzu tion ankaŭ en formuloj:

F = m a.
''emfazete (kutime kursive)'',
'''emfaze (kutime grase)''',
'''''emfazege (kutime kursive kaj grase)'''''.

  '''F''' = ''m'' '''a'''.
Esperantaj literoj: (vidu X-sistemon)

ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ
Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ Ŭ

Se vi tamen volas x-on post iu el tiuj literoj, tajpu duoblan x-on:

aux

cx gx hx jx sx ux
Cx Gx Hx Jx Sx Ux

auxx

Atentu: Se vi provas redakti iun artikolon samtempe kun iu alia, povas okazi Redaktokonflikto (bonvole legu la klarigojn).

[redakti] Vidu ankaŭ