Vikipedio:Kion fari...

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion verki unue?[redakti fonton]

Vikipedio havas aktuale ĉ. cent mil kvindek artikolojn, la angla ĉ. tri milionojn. Do mankas ankoraŭ multo - fakte eĉ pli ol estas en la angla vikipedio, ĉar Esperanto estas eble eĉ pli internacia kaj devas respekti la interesojn de ne nur unu lingva grupo. (Supozeble artikolo pri malgranda germana/svisa/hungara/ktp. urbo troviĝu en la Esperanto-versio, dum en la angla ĝi povas manki.)

Kiel elekti el la centmiloj da ankoraŭ skribendaj artikoloj? Vikipedio havas interalie la sekvajn celojn: Informi la Esperanto-parolantojn pri la scio de la mondo kaj pri Esperantujo mem, permesi kompari la scion en la diversaj lingvoj, flanke informi la aliajn uzantojn de la vikipedio pri la ekzisto de Esperanto kaj de Esperanto-artikolo pri la temo. Verŝajne estas saĝe unue verki la artikolojn, pri kiuj relative multaj uzantoj interesiĝos (en Esperanto kaj en naciaj lingvoj). Estas ne facile fari voĉdonadon pri tio - sed ja la intereson pri iu temo indikas la kvanto de lingvoj, en kiuj la artikolo jam ekzistas. Jen listo de artikoloj, kiuj estas en EN, sed mankas en Eo ordigita laŭ la kvanto de versioj.

  • Se artikolo jam ekzistas en pli ol ĉ. dudek lingvoj, supozeble ĝi estas relative interesa por la ĝenerala publiko. Se kontraste ĝi ekzistas nur en kvino da lingvoj, ĝi eble ne havu altan prioritaton por verkado en Esperanto.
  • Se iu vorto estas uzata en multaj aliaj (Esperanto-)artikoloj, eble eĉ kun ligo al verkenda paĝo, verŝajne estas saĝe verki artikolon pri ĝi.
  • Se vi aparte ŝatas iun temon, verŝajne estas bona ideo verki pri la unuopaj nocioj el la temo. Eble ankaŭ tiukaze komencu per la artikoloj, kiuj jam ekzistas multlingve.
  • Se mankas artikolo pri iu nocio specifa al Esperantujo aŭ se la artikolo ne estas sufiĉe ampleksa, supozeble estas bona ideo verki pri tio. Ja neniu alia faros tiun laboron por ni Esperanto-parolantoj.

Alia strategio estus decidi, ke oni volas nepre enmeti ĉiujn artikolojn el relative malgranda vikipedio. Oni povus elekti por tio ekzemple la Simple English-version, kiu nun havas ĉ. 26.000 artikolojn. Tion eblas kunigi kun la antaŭa metodo: Oni klakas al hazardaj paĝoj en la 'Simple English'-versio, ĝis kiam oni vidas artikolon kun pli ol ekzemple 20 alilingvaj versioj - kaj verkas tiun en Esperanto (se tio havas sencon). Se ni vere sisteme trairas la paĝojn de iu difinita versio kaj komplete kreas ties artikolojn en Esperanto, oni povus uzi tion ankaŭ en la informado pri Esperanto.

Proponoj por skribendaj artikoloj[redakti fonton]

Jen listo de artikoloj kiuj skribendas. Aldonu aferojn kiujn vi ne mem kapablas fari aŭ por kiuj mankas al vi tempo fari - aliaj certe volas kaj povas! Aŭ simple inspiru aŭ inspiriĝu...

 
DEZIRATAJ ARTIKOLOJ
 
MATURIGINDAJ ĜERMOJ
 
► DISKUTINDAJ ARTIKOLOJ ◄


artmetio blindeco Brahmano Bulgario farmacio farmakologio Gerald Tucker Ian Tarrant Ileana Schrøder Ilja Ostrovskij inspektoro Istrorumana lingvo kobro Meteoro de Ĉeljabinsk mondkoncepto spionado vendejo Universitato de Varsovio Jacek Malczewski Toshiba vektora rapido Bieno Tezaŭro Karakorumo Tertremo de Piĉilemo (2010) (EN) Clay Magalhães - nuna Konstanta Kongresa Sekretario





> kontrolu

Proponoj por forigendaj artikoloj; Aktualaĵo de la Ĉefpaĝo


  • Enmetu interlingvajn ligilojn al Esperantlingvaj artikoloj ĉe la alilingvaj vikioj por reklami pri nia ekzisto kaj faciligi ŝaltadon inter lingvoj. Supozeble sufiĉas, se vi aldonas ligojn en unu aŭ du grandaj versioj (angla, franca k.s.) - verŝajne robotoj okupiĝos pri la resto. (Enmeti ligon al E-a artikolo en tridek lingvoversiojn ja ne estas aparte plaĉa laboro...)