Vikipedio:Konkurso/20060115

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dum la lastaj kelkaj tagoj, aperis la ideo starigi konkurson por plibonigi nian vikipedion amuze kaj bonkvalite. Mi strebos, ke la reguloj estos simplaj. Kiel ĉio en la Vikipedio, ĉi tiuj reguloj povas ŝanĝi antaŭ la unua tago de la konkurso. Espereble, la ĉefa gajnanto estos la Vikipedio mem. Se vi havas demandojn pri la reguloj, bonvolu demandi en la diskutpaĝo.

Regularo[redakti fonton]

  • Unu (aŭ eble plia) homo (Yekrats) estos la Ĉefjuĝanto de la konkurso. La Ĉefjuĝanto decidos pri konfliktoj, klarigos regulojn, ktp. La decido de la Ĉefjuĝanto estas fina. Tamen, la Ĉefjuĝanto ne povas eniri la konkurson aŭ gajni premion.
  • La konkurso konsistos el du fazoj:
    • La laborfazo de la konkurso komenciĝos en la Zamenhofa Tago (la 15-an de decembro). La laborfazo finiĝos post unu monato la 15-an de januaro.
    • Post la laborfazo okazos juĝa fazo por du semajnoj, kiam ĉiuj juĝantoj pritaksos siajn verkojn.
  • Ĉiu konkursanto nur povos verki unu konkurs-artikolon.

Labora fazo[redakti fonton]

  • Konkursantoj verkas novajn artikolojn dum la laborfazo.
  • Konkursantoj indikas la elektitan temon, sian nomon, kaj ligilon al la artikolo antaŭ komenco de la juĝa fazo.
  • La artikolon mem oni marku per (baldaŭ skribota) ŝablono {{konkurso}}, kiu indikos, ke "Ĉi tiu artikolo estas parto de la Vikipedia Konkurso. Bonvolu ne redakti ĝis post la konkursa fino, la 15-an de januaro."
  • La elektita artikolo nepre havu almenaŭ unu ligilon de alia artikolo.
  • La elektita artikolo povas temi pri io ajn.
  • Ne prilaboru la artikolon de aliaj konkursantoj ĝis post la juĝa fazo.

Juĝa fazo[redakti fonton]

  • Iu ajn (eĉ konkursantoj) povas esti juĝanto.
  • Juĝantoj povas voĉdoni por tri aŭ malpli artikoloj, kiuj plaĉas al ili, tamen konkusanto ne povas voĉdoni por sia propra artikolo.
  • Post la 15-a de januaro, sendu viajn voĉdonojn al la Ĉefjuĝanto: Yekrats ĉe Yekrats@gmail.com aŭ per Vikipedia mesaĝo. Konkursantoj ja povas voĉdoni, tamen oni ne voĉdonu sian propran artikolon.
  • La konkursanto kun la plej multe da voĉdonoj gajnos la unuan elekton el la listo de premioj. (La donanto sendos la premion rekte al la gajnanto.) La dua gajnanto elektos la duan premion, k.t.p. ĝis ĉiu premio estas elektata.
  • La limdato de la juĝa fazo estas la 29-a de januaro.

Demandoj[redakti fonton]

Se vi havos demandojn, bonvolu demandi al la konkurso-ĉefjuĝanto, Yekrats.

Se vi volas oferti premion por la konkurso, bonvolu listigi vian premion kaj indiki vian nomon sube. Ĉiu premio konvenas por la premio-listo.

  1. Usona $10 + memfarita kartludo de (kun Esperantaj reguloj) -- Yekrats 21:09, 30. Nov 2005 (UTC)
  2. Germana €10 + Esperantaj aforismoj (kolekto) -- Alauxdo 15:13, 8. Dec 2005 (UTC)

Estontaj artikoloj[redakti fonton]

Post la 15-a de decembro, listigi vian nomon, artikol-elekton (kun ligilon) sube.

  • Mi volas verki la artikolon "arkitekto", Biciklanto 21:56, 17. Dec 2005 (UTC)
  • Mia kontribuaĵo estos artikolo pri Joy ADAMSON, Petro 26. Dec 2005 15:24 (UTC)
  • Mi konkursas per artikolo pri "junto (politiko)", jc = Jorge 14:52, 27. Dec 2005
  • Mi partoprenas per artikolo pri Arthur RIMBAUD. Arno Lagrange  08:37, 2. Jan 2006 (UTC)
  • Se mi rajtas, mi kandidatiĝas per mia artikolo pri Harvey HENDERSON WILCOX. Ja oni jam dume ĝin iomete redaktis, tamen daŭre preskaŭ tute temas pri sole mia originala verko. Blahma 23:13, 8. Jan 2006 (UTC)
    • Mi permesos ĝin. La ŝanĝoj de Le Hibou estas malmulte. -- Yekrats 00:27, 12. Jan 2006 (UTC)

Nu, kiel diri afable? Ĉiu konkursanto suksecis egale... ĉiu konkursanto ambaŭ venkis kaj malvenkis... Fakte, mi ne ricevis iujn balotojn por la konkurso, tiel mi ne eblas anonci gajnanto, pri kiu mi ja bedaŭras. Se iu havas pli bonajn solvojn aŭ ideojn pri la konkurso, bonvolu kontakti min. Mi kore dankas ĉiujn konkursantojn. Eble, ni rekonkursos post jaro kun pli da sukceso. --

Dankon! Mi demetos la konkursŝablonon de mia konkursaĵo. - jc

Yekrats 19:29, 29. Jan 2006 (UTC) (Ĉefjuĝanto)