Vikipedio:Konsilo pri medicinaj temoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsilo pri medicinaj temoj
Konsilo pri medicinaj temoj
Grava konsilo rilate al artikoloj pri medicinaj temoj

Informoj interretaj, ĉu el Vikipedio aŭ aliaj interretaj paĝoj, neniam estu sola fonto por decidoj rilate al medicinaj temoj. Se vi volas terapii vin aŭ proksimulon aŭ demandas vin, ĉu aŭ kian malsanon vi aŭ proksimulo havas, aŭ ĉu medikamento prenita eble nedezirate efikis ĉe vi, nepre konsultu vian kuraciston aŭ, se la demando limiĝas al la efiko de medikamento, vian apotekiston. Se temas pri malsano de besto, kompreneble konsultu bestokuraciston.

La artikoloj de Vikipedio estas prilaboreblaj de ĉiu, kaj ne estas redakcie kontrolataj. Eĉ se preskaŭ ĉiuj uzantoj daŭre laboras pri pliampleksigo kaj plibonigo de la artikoloj, unuopaj informoj povas esti misaj, nekompletaj, miskompreneblaj aŭ eĉ povus enhavi rekomendon malsanigan.

Neniam konsumu medikamentojn, inkluzive de medikamentaj herboj, sen interkonsento kun via kuracisto aŭ apotekisto.