Vikipedio:Kopirajto
El Vikipedio
Por la Esperanta Vikipedio validas GFDL, la Permesilo de GNU por Liberaj Dokumentoj. GFDL estas por dokumentoj tio, kio GPL estas por programoj. Ne enmetu ĉi tien dokumentojn protektitajn de leĝo pri kopirajto. Se vi uzas Vikipedion kiel fonton por viaj verkoj, publikaĵoj aŭ sur viaj paĝoj, bonvolu laŭeble indiki la fonton -- tio helpos al la projekto!!
Permission is granted to copy, distribute and/or modify this document under the terms of the GNU Free Documentation License, Version 1.2 or any later version published by the Free Software Foundation; with no Invariant Sections, with no Front-Cover Texts, and with no Back-Cover Texts. A copy of the license is included in the section entitled "GNU Free Documentation License".
Traduko: Estas permesite kopii, disdoni kaj/aŭ modifi ĉi tiun dokumenton, sen Senŝanĝaj Sekcioj, sen Antaŭkovrilaj Tekstoj kaj sen Malantaŭkovrilaj Tekstoj, laŭ la kondiĉoj de la Permesilo GNU por Liberaj Dokumentoj, Versio 1.2 aŭ ajna pli nova versio eldonita de la Free Software Foundation. Kopio de la permesilo estas inkluzivita en la sekcio "GNU Free Documentation License".
Enhavo |
[redakti] Kopiado el la Vikipedio
La celo de la Vikipedio estas krei libere alireblan informfonton en la formo de enciklopedio. Ĉiu uzanto rajtas libere kopii, modifi kaj distribui ajnajn partojn de la enhavo de Vikipedio, kondiĉe ke tiu uzanto:
- donas al siaj uzantoj la samajn rajtojn sub la permesilo GFDL
- informas siajn uzantojn, ke Vikipedio estas uzita kiel fonto de la citaĵoj, kaj
- donas al siaj uzantoj aliron al la Vikipedia fonto mem (aŭ kiel ligilon, aŭ kiel kopion de la tuta vikiteksto).
[redakti] Kopiado al la Vikipedio
Kontribuante artikolon al la Vikipedio, vi permesas, ke via artikolo estu eldonata sub la permesilo GFDL. Por rajti permesi tion, necesas ke:
- vi estas tiu, kiu posedas la eldonrajton por tiu verko, aŭ
- vi prenis la materialon de fonto kiu permesas eldonadon sub GFDL, t.e. eldonaĵo jam sub GFDL aŭ materialo kiu estas tute sen kopirajto (ekzemple ĉar la aĝlimo por kopirajto estas jam trafita).
[redakti] Alŝuti bildmaterialon al Vikipedio
[redakti] Propraj fotoj
Alŝutante foton, vi devas komuniki kiam la foto estas prenita, kiu aperas sur ĝi kaj laŭ kiu permesilo (licenco) vi ĝin disponigas. Proprajn fotojn vi plej bone alŝutas al la Vikimedia Komunejo. Per iom da kodo eblas indiki ke vi mem prenis la foton ("self"), volas ĝin libere disponigi ("GFDL") kaj volas ke oni menciu vin kiel fotinton se la foto estas uzata ekster Vikipedio. Jen la necesa kodo:
{{self|GFDL|cc-by-sa-all}}.
Alŝutante la foton, eblas elekti la permesilon el falmenuo. Tie ĝi nomiĝas (angle) Own work, copyleft, attribution required. Atentu ke la persono(j) kiu(j) aperas sur la foto kiun vi alŝutas devas konsenti kun tio. Ĝenerale, se vi prenas foto en kiu aperas pli ol tri personoj, tia permeso ne estas bezonata. Ekzemploj: Vikipedio en UK 2008
[redakti] Fotoj prenitaj de alia persono
Prefere la fotinto mem alŝutu sia(j)n foto(j)n al la Vikimedia Komunejo. Se tio ne eblas, nepre aldonu kiu prenis la foton kaj certiĝu ke la persono konsentas kun libera publikigo. Jen la kodo kiun vi povas uzi: {{cc-by-sa-all}}. El la falmenuo, elektu Attribution ShareAlike
[redakti] Emblemoj
Emblemoj estas kopirajtitaj. Vi do ne povas ilin alŝuti al la Vikimedia Komunejo. Ja eblas alŝuti ilin al la esperantlingva Vikipedio, aldonante ŝablonon {{emblemo}}. Jenaj informoj aperos: Ĉi tiu estas emblemo de firmao, organizaĵo, aŭ alia aĵo kaj estas protektata de kopirajto kaj/aŭ kiel komerca marko. Oni kredas ke la uzado de malbonkvalitaj distingivaj logo-bildoj por ilustri la koncernan firmaon, sportan teamon, aŭ organizaĵon ĉe la Esperanto-lingva Vikipedio, gastigata je serviloj en Usono de la publikutila organizaĵo Wikimedia Foundation, sufiĉas laŭ justa uzado laŭ la Kopirajta Leĝaro de Usono. Aliaj uzadoj de ĉi-tiu bildo, ĉe Vikipedio aŭ aliloke, povus esti kopirajta malobservo. Iu komerca uzado de ĉi-tiu bildo povus esti malobservo de la komerca marko. Vidu Vikipedio:Justa uzado kaj Vikipedio:Emblemoj.
Ekzemplo: La emblemo de Mikrosofto.
[redakti] Kovriloj de libroj
Kovriloj estas kopirajtitaj. Vi do ne povas ilin alŝuti al la Vikimedia Komunejo. Ja eblas alŝuti ilin al la esperantlingva Vikipedio, aldonante ŝablonon {{emblemo}}. Jenaj informoj aperos: La supra bildo estas tiu de libro-kovrilpaĝo, kaj ĝian kopirajton plej verŝajne posedas aŭ la artisto kiu kreis la kovrilpaĝon, aŭ la eldonisto de la libro. La uzado de malaltkvalitaj bildoj de libro-kovrilpaĝoj * cele al la bildigo de artikolo pri la koncernita libro * en la Esperanto-Vikipedio, gastigata en Usono sur serviloj de la senprofita Wikimedia-Fondaĵo, estas rigardebla kiel justa uzo laŭ usona kopirajta leĝaro. Iu ajn alispeca uzado de tiu bildo, en Vikipedio aŭ alie, povus kaŭzi kopirajtan rompadon. La alŝutanto bonvolu aldoni precizan kialon por justa uzo, preferinde per la uzado de la informkesto pri justa uzo, kune kun la fonto de la verko kaj ties kopirajto. Bonvolu indiki en la kialo detalojn pri la preciza eldono (eldonisto, lando kaj eldonjaro) kaj agnoski la originalan artiston de la kovrilpaĝo (se nomitan en la libro). Se la kovrilpaĝo estas sufiĉe malnova por esti publika havaĵo, tiam bonvolu uzi anstataŭe la ŝablonon {{PD}}.
Necesas al la bildo aldoni la ŝablonon {{Informkesto justa uzo}}. Ĉi tiu ŝablono faciligas kreadon de kialo de nelibera aŭ justuza dosiero kun la bezonaj kialoj. Bonvolu legi Vikipedio:Regularo pri justa uzo por havi pliajn informojn.
Ekzemplo: Kovrilpaĝo de la romano La generalo en sia labirinto de Gabriel García Márquez.

