Vikipedio:Notoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo priskribas en kiaj okazoj uzi notojn; se vi serĉas teĥnikan helpon pri ilia uzado vidu Helpo:Referencoj kaj piednotoj

Notoj estas mallongaj komentoj de specifa aserto en artikolo, kiu montriĝas kiel piednoto. Ĝi foje estas taŭga maniero por komenti iujn asertojn. Uzo de notoj estas kutime evitebla ĉar noton mem eblas uzi en enciklopedia teksto. Klopodu limigi uzadon de notoj al minimumo. Notoj neniel anstataŭigas referencojn al fontoj.

Kiel skribi notojn[redakti fonton]

Enigo de noto similas al anigo de referenco al fonto, ununura diferenco estas, ke al markoj <ref> kaj <references /> oni aldonu atributon group="noto". Anstataŭ <references group="noto" /> eblas uzi la ŝablonon {{Notoj}}, kiu funkcias nur por notoj. Etikedon <ref> eblas ne nur grupigi sed samtempe ankaŭ nomi, ekzemple <ref name="unua_libro" group="noto">Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.</ref>. Nomojn de unuopaj etikedoj elektu unusignife por eviti koliziojn kun nomoj de aliaj notoj kaj referencoj.

Kodo <ref group="noto">...</ref> aldonu tuj post la aserton, kiun vi volas marki per noto. Lokigu ĝin tuj post la finfraza punkto aŭ komo en frazo, eventuale aserto ene de frazo.

La ŝablonon {{Notoj}} oni aldonu en la finan sekcion Notoj. Pro teknikaj kialoj nepras meti la sekcion Notoj antaŭ la sekcio Referencoj! Ĉiuj eblaj finaj sekcioj estas tiuj kaj en tiu ĉi vicordo:
== Notoj ==
== Referencoj ==
== Literaturo ==
== Vidu ankaŭ ==
== Eksteraj ligiloj ==

Teĥnike eblas krei multajn diversajn grupojn de etikedoj <ref>, sed tia rezulto ne aspektas tre bele kaj praktike estas malmulte uzata.

Etikedojn <ref> ne eblas meti en alian tian etikedon; sekve ne eblas simple en noto citi fonton de ĝia aserto. Sed ekzistas truko per magia {{#tag:ref}}, ekzemplo estas jene: (en tiu ĉi ekzemplo estas intence tro multaj notoj por ke en mallonga teksto eblu montri ĉiujn eblajn kombinojn)


Teksto kun noto<ref group="noto" name="Noto1">Teksto de la unua noto.</ref> Teksto kun dua noto,<ref name="Noto2" group="noto">Teksto de la dua noto.</ref> Parton de teksto eblas subteni per referenco.<ref name="ref1">Teksto de la unua referenco</ref> Daŭrigo de teksto, en kiu estas denove uzita referenco de la antaŭa frazo.<ref name="ref1" />

Plia alineo kun nova, dua referenco.<ref name="ref2">Teksto de la dua referenco.</ref>

Nun sekvas plia teksto kun plia noto, jam la tria.<ref name="Noto3" group="noto">Teksto de la tria noto. En notoj eblas uzi ligilojn: ''[[Vikipedio:Referencoj]]''.</ref>

Ĉi tie estas teksto, kiun ni volas plibonigi per du notoj.<ref group="noto" name="Noto1" />{{#tag:ref|Teksto de noto kun referenco (bezonatas specifa notacion)<ref>Teksto de referenco enigita en noton.</ref>|group="noto"|name="Noto4"}}

La noton kun referenco ni povas en plia teksto uzi tute normale per ĝi nomo.<ref name="Noto4" group="noto"/>

== Notoj ==

{{Notoj}}

== Referencoj ==

{{Referencoj}}


La kodo rezultos tiel. Niveloj de sekcioj estas ŝanĝitaj pro teĥnikaj kialoj.



Teksto kun noto[noto 1] Teksto kun dua noto,[noto 2] Parton de teksto eblas subteni per referenco.[1] Daŭrigo de teksto, en kiu estas denove uzita referenco de la antaŭa frazo.[1]

Plia alineo kun nova, dua referenco.[2]

Nun sekvas plia teksto kun plia noto, jam la tria.[noto 3]

Ĉi tie estas teksto, kiun ni volas plibonigi per du notoj.[noto 1][noto 4]

La noton kun referenco ni povas en plia teksto uzi tute normale per ĝi nomo.[noto 4]

Notoj[redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Teksto de la unua noto.
  2. Teksto de la dua noto.
  3. Teksto de la tria noto. En notoj eblas uzi ligilojn: Vikipedio:Referencoj.
  4. 4,0 4,1 Teksto de noto kun referenco (bezonatas specifa notacio)[3]

Referencoj[redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Teksto de la unua referenco
  2. Teksto de la dua referenco.
  3. Teksto de referenco enigita en noton.

Rimarku, ke en la tria noto ne eblas en ĝia kodo marki fonton rekte per plia etikedo <ref>. Gravas, ke en notoj eblas uzi ligilojn al aliaj artikoloj en Vikipedio.