Vikipedio:OTRS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de limo de OTRS

En Vikipedio, OTRS estas retpoŝta sistemo (oficiale prizorgata de la Fondaĵo Vikimedio) kutime uzata por konfirmi liberecon de certa dosiero aŭ teksto kaj por respondi demandojn de nevikimedianoj. Por utiligi ĝin, oni simple sendas retmesaĝon al specifita retadreso; sekve iu OTRS-volontulo (nomata OTRS-agento) prizorgos la reston.

Helpe de OTRS eblas la ricevitajn mesaĝojn facile envicigi kaj pluraj homoj ilin povas prizorgadi samtempe. Al tiuj ĉi retadresoj venas ĉiutage mezproksime 200 retmesaĝojn; nur malofte venadas Esperanta skribaĵo.

Enkadre de respondoj al retmesaĝoj povas OTRS-agento interveni en artikolojn, plej ofte per konfirmado de la aŭtoraj rajtoj al la enmetita materialo, al kio oni uzas la ŝablonon {{Konfirmo OTRS}}.

La enhavo de ĉiuj retleteroj venantaj al OTRS estas nepublika kaj konfidenca. Nuntempe aliron al OTRS havas jenaj Esperantaj vikimedianoj:

  • (aldoni)

Se io ne estas klara al vi en tiu ĉi paĝo, demandu en Vikipedio:Diskutejo.

Pli da informoj[redakti fonton]

OTRS estas mallongigo por Open-source Ticket Request System, kio estas la sistemo, helpe de kiu estas registrataj retleteroj, kiujn pro la vidpunkto de Vikipedio necesas konservi. Tiu ĉi situacio plej ofte okazas ĉe problemaro de aŭtoraj rajtoj. Eblas diri, ke ĉiu verko subiganta al aŭtoraj rajtoj, publikigita antaŭ alŝuto en Vikipedio ankaŭ aliloke, kie ĝi ne havas indikitan licencon aŭ tiu ĉi estas nekompatibila, devas havi la konfirmantan retleteron sendita al OTRS. La sendita retletero estas nepublika. Nur volontuloj el OTRS povas konfirmi per la ŝablono {{Konfirmo OTRS}} laŭrajtecon de lokigo de tia verko en Vikipedio.

Ne eblas konsideri permesilojn senditaj aŭ skribitaj aliloke, ekzemple en diskutaj paĝoj de artikoloj, kaj tiu ĉi faro estus do tute senbezona. Strikte estas postulate, por ke la permesa retletero estus sendita al OTRS.

Tia ĉi retletero estas komprenata kiel devliga konfirmo de fakto, ke la aŭtoro permesas en Vikipedio publikigi la verkon, al kiu li proprumas aŭtorajn rajtojn kaj samtempe li estas rajtigita al tiu ĉi faro (tio signifas, li havas kun neniu intertraktitan eksplicitan kontrakton).

Neskriba formo[redakti fonton]

Malgraŭ, ke la aŭtora rajto ne ordonas skriban interkonsenton pri la dono de licenco al sciigado de verko, Vikipedio konscias eblajn problemojn, tial ĝi postulas la konfirmon per retletero. Tio signifas, ke aserto mi interkonsentis kun amiko ne estas por OTRS relevanta. La posedanto de rajtoj devas doni la permeson per tia maniero, ke la teamo de OTRS kapablu arkivigi kaj verkontroli ĝin. Tio signifas - ĝi devas estis sendita el kredinda fonto - ekz. el retletero indikita en menciitaj paĝoj.

Enhavo de permesa retletero[redakti fonton]

La permesa retletero devas havi:

  1. Aserton pri rajtigeco doni la permeson (ekz. Mi, aŭtoro de aŭtoraj rajtoj al...)
  2. Precizan difinon de permesataj paĝoj, ĉe presfontoj poste ĉiujn kutime indikatajn indikojn, inkluzive de ISBN (se havas ĝin fonto).
  3. Licencon (ĉe tekstoj GFDL kaj CC-BY-SA 4.0; ĉe dosieroj kian ajn el permesitaj licencoj, plej bone CC-BY-SA 4.0)
  4. Subskribon (ĉe verkoj pseŭdonomaj – tion ĉi estas rajtigita fari persono, kiu publikigis la verkon, do subskribo estas ankaŭ la pseŭdonomo mem).

Liberigan leteron en Esperanto sendu al permissionswikimedia.org (bonvolu en la temlinio de via mesaĝo nepre uzu la vorton "Esperanto", alikaze estos malfacile trovi kaj pritrakti vian mesaĝon). En aliaj lingvoj aŭ pri aliaj temoj ekzistas ankaŭ aliaj adresoj.

Modela permesa retletero[redakti fonton]

Ekzemplo de liberigo de teksto[redakti fonton]
Citaĵo
 Mi, aŭtoro de tiu ĉi teksto (ĉi tien enskribu ligilon al origina teksto), konsentas kun tio, por ke tiu ĉi mia teksto estu sciigata pere de Vikipedio (ĉi tie enskribu ligilon al la teksto en Vikipedio) sub licenco GFDL (devliga versio: http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html; neoficiala traduko: http://www.gnu.cz/article/36/) kaj sub licenco Creative Commons Attribution-Share Alike 4.0 Unported (devliga versio: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/; plena versio: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/legalcode). Mi konscias, ke tiu ĉi verko povas esti libervole reguligata kaj transprenata de pluaj flankoj al kia ajn celo inkluzive de komercaj. Mi deziras, por ke la aŭtoro de tiu ĉi verko estu markita (ĉi tien enskribu la nomon aŭ la pseŭdonomom de la aŭtoro aŭ ellasu tiun ĉi tutan frazon). 
Angla versio[redakti fonton]
Citaĵo
 I, author of this text (ĉi tien enskribu ligilon al origina teksto), permit publishing of the text through Wikipedia (ĉi tie enskribu ligilon al la teksto en Vikipedio) under the GFDL licence (valid reading at http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html) and under the Creative Commons Attribution-Share Alike 4.0 Unported licence (obligatory version at http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/; full text at http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/legalcode). I take knowledge of possibility the text can be freely modified and taken over by third parties for any purpose including commercial one. I wish (ĉi tien enskribu la nomon aŭ la pseŭdonomom de la aŭtoro aŭ ellasu tiun ĉi tutan frazon) was noted as the author. 
Ekzemplo de liberigo de fotaĵoj[redakti fonton]
Citaĵo
 Mi, aŭtoro de tiuj ĉi fotaĵoj: plenaj nomoj (eĉ kun tipo de dosiero ekz. png), konsentas kun tio, por ke tiuj ĉi miaj fotaĵoj estu publikigitaj pere de Wikimedia Commons (ligilo al lokigo de dosieroj en Wikimedia Commons) sub licenco Creative Commons Attribution-Share Alike 4.0 Unported (resumo: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo; plena versio: http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/legalcode). Mi konscias, ke tiu ĉi verko povas esti libere reguligata kaj transprenata de pluaj flankoj al kia ajn celo inkluzive de komercaj. Mi deziras, por ke la aŭtoro de tiu ĉi verko estu markita (ĉi tien enskribu la nomon aŭ la pseŭdonomon de la aŭtoro aŭ ellasu tiun ĉi tutan frazon). 
Angla versio[redakti fonton]
Citaĵo
 I, author of the photographs: (ĉi tien enskribu plenajn nomojn eĉ kun tipo de dosiero - ekz. png), permit publishing of the photographs through Wikimedia Commons (ligilo al lokigo de dosieroj en Wikimedia Commons) under the Creative Commons Attribution-Share Alike 4.0 Unported licence (valid reading at http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/; full text at http://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/legalcode). I take knowledge of possibility the photographs can be freely modified and taken over by third parties for any purpose including commercial one. I wish (ĉi tien enskribu la nomon aŭ la pseŭdonomom de la aŭtoro aŭ ellasu tiun ĉi tutan frazon) was noted as the author. 

Permeso de pli granda kvanto de paĝoj[redakti fonton]

Okaze, ke temas pri permeso al pli ampleksa fonto, estas sendube pli konvena varianto lokigi en la paĝojn informojn pri la licenco. Se vi elektos formon de permeso tra OTRS, el la retleteroj devus esti videble, ke vi estas ununura aŭtoro, ekz. vi povas eĉ ne en via blogo uzi fremdajn kontribuojn (eĉ ekzemple diskutajn), ĉar ankaŭ al tiuj estiĝas aŭtoraj rajtoj. Same proprumado de paĝoj, en kiuj partoprenas pli da aŭtoroj ne signifas, ke vi estas posedanto de la rajtoj al verkoj, per kiuj kontribuis aliaj kontribuantoj. La permeso de paĝoj kun pli grandaj kontribuintoj tiel plie devas enhavi anoncon, kiu kaj kion permesis. Ĉi-okaze estas konvene anticipe kontakti iun el la teamo de OTRS kaj interkonsenti kun li.

Permeso por iu[redakti fonton]

Iam povas esti intenco permesi por transpreni nur al iu (ekz. vikipediisto estas aŭtoro de paĝoj aŭ li amikiĝas kun la aŭtoro, sed li ne deziras, por ke tio ĉi ne estu konata, kaj samtempe li ne deziras liberigi la tutajn paĝojn). En tiuj ĉi kazoj la aŭtoro povas permesi nur al iu, por ke tiu kopiu la enhavon de tiuj ĉi paĝoj en Vikipedio sub licencoj GFDL kaj CC-BY-SA 4.0, sed estas grave scii, ke se iu eluzus tiun ĉi rajton super kadro de ilia interna interkonsento, tio ne estas problemo de Vikipedio. Ĉiokaze oni devas klare difini en la retletero, por kiu kaj kion oni permesas transpreni, eventuale mencii eĉ tion, kion oni ne devas transpreni. (Ekzemple: Mi, aŭtoro de libro Ni kuiras kun T. ISBN 11 permesas al vikipediisto J. pere de Vikipedio sub licencoj GFDL (deviga versio; neoficiala traduko) kaj CC-BY-SA 4.0 sciigi ties enhavon el ĉapitroj 1 ĝis 7. (la permeso ne rilatas al ĉapitro Bruligita gulaŝo). Mi konscias, ke tiu ĉi verko povas esti libervole reguligata kaj transprenata de pluaj flankoj al kia ajn celo inkluzive de komercaj.)

Apartaj kazoj[redakti fonton]

Ekster la aŭtoro la leĝo ebligas tiun ĉi rajton decidi pri la licenco de verko al kolektiva administranto aŭ heredantoj. Pure teorie povas ĉe personoj senigitaj de memrajteco veni ankoraŭ pluaj kazoj, sed OTRS ne devus renkontiĝi kun ili. Ĉe heredaĵo la retletero devus enhavi proklamon pri tio, ke ankaŭ ĉiuj heredantoj konsentas kun tio ĉi.

Specifaj kazoj estas poste verkoj okupigaj, lernejaj kaj verkoj kreitaj laŭmende kaj konkursaj verkoj, se iu volus ĉi tie publikigi tiujn ĉi verkojn, estas la plej konvene kontaktiĝi kun iu el OTRS kaj interkonsenti pri plua agado. Ĉe tiuj ĉi verkoj estas verŝajne, ke vi ne bezonas havi por tia ĉi faro rajtigitaj kaj vi povas ekspozicii al sankcioj elflanke de la rajtigita persono.

Templimo[redakti fonton]

Ĉe la jam alŝutita verko ekde trovo estas 30-taga templimo por verkontrolo, se pase de tiuj ĉi tridek tagoj oni ne sukcesos enmanigi al OTRS konfirmantan retleteron, tiu ĉi verko estos forigita kaj ties renovigo okazos nur post la enmanigo de permeso.

Listo de aktivaj Esperanto-parolantaj OTRS-agentoj[redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti fonton]

Pluaj ligiloj[redakti fonton]