Vikipedio:Polurado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vikipedio:POL)
Aŭtora portalo
vdr

La Polurado-paĝo estas loko kie artikoloj kun problemoj povas esti listigataj kaj diskutataj. Iu ajn uzanto povas listi aŭ ripari artikolojn ĉi tie.

Se vi estas ĉi tie ĉar vi trovis artikolon kiu meritas flegadon, kuraĝe redaktu la paĝon mem por ripari la problemon. Se pro ia kialo ne eblas aŭ vi ne povas ripari la problemojn, vi povas peti helpon de aliaj vikipediistoj ĉi tie.

Kiel marki artikolon por polurado
  1. Marku la artikolon per la ŝablono {{polurinda}}.
  2. Aldonu priskriban mesaĝon al la diskutopaĝo de la artikolo aŭ supre en la sekcio #Polurindaj artikoloj.
Antaŭ meti la ŝablonon

Nuntempe estas 623 polurindaj artikoloj kaj 11 153 ĝermoj.

Estas aliaj precizaj utilaj ŝablonoj. Se estas nur unu specia problemo en artikolo, oni rekomendas uzi jenajn ŝablonojn. Por pluraj problemoj, klopodu uzi {{Pluraj problemoj}}:

Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.

Multaj sintaksaj eraroj, ne bona traduko el la angla. -- kiu kaj kiam aldonis tion?

Ŝajne eseo kopiita el libro, laŭ mi tute ne enciklopedieca. PaulP@diskkont 08:47, 20 Aŭg. 2013 (UTC)

Polurinda de iu kiu havas sciojn pri batmuziko PaulP@diskkont 14:25, 8 Aŭg. 2013 (UTC)

Polurinda de iu, kiu kaj komprenas la rusan lingvon kaj havas sciojn pri matematiko! PaulP@diskkont 07:17, 6 Aŭg. 2013 (UTC)

Polurinda de iu, kiu scias ion pri brazila poezio. PaulP@diskkont 16:11, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Prefere polurinda de iu kiu regas la korean kaj povas konsulti la originalon. PaulP@diskkont 12:50, 30 Jul. 2013 (UTC)

Mi jam korektis dekojn da eraroj, sed restas nekompreneblaj frazoj, por kiuj oni devus konsulti la fontojn. Sed fontoj mankas... PaulP@diskkont 14:32, 29 Jul. 2013 (UTC)

Unu fonton mi trovis kaj aldonis, sed Paul pravas ke restas multaj aliaj polurindaj teksteroj. ThomasPusch (diskuto) 00:09, 28 Aŭg. 2013 (UTC)

La artikolo aspektas kiel aŭtomata tradukaĵo. Ĉu iu emas poluri ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 07:56, 17 Jul. 2013 (UTC)

La artikolo priskribas nur la tradiciojn en Pollando kaj Ukrainio. Krome la lingva stilo estas malfacile komprenebla, precipe en la ĉapitro pri Pollando. Do aldonendas io pri tradicioj en pliaj landoj. --Tlustulimu 15:19, 26 Apr. 2011 (UTC)

Multaj sintaksaj eraroj, kvazaŭ ne bona traduko el la angla. AL @ 07:54, 23 Feb. 2011 (UTC)

Probable foriginda. Ĉu la titolo sencas? --Tonyo 23:31, 26. Feb 2010 (UTC)

Diversaj lingvaj eraroj kaj alilingvaĵoj. --Verdulo 18:47, 13. Jan 2010 (UTC) Ĉefe la parto Historio bezonas poluradon, prefere de persono kiu povas diveni, kion la aŭtoro celis. PaulP@diskkont 08:25, 17 Jul. 2013 (UTC)

Artikolo, ŝajne komence fuŝtradukita el la hispana, tiel plenplena je lingvaj eraroj ke grandparte ĝi estas nekomprenebla. Eĉ la nomo mem estas fuŝtradukita, ĉar la angla intelligence ĉi tie celas al informkolektado (en:Intelligence (information gathering)), ne "inteligent(ec)o". Krome, ĝi ankaŭ ne uzas normalan viki-sintakson ("Eksteraj ligoj" anstataŭ interviki). Ĉu plene reverki la artikolon, aŭ ĉu ĵeti en la rubujon? Moldur 19:54, 30. Dec 2009 (UTC)

Kio estas viĉo? Kio estas koveno? Ĉu kiam oni diras ĵurnalo oni volas certe diri ĵurnalo aŭ taglibro?--kani 23:29, 28. Dec 2009 (UTC)

Krom lingv- kaj tajperaroj, oni devus klarigi kial en la angla kaj itala vikipedio tiu nomo korespondas al pola institucio de Krakovo kaj ĉi tie al vatikana. Pro tio la artikolo ne havas alilingvajn ligojn.--kani 20:12, 17. Dec 2009 (UTC)

La artikolo estas parte polurinda, precipe en la ĉapitroj, kiuj enhavas _ ĉirkaŭ iuj ligiloj. Mi havas la impreson, ke iu kreis ĝin per helpo de aŭtzomata tradukilo. Tiajn ilojn ni evitu estonte. Kore --Tlustulimu 12:17, 7. Jun 2009 (UTC)

Tiu artikolo bezonas fortan poluradon, sed ĉu tio havas sencon? Tiu servo ja ne ekzistas por Esperanto. Ĉu grandparte forkomenti la tekston? --PaulP@diskkont 17:26, 26. Maj 2009 (UTC)

Lingve, stile kaj enhave kontrolenda de persono, kiu konas kemion. --PaulP@diskkont 19:55, 22. Maj 2009 (UTC)

Sendube grava artikol, sed evidente maŝine tradukita. Dum unua trarigardo mi trovis (kaj espereble plibonigis) multe da korektindaĵoj, sed sendube mi pretervidis eĉ pli.

Brazila afero Caps[redakti fonton]

Anonimulo skribis artikolon pri brazila afero CAPS, mi klopodis ŝanĝi kelkajn vortojn kaj aldoni eksteran ligilon. Sed mi ne scias la portugalan (ekz. la traduko "nukleoj" certe malĝustas, sed mi ne scias, kion la skribinto volis diri per "nukleo") Ankaŭ mankas eksteraj ligiloj kaj fontoj en la portugala versio. Kelkajn frazojn mi simple ne komprenas. Ĉu eble ia bonvolemulo povus kontroli miajn ŝanĝojn kaj esperantigi kelkajn esprimojn ? Dankon, Punktor 18:12, 19. Apr 2009 (UTC)

La dua alineo, aldonita de anonimulo, bezonas iom da sintaksa polurado ... --- Disk. 20:25, 14. Apr 2009 (UTC)

Mi forigis lingvajn erarojn, sed restas apenaŭ kompreneblaj frazoj. --- Disk. 19:12, 30. Mar 2009 (UTC)

La gramatiko foje estas tiom nekutima, ke mi kiel muzika nefakulo ne komprenas la frazojn. La frazo "Ĝis ĉirkau la 18-a jarcento la trombono nomiĝis ... sakbuto esperante" estas iom stranga, ĉar en la 18-a jarcento ne ekzistis Esperanto. – Umberto 22:31, 5. Mar 2009 (UTC)

Mankas taŭgaj kategorioj, intervikiaj ligiloj kaj bona priskribo de la koncernita temo. Mi sensukcese provis retrovi la kongruan artikolon en la angla aŭ la franca. Thomas Guibal 04:48, 18. Feb 2009 (UTC)

La listo havas multegajn ruĝajn ligilojn. Multaj el la celataj artikoloj ja ekzistas, sed la listo enhavas aliajn (ofte fuŝajn) nomojn ol la ekzistantaj artikoloj. Moldur 21:52, 6. Feb 2009 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la artikolo Ariano Suassuna estas polrinda, ĉar ĝi ne estas enciklopedie formulita kaj formatita. Kore --Tlustulimu 14:54, 6. Feb 2009 (UTC)

Leginte tion, oni nur povas pensi, ke ĝi polurindas. Krome la titolo iom strangas. Kore --Tlustulimu 13:30, 6. Jan 2009 (UTC)

Spertulo pri Fidonet bv. rigardi tion. Estas al mi eĉ nekompreblaj frazoj en ĝi. PaulP

Kredeble jam delonge ne plu serioze polurindas. Tamen ĝi restas iusence ĝermo, kaj la strukturo nun estas provizora. --AVRS 13:49, 2. Mar 2010 (UTC)
Mi momente ne havas la tempon por prilabori la artikolon plu. Sed mi ne forgesis ĝin, kaj mi rekomencos la laboron. -- Teiresia (D) 00:34, 22. Mar 2010 (UTC)

Mi opinias, ke la artikolo tro fokusiĝas sur iuj izolaj kaj supraĵaj aspektoj; preferindus tuteca priskribo. Ekzemple la fakto, ke video-komuniko blokas la aliajn servojn, estas supraĵe ĝusta, sed vere devenas de la fakto, ke estas nur du kanaloj, kaj video-komunikado kutime uzas ambaŭ. Se, ekzemple, oni uzas unu kanalon por telekopiado kaj unu por Interreto, ankaŭ tio blokas la telefonadon, ĉar ne restas libera kanalo.

Krome ISDN ja uzas kvar dratojn ene de domoj, sed inter domo kaj centralo uzas la kutimajn du dratojn (se ne estas vitrofibra reto). La artikolo iom konfuzas inter tiuj aspektoj.

Pretere, estas mirige, ke pri la temo ekzistas nur hungara kaj esperanta artikoloj. Aliaj lingvoj havas artikolojn pri ISDN, ne ISDN-telefono. Tion konsideru ankaŭ ni.

La finaĵo nepre estas telefono, kiu estas speciale ISDN-telefono. Demandu la anglojn, germanojn, francojn, kial ili ne havas artikolon pri ĝi!--Crosstor 06:44, 8. Jul 2010 (UTC)

1) Strange esperantigi "Ludoviko" (Lajos), sed ne Györy (Georgo). 2) La artikolo estas apologio de Nagy, ne sobra enciklopedia priskribo (vd. ekz. la asertojn pri la karaktero). 3) La sekcio pri la mon-donaco por la preĝeja turo estas multe tro longa. Probable sufiĉas unu aŭ du frazoj. 4) La artikolo ne sekvas konvinkan ordon (klopodu skribi sekciajn titolojn). 5) Mankas font-indikoj. Kiel hungaro, mi ĝustigas tion, ke Győri ne estas Georgo!!!!!!!!! La titolo estas perfekta!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!! --Crosstor 11:19, 14. Apr 2010 (UTC)

Tiu ĉi artikolo estas redaktinda: ĝi enhavas tro da balastaj detaloj kaj nepruvitaj duonasertoj. Hectoralos 18:52, 19. Jul 2010 (UTC)

La artikolo konsistas el multaj bulo-listeroj, kiuj grandparte ne interrilatas kiel samnivelaj eroj de listo, sed povus formi koheran tekston. La nomo de la persono aperas en grasaj literoj ĉie (kiel mem-ligiloj)*, ne nur en la unua frazo. Estas ne-enciklopediaj, ĉar ne-faktaj frazoj kiaj "oni devas danki...".*

La internaj ligiloj ne estas zorge kontrolitaj, ekzemple Arthur Stanley Eddington anstataŭ Arthur Eddington* (mi kreis pludirektilon). aŭ eekstingo (astronomio)*.

  • (farita vidu poluradon - 20-a februaro 2011)

La teksto mem diras, ke temas pri traduko, do necesas mencii la fonton* kaj pruvi la ekziston de permeso laŭ vikipedie akceptebla permesilo.

La gramatiko kaj leksiko estas senzorgaj, ekzemple:

  • malabunda 100 profesoroj
  • oni ne havis ankaŭ astronomio
  • en moderno senco
  • poste dek monatoj
  • frasoj (devus kredeble esti "teoremoj")
  • oni ne havis sukceso
  • sen honorarie
  • nomiĝis poste la observation


  • (farita vidu poluradon - 20-a februaro 2011); *fonto ekde komenco en ligilo

La artikolo uzas tre senzorgan lingvon, kun eraroj leksikaj kaj gramatikaj. Kelkaj frazoj uzas ne-enciklopdiecan lingvaĵon ("la likvo estas ofte frosta"). Estus granda laboro korekti ĉion, jen nur kelkaj ekzemploj:

  • cirkaŭ (ĉirkaŭ)
  • Asio (Azio)
  • al Eŭropon (Eŭropo)
  • 10 % sulfuron (10 % da sulfuro)
  • media delikata (meze sentema)
  • bene (bone)
  • ĥemia korekta (ĥemie ĝusta)
  • Nitroglykol (kun "y" ĝi certe ne estas esperanta vorto)
  • pulvera (pulva, aŭ pulvora)
  • brisanta (eksplodema)
  • miksadojn (miksaĵojn)
  • plastika eksplodaĵo (plasta)
  • eksemple (ekzemple)
  • po sekundo (en ĉiu sekundo, sekunde)
  • chlorat- (klorat-?)
  • "angle: Ammonium nitrate-fuel oil (ANFO) eksplodaĵo": Se ĝi ne estus tradukebla, oni almenaŭ ne uzu anglan gramatikon kun esperanta finvorto. Sed ĝi estas facile tradukebla: amoninitrata-brulolea eksplodaĵo, aŭ simile)
  • usado da eksplodaĵoj (uz(ad)o de eksplodaĵoj)
  • (farita vidu poluradon - 20-a februaro 2011);

Kaj tiel plu. - (polurinda).

estas parte enciklopedia priskribo de la temo, parte preskaŭ kapvorta priskribo, kiel krei silon aŭ prepari insilaĵon. La artikolo ankaŭ enhavas parton (forkomentitan) nekompreneblan – almenaŭ de personoj, kiuj ne laboras en la agrikulturo. --Doesle 19:01, 4 Apr. 2011 (UTC) Mi lingve poluris kaj iom plibonigis la strukturon, sed necesus serioza prilaborado pli teknika. Moonbri (diskuto) 15:49, 23 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Vidu la diskutopaĝon Diskuto:Papa Teologia Akademio. --Doesle 06:42, 12 Apr. 2011 (UTC)

Fuŝa lingvo. Mi cetere ne certas pri la korekteco de la titolo. Thomas Guibal 07:34, 15 Jul. 2011 (UTC)

Fuŝa lingvo. Thomas Guibal 04:39, 28 Jul. 2011 (UTC)

La artikolo havas tiom da anglaj vortoj ke mi ĉesis korekti la artikolon !

La listo :

  • waterlogged
  • mosquitoes
  • reparations
  • canceled
  • byword
  • missionaries (2 fojoj)
  • implicitly
  • therein

Ĉiuĵŭd Astroscienco 18:04, 14 Jan. 2012 (UTC)

Grandaj stilaj problemoj. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 13:06, 7 Mar. 2012 (UTC)

18 monatojn poste, daŭre parto de la du tekstoj daŭre montras stilajn problemojn kaj ne estas vikipedie enpaĝigitaj. Mi iom poluris, sed restas multo... ThomasPusch (diskuto) 23:29, 27 Aŭg. 2013 (UTC)

Saluton. Mi ĵus trovis la artikolon Ateromo. Mi jam iomete poluris ĝin. Sed la lastan frazon mi ne sukcesis korekti, ĉar mi ne scias, kion celis skribi la verkinto. Ĉu kuracisto aŭ simila fakulo povas korekti ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 10 Nov. 2013 (UTC)

Nur nun mi vidas vian noton, kaj la artikolon. Supozeble vi celas la frazon "La surfaca erozio de la luma endotelio de la plako estus la kaŭzo je 40% de la arteria trombozo". En ĝi mislokas la vorto "luma", kiu tute ne celas lumon: La verkinto, pensante en iu nacia lingvo kun multaj grekaj-latinaj fakvortoj, pensis pri la latina vorto lumen, kiu estas la interno de tubo. Sincere dirite, mi ne konas rektan unuvortan tradukon al Esperanto (klaras ke nek lumo nek lumeno taŭgas), kaj mia PIV de 1970, plena je medicinaj terminoj, ankaŭ ne ofertas solvon. La "endotelio" ĉiukaze estas la interna histo, do simple eblas forpreni la vorteton kies senco pli-malpli estas "interna endotelio", "interna interna histo". Tamen la teksto restas apenaŭ komprenebla, kaj kvankam en multaj tekstoj min ĝenas la ŝablona postulo de eksteraj referencoj, ĉi tie mi ŝatus referencojn. Malbone ke eĉ ne klaras ĉu la malklaraj teksteroj estas tradukoj el alilingva vikipedia teksto (mi supozas), aŭ prentaj el aliaj fontoj: nur klaras ke la precipa aŭtoro estas uzanto Anthony59, aktiva plejparte en novembro 2014, kaj iuj IP-uloj, tutbone povus esti Anthony59 kiu forgesis ensaluti. Certe Anthony59 scias ion pri medicino, kaj sendube liaj redaktoj ne estas vandalismaj, sed lingve iom mallertaj pro malperfekta lingvoregado. Sed mi timas ke li (aŭ ŝi) ne reagus se oni per la privata diskutpaĝo petus klarigojn: en tuta 2015 nur estis unu redakteto, en 2016 ĝis nun tute ne - probable la privata diskutpaĝo ne estas atentata. Do mi forprenas la vorton "luma", kaj ie-tie iom korektetas, sed la artikolo restas zorgiga. ThomasPusch (diskuto) 13:45, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Vi tute pravas, mi estas franculo kaj mi volis traduki lumen, le interna truo en tubforma organo : arterio, intesto KTP

Fakte "teknika problemo". La teksto pri komunumo Santo Domingo Petapa tute ne priskribas ĝin, sed alian komunumon samdistriktan. Vidu la diskutpaĝan noton. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 11 Jan. 2014 (UTC)

En la artikolo Implico la lingvaĵo estas parte fuŝa. Krome ĝi enhavas eĉ neniujn referencon nek fontojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:23, 14 Maj. 2014 (UTC)

Saluton. Mi ne komprenas pri kio la artikoloj diras. Oni ne povus demandi al kreinta IP-ulo en 2003. Ĉu iu havas iun ajn koncilon?--Salatonbv (diskuto) 05:07, 6 Jun. 2014 (UTC)

La titolo estas Ĵetfluo, la teksto parolas pri jetfluo. Laŭ mi, ambaŭ estas fuŝaj (vd ankaŭ la Diskuton ĉe la artikolo). Tamen sendepende je terminaj preferoj, la artikolo bezonas koherigon.

Malgraŭ la argumento de la artikolo, multaj lingvoj uzas pli sencan terminon ol la papagan "jetstream". Krome, en Esperanto kaj "jeto" kaj "ĵeto" estas okupitaj per aliaj signifoj. Cetere, kaj la navigacia bildo en la artikolo mem, kaj alia artikolo (Ĉefcirklo) uzas pli akcepteblan vorton ŝprucfluo. — Sergio (diskuto) 08:21, 11 Feb. 2015 (UTC)

Indus poluri la lingvaĵon kaj ŝanĝi iomete la stilon. Ĉiuĵaŭde Diskuto 13:10, 28 Aŭg. 2015 (UTC)

La lingvaĵo estas parte nekomprenebla, parte divenebla sed tamen erara, kaj parte estas simplaj duoblaĵoj (ekz. "en la 1-a arondismento de Parizo de Parizo"). ThomasPusch (diskuto) 16:12, 1 Sep. 2015 (UTC)

La teksto ĝis nun estas nelerte formatigita (precipe pri divido de alineoj), ne havas klarigon pri la titolo Jazigoj anstataŭ simple Jasoj, kaj plie havas mise ruĝajn ligilojn pro tajperaretoj. Vidu la diskutpaĝan noton. Krome la verkinto ne rimarkis ke jam estis artikolo Jasoj, do necesas aŭ kunigo de la du tekstoj aŭ klarigo laŭ kiu ili diferencas. ThomasPusch (diskuto) 16:58, 19 Mar. 2016 (UTC)

La teksto pri Andrej Makajonak konsistas plejparte el nur frazeroj. Mi jen rapide transformis iom da duonfrazoj al frazoj, sed tute ne ĉiujn... Vikipedia artikolo konsistu el frazoj, kiuj nepre havas subjekton kaj verbon, kutime ankaŭ objekton. ThomasPusch (diskuto) 13:16, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite - ne plu polurenda ThomasPusch (diskuto) 21:46, 12 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Senso (birdoj)[redakti fonton]

Terura bloko da kompakta teksto, kiu tuj fuĝigas tiujn, kies esperanto ne estas gepatra lingvo.

--Jean-François Clet (diskuto) 11:36, 7 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Partoj de la artkolo estas en alia (pola?) lingvo kiuj estas tradukendaj. --Verdulo (diskuto) 19:09, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Verdulo. Mi ĵus atentigis la redaktinton pri tio kaj esperas, ke li tradukos ĉion. --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 23 maj. 2017 (UTC)[Respondi]
La redaktinto tradukis ĉion ĝis fino de decembro 2017. La polurado laŭ tiu kriterio rigardeblas finita. Mi tial forprenas la ŝablonon "polurado". ThomasPusch (diskuto) 18:30, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. La artikoleto Baskin-Robbins komenciĝas kun lingve tre fuŝa frazo. Ĉu eble iu alia uzanto komprenas pri kio ĝi temas? Mi ne sukcesis diveni tion. --Tlustulimu (diskuto) 07:40, 23 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

La tuta "artikolo" konsistas el informo (aŭ onidiro, "oni kredas... oni kredas..") de unu frazo, trifoje ripetita "Oni kredas ke Alex MacFarlane estas la unua posedanto de naskiĝatestilo kaj pasporto sekse nedeterminita. Naskiĝatestilo kaj pasporto: Oni kredas ke MacFarlane estas la unua persono kiu ricevis naskiĝatestilon kiu markas la sekson nedeterminita kaj la unuan pasporton kun la seksmarkilo 'X' en 2003. Oni raportis ke MacFarlane ricevis pasporton kun la seksmarkilo 'X' en la komenco de 2003." Vikipedia artikola ĝermo devas konsisti el almenaŭ tri frazoj kun malsamaj informaj enhavoj, trifoje la sama frazo ne kalkulatas kiel tri! Tiu-ĉi estas "ĝermeto", informo eĉ ne inda je la nomo "artikola ĝermo". Frazeta informo kiel tiu-ĉi eniru alian artikolon, ĉi-kaze probable plej sobre la medicinan teksteton Sindromo de Klinefelter. Mi alskrapas almenaŭ la informon, ke li naskiĝis en 1955, sed se savi tian artikolon, necesas nepre kolekti pliajn informerojn. ThomasPusch (diskuto) 21:35, 12 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Vidu la artikolan diskuton. Polurenda aŭ forigenda. - Moldur (diskuto) 07:09, 14 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ratchet & Clank (filmo)[redakti fonton]

Saluton. Novulo ĵus kreis Ratchet & Clank (filmo). Laŭ mia unua rigardo la teksto aspektas kiel rezulto de aŭtomata tradukado. Ĉu eblas poluri ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 08:23, 10 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

La lingvaĵo parte tre malbonkvalitas! La teksto havas multajn simplajn erarojn, multaj el ili temas pri akuzativo, kaj estas multaj meminventitaj vortoj, ekz. "basika", kio celas simple esti 'baza'... ThomasPusch (diskuto) 14:43, 27 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Georgij Pleĥanov[redakti fonton]

Ankaŭ en tiu teksto la lingvaĵo parte tre malbonkvalitas. Vidu la noton en Diskuto:Georgij Pleĥanov. ThomasPusch (diskuto) 22:52, 9 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Same ĉi-tie. La stadiono esta fama loko de la modernaj olimpikoj, sed la teksto tamen estu en sen-erara Esperanto. Krome bonus ankoraŭ iom plenigi la informkeston... ThomasPusch (diskuto) 15:27, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus aldonis iomete al la informkesto. Lastatempe kelkaj uzantoj inklinas al aldono de senparametraj informkestoj, eĉ se ne ĉiu informkesto sen parametroj ion montras. - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:00, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi konsterniĝas ke homoj ŝajne entute ne rigardetas kion ili ĵus fabrikis. Unu rigardeto sufiĉus kaj oni tuj vidus ke informkesto estas tute nenormale malplena! ThomasPusch (diskuto) 12:58, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Kritikajn notojn vidu en Diskuto:Vodevilo. ThomasPusch (diskuto) 12:58, 14 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Natolio Dinastio[redakti fonton]

Senespere konfuza lingvaĵo. Kaj multegaj ruĝaj ligiloj, iuj nur misskribitaj, multaj aliaj ne ekzistantaj. Necesus detale kontroli ĉion, kaj mi dubas ĉu indos la laborinvesto. ThomasPusch (diskuto) 21:29, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite forigita la 17-an de januaro 2023 post justa diskuto. Problemo solvita. ThomasPusch (diskuto) 12:39, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kelkaj finnaj radiokanaloj[redakti fonton]

La paĝoj Yle Radio Suomi, YleX, Yle Sámi Radio kaj Yle Vega ankoraŭ estas en senespere konfuza lingvaĵo, kaj parte en same senespera enpaĝigo. Se neniu Esperanto-parolanto pretas revizii kaj ĝustigi ilin, oni devos diskuti post kiom la tempo forigi ilin... ThomasPusch (diskuto) 23:49, 6 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Multaj paĝoj redaktitaj de Giorno2[redakti fonton]

Giorno2 principe faras bonajn kaj valorajn kontribuojn, sed li havas iujn ĝenajn stilajn kapricojn, kiujn li amase ĵetas en siajn tekstojn, kaj pro la multeco estas malfacile purigi ĉiujn. Miaj bazaj kritikoj estas la jenaj: 1 ŝajne forta abomeno kontraŭ la esperanta afikso -iĝ- ... Giorno2 sisteme uzas pasivan participon kun verba finaĵo anstataŭe. Tian nekutiman konstruaĵon oni foje rajtas kunmeti, sed se en alineo estas 15 tiaj nekutimaj kunmetaĵoj, kie en normala teksto estus -iĝ-, tio estas stila problemo. Planitis en normala stilo estus planiĝis, konstruigitis = konstruiĝis, eknomitis = eknomiĝis, starigitis = stariĝis. Sume ĝenas la amasa bojkoto kaj sistema evito de la silabo -iĝ-, kiu same apartenas al la esperanta gramatiko kiel la teorie ebla sed krom de Giorno2 apenaŭ uzata finaĵo -igitis. Iom da statistiko: serĉado nun ankoraŭ trovas pli ol 400 uzojn de la vorto "konstruitis" (plej multajn formojn "konstruigitis" mi jam forigis), ĉiuj de Giorno2 kaj preskaŭ ĉiuj en tekstoj pri loĝlokoj proksime de la urbo Erfurt en Turingio. 2 Uzo de superflue komplikaj pasivaj frazokonstruaĵoj: Kial uzi formon "la gvidado plenumitis fare de XXX", se la senco simple estas "XXX gvidis". Tio ĉi tie nur ŝajnas esti diferenco de 6 anstataŭ 2 vortoj, sed en longaj tekstoj tiaj gramatikaj kromvojoj vere konfuzigas kaj malfaciligas la legadon. 3 Same malfaciligas la legadon insistaj kunpremoj de pluraj vortoj kun laŭeble malmultaj intervokaloj al unu kunmetita vortego. Tio ŝajnas kopio de la germana lingvo, kaj eble ŝpariĝas unu silabon ĵus malŝparita pro gramatika kromvojo, sed kontraste al la germana lingvo en Esperanto tio ne kutimas - kaj same ĝi ne helpas al facila komunikado, kio tamen estas la supera celo de Esperanto. 4 "Hibridaj" vortoj troveblaj en neniu vortaro, kiuj komenciĝas per germanlingva vortero en germana ortografio kaj finiĝas per esperanta gramatika finaĵo. Tiaj vortoj nek estas germanaj nek esperantaj. Mi ĵus ekvidis ke formojn kiel "la schwarzenberga regado" jam enkondukis Petr T., kiu ankaŭ metis ruĝan ligilon postulante kreon de teksto schwarzenbergidoj, kaj tiun modon eble kopiis Giorno2. Tamen, "esperanta" vorto schwarzenbergidoj tute ne prononceblas en Esperanto kaj tutcerte ne estas en Esperanto. Mi bedaŭrinde ne faris detalan protokolon kiam mi ĝustigis tiajn hibridojn, sed nur havis la problemon ke kiam mi faras teknikan redakton en teksto kaj savas ĝin, tiam aŭ mia propra redakto ne jam videblas aŭ mi aŭtomate reviziis la antaŭajn redaktojn ankoraŭ ne reviziitajn - tial mi vole-nevole detale ĝustigis multajn paĝojn, malrapide avancante en tio kion mi fakte volis fari. Tial mi pli kaj pli uzos la avertan ŝablonon "polurinda" anstataŭe, por averti ke la stilo estas dubinda kaj ne kopiinda (kiel eble Giorno2 jam kopiis de Petr T.). Mi ĉi tie nur faras unufojan komenton, kiu validas por ĉiuj paĝoj, kaj provas laŭ miaj ebloj ankaŭ plu tuj ĝustigi stilon, sed mi certos ke mi ne ĉiam sukcesos laŭ tempoekonomio. ThomasPusch (diskuto) 10:21, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Plia ekzemplo estas la vortumo "tie ĉi surriverigitis lignaĵoj...", kiun mi ĵus trovis en la teksto Neuhaus am Rennweg. Tiajn kapricajn vortojn mi opinias ne tuj kompreneblaj. Tiun vortumon mi ŝanĝas al "tie ĉi flosis lignaĵoj...". ThomasPusch (diskuto) 12:16, 11 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
"facila komunikado, kio tamen estas la supera celo de Esperanto."
Mi volas havigi artikolon pri "facila komunikado", sed mi ne trovas ion similan en la lingvoj kiuj mi konas (miakaze, la hebrea kaj la angla). Rilatajn artikolojn kiujn mi trovis, kiel ekz. [1] ne estas la sama afero.
Do mi petas helpon trovi ion, por kaj interlingve ligigi kaj verki tradukon, aŭ ĉu tiu temo unue aperos en Esperanto? Sj1mor (diskuto) 13:54, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Mi supozas ke aparta artikolo pri "facila komunikado" ankoraŭ nenie estas - nur multaj artikoloj pri komunikado. Verŝajne tio estas pro tio, ke ideala komunikado ĉiam estu facila, tiel ke se la komunikado bone funkcias, ĉiu perfekte esprimas sin kaj ĉiu perfekte komprenas. Kompreneble tio estas la ideala situacio, kaj la komunikada scienco havas multajn klarigojn kial tamen ofte misfunkcias la komunikado. Sed mi pensas ke tute saĝas trakti la temon ene de la artikoloj pri komunikado kaj komunikada scienco, respektive fari novajn tekstojn pri konkretaj modeloj de komunikado. Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 15:48, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Agoj de Tomaso[redakti fonton]

La Agoj de Tomaso estas fakte interesa antikva dokumento. Domaĝe kaj iom hontinde, ke la esperantlingva teksto pri ĝi estas parte tute ne komprenebla. Pli facilus el iu alia lingvo traduki al Esperanto, ol el tia nekomprenebla "pseŭdolingvo". ThomasPusch (diskuto) 01:26, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

La artikolo bezonas poluradon, ĉar la lingvaĵo estas parte nekomprenebla: kion ekzemple signifu esperanta frazo "WSOY publikigis la Uusi Pikkujättiläinen"?? Kaj mi dubas, ĉu internacie la temo estas menciinda, do ĉu entute indas investi la tempon por komprenigi la tekston. ThomasPusch (diskuto) 13:00, 31 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite ĝis la 10-a de septembro 2023 ThomasPusch (diskuto) 14:07, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ankaŭ tiu teksto forte bezonas poluradon, ĉar la lingvaĵo estas malbonkvalita, kaj krome la ligiloj tute ne kontrolitaj - ekzemple "Morits of Orange" (ĉu anglo, ĉar "of"?) devus esti Maŭrico de Oranĵo, aŭ eĉ pli bone ...de Oranĝo, kaj eble Vasilij la 4-a povus esti Bazilo la 4-a Ŝujskij (Rusio)? ThomasPusch (diskuto) 11:36, 8 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Nun plibonigita. - Moldur (diskuto) 20:26, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite perfekte, ankaŭ Maŭrico de Oranĝo poluriĝis. ThomasPusch (diskuto) 13:12, 24 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Uzanto Ludovica[redakti fonton]

Multaj tekstoj faritaj de la intertempe mortinta uzanto Ludovica (1924-2016) estas apenaŭ kompreneblaj pro sen neceso konfuziga lingvaĵo, foje misaj italismoj (ekzemple vorto "voĉo", kiam oni celas artikolon) kaj krome ofte vikipediaj reguloj neatentatas, ekzemple multe tro da vortoj metiĝas en "grasajn", plifortigitajn literojn, kaj multaj ruĝaj ligiloj dubindas kaj nepre kontrolendas. Estus tro, mencii ĉiujn konkretajn kritikojn duafoje ĉi tie. Eblas sekvi la ŝablonon {{polurinda}}, kie unuope listiĝas la kritikoj, kaj tiel trovi ĉiujn tekstojn. Se artikolo estas tiom reviziita ke ne plu validas la ŝablono "polurinda", oni faru noton en la koncerna diskutpaĝo kaj forprenu la ŝablonon. Sed ĉar la ŝablono mem indikas, ke "La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie", necesas almenaŭ iom noti la problemon ankaŭ ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 14:02, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Latinida lingvaro#Etnoj[redakti fonton]

En tiu ĉapitro jam ekde januaro 2008 (kiam ĝi ankoraŭ estis parto de la antaŭa paĝo Romida grupo) havas indikon pri polurado, sen indiko en la paĝo mem kaj ankaŭ ne (plu) ĉi tie kio estus polurinda. Tial mi ĵus aldonis en la paĝo, kaj indikas ankaŭ ĉi tie, kialon: la statistikaj informoj ne havas daton kaj bonvenus referencoj, kaj la listo de etnoj estas el la unuaj monatoj de vikipedio, de 2001, kaj entute bezonus revizion. Estas kiel en la antaŭa noto: ĉar la ŝablono mem indikas, ke "La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie", necesas almenaŭ iom noti la problemon ankaŭ ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 11:00, 12 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Estas iuj miskomprenoj kaj pliaj simplaj ortografiaj eraroj en la teksto. Pri unu nekompreneblaĵo mi ĵus demandis la redaktintinon en la diskutpaĝo. Ni vidu ĉu la realtiro de atento al la paĝo per la origina redaktinto povas plibonigi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 17:57, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]