Vikipedio:Prelego en Stutgarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio - la Monda Scio en Reta Enciklopedio[redakti fonton]

La prelegantoj Chuck Smith el Novjorko, la fondinto de la Vikipedio en Esperanto, kaj Christoph Sauer, ambaŭ viki-spertuloj ĉe la i3G-Instituto de la Universitato de Hajlbrono, konkrete demontros la neimageblajn eblecojn de la viki-tekniko, por kolekti kaj atingebligi la scion de la mondo por ĉiuj.

Chuck Smith enkondukos la Vikipedion kaj rakontos pri ĝia evoluo de malgranda eksperimento al plena enciklopedio dum nur kvin jaroj. Vi ekscios kiel vi povas partopreni en la kreado de la multlingva enciklopedio. Chuck Smith ankaŭ prelegos pri la filozofio de vikioj, la softvaraj teknikoj sur kiuj la Vikipedio baziĝas kaj kiel tiu ĉi fenomeno komenciĝis kaj daŭros.

Christoph Sauer rakontos pri la potencialo de viki-softvaro kiel reta ilo por la kunlaboro en Vikipedio kaj en aliaj medioj. Dume li montros la nuntempajn evoluojn de viki-softvaro ĉe la kampo de Enhava Administra Sistemo kaj poste prezentos viki-redaktilon kiu estas programata ĉe la universitato de Heilbronn. Ĝi faciligas la redaktadon de vikioj por uzantoj kiuj kutime laboras per Word.

La altlernejo "Hochschule der Medien" kaj la Esperantistoj de Stutgarto inviti:

Sabate, la 18-a de marto 2006, 14:00 – 17:00h en la Hochschule der Medien, Wolframstraße 32, ĉambro 011, la domo de l'altlernejo estas apud ĉefstacio Stutgarto / Hauptbahnhof Stuttgart (aŭ uzu haltejo "Tuerlenstrasse" aŭ "Pragfriedhof")