Vikipedio:Problemaj uzantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tie venu atentigoj pri problemaj kontribuantoj ĉar ili fuŝas entenon de la artikoloj, ĉu ĉar ili malrespektas vikipediajn regulojn (pri kopirajto, pri neŭtrala vidpunkto, ...) ĉar ili montriĝas malĝentilaj al aliaj kontribuantoj.

Aldonu peton alklakante ĉi tie uzante la ŝablonon {{Problemulo}}

Jen kelkaj ĝenemaj uzantoj kaj IPuloj

Saluton. Jam ekde sufiĉe da tempo ĝenas nian vikipedion sufiĉe altruda, pli malpli malserioza, supozeble psike malstabila IPulo, kiu verŝajne foje redaktis sub unu el la jenaj "nomoj" aŭ almenaŭ ie alsalutis sub tia nomo

Bedaŭrinde temas pri kelkaj IP-blokoj, kiuj komenciĝas jene: "46.132.", "86.114.", "86.115.", "93.106.", "109.240.", "176.72.". Ĉu eble iu havas proponon, kiel ni povus forpeli la ulon? - Antaŭ kelkaj tagoj mi eĉ kreis misuzan filtrilon, kiu eĉ jam malhelpis du redaktojn pri "kalvulo"j.

Foje jam estis diversaj diskutoj en VP:DA. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:02, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

La IPulo 109.240.9.91 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) eĉ estis kaptita de la misuza filtrilo 5 kontraŭ "kalvulo", kiu fakte malhelpis al la uzanto aldoni frazon pri kalvulo. --Tlustulimu (diskuto) 15:43, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Intertempe plia gantopupo Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kreis artikolojn, kies forigon mi jam proponis sur VP:FA. --Tlustulimu (diskuto) 07:48, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
La menciita "novulo" eĉ provis aldoni ion pri "kalvulo", kiel mi ĵus povis vidi en protokolo de la misuza filtrilo 5, kaj tiel pruvis fakte, ke li estas gantopupo. Mi tial proponas forbaron. Ĉu bone? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:25, 11 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
La menciita gantopupa uzanto Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) intertempe eĉ estis forbarita tutvikie. Ĉu mi tuj traktu la iel rilatan proponon je forigo? Sed kion ni faru pri la ŝanĝiĝemaj IPuloj, kies skemon mi menciis jam la 8-an de aprilo 2022? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:46, 13 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Jen denove redaktoj de IPuloj el Finnlando, supozeble elsalutinta gantopupo. Temas pri

Ĉu iu eble havas proponon kiel ni povus finfine forpeli lin por pli longa tempo? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:24, 28 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Kial malbonigas Vikipedion, ke estas en Vikipedio rakontita pri kalveco? 86.114.251.162 01:38, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Hodiaŭ nova gantopupo aperis, nome Wikipedian sääntöjen ainoa tarkoitus on se, että niitä rikotaan (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Pro la signifo "La sola celo de la reguloj de Vikipedio estas malobservi ilin" mi proponas porĉiaman forbaron inklude de la ceteraj gantopupoj kaj la rilataj IParoj. --Tlustulimu (diskuto) 05:13, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĵus aperis nova gantopupo, nome Siistiä on ilkivaltaa tehdä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Laŭ la gugla tradukilo la uzantonomo signifas "Estas mojose fari petolojn". Ĉar tio sekvas la kutiman skemon, mi proponas la kutiman traktadon. --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 18 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas al mi, ke la ulo emas daŭrigi sian petoladon kreinte la uzanton Wikipedian säännöistä piittaamaton vuonna 1989 syntynyt käyttäjä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). La uzantonomo laŭ la gugla tradukilo signifas "Uzanto naskita en 1989, kiu malatentas la regulojn de Vikipedio". Do, ni devus trakti tion kiel antaŭe menciita. --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 20 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi opinias, ke ne valoras ĉi tie demandi, kion fari. Se aperas evidentaj agoj de la forbarito Nenoniel (ĉu pri kalvuloj, ĉu pri alio) vi kiel administranto malfaru la agojn kaj tuj forbaru la uzanton aŭ ties ip-numeron (vastagame) aŭ faru ke neregistritoj aŭ freŝaj novuloj ne povu redakti la koncernan artikolon- La forbaroj validu por longa tempo. Laŭ mi jam sufiĉas iometo da suspekto por fari tion. Tiel oni sukcesis en la Finna Vikipedio iom post iom bridi lin. Kiam ĉi-jare estis vaste blokitaj liaj ip-numeraroj en la Esperanta Vikipedio, li silentis kelkan tempon kaj provis ekaktivi en la Sveda, Germana kaj Angla Vikipedioj (en ĉiu li trafis, sekzemple, ties artikolon pri Juice Leskinen). kiuj sufiĉe severe traktis liajn provojn. Kiel ĉiuj ruzaj vandaloj, li ofte faras sensignifajn aŭ (kvazaŭ)utilajn ŝanĝojn aŭ eĉ kreas ne malbonajn artikol(ĝerm)ojn. Surfo 10:36, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus forbaris la tri gantopupojn Wikipedian sääntöjen ainoa tarkoitus on se, että niitä rikotaan (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), Siistiä on ilkivaltaa tehdä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) kaj Wikipedian säännöistä piittaamaton vuonna 1989 syntynyt käyttäjä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 10:44, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus forbaris gantopupon Suomalainen nettihäirikkö (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). --Tlustulimu (diskuto) 16:27, 10 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉiuj estas forbaritaj ✔ Farite

Tutvike forbarita uzanto, gantopupo de "Nenoniel"

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke oni eĉ tutvikie forbaris Liukas piha (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Mi proponas, ke ni forigu ĉiujn de li kreitajn artikolojn kaj kategoriojn. Ĉu bone? - Se dum la sekvontaj tagoj neniu kontraŭas mian proponon, mi plenumos ĝin. Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:35, 12 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Ĉar neniu ion ajn komentis nek kontraŭis mian proponon, mi ĵus plenumis ĝin, precipe ĉar ja ekzistas propono je forigo en VP:FA. Sed kiel ni evitu reaperon de la ulo? - Ĉu iu havas ideon? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:07, 16 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Jen nova gantopupo de "Nenoniel", nome Jaakkoil (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ĵus kaptita de la misuza filtrilo 5. Do, li denove provis demandi alian uzanton pri kalvulo. Sed bonŝance la filtrilo malhelpis al li konservi la mesaĝon. Do, kion fari? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:36, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Simple forbari lin estas la solvo. Ke li redaktis la artikolon pri Juice Leskinen realdonante ties kalvulecon, estas por mi sufiĉa pruvo pri la identeco de Nenoniel kaj Jaakkoil. Nenoniel estis forbarita ĝis la ĉi-jara Oktobro. Same forbarendas Uzanto:Wikipedian säännöt_on_tehty_rikottaviksi kaj eble aliaj. Surfo 14:07, 2 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Surfo:. Nia loka, do ĉivikipedia protokolo montras nur, ke Neniel estas forbarita ĝis oktobro 2022. Sed mi ĵus vidis iel, ke li estas eĉ tutvikie forbarita. Ĉu mi eble esploru la daŭron de la tutvikia forbaro? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 06:20, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
(+) Mi ĵus vidis en la SUL-listo de Jaakkoil (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), ke li estas jam forbarita por ĉiam en la finna Vikipedio. Pro la ovumado pri kalvuloj kaj aliaj malseriozaj aferoj mi proponas fari same. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 06:59, 10 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus forbaris Jaakkoil (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) por ses monatoj, ĉar li denove provis altrudi sian neenciklopediecan rubon pri kalveco kaj kalvuloj. En kazo de nova gantopupo kaj sama aktiveco mi proponas forbari la uzantojn por ĉiam, kiel jam faris aliaj vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 05:11, 27 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Estas globale forbarita ✔ Farite

"LTA pakkoruotsi" + kalvuloj

Pruvoj: [1] [2] [3] [4]
Taylor 49 (diskuto) 22:47, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉasado daŭras ĉe aliaj vikioj eowikt kaj svwikt. Taylor 49 (diskuto) 19:05, 5 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Restis sub kontrolo kaj forbariĝis bloke la 17-an de julio 2023, en bloko por tri jaroj:

Restis sub kontrolo same kaj forbariĝis bloke la 17-an de julio 2023, kontrolite neniu malbonaĵo tie, sed sendube sama gantopupo

✔ Farite ĉiuj forbaritaj loke, multaj ankaŭ globale 2023-07-17
Necesis tuj aldoni pri unu de plej unuaj redaktoj, en Laukaa: Estas iom infanece ĉe iu homo kiu ne estas gejo aparte aldoni inter krampoj "(ne gejo)". Se oni farus tion ĉe ĉiuj menciitaj homoj, kaj ĉe ĉiuj mencius ĉion kio ili ne estas, la enciklopedio tute rubiĝus, kaj ankaŭ la unufoja aldono sensenca jam estas malgranda rubo. Mi tial tuj devas admoni vin neniam fari ion tian sensencaĵon kiu kompreneble forturnas la atenton de homo kaj libro pri lagoj al la temo pri "gejeco", ĉar ankaŭ legante "ne gejo" la atenton kaptas la vorto "gejo". ThomasPusch (diskuto) 07:33, 1 aŭg. 2023 (UTC), per voĉdono: sendube sama gantopupo, ĉiama forbaro[Respondi]
La ulo obsedas pri interalie Pentti Hirvonen kiel evidentiĝas el multaj vulgaraj kaj insultaj redaktoj ekzemplo. Taylor 49 (diskuto) 20:45, 1 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Forbarita porĉiam ThomasPusch (diskuto) 2 aug. 2023 (UTC)

Post decido bloke tuj forigi ĉiujn novajn kontojn kaj IP-adresojn (vidu sube la ĉapitron "Forbaroj pro suspektoj...")

Tre multaj malfaroj

Saluton. Mi ĵus vidis, ke sufiĉe multe da redaktoj de Dironto56 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) devis esti malfarataj. Supozeble la uzanto havas kelkfoje alian rilaton al nia lingvo ol la ĉitiea majoritato. Ĉu tio estas nur mia impreso? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:37, 27 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Plejparte neutilaj, kelkfoje eĉ malutilaj. Iomete strange... - Moldur (diskuto) 10:24, 27 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
La lasta redakto estis de decembro 2022. Ŝajne la entuziasmo iom forvelkis... ThomasPusch (diskuto) 15:28, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Rusa IPulo

Saluton. Mi ĵus malfaris ĉiujn redaktojn de 178.141.223.78 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) parte manke de neŭtraleco parte manke de fontoj resp. referencoj. Kiel ni traktu plu la uzanton? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 28 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Jam antaŭ kelkaj tagoj simila IPulo 178.141.20.224 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) fuŝis simile kelkajn artikolojn, parte eĉ la samajn kiel hodiaŭ. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 08:34, 28 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Ili provas atribui militkrimojn al Ukrainio, kaj malatribui ilin al Rusio; ne aldonas fontindikojn, eĉ forigas ilin. Do unuflanke por-rusia propagando, nepre forigenda. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:13, 30 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Jen denove nekonvenaj redaktoj de 178.141.53.12 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois). Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 09:20, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Jen aĉa kalumnia propagando, kiu senbaze asertas ke ukrainaj regantoj estus "naziaj", kaj aliaj falsaĵoj. Nepre forigenda. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:43, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus kaŝis la versiojn de la IPuloj en Mariupolo, Ukrainio kaj Donecka baseno, por malhelpi reaperigon. Ĉu eble plia artikolo enhavas ion tian? --Tlustulimu (diskuto) 11:54, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Vidu redaktojn de la unuaj du supre menciitaj IPuloj. Iuj estas ankoraŭ nekaŝitaj en la artikola historio. - Sincere, Moldur (diskuto) 17:52, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi forbaris ĉiujn tri adresojn por unu monato pro malneŭtrala vidpunkto kaj neenciklopedia stilo. La enciklopedio ne estas loko por propagando. RG72 (diskuto) 04:32, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon, RG72. Espereble la IPulo ne reaperos por denove fari siajn falsaĵojn. Alikaze ni ja devus forbari tutan IP-blokon. --Tlustulimu (diskuto) 11:24, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Ne dankinde. Tiukaze mi petos vin fari tion, ĉar blokado de blokoj estas iom tro por mi kiel humanitario. RG72 (diskuto) 11:47, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
La homo ne revenis post la 28-a de aprilo 2022. ThomasPusch (diskuto) 17:42, 30 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Nordinramzi22

Saluton. Mi malfaris ŝanĝon de la ĉisekve menciita uzanto, kiu en la norvega Vikipedio eĉ jam estis forbarita.

. --Tlustulimu (diskuto) 16:38, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

La homo ne revenis post la 29-a de majo 2022. ThomasPusch (diskuto) 17:42, 30 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Sufiĉe ĝena IPulo

Jen denove IPulo

fivortumis en la diskutopaĝo de alia uzanto. Mi jam kaŝis la fivortan version kaj forbaris la uzanton por unu semajno. Se li revenos poste, ni plilongigu la forbaron. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:14, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Unu semajno vere mallongas, sed la homo ne revenis post majo 2022. ThomasPusch (diskuto) 17:42, 30 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Wikipedian säännöt on tehty rikottaviksi

Jen supozeble nova gantopupo de Nenoniel (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL):

, kies uzantonomo laŭ la gugla tradukilo signifas "La reguloj de Vikipedio estas malobservitaj". Do, li nenion lernis el la forbaroj. --Tlustulimu (diskuto) 08:01, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite blokita por ĉiam ekde la 10-a de oktobro 2022 per Tlustulimu -- ThomasPusch

Uzanto:Regno di Arendelle

Jen pli uzanto, kies redaktoj supozeble ne celas krei enciklopedion. Temas pri

, eĉ jam forbarita en unu Vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 16:53, 2 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Neniu redakto ekde oktobro 2022, kaj la lastaj redaktetoj ŝajnis provoj kontribui al enciklopedio, kvankam eble ne tre lertaj. Unu subpaĝo de lia propra prezentopaĝo dubindas kaj plene neenciklopedias. Temas nur pri vira kaj virina nomoj kaj granda koro inter ili. Tio estas nivelo de skribaĵoj sur paperetoj en elementa lernejo. Sed se neniu protestas, la "subpaĝo" tiom malgravas ke eĉ ne valoras la energio forigi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 12:02, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Reguloj ekzistas nur por ke oni rompu ilin

Jen plia sufiĉe superflua gantopupo de jam konata ulo.

Tlustulimu (diskuto) 07:04, 18 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite blokita por ĉiam ekde la 10-a de oktobro 2022 per Tlustulimu -- ThomasPusch

Nova konto

Bonvolu noti jenan "novan" kontribuanton: https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/2001:999:404:F5F6:C0C7:D476:3FAC:B76F Klare videble nova konto de malnove konata forbarito. - Moldur (diskuto) 12:57, 10 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite blokita por ĉiam nur ekde la 21-a de januaro 2023 -- ThomasPusch

Plia fuŝulo

jen.

Indas bloki la ulon. Mi jam malfaris la stultaĵojn. - Moldur (diskuto) 10:16, 19 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

✔ Farite blokita por unu jaro ekde la 23-a de novembro 2022 -- ThomasPusch

uzanto:Vagantedaestepe

Anstataŭigis tute malsamajn artikolojn (Marseille-Blancarde (stacidomo), Nederlanda aŭtovojo 4, abia lingvo, -440 ktp.) per unusola, sen kunteksto sensenca tekstobloko, do fakte vandale detruis la paĝojn, ĝis nun nur la 18-an de julio 2023. Tio konsiderendas agresa ago. Mi blokas lin por daŭro de unu jaro. ThomasPusch (diskuto) 06:52, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Pura vandalkonto. 3 vandalaj agoj ĉe alia vikio. Neniu utila redakto. Taylor 49 (diskuto) 11:25, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Se io ajn misa aldoniĝos post jaro, mi pretos (kaj subtenos) tiam reage bloki la konton eterne - tion fari post nur unu vandalado, estus nekutime, konsiderante ke la fuŝoj de la 18-a de julio 2023 estis ĉiam sama detruo, simple ripetita en pluraj paĝoj tuj sinsekve, du kalkuleblas unu granda vandalado. Sed se io ajn aldoniĝos post jaro, ne estu hezito bloki la homon por ĉiam. ThomasPusch (diskuto) 17:37, 30 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Edukkk676

Enigis lingve fuŝajn teksterojn, precipe pri du televidaj kanaloj de Finnlando, en januaro kaj februaro 2023. ThomasGuibal admonis la homon komence de januaro angle, ne kontribui ĝis kiam la uzanto povus skribi gramatike ĝustajn frazojn, ne proponis tuj forbaron, kaj post februaro ne venis pluaj (fuŝaj) kontribuoj. Tamen la konto, daŭre neforbarita, konsiderendas problema. ThomasPusch (diskuto) 06:17, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

La konto ne redaktis dum 6 monatoj. Laŭ mi problemo aŭ danĝero forestas, kaj neniu forbaro indas. Taylor 49 (diskuto) 21:35, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Forbaroj pro suspektoj ke iu nova konto estas uzata per malnova forbarito

@Tlustulimu, LiMr, RG72, Kani, Taylor 49, Moldur, kaj Sj1mor: (nur arbitre elektante iujn el la nun aparte aktivaj uzantoj): Mi scias ke eblas sendiskute forbari novan konton se administranto havas plej etan suspekton ke la homo povas esti identa al antaŭa forbarito. Sed mi rimarkas ke mi hezitas fari tion sole, sentante ke tio estas ago iom diktatora. Tial mi preferas havi eblecon kolekti iujn pliajn voĉdonojn antaŭ tia etike problema ago. Mi ĉiam ĝis nun en nova konto admonis homon se io aspektis al mi dubinda, kaj nur post malrespekto de tiu admono je dua paŝo forbaris la konton pro vandalado, kaj ne uzis por forbaro la argumenton "tiu konto prilaboras samajn temojn kiel malnova forbarito, do mi suspektas ke povas esti la sama homo kaj tuj forbaras la konton por ĉiam".

Konkrete mi hezitas pri porĉiama forbaro de la konto uzanto:Jyväskylän mies, kiu faris unu stultetan redakton, pri kiu mi nur admonis lin, kaj poste ĝis nun ne plu misagis, sed komparante la temojn kun antaŭaj forbaritoj tamen fortiĝas suspekto ke temas pri malnova forbarito. Taylor 49 pledas pri tuja porĉiama forbaro tuja porĉiama forbaro, ankaŭ se ne konkrete de tiu konto faratos iuj pliaj misoj, kaj mi pretos pretos je tio, se ankoraŭ unu plia uzanto voĉdonos por tio. Se simple iu tria uzanto metas {{por}}-noton, la konto estos forbarita (vidu, se vi volas, noton pri la nova konto pli supre de tiu ĉi paĝo). ThomasPusch (diskuto) 07:01, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento: Por ke forbaro havu sencon, necesas ke ĝi celu al konkreta persono, ne nur unusola konto. Kiam estas klare ke sama, jam forbarita persono aperas kun nova konto, tiam ne necesas nova diskuto, sed la forbaro konsekvence validu tute same por la persono ankaŭ sub la nova konto. - En tiu ĉi kazo la konata persono eĉ ne provas ŝajnigi esti iu alia - li sub la nova konto eĉ indikis sian retpoŝtan adreson kun la propra nomo. Li daŭrigas, kun ĉiam novaj kontoj, la saman misagadon pri kiu li jam multfoje estis admonita, ekz-e novaj artikoloj sen referencoj, sen vikiigo, sen intervikiaj ligoj, sen kategorioj, kun lingvaj eraroj kaj dubindaj faktoasertoj, malfacile ekzameneblaj. Do, mi voĉdonas klare Por Por: plua forbaro de li ankaŭ sub tiu nova konto, kaj malfaro de ajnaj redaktoj faritaj de li, sub ajna konto aŭ IP-numero. - Dankon por via engaĝiĝo! Sincere, Moldur (diskuto) 15:47, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forbaro - vere ne estas decido de solulo. Aidas (diskuto) 16:06, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Estas kvar voĉoj por forbaro de tiu kaj ĉiuj estontaj kontoj, ankaŭ se el tiuj kontoj ne fariĝis io misa, sed se oni kreas 300 kontojn ĉiujare kaj nur el triono el ili semas vulgaraĵojn kaj aliajn provokajn idiotaĵojn, tiam tio estas 100 misaj kontoj tro. Mi vere bedaŭras ke la homo ĉiam re-semas provokojn, ĉar krome li lastatempe ankaŭ faris utilajn kontribuojn - sed ĝustas ke la utilaj kontribuoj ne signifas ke tuj poste li re-provokas. ThomasPusch (diskuto) 16:16, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: > ke eblas sendiskute forbari novan konton se administranto havas plej etan suspekton ke la homo povas esti identa al antaŭa forbarito
Ne faru tion pro "plej eta suspekto", sed nur kiam la fakto estas pruvita. Ĉe "Jyväskylän mies", la obsedo pri Pentti Hirvonen, apud tuja reveno al via paĝo, plus finna uzantonomo, konstituas sufiĉe duran pruvon ke jes ja estas sama ulo. Taylor 49 (diskuto) 21:29, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forbaro - la aĉulo estas tiom stulta ke tiuj kiuj sekvis sian aĉan itineron facile povas certigi, ke iu ajn lia kontribuo estas vere de la koncernulo. Li neniam klopodos por maski siajn intervenojn. Li misuzas sian verŝajnan mensan misordon kiel ekskuzon por sia misuzo.--kani (diskuto) 22:15, 2 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

"Votre Provocateur" -- "Via Provokisto"

Votre Provocateur (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) Ĉu akceptebla nomo? Taylor 49 (diskuto) 16:36, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Kial ne? Votre Provocateur (diskuto) 16:54, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉar se mi iras al via hejmo dirante, ke mi venas provoki vin, plej verŝajne vi ne malfermos vian pordon al mi. kani (diskuto) 00:05, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
@Uzanto:Votre Provocateur Uzanta nomo estas globala. Do plej bone estus se vi petus globalan alinomigon. Tio estas simpla konsilo. Mi ne vidas problemkonduton kiu pravigus forbaron. Taylor 49 (diskuto) 09:30, 11 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Kial mi bezonas renomi? Laŭ mi, vi nun esprimas politikan pozicion. Votre Provocateur (diskuto) 19:09, 11 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Du simplaj vandalaj IP-adresoj

Hodiaŭ 186.167.204.154 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) kaj 143.255.84.222 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois), evidente la sama homo, ĉar ili faris ekzakte la samon, vandale enigis fuŝaĵojn en du malsamajn paĝojn pri animaciaj porinfanaj temoj. Klare idiotaĵo, ne iu mallerta provo kontribueti, sed tamen mi nur blokis ambaŭ je 3 monatoj, ĉar mi supozas ke post tri monatoj ne plu restos emo tiom stultumi. La du paĝojn pri animaciaj porinfanaj temoj mi por sekureco ŝlosas dum jaro kontraŭ redaktoj de anonimuloj, ĉar klare la homo povas reveni post horo aŭ post duontago kun iaj aliaj IP-adresoj... ThomasPusch (diskuto) 22:56, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Simpla ofendado

Hodiaŭ 176.52.105.202 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) ofendaĉis en kripligita rusa lingvo per latinaj literoj, sed ĉiukaze estis ofendoj kaj misuzo de la esperantlingva vikio. VladimirPF (diskuto) skribis je 2023-11-30 08:12: Bv forigu kaj kaŝu kontribuojn de @176.52.105.202 - la teksto estas tre ofendiga: per latinaj literoj estas tajpita ruslingva ofendaĵo. Uzanto Q-bit array estas tre fama ru-vikipediisto aktive batalanta kontraŭ vandaloj kaj ties vandalado. Ofendaĵo forigita kaj IP-adreso blokata por unu jaro. ThomasPusch (diskuto) 10:05, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Goren

Mi bedaŭrinde endas malfermi ĉi tiun sekcion.

La uzanto Goren jam la pasintan semajnon pasigis multe da tempo en la paĝo pri maladministrantigo de RG72, enigante amason da komentoj, plejparte tute ne rilataj al skribado de enciklopedio, sed nur rilate al personaj problemoj kontraŭ RG72, uzanton kiun li deklare entute ne ŝatas. Vikipedio ĉesis esti enciklopedio kaj iĝis socia retejo. Klopodo de mediacio en lia uzanto-diskuto ŝajnis je la komenco sukcesi: Goren promesis ĉesi konduti diskutojn pri inter-personaj problemoj en la servaj paĝoj, kaj ne inundi la maladministrantigan paĝon per mesaĝoj. Tamen, la promeso ne daŭris longe. Hodiaŭ, ekzemple, li sentis la bezonon informi la komunumon, ke la uzanto RG72 havas «mensajn problemojn». Mi proponas 2-semajnan forbaron pro malrespekto de kondutkodo (VP:5) kaj misuzo de servaj paĝoj. —Supernabla🪰 15:41, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi petas al uzantoj @Tlustulimu:@Sj1mor:@ThomasPusch:, se ili volas, interveni en ĉi tiu diskuto pri PU. La menciataj uzantoj estas pli neŭtralaj en ĉi tiu diskuto, ĉar ili neniam intervenis en Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72. —Supernabla🪰 15:57, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Akuzoj rilataj al "mensaj problemoj" estas rekte kaj absolute malakcepteblaj, ĉu far RG72 aux far Goren. Mi petas uzantojn "RG72" kaj "Goren" ne plu redakti la paĝon Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72. Mi mem promesas ne plu aldoni tekston tien. Mi nuntempe kontraŭas forbaron de uzato "Goren", tamen petas rin estonte pensi almenaux dufoje antaux pusxi ellasilon. Taylor 49 (diskuto) 19:12, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas vian koncernon, sed vi ankaŭ komprenu min. Ĉu mi devas silente toleri kiam oni persone insultas min, nomas min diletanto, stultulo aŭ simple "estaĵo", kulpigas min pri iuj anonimaj komentoj en dio scias kia grupo en telegramo kaj ĝenerale kondutas agrese kaj malrespekte al mi? Mi eĉ ne plu partoprenas en tiu diskuto, sed RG72 daŭre insultas min persone. Kion mi diris pri liaj mensaj problemoj ne estas persona atako, sed estas mia honesta impreso.
Mi vere scivolas kiun konduton oni atendu de mi aŭ de iu alia uzanto kiu estus same persone atakita por ke ĝi ne estu "problema".
Mi ankaŭ scivolas kial vi kreis tiun ĉi sekcion pri mi sed ne pri RG72, malgraŭ ke ĝuste li insultis min persone, dum mi ne eĉ unufoje insutis lin. Ĉu vi opinias ke ĉar li estas administranto li havu privilegiitan staton kaj al li estas permesata insulti aliajn uzantojn, dum tiuj ne rajtas eĉ respondi? Goren (diskuto) 19:17, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
La sekcion ne kreis mi. Bv ne publikigu iam ajn viajn "honestajn impresojn" pri "mensa fuŝo" de iu ajn, sendepende kiel vi certas pri via "diagnozo". Diskuton Vikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72 vi oni jam startis, nun vi paciencu, kiel eble plej silente. Bv, forestu de vikipedio kaj ceteraj lokoj kie RG72 povus aperi dum almenaux 48 horoj. Troe agresema "batalado" kunportas riskon ke vi perdas simpatiojn, kaj RG72 gajnas je la fino. Oni ne klopodu pafi reen per eĉ pli vulgaraj insultoj!!! Taylor 49 (diskuto) 20:58, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Nek mi kreis tiun diskuton, kaj mi ĝenerale nur partoprenis en ĝi ĉar mi vidis la problemon en administranteco de tia uzanto, kiu rutine insultas aliajn uzantojn ĉu pro personaj, ĉu pro politikaj diferencoj. Mi tute ne vidas tiun ĉi aferon kiel batalon aŭ militon, kiun oni gajnu aŭ malgajnu.
Mi, tamen, ne ŝatas esti persone insultata kaj ne povi iel ajn reagi al tio ĉi. Mi pardonpetas al vi kaj al ĉiuj vikipedistoj, por kiuj referenco al mensaj problemoj povas esti trigero, mi celis neniun malrespekton. Sed oni konsentu, ke atako de RG72 al mi pro iu anonima telegrama komento estis io laŭvorte freneza. Mi ne sciis kiel alie nomi ĝin tiumomente.
En tiu diskuto kelkaj partoprenantoj asertis, ke administranteco ne estas iu alta rango aŭ iu ornamaĵo. Faktoj, tamen, estas tiaj, ke ni ne vidas PU-on pri RG72, sed jes pri mi. Do, eble administranteco ne estas ornamaĵo, sed ĝi ŝajne jes estas permesilo senpune insulti aliajn uzantojn kaj malrajtigi ilin respondi.
Mi nun provos sekvi vian konsilon kaj foresti de Vikipedio dum ioma tempo, oni vidu kio okazos ĝis tiam. Goren (diskuto) 21:49, 3 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

37.39.173.13

La anonimulo 37.39.173.13 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) hieraŭ kaj hodiaŭ vandalisme malplenigis paĝojn, kion neesperantistaj centraj administrantoj rimarkis kaj restarigis la paĝojn, admonante la homon - tiam la anonimulo "ruziĝis" kaj forigis paĝojn ĉapitron post ĉapitro. La paĝoj ne estis polemikaj, ŝajne simple temis pri testo kiom efike oni povas vandali en eta vikipedio kun nur deko da administrantoj. Mi en komenca impulso volis forbari la "uzanton" poreterne, sed rekonsideris ke por IP-adreso, kiu principe estas uzebla fare de diversaj homoj, tio estus tro drasta paŝo, kaj fine forbaris la IP-adreson por daŭro de jaro - se post tio tia vandalismo ripetiĝos de sama IP-adreso, oni forbaru por daŭro de tri jaroj, aŭ eventuale tiam tamen porĉiam ... sed pli verŝajnas ke la homo uzos aliajn IP-adresojn, kiuj tiam ĉiuj forbarendas, en unua provo por jaro. ThomasPusch (diskuto) 22:34, 24 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

176.15.222.60

La anonimulo 176.15.222.60 (diskuto • kontribuoj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) vandalis artikolon Sergej Ŝojgu, do estas blokenda. RG72 (diskuto) 03:48, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: forbaro. La IP-ulo globale faris nur du sensencajn kaj plejparte sendamaĝajn redaktojn. Falsa alarmo. Taylor 49 (diskuto) 21:01, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]