Vikipedio:Komunuma Portalo
El Vikipedio
Vi povas trovi ĝeneralan helpon pri multaj Vikipediaj temoj. Tamen vi povas rekte peti pri helpo aŭ babili pri ia afero ĉe la Diskutejo. Vi povas diskuti specifan temon en la diskuta paĝo de ĉiu artikolo.
Ni petas helpon de ĉiaj vikipediistoj!
- Ĉu vi estas fotografanto? Alŝutu viajn bildojn al Vikimedia Komunejo, se vi taksas ilin taŭgaj por uzo en Vikipedio.
- Ĉu vi estas tradukanto? Ampleksigu "ĝermon" aŭ alian tre mallongan artikolon.
- Ĉu vi estas fakulo pri ia temo? Fondu, adoptu aŭ administru Vikiportalon pri via fako.
- Ĉu vi estas opiniulo? Voĉdonu aŭ kandidatigu vian preferatan artikolon por Artikolo de la Semajno.
- Ĉu vi estas informadanto? Rakontu al aliaj esperantistoj pri Vikipedio kaj rigardu foje al Vikipedio kaj Esperantio.
Aliaj taskoj
- Laboro por roboto
- Se vi ŝatas utilajn redaktetojn, vi povas helpi vi povas kunlabori kun la Vikiprojekto:Korektado de ruĝaj ligiloj
- Jen ankaŭ listo de artikoloj kiuj troviĝas en multaj Vikipedioj sed ne en la esperantlingva.
- Vi povas ankaŭ revizii la artikolojn.
Vikipediaj asistantoj
Kvankam kunlabori al Vikipedio estas relative facile, minimumaj konoj pri komputiloj, interreto kaj "vikipedia sintakso" estas bezonataj. Tio foje kaŭzas ke interesatoj hezitas kontribui. Jen listo de homoj kiuj volonte helpos vin redakti artikolojn, alŝuti fotojn aŭ eĉ volas adapti tekstojn por vi kaj alŝuti ilin. Se vi mem estas spertulo kaj interesas vin esti asistanto, aldonu vian nomon ĉi-sube kaj indiku kiel vi volas helpi. Atentu: por povi sendi mesaĝon, vi devas unue krei konton.
Yves Nevelsteen Sendi mesaĝon al Yves
- Sendu al mi viajn (senkopirajtajn) fotojn kaj tekstojn por ilin aldoni al Vikipedio.
- Ne hezitu kontakti min se vi havas praktikajn demandojn pri Vikipedio.
La Kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Historio de Maroko. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!
Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Maroko (lando de la monato), Mir Hosejn Musavi, Priŝtino, Algazelo, ...
Alidirektu! Iufoje, unu ĉefa artikolo povas havi plurajn aliajn Alidirektajn ligilojn el aliaj titoloj. Ekzemploj estas kiel mallongigo (ELNA alidirektas al Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) aŭ fremda literumo (Paris alidirektas al Parizo) aŭ esence sama temo (Ranedo alidirektas al Rano). Oni simple povas fari specialan ligilon por alidirekti. En la elligota artikolo, tajpu enligota artikolo alklaku la butonon
kaj konservu. La artikolo nun alidirektos ĝuste. Vidu ekzemple artikolojn: ELNA, Paris, kaj Ranedo.
Ĉu vi ĵus legis interesan artikolon pri Vikipedio en iu esperanta gazeto? Ne forgesu mencii ĝin en nia gazetaro!
La nuna Lando de la Monato estas Maroko. Bonvolu kunlabori en plibonigo de ĉiuj artikoloj kun rilatoj al ĝi (ĝiaj regionoj, urboj, lingvoj ktp).
Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton.
Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Salvadoro, Somalio, Sud-Koreio, kaj aliaj.

