Vikipedio:Roboto/Laboroj/Arkivo/2007

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Absolutadresaj ligiloj[redakti fonton]

Ekzemple indus aŭtomatigi trovadon kajaŭ taŭgan anstataŭigadon de absolutadresaj ligiloj al bildoj, kiuj ekmalfunkciiĝis post kiam oni en la Vikipedio malebligis tian rektan enmetadon de bildoj (ke oni simple enmetus en la tekston absolutan retadreson - http://ttt.servilo.eo/bildo.jpg - kaj ĝi aŭtomate montriĝis en la paĝo kiel bildo). Nun tiumaniere enmetitaj bildoj, kiuj antaŭe enorde montriĝis, ne plu aperas en la paĝoj kaj anstataŭ ili restis tie nur la adresoj. Vikipediaj artikoloj tamen ja bezonegas bildojn, kaj se la sola problemo estas ĉi-malnovstila enmetita bildo de alilingva Vikipedio (kiel ofte estas - ekzemple vidu ĉe ABBA, tiam devus esti tute senprobleme kaj rezultus sekve tre efike kopii la bildojn al la esperanta Vikipedio, aŭ, eĉ pli bone, trovi iliajn kopiojn en Commons (aŭ kopii ilin tien) kaj poste alligi la bildojn de tie. Por tiu tasko oni povus programi roboton (ĉu vi scias, ke tiu internaciega vorto estas ĉeĥdevena?), kiu kapablus multe plibelaspektigi nian Vikipedion. --Blahma 16:55, 4. Nov 2005 (UTC)
Jes, mi legis Ĉapekon! ;) Alaŭdo 18:09, 4. Nov 2005 (UTC)
Tre bone aŭdi tion! Tio ĝojigas kaj fierigas min :) Tamen, reen al la temo: Kia vi opinias la konstrueblecon de tia roboto? --Blahma 18:34, 4. Nov 2005 (UTC)
La malnova ekstera ligilo de ABBA estis al upload.wikimedia.org. Jen listo de ĉiuj nunaj eksteraj ligiloj al tiu adreso. Mi ne pensas ke estas ŝage lasi roboton redakti la paĝojn en la listo. Tio estus tro danĝere. Byrial 13:34, 22. Maj 2007 (UTC)

Steletoj por atentigi pri elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Saluton,

mi rimarkis en kelkaj nacilingvaj Vikipedioj steletojn apud elstaraj artikoloj. Estas tre facile aldoni tian steleton ankaŭ por atentigi pri elstaraj artikoloj en Eo. Mi ekzemple aldonis tian steleton al la nederlandlingva artikolo pri la urbo Gent, vidu http://nl.wikipedia.org/wiki/Gent Sufiĉas praktike aldoni supre de la listo de intervikiaj ligiloj la jenan kodon:

{{Link FA|eo}}

Ĉu vi povus esplori la ebelcon aldoni tiajn steletojn al nacilingvaj artikoloj por atentigi pri elstaraj e-lingvaj artikoloj? Homoj vere rimarkos tion.
Yves Nevelsteen 10:17, 30. Mar 2007 (UTC)

Ĉi tio jam estas farata perrobote, rigardu ekzemple en kato por la rusa kaj la serba artikoloj. Povas tamen temi pri tio ke robotoj, kiu okupiĝas pri la afero, laboras ne sufiĉe rapide. Maksim 13:44, 20. Apr 2007 (UTC)

Bonvolu movi ĉiujn artikolojn el Kategorio:Internacia organizaĵo al pli ĝustan kategorion Kategorio:Internaciaj organizaĵoj[redakti fonton]

Ĉu ĉi tia laboro eblas per roboto? Antaŭdankon! -- Yekrats 11:18, 23. Sep 2007 (UTC)

+ Vortaro[redakti fonton]

Saluton; Mi havas datumbazon kiun enhavas 5000 vortojn; tiel Esperanta=Hispana; ĉu ne estu bona ideo aldoni ĝin al la Vikivortaro per boto?... Kiel faras tion?. Dankon;  ::Kuartas  07:23, 8. Okt 2007 (UTC)